4. Dimancxo.

Dimancxe matene Karlo restis longe en sia liteto kaj gxuis la

dolcxajn songxojn, kiujn alportas la oraj sunradioj, enirante en

la cxambron inter la kurtenoj de l' fenestro . . . Subite li

ekvidis la dolcxan vizagxon de sia patrino, alveninta por lin

veki. Li estis tre gaja. Lauxte sonoradis la sonoriloj de l'

pregxejoj, dum lia patrino lin helpis por lia tualeto.

Karlo opiniis, ke la spongoj estas tre malagrablaj objektoj, kiuj

metas sapon en liajn okulojn. Li jam ofte konigis tiun impreson

al sia patrino, sed sxi tamen dauxrigis la uzadon de spongoj.

Dimancxe S-ino Davis vestis Karlon per brodita flanelcxemizeto,

blanka pantalono kaj blua jaketo. Li havis flavajn sxuetojn kaj

grandan pajlan cxapelon, pri kiu li estis tre fiera.

Dimancxe posttagmeze Karlo promenadis kun sia patro. Li sxatis

iri al la bordo de l' rivero por vidi la sxipojn kaj la

fisxkaptistojn, kiuj estis tre multaj. Estis seriozaj sinjoroj,

longbarbaj maljunuloj kaj ankaux multaj knaboj. Cxiu silente

sidis sub unu el la arboj apud la bordo. Ili pacience rigardadis

la fadenon de sia fisxkaptilo malaperantan en la akvo. De tempo

al tempo iu levis subite sian kanon kaj dekrocxis de la hoko

brilantan fisxon, malespere saltantan cxiuflanken.

Antaux la vespero S-ro Davis kaj lia fileto revenis hejmen, kaj

alvenis gxustatempe por trinki varmegan tason da teo en la

salono.

Ofte la avo kaj onklo Jako vizitis ilin dimancxe kaj cxiuj

vespermangxis kune.

La onklo Jako kelkafoje alportis sian fonografilon, kaj Karlo

auxdis mirindajn kantojn kaj muzikajxojn. Iam onklo Jako diris

sxerckanteton antaux la granda busxo de l' fonografilo. La

masxino ripetis la kanton poste kaj ecx la ridegon de l' avo kaj

de l' patro. Onklo Jako klarigis, ke la fonografilo ripetus kion

ajn Karlo dirus antaux la masxino, sed Karlo ne kuragxis ion

diri. Li jam opiniis, ke ofte estas tre sagxe silenti.

Karlo tre sxatis sidi sur la genuoj de sia avo kaj auxdi

rakontojn pri la infaneco de sia patreto aux pri malproksimaj

landoj, kiujn la avo vizitis. Li sxatis auxdi pri la maro, kaj

tre deziris gxin iam vidi.

Kiam estis bela vetero, la tuta familio sidis en la gxardeneto.

La avo prenis sian pipon, gxin plenigis per tabako kaj gxin

ekbruligis. La patro kaj la onklo fumis nur cigaredojn. Karlo tre

malsxatis la tabakfumon, kiu doloris liajn okulojn. Li ofte

demandis sian patron, kial la viroj fumas; kaj la patro cxiam

respondis: "por la plezuro". Karlo decidis, ke li trovos pli

agrablan plezuron, ol fumadi, kiam li estos viro. Sed kiam lia

avo diris al li, ke cxiuj maristoj fumas, li eksxangxis sian

opinion.

1. Kion faris Karlo dimancxe matene? -- 2. Kiu helpis lin por lia

tualeto? -- 3. Kion li opiniis pri la spongoj? -- 4. Per kio

vestis sian filon S-ino Davis, dimancxe? -- 5. Kiuj personoj

estis sur la bordo de la rivero? -- 6. Cxu ili faris multe da

bruo? -- 7. Kiu venis ofte por vespermangxi? -- 8. Kion alportis

la onklo? -- 9. Pri kio parolis la avo? -- 10. Kie sidis la

familio dum somero? -- 11. Nomu la kvar sezonojn de la jaro. --

12. Kiun vi preferas? -- 13. Cxu la patro fumis? -- 14. Kiom

kostas bona cigaro? -- 15. Cxu la maristoj ofte fumas?

Karlo Facila Legolibro por la Lernado de Esperanto · 第 12 / 28 题