5. Lernado.

Karlo jam farigxis forta knabeto kaj rapide grandigxadis; sed li

ankoraux ne eklernis la literojn de l' alfabeto. Lia patrino

decidis, ke sxi mem instruos lin en la komenco.

Cxiumatene sxi sidigis lin apud si kaj malfermis grandan libron

kun nigraj signoj. Sxi klarigis al li, ke per tiuj signoj oni

skribas kaj, se li bone lernas ilin, li povos baldaux legi

belegajn rakontojn en libroj. Karlo opiniis, ke la homoj estas

vere mallertaj kaj sensencaj: kial ili ne venus mem diri siajn

rakontojn? Estus multe pli simple. Post pripensado li esprimis

sian opinion al la patrino.

-- Sed, karuleto, sxi diris, miloj da personoj volas koni la

rakontojn. Estus neeble, ke la rakontistoj vizitu cxiujn. Multaj

rakontistoj logxas tre malproksime, multaj estas mortintaj nun,

kaj oni deziras tamen legi nun tion, kion ili skribis.

-- Sed kial ili ne parolis en fonografilo, kiel onklo Jako? Oni

cxiam povus auxdi ilin.

La patrino trovis Karlon iom tro diskutema:

-- Nu, karega, sxi diris, kisante lin, vi devas eklabori.

Sed Karlo profundigxis en sia pensado . . . la strangaj nigraj

signoj dancadis en nebulo antaux liaj okuloj. Li ripetis, A, B,

C, senatente. Kiam lia patrino petis lin montri B, li ne sciis.

La literon S li bone rekonis, cxar gxi similas serpenton, kaj

ankaux O kaj C, kiuj similas tutan kaj duonan lunon. Por instrui

al li la aliajn literojn, la patrino bezonis multe da semajnoj

kaj multe da pacienco. Fine gesinjoroj Davis decidis, ke Karlo

iru al lernejo. Ne malproksime de la hejmo logxis maljuna

sinjorino kaj sxia filino, kiuj ambaux instruis infanojn. La

lecionoj okazis nur tri matenojn cxiusemajne, lunde, merkrede kaj

vendrede.

Sinjorino Davis mem kondukis Karlon al la lernejo la unuan fojon.

Dum sxi parolis kun la respektinda estrino, S-ino Linar, Karlo

rimarkigis al Frauxlino Linar, ke unu segxo en la klascxambro

estas rompita kaj ankaux, ke estas desegnita vizagxo sur la muro.

Li demandis la frauxlinon, cxu tio estas sxia portreto aux tiu de

la maljuna virino. La frauxlino treege rugxigxis.

-- Mi esperas, ke vi estos bona kaj gxentila, diris lia patrino

adiauxkisante lin.

-- Ho jes, patrineto.

Kiam la unua leciono estis komencita, Karlo havis tre baldaux

siajn manojn tute makulitaj je inko. Laux sia kutimo li visxis

ilin per sia antauxtuketo. Beleta knabineto, kiu sidis apud li,

multe ridis kaj moke rigardis lin. Pro tio Karlo opiniis, ke li

certe pli amas sian fratinon Helenjon, ol sxin.

_Rakontu skribe la supran cxapitron._ -- 1. Kiu unue instruis

Karlon? -- 2. Kion faris la patrino de Karlo? -- 3. Kion opiniis

Karlo? -- 4. Kiujn literojn li facile rekonis? -- 5. Al kio

similas la litero S? -- 6. Kiu kondukis Karlon al la lernejo? --

7. Kion li rimarkis sur la muro? -- 8. Kiun demandon li faris? --

9. Per kio Karlo makulis siajn manojn? -- 10. Cxu oni povas

skribi sen inko kaj sen plumo? -- 11. Cxu Karlo estis en geknaba

lernejo? -- 12. Per kio li visxis siajn manojn? -- 13. Kiu ridis

pri li? -- 14. Cxu de multaj jaroj oni uzas la skribmasxinojn? --

15. Cxu vi jam havis okazon uzi skribmasxinon? -- 16. Cxu vi

estas stenografiisto?

Karlo Facila Legolibro por la Lernado de Esperanto · 第 13 / 28 题