1. La familio.

Kiam naskigxis Karlo, rozkolora kaj sana, liaj gepatroj estis

ankoraux tre junaj. Ilia unua infano li estis. Lia apero en tiu

cxi mondo kauxzis grandegan gxojon en la tuta familio. Filo! vera

vivanta knabeto! La junaj gesinjoroj Davis estis tre fieraj pri

Karlo kaj gxuis internan kaj trankvilan plezuron.

Sed la patro de S-ro Davis estis tro gxoja por esti trankvila.

Avo li estis nun; li tute forgesis, ke tio lin iom maljunigas kaj

li kontrauxe sentis en si infanan gajecon.

Dum du tagoj post la naskigxo de Karlo, li ne povis labori en sia

oficejo. Li kuradis de sia domo al la domo de sia filo kaj de tie

revenis al sia domo; li promenadis tra la stratoj de l' urbeto,

eniris en cxiajn magazenojn por acxeti aferojn tute senutilajn;

al cxiu almozpetanto li donis multajn monerojn. Oni povis facile

vidi, ke li estas kontenta.

La gepatroj de Sinjorino Davis estis jam tre maljunaj. Ili logxis

en granda urbo, kaj oni telegrafe anoncis al ili la naskigxon de

ilia nepo. Por ili, li ne estis la unua. Ilia filino Margareto,

la felicxa patrino de Karlo, estis ilia sepa infano. Jam du el

sxiaj fratoj kaj tri el sxiaj fratinoj estis edzigxintaj kaj ecx

havis infanojn, kiam frauxlino Margareto renkontis la junan S-ron

Davis, kun kiu sxi baldaux fiancxinigxis kaj poste edzinigxis.

Frauxlino Margareto estis tre beleta junulino kaj tre dolcxa. Pro

tio cxiuj gefratoj tre amis sxin kaj sxiaj gepatroj ricevis

grandan cxagrenon, kiam sxi devis forveturi kun sia juna edzo.

Cxe la baptotago de Karlo, preskaux la tuta familio de Sinjorino

Davis cxeestis, kaj ankaux la patro kaj la juna frato de Sinjoro

Davis. Oni nomis la knabon Karlo-Teodoro por kontentigi lian

patran avon S-ron Karlo Davis kaj lian patrinan avon S-ron

Teodoro Renberg. Kompreneble oni ne povis elekti alian

baptopatron, ol lian patran avon. La baptopatrino estis la plej

maljuna fratino de Sinjorino Davis.

Dum la pastro malsekigis lian beletan kapeton kun kreskantaj

blondaj haroj, sinjoreto Karlo-Teodoro sxajnis gaje rideti kaj,

subite palpante siajn malsekajn harojn per siaj manetoj, li faris

al la cxeestantoj en la pregxejo lauxtan, sed nekompreneblan

paroladon, kiu preskaux rompis la seriozecon de la ceremonio.

Sendube por haltigi lin, lia onklino donis al li pluvegon da

kisoj. Kredante, ke ili estas gratulesprimoj kaj estante jam tre

modesta, li tre malafable akceptis tiujn kisojn. Jam tie li

mirigis multajn personojn.

Grava rimarko. -- _Por respondi al la demandoj oni devas neniam

uzi simple "jes" aux "ne", sed ordigi la vortojn de la demando

mem alimaniere kaj aldoni la necesajn vortojn._

EKZEMPLE: Cxu la gepatroj de Karlo estis junaj, kiam li

naskigxis? -- _Jes, la gepatroj de Karlo, Sinjoro kaj Sinjorino

Davis, estis ankoraux junaj, kiam naskigxis ilia filo._

1. Cxu la gepatroj de Karlo estis junaj, kiam li naskigxis? --

2. Cxu Karlo estis la unua infano de S-ro Davis? -- 3. Kion faris

la patro de S-ro Davis? -- 4. Kiel oni anoncis la naskigxon al la

gepatroj de S-ino Davis? -- 5. Kiom kostas la sendo de telegramo?

-- 6. Donu kelkajn baptonomojn de knaboj kaj knabinoj. -- 7. Kion

oni faris al Karlo en la pregxejo?

Karlo Facila Legolibro por la Lernado de Esperanto · 第 9 / 28 题