3. La servistino.

La geavoj de Karlo konservis tre longe unu servistinon, kiun

cxiuj en la familio tre amis pro sxia fideleco kaj diskreteco.

Kiam la juna Sinjoro Davis edzigxis, la servistino iris en la

novan hejmon por cxion arangxi. La juna edzino tiom placxis al

sxi, ke sxi tie restis; kaj post la naskigxo de Karlo, sxi

decidis, ke sxi neniam foriros.

Sxia nomo estis Anjo. Sxi havis pintan nazon kun du malgrandaj

grizbluaj okuloj kaj vangoj cxiam tre rugxaj, kiel pomoj. Sian

blankan kufon sxi preskaux neniam demetis, sed ofte okazis, ke

Karlo fortiris gxin por vidi la koloron de sxiaj haroj. Cxiufoje

li ricevis pro tio vangofrapon kaj tuj poste kison.

En la domo Anjo faris cxion; sxi estis samtempe kuiristino kaj

cxambristino, sed la domo estis tiel malgranda, ke sxi facile

plenumis ambaux taskojn. Sinjorino Davis sxin ofte helpis kaj

faris cxiujn kudrolaborojn. Anjo sentis en si tre grandan admiron

al la juna dommastrino pro sxia granda delikateco en cxio.

Kelkafoje Karlo ricevis permeson iri frumatene al la legomvendejo

kun Anjo. Sxi portis du grandajn korbojn kaj li malpezan

retsakon. Post dekkvinminuta marsxado ili alvenis al la publika

placo. Multaj cxevaloj kaj veturiloj staris apud la trotuaroj. En

la mezo de la placo, cxirkaux la monumenta fontano, sidis la

gevendistoj kun siaj tabloj kaj korbegoj plenaj je brasikoj,

terpomoj, fromagxoj, fruktoj cxiuspecaj. Anjo diskutadis kun

multaj virinoj kaj fine acxetis diversajn legomojn kaj grandan

pecon da butero. Kelkafoje sxi metis ion en la retsakon de Karlo.

Poste tre rapide ili hejmen revenis.

Kelkafoje Karlo helpis Anjon meti la telerojn sur la tablon. La

forkojn, kulerojn kaj trancxilojn li ankaux alportis, sed neniam

la glasojn, cxar Anjo opiniis la aferon tro dangxera.

Iam li rompis tason, cxar li provis porti tri samtempe. Alkuris

Anjo cxe la bruo . . . "Estas nenio," ekkriis Karlo, "mi ne

vundigxis." Anjo lin longe riprocxis, sed Karlo opiniis, ke estus

multe pli sagxe, se sxi irus tuj sercxi alian tason.

Kun Karlo, Anjo estis cxiam gaja kaj sxercema; sed kun Helenjo,

sxi estis multe pli dolcxa kaj ecx sxajnis iom malgxoja

rigardante sxin. Sxi prenis sxin delikate en siaj brakoj kaj

movis la kapon penseme. Cxiuj same sxajnis melankolie dolcxigxi

apud Helenjo.

Karlo tre amis sian fratineton, sed ne kuragxis multe ludi kun

sxi, cxar sxi sxajnis timi la bruon kaj tre ofte ekploris. Li

opiniis, ke la knabinoj estas delikataj estajxoj, kiuj bezonas

multe da zorgoj.

1. Kiel nomigxis la servistino de S-ino Davis? -- 2. Cxu sxi

estis diskreta? -- 3. Kiu estis la koloro de sxiaj vangoj? --

4. Cxu cxiuj pomoj estas rugxaj? -- 5. Kio estas en la mezo de

pomo? -- 6. Citu kelkajn fruktojn. -- 7. Kiun vi preferas? --

8. Cxu Karlo kelkafoje tiris la kufon de Anjo? -- 9. Kien iris

Karlo kun la servistino? -- 10. Kion li portis? -- 11. Kiuj

personoj estis sur la publika placo? -- 12. Kion ili faris? --

13. Citu kelkajn legomojn? -- 14. Kion acxetis Anjo? -- 15. Cxu

Karlo helpis Anjon por prepari la tablon? -- 16. Kiom da tasoj

rompis Karlo? -- 17. Kion li respondis al la riprocxoj de Anjo?

-- 18. Cxu Helenjo estis amata de sia frato? -- 19. Kion opiniis

Karlo pri Helenjo? -- 20. Kiujn ludilojn preferas la knabinoj? --

21. Cxu kelkafoje Helenjo ploris? -- 22. Kiam oni ploras?

Karlo Facila Legolibro por la Lernado de Esperanto · 第 11 / 28 题