Junaj gesinjoroj Davis estis nek ricxaj, nek malricxaj, kaj havis
plej cxarman hejmon apud la urbeto. Tre simpla dometo, malgranda
gxardeno kun kelkaj arbetoj, jen ilia tuta hejmo, sed cxio estis
tre pura kaj delikata interne kaj ekstere. En la cxambroj cxio
estis hela, la murpaperoj kaj la meblaro. Cxie oni povis admiri
kiel orde kaj elegante la delikataj manoj de Sinjorino Davis
arangxis cxiujn aferojn.
La patro de Karlo-Teodoro estis cxefkomizo en filio de la Nacia
Banko kaj li ricevis tre bonan salajron. Cxar nek li, nek lia
edzino multe elspezis, li povis cxiujare sxpari sumon por "siaj
infanoj".
Efektive Karlo ne gxuis tre longe la gloron esti sola en la nova
generacio de l' familio. Kiam li estis dujara kaj jam kuris tre
bone tra la tuta domo, li trovis iun tagon bluokulan fratineton
en la antikva lulilo, kie li kutimis dormadi antaux tre longe . . .
kiam li estis malgranda.
Aliaj kredeble estus igxintaj tre jxaluzaj, sed Karlo estis
grandanima, kaj lia vizagxo tuj montris largxan rideton kaj
afablan esprimon de protektemo. Petinte la permeson de sia
patrino, li kisis dufoje la frunton de sia dormanta fratineto.
Karlo tre multe interesigxis je la progresoj de sia fratineto
Helenjo. Kiam sxi ankaux povis kureti tra la domo, li farigxis
sxia instruanto kaj gvidanto.
Karlo estis tre observema kaj ankaux tre entreprenema. Li penadis
imiti cxion interesan, kion li vidis aux pri kio li auxdis.
Uzante tablon kaj multajn segxojn, li konstruis grandan sxipon,
kies bela flava kamentubo estis . . . la paperkorbo de lia patro.
Por Helenjo li cxiam arangxis komfortan sidejon per broditaj
kusenoj forprenitaj el la salono.
Kiam Sinjorino Davis laboris cxe sia kudromasxino kaj Karlo
ekfajfis kaj bruadis por anonci, ke dangxera ventego minacas la
sxipon, la timigata fratineto ekploris, tremante inter la
broditaj kusenoj. Subite cxio haltis: la kudromasxino kaj la
sxipo. Helenjo baldaux retrankviligxis sur la genuoj de l'
patrino, konsolita, cxu per sxiaj dolcxaj kisoj, cxu per la
elokventaj klarigoj de Karlo, kiu venigis la ventegon nur por
havi la okazon kuragxe savi sian fratinon.
Supre en la domo estis longa subtegmenta cxambro, en kiu kusxis
cxiaj kestoj, korboj, segxoj kaj malnovaj objektoj. Estis por
Karlo vera paradizo. Kiam li trovis malfermita la pordon de l'
sxtuparo, li rapide rampis al la sxatata cxambrego. Tie li
plezurege cxirkauxpromenis, malfermante la kestojn, palpante kaj
malordigante cxiujn aferojn. La gxojo dauxris gxis lia patrino
aux la servistino, auxdinte bruon, venis lin sercxi kaj
rekondukis lin malsupren.
1. Cxu gesinjoroj Davis estis ricxaj? -- 2. Kie ili logxis? --
3. Citu kelkajn meblojn, kiuj trovigxas en via hejmo? -- 4. Kion
faris la patro de Karlo? -- 5. Cxu li multe elspezis? -- 6. Cxu
Karlo estis jxaluza? -- 7. Kiel oni nomis lian fratinon? --
8. Per kio Karlo konstruis sxipon? -- 9. Sur kion li sidigis
Helenjon? -- 10. Per kio oni kudras? -- 11. Kiu estas la plej
granda firmo por la fabriko de kudromasxinoj? -- 12. Kiu cxambro
estis en la supro de la domo? -- 13. Kio estis en gxi? -- 14. Cxu
Karlo sxatis iri tien? -- 15. Kion li faris en tiu cxambro? --
16. Kiu kondukis lin malsupren? -- 17. Cxu estas lifto en via
domo? -- 18. Cxu vi logxas sur la unua etagxo? -- 19. Kiom da
logxantoj estas en via urbo?