KVARA AKTO

(La gxardencxambro de _doktoro Wangel_. Pordojn dekstre kaj

maldekstre. En la fono inter la du fenestroj estas malferma

vitropordo al la verando. Malsupre de gxi vidigxas parton de la

gxardeno. Sofo kun tablo antauxe maldekstre. Dekstre estas piano, kaj

pli malantauxe estas granda tabla ornamvazo. Meze sur la planko estas

ronda tablo kun segxoj cxirkauxe. Sur la tablo rozarbusto en florado

kaj aliaj potfloroj cxirkaux gxi. -- Estas antauxtagmeze.)

(En la cxambro apud la tablo sidas maldekstre _Bolette_ en la sofo,

okupata pri brodajxo. _Lyngstrand_ sidas sur segxo cxe la fino de la

tablo. Malsupre en la gxardeno sidas _Ballested_ pentrante. _Hilde_

staras apud lin rigardante.)

LYNGSTRAND

(kun la brakoj sur la tablo. Dum tempo li sidas silente rigardante la

laboradon de _Bolette_.) Aspektas tre malfacile kudri tian

bordajxon, frauxlino Wangel.

BOLETTE

Ho ne. Ne estas malfacile. Nur nombru gxuste --

LYNGSTRAND

Nombri? Cxu vi devas ankaux nombri?

BOLETTE

Jes, la kudrerojn. Rigardu.

LYNGSTRAND

Gxuste ja! Imagu! Estas ja kvazaux iu arto. Cxu vi povas ankaux

desegni?

BOLETTE

Ho jes, kiam mi havas modelon antaux mi.

LYNGSTRAND

Alie ne?

BOLETTE

Ne, alie ne.

LYNGSTRAND

Do tamen ne estas vera arto.

BOLETTE

Ne, gxi pli estas -- mana lerteco.

LYNGSTRAND

Sed mi opinias ke vi certe povus _lerni_ arton.

BOLETTE

Kiam mi ne havas talenton?

LYNGSTRAND

Tamen. Se vi cxiam estus kune kun vera artisto --

BOLETTE

Kaj vi opinias, ke mi povus lerni de li?

LYNGSTRAND

Ne lerni tiel ordinare. Sed mi opinias ke gxi venus en vin iom post

iom. Kvazaux miraklo, frauxlino Wangel.

BOLETTE

Strange.

LYNGSTRAND

(iom poste) Cxu vi pripensis --? Mi intencas diri -- cxu vi

pripensis pli profunde kaj serioze pri geedzeco, frauxlino?

BOLETTE

(rigardas lin preterpase) Pri --? Ne.

LYNGSTRAND

Mi faris.

BOLETTE

Vi, cxu?

LYNGSTRAND

Jes ja, -- mi ofte pripensas tiajn aferojn. Pleje pri geedzeco. Kaj

aldone mi ja multe legis en libroj. Mi opinias, ke geedzeco estas ia

miraklo. Ke la virino lauxe sxangxigxas por esti simila al sia edzo.

BOLETTE

Ricevas liajn interesojn, vi pensas?

LYNGSTRAND

Jes, gxuste!

BOLETTE

Nu, sed liaj kapabloj do? Kaj liaj talentoj kaj lerteco?

LYNGSTRAND

Hm, jes, -- mi miras cxu ne ankaux tiuj --

BOLETTE

Kaj sekve vi kredas, ke tio kion viro legis -- aux pensis, -- tio

ankaux transpasus al lia edzino?

LYNGSTRAND

Ankaux tio, jes. Iom post iom. Kvazaux mirakle. Sed mi ja scias, ke

tio povas nur okazi en fidela kaj amoplena geedzeco kaj vere felicxa.

BOLETTE

Cxu vi neniam pensis, ke viro tiel povus tirigxi al sia edzino?

Farigxi simila al sxi, mi pensas.

LYNGSTRAND

Viro? Ne, tion mi ne imagis.

BOLETTE

Kial ne same por li kiel por sxi?

LYNGSTRAND

Ne, cxar viro havas ja vivotaskon por kiu vivi. Kaj estas _tio_, kio

fortigas la viron, frauxlino Wangel. Li havas vivotaskon, li.

BOLETTE

Cxiuj?

LYNGSTRAND

Ho ne. Mi vere pensis pri la artisto.

BOLETTE

Cxu vi pensas, ke estas gxusta faro de artisto, ke li edzigxas?

LYNGSTRAND

Jes, mi opinias. Se li trovas iun, kiun li kore amas, --

BOLETTE

Tamen. Mi pensas, ke li prefere vivus sole por sia arto.

LYNGSTRAND

Certe li devus fari. Sed tion li ja povus fari ecx se li edzigxus.

BOLETTE

Nu, sed sxi do?

LYNGSTRAND

Sxi? Kiel --?

BOLETTE

Sxi al kiu li edzigxas. Por kio sxi vivu?

LYNGSTRAND

Ankaux sxi vivu por lia arto. Sxajnas al mi, ke virino devas senti

sin kore felicxa pri _tio_.

BOLETTE

Hm, -- mi ne certe scias --

LYNGSTRAND

Jes, frauxlino, fidu. Ne estas nur lia honoro kaj reputacio, kiujn

sxi gxuas pro li --. Cxar tiuj estas laux mi la malpli valora. Sed ke

sxi povas helpi lin krei, -- ke sxi povas faciligi al li la laboron

estante cxe li kaj komfortigi lin kaj esti atenta pri li kaj igi la

vivon gaja por li. Tio estus laux mi felicxiga por virino.

BOLETTE

Ho, vi ne mem scias kiel memkontenta vi estas!

LYNGSTRAND

_Mi_ memkontenta, cxu! Bona Dio --! Ho, se vi konus min iom pli bone

ol vi faras -- (klinas sin pli proksimen al sxi) Frauxlino Wangel,

-- kiam mi estos for, -- kaj mi ja baldaux estos --

BOLETTE

(rigardas lin kompate) Sed ne komencu do pri tia tristajxo.

LYNGSTRAND

Funde ja ne estas tre triste, mi pensas.

BOLETTE

Kiel do?

LYNGSTRAND

Mi ja forvojagxos post monato. Unue de cxi tiu loko. Poste mi iros al

la sudaj landoj.

BOLETTE

Ah, tiel. Nu ja.

LYNGSTRAND

Cxu vi foje pensu pri mi, frauxlino?

BOLETTE

Jes, mi volonte faru.

LYNGSTRAND

(gxoja) Vi promesas, cxu?

BOLETTE

Jes, mi promesas.

LYNGSTRAND

Solene kaj kore, frauxlino Bolette?

BOLETTE

Solene kaj kore. (sxangxas temon) Sed por kio tio cxi! Ne kondukos

al io ajn.

LYNGSTRAND

Kiel vi povas tion diri! Por mi estus gxojige scii, ke vi cxi-hejme

pensadas pri mi.

BOLETTE

Nu, sed kio poste?

LYNGSTRAND

Jes, poste mi ne scias pri io definita --

BOLETTE

Ankaux mi ne. Multe ja malhelpas. Sxajnas al mi, ke cxio en la mondo

malhelpas.

LYNGSTRAND

Ho, povus okazi iu miraklo. Felicxa okazajxo de la destino -- aux io

tia. Cxar mi kredas, ke mi sukcesos.

BOLETTE

(vigle) Jes, cxu ne! Vi kredas, cxu!

LYNGSTRAND

Jes, mi firme kredas. Kaj jen -- post kelkaj jaroj -- kiam mi revenos

hejmen kiel konata skulptisto kun bona ekonomio kaj en plena sano --

BOLETTE

Jes, vere. Ni esperu ke vi faros.

LYNGSTRAND

Vi konfide esperu. Se vi nur fidele kaj varme pensas pri mi, dum mi

estas for en la sudaj landoj. Kaj por tio mi ja nun havas vian

vorton.

BOLETTE

Vi havas. (skuas la kapon) Sed tamen kondukas al nenio.

LYNGSTRAND

Jes, frauxlino Bolette, tamen kondukas al tio, ke mi povos labori pli

facile kaj rapide pri mia artajxo.

BOLETTE

Tion vi do kredas?

LYNGSTRAND

Jes, en mia interno mi tion sentas. Kaj sxajnas al mi, ke estus

vivige ankaux por vi -- cxi tie en la izolo -- kiam vi scius en vi

mem, ke vi kvazaux helpus min krei.

BOLETTE

(rigardas lin) Nu, sed vi, viaflanke?

LYNGSTRAND

Mi --?

BOLETTE

(rigardas al la gxardeno) Tsx. Ni parolu pri io alia. Cxar tie venas

la cxefinstruisto.

(_Cxefinstruisto Arnholm_ estas vidata malsupre en la gxardeno

maldekstre. Li haltas kaj parolas kun _Ballested_ kaj _Hilde_.)

LYNGSTRAND

Cxu vi amas vian antauxan instruiston, frauxlino Bolette?

BOLETTE

Cxu mi amas lin?

LYNGSTRAND

Mi pensas, cxu vi sxatas lin?

BOLETTE

Ho jes, mi faras. Cxar estas bone havi lin kiel amikon kaj

konsilanton kaj tiel plu. -- Kaj li cxiam estas helpema, se li povas.

LYNGSTRAND

Sed cxu ne estas strange, ke li ne geedzigxis?

BOLETTE

Cxu vi trovas tion strange?

LYNGSTRAND

Jes. Cxar li ja estas suficxe ricxa, lauxdire.

BOLETTE

Lauxdire li estas. Sed eble ne estis facile por li trovi iun, kiu

volus havi lin, mi pensas.

LYNGSTRAND

Kial tio?

BOLETTE

Ho, li estis ja instruisto por preskaux cxiuj junaj knabinoj, kiujn

li konas. Tion li mem diras.

LYNGSTRAND

Jes. Kiel _tio_ gravus?

BOLETTE

Sed, bona Dio, oni ja ne edzinigas sin al sia propra instruisto!

LYNGSTRAND

Cxu vi pensas, ke juna knabino ne povus ami sian instruiston?

BOLETTE

Ne post kiam sxi farigxis plenkreska.

LYNGSTRAND

Cxu -- imagu!

BOLETTE

(averte) Nu, nu, nu!

(_Ballested_ kolektis siajn ajxojn kaj portas ilin dekstren en la

gxardeno. _Hilde_ helpas lin. _Arnholm_ iras sur la verandon kaj

venas en la cxambron.)

ARNHOLM

Bonan matenon, mia kara Bolette. Bonan matenon, sinjoro -- sinjoro --

hm!

(Li aspektas malkontenta kaj kapsignas malvarme al _Lyngstrand_, kiu

ekstaras kaj klinas la kapon.)

BOLETTE

(ekstaras kaj iras al _Arnholm_) Bonan matenon, sinjoro

cxefinstruisto.

ARNHOLM

Kiel statas hodiaux?

BOLETTE

Nu dankon, bone.

ARNHOLM

Via duonpatrino estas en la banejo ankaux hodiaux, cxu?

BOLETTE

Ne, sxi estas en sia cxambro.

ARNHOLM

Iom malsaneta?

BOLETTE

Mi ne scias. Sxi enfermis sin.

ARNHOLM

Hm, -- cxu?

LYNGSTRAND

Sinjorino Wangel aspekte multe ekscitigxis pro tiu usonano hieraux.

ARNHOLM

Kion _vi_ scias pri tio?

LYNGSTRAND

Mi rakontis al la sinjorino, ke mi vidis lin tute viva iri malantaux

la gxardeno.

ARNHOLM

Nu, tiel.

BOLETTE

(al _Arnholm_) Vi sidis tre malfrue kun patro en la nokto.

ARNHOLM

Jes, suficxe longe. Ni komencis paroli pri io grava.

BOLETTE

Cxu vi parolis kun li ankaux pri mi kaj miaj aferoj?

ARNHOLM

Ne, kara Bolette. Mi ne havis sxancon. Cxar liaj pensoj forte

okupigxis pri io alia.

BOLETTE

(suspiras) Ahx jes, -- kiel cxiam.

ARNHOLM

(rigardas sxin signifoplene) Sed poste hodiaux ni du ja parolu pli

profunde pri tiuj aferoj. -- Kie estas via patro nun? Eble ne hejme?

BOLETTE

Jes. Li certe estas en la oficejo. Mi sercxu lin.

ARNHOLM

Ne, dankon. Ne faru. Mi prefere malsupreniru al li.

BOLETTE

(auxskultas direkte maldekstren) Atendu iomete, sinjoro

cxefinstruisto. Mi pensas, ke estas patro, kiu venas sur la sxtuparo.

Jes. Li certe estis supre vidante sxin.

(_Doktoro Wangel_ venas tra la pordo maldekstre.)

WANGEL

(etendas la manon al _Arnholm_) Nu, kara amiko, -- vi jam venis?

Estas afable de vi veni tiel frue. Cxar mi deziras paroli iom pli kun

vi.

BOLETTE

(al _Lyngstrand_) Eble ni du iru en la gxardenon al Hilde?

LYNGSTRAND

Jes, tre volonte, frauxlino.

(Li kaj _Bolette_ iras malsupren en la gxardenon kaj for inter la

arboj en la fono.)

ARNHOLM

(kiu sekvis ilin per la okuloj, turnas sin al _Wangel_) Cxu vi bone

konas tiun junan viron?

WANGEL

Ne, tute ne.

ARNHOLM

Cxu vi do sxatas, ke li tiel multe okupigxas pri la knabinetoj?

WANGEL

Cxu li faras? Tion mi tute ne rimarkis.

ARNHOLM

Tion vi devus ja kontroli, mi opinias.

WANGEL

Jes, vi certe pravas. Sed, bona Dio, kion mi faru, mi kompatinda

viro? La knabinetoj alkutimigxis prizorgi sin mem. Ili ne akceptas

kion ajn instruon, nek de mi nek de Ellida.

ARNHOLM

Ecx ne de sxi?

WANGEL

Ne. Cetere mi ne povas postuli, ke sxi miksigxu en tiajxon. Ne estas

facile por sxi. (interrompante) Sed ne estis ja _tio_, kion ni

priparolus. Diru do al mi, -- cxu vi pripensis la aferon? Pripensis

kion mi rakontis al vi?

ARNHOLM

Mi pensis pri nenio alia de kiam ni disigxis cxi-nokte.

WANGEL

Kaj kio do estas farebla?

ARNHOLM

Kara doktoro, mi opinias, ke vi kiel kuracisto devas scii tion pli

bone ol mi.

WANGEL

Ho, se vi nur scius, kiel malfacile estas por kuracisto gxuste decidi

pri malsanulo, kiun li korege amas! Kaj tio cxi ja ne estas ordinara

malsano. Cxi tie ne suficxas ordinara kuracisto, -- kaj ne ordinaraj

kuraciloj.

ARNHOLM

Kia estas sxi hodiaux?

WANGEL

Mi jxus vidis sxin, kaj sxi estis suficxe trankvila. Sed malantaux

sxiaj animstatoj kusxas io kasxita, kio neeblas por mi malkovri. Kaj

aldone sxi estas tiel sxangxigxema, kaprica, -- subite varia.

ARNHOLM

Certe sekvo de sxia malsana animstato.

WANGEL

Ne sole. En la profundo estas io denaska. Ellida apartenas al la

marhomoj. Jen la kauxzo.

ARNHOLM

Kiel do vere, kara doktoro?

WANGEL

Cxu vi ne rimarkis, ke la homoj cxe la vasta maro estas kvazaux

aparta specio? Estas kvazaux ili vivas la vivon de la maro. Estas en

ili ondado -- kaj ankaux malfluso kaj altmaro -- kaj en iliaj

pensmanieroj kaj en iliaj sentoj. Kaj ili ne lasas sin replanti. Ho,

mi devus pensi pri _tio_ antauxe. Estis peko kontraux Ellida preni

sxin for de sia loko kaj meti sxin cxi tien!

ARNHOLM

Cxu vi atingis al tiu opinio nun?

WANGEL

Jes, pli kaj pli. Sed mi estus ja devinta diri tion al mi mem

antauxe. Ho, funde mi ja sciis. Sed mi ne permesis al la penso sin

esprimi. Cxar mi ja tiel amis sxin, komprenu! Tial mi unue pensis pri

mi mem. Tiel tute nepravigeble egoisma mi tiam estis!

ARNHOLM

Hm, -- cxiu viro certe estas iomete egoisma en tiaj cirkonstancoj.

Cetere mi neniam notis tiun difekton en vi, doktoro Wangel.

WANGEL

(cxirkauxiras senpacience) Ho, jes! Kaj tia mi estis ankaux poste.

Mi ja estas multe, multe pli agxa ol sxi. Mi devus esti por sxi

kvazaux patro -- kaj kiel gvidanto samtempe. Devus strecxi min por

evoluigi kaj klarigi sxian mensan vivon. Sed bedauxrinde el tio

farigxis nenio. Mi ne havis energion por tio, vidu! Cxar mi ja

deziris gardi sxin kiel sxi estas. Sed sxi ja pli kaj pli

malsanigxis. Kaj mi atendis kaj ne sciis kion elpensi. (pli

mallauxte) Tial en mia sufero mi skribis al vi kaj petis vin viziti

nin.

ARNHOLM

(rigardas lin en surprizo) Cxu! Pro tio vi skribis?

WANGEL

Jes. Sed sxajnigu nescion.

ARNHOLM

Sed, je Dio, kara doktoro, -- kian helpon atendis vi de mi? Tion mi

ne komprenas.

WANGEL

Ne, kompreneble. Cxar mi sekvis eraran vojon. Mi opiniis ke la koro

de Ellida iam pendigis sin al vi. Ke gxi sekrete ankoraux cxe vi

ligigxis. Ke eble estus bone por sxi revidi vin kaj paroli kun vi pri

la hejmo kaj pri pasintaj tagoj.

ARNHOLM

Estis do via edzino, kiun vi aludis, kiam vi skribis, ke cxi tie iras

iu min atendante, kaj -- kaj eble sopiris pri mi!

WANGEL

Jes, kiu alie?

ARNHOLM

(rapide) Ne, ne, vi pravas. -- Sed tion mi ne komprenis.

WANGEL

Kompreneble. Mi ja eraris.

ARNHOLM

Kaj vi diras pri vi mem, ke vi estas egoisma!

WANGEL

Ho, mi ja havis grandan sxuldon por pagi. Mi pensis, ke mi ne rajtas

rifuzi kiun ajn rimedon, se gxi povus iomete faciligi sxian animon.

ARNHOLM

Kiel vi efektive klarigas la potencon, kiun tiu fremda viro ekzercas

sur sxin?

WANGEL

Hm, kara amiko, -- estas eble flankoj en tiu cxi afero, kiuj ne

_lasas_ sin klarigi.

ARNHOLM

Io kio esence estas neklarigebla, vi aludas? Tute neklarigebla?

WANGEL

Cxiuokaze neklarigebla gxis plue.

ARNHOLM

Cxu vi kredas pri tiajxo?

WANGEL

Mi nek kredas nek neas. Mi nur ne scias. Tial mi elmetas la klarigon.

ARNHOLM

Jes, sed diru al mi. Tiu sxia stranga kaj sinistra aserto, ke la

okuloj de la infano --?

WANGEL

(vigle) Tion pri la okuloj mi tute ne kredas! Mi ne _volas_ kredi

tiajxon! Devas esti pura fantaziajxo de sxi. Nenio alia.

ARNHOLM

Cxu vi rimarkis la okulojn de la viro hieraux?

WANGEL

Jes, certe mi faris.

ARNHOLM

Kaj vi vidis neniun similecon?

WANGEL

(eviteme) Hm, -- bona Dio, kion respondi? Ne estis ja tute lume,

kiam mi vidis lin. Kaj cetere Ellida antauxe parolis tiom pri tiu

simileco --. Mi vere ne scias, cxu mi estis kapabla rigardi lin sen

antauxjugxo.

ARNHOLM

Ne, ne, eble. Sed nun la alia afero? Tiu timo kaj maltrankvilo en sxi

gxuste je la tempo, kiam tiu fremda homo estus survoje hejmen?

WANGEL

Jes, vidu, -- _tio_ estas ankaux io, en kion sxi verke aux songxe

metis sin mem depost antauxhieraux. Tio tute ne atakis sxin tiel

subite -- tiel tuje, kiel sxi nun asertas. Sed post kiam sxi auxdis

tiun junan Lyngstrand rakonti, ke Johnston -- aux Friman -- aux kiel

li nomigxas, -- ke li estis survoje cxi tien antaux tri jaroj -- en

Marto, -- sxi sendube nun kredas, ke la anima maltrankvilo kaptis

sxin gxuste en tiu sama monato.

ARNHOLM

Gxi do ne faris, cxu?

WANGEL

Tute ne. Estis spuroj kaj signoj longe antaux tiu tempo. -- Efektive

okazis -- hazarde -- gxuste en Marto antaux tri jaroj suficxe forta

ekscitigxo en sxi --

ARNHOLM

Tamen ja --!

WANGEL

Jes, sed _tio_ lasas sin simple klarigi per la stato -- la

cirkonstanco, -- en kiu sxi je tiu tempo estis.

ARNHOLM

Do signo kontraux signo.

WANGEL

(pugnigas la manojn) Kaj ne povante helpi sxin! Ne scii pri konsilo!

Ne vidi iun ajn rimedon --!

ARNHOLM

Se vi nun decidus sxangxi logxlokon? Translogxigxi aliloken? Por ke

sxi povu vivi en kondicxoj pli hejmecaj por si?

WANGEL

Ho, kara, -- cxu vi pensas, ke mi ne proponis ankaux _tion_ al sxi?

Mi proponis, ke ni translogxigxu al Skjoldvik. Sed sxi ne volas.

ARNHOLM

Ecx ne tion?

WANGEL

Ne. Cxar sxi pensas, ke neniel helpos. Kaj eble sxi pravas.

ARNHOLM

Hm, -- cxu?

WANGEL

Jes, kaj cetere, -- kiam mi pripensas, -- mi ne scias kiel mi realigu

tion. Cxar sxajnas al mi, ke pro la knabinetoj mi ne povas

translogxigxi al tia forejo. Ili devas ja logxi en loko, kie estas

_iometa_ sxanco foje edzinigi ilin.

ARNHOLM

Edzinigi? Cxu vi jam pensas pri _tio_?

WANGEL

Jes, bona Dio, -- mi devas ja pensi ankaux pri _tio_! Sed jen --

aliflanke -- la konsidero pri mia kara malsana Ellida --! Ho, kara

Arnholm, -- mi vere -- multmaniere -- staras meze inter fajro kaj

akvo!

ARNHOLM

Por Bolette vi ne bezonas havi zorgojn -- (interrompante)

Mi miras kien sxi -- kien ili iris? (Li iras al la malferma pordo

kaj elrigardas.)

WANGEL

(al la piano) Ho, mi oferus kion ajn -- por cxiuj tri. -- Se mi nur

ion scius.

(_Ellida_ envenas tra la pordo maldekstre.)

ELLIDA

(rapide al _Wangel_) Ne eliru cxi-matene!

WANGEL

Ne, certe ne. Mi restos hejme cxe vi. (Montras al _Arnholm_, kiu

proksimigxas) Sed cxu vi ne volas saluti nian amikon?

ELLIDA

(turnas sin) Ho, jen vi, sinjoro Arnholm! (etendas al li la manon)

Bonan matenon.

ARNHOLM

Bonan matenon, sinjorino. Do ne en la banejo kiel kutime?

ELLIDA

Ne, ne, ne! Pri tio mi ne pensas hodiaux. Sed bonvolu eksidi por

momento?

ARNHOLM

Ne, dankon, -- ne nun. (rigardas al _Wangel_) Mi promesis al la

knabinetoj veni al ili en la gxardeno.

ELLIDA

Jes, Dio scias cxu vi renkontos ilin en la gxardeno. Mi neniam scias

kie ili iradas.

WANGEL

Ho jes, ili tenas sin apud la lageto.

ARNHOLM

Nu, mi certe trovos iliajn spurojn. (Li kapsalutas kaj transiras la

verandon kaj elen en la gxardenon dekstren.)

ELLIDA

Kioma horo estas, Wangel?

WANGEL

(rigardas sian horlogxon) Iomete post la dekunua.

ELLIDA

Iomete post. Kaj la dekunuan -- duonon antaux la dekdua cxi-nokte

venos la vaporsxipo. Ho, se mi tion estus trapasinta!

WANGEL

(proksimigxas al sxi) Kara Ellida, -- pri unu afero mi devas demandi

vin.

ELLIDA

Pri kiu do?

WANGEL

Hieraux vespere -- tie supre sur la "Videjo" -- vi diris, ke dum la

lastaj tri jaroj vi ofte vidis lin tute viva antaux vi.

ELLIDA

Jes, mi faris. Kredu min.

WANGEL

Nu, sed kiel vi lin vidis?

ELLIDA

Kiel mi vidis lin?

WANGEL

Mi pensas, -- kiel li aspektis por vi, kiam vi kredis, ke vi vidis

lin?

ELLIDA

Sed kara Wangel, -- vi ja nun mem scias kiel li aspektas.

WANGEL

Cxu li ankaux tiel aspektis en via imago?

ELLIDA

Jes, li ja faris.

WANGEL

Gxuste tiel, kiel vi hieraux vidis lin en la realajxo?

ELLIDA

Jes, gxuste tiel.

WANGEL

Nu, sed kial vi ne tuj rekonis lin?

WANGEL

(ekmire) Mi ne faris, cxu?

WANGEL

Ne. Vi mem diris poste, ke unue vi ne sciis, kiu tiu fremdulo estas.

ELLIDA

(surprize) Jes, mi pensas, ke vi pravas! Cxu ne sxajnas strange por

vi, Wangel? Imagu, -- ke mi ne tuj rekonis lin!

WANGEL

Estas nur la okuloj, vi diris --

ELLIDA

Ho jes, -- la okuloj! La okuloj!

WANGEL

Nu, -- sed supre sur la "Videjo" vi diris, ke li cxiam montris sin

kia li estis, kiam vi disigxis. Tie antaux dek jaroj.

ELLIDA

Cxu mi diris?

WANGEL

Jes.

ELLIDA

Do li tiel aspektis preskaux kiel nun.

WANGEL

Ne. Vi priskribis lin tute alimaniere antauxhieraux survoje hejmen.

Antaux dek jaroj li estis senbarba, vi diris. Tute alie vestita li

ankaux estis. Kaj la brocxo kun perlo --? Gxin la viro ne portis

hieraux.

ELLIDA

Ne, li gxin ne portis.

WANGEL

(rigardas sxin esplore) Pripensu iomete, kara Ellida. Aux -- eble vi

ne plu kapablas memori, kiel li aspektis, kiam li staris kun vi sur

la "Krutdeklivo"?

ELLIDA

(pripensante, momenton fermas la okulojn) Ne tute klare. Ne, --

hodiaux mi ne kapablas. Cxu ne estas strange?

WANGEL

Tamen ne tiel strange. Nova bildo de realajxo montris sin antaux vi.

Gxi superombras la antauxan, -- tiel ke vi gxin ne plu povas vidi.

ELLIDA

Cxu tiel, Wangel?

WANGEL

Jes. Kaj gxi ankaux superombras viajn malsanajn imagajxojn. Tial

estas bone, ke la realajxo venis.

ELLIDA

Bone! Vi diras bone, cxu?

WANGEL

Jes, ke okazis, -- povos sanigi vin.

ELLIDA

(eksidas en la sofon) Wangel, -- venu sidi cxe mi. Mi devas diri al

vi cxiujn miajn pensojn.

WANGEL

Jes, faru, kara Ellida.

(Li eksidas sur segxon aliflanke de la tablo.)

ELLIDA

Vere estis malfelicxo -- por ni ambaux -- ke gxuste ni du kunigxis.

WANGEL

(miras) Kion vi diras!

ELLIDA

Ho jes. Estis. Estas ja ankaux kompreneble. Ne povus farigxi io alia

ol malfelicxo. Ne laux la maniero laux kiu ni trovis unu la alian.

WANGEL

Kio do mankis en la maniero, --

ELLIDA

Auxskultu nun, Wangel, -- Ne plu helpas, ke ni iradas cxi tie

mensogante por ni mem -- kaj por unu la alia!

WANGEL

Cxu ni faras! Mensogas, vi diras!

ELLIDA

Jes, ni faras. Aux ni tamen kasxas la veron. Cxar la vero -- la pura

klara vero -- estas ja _tio_, -- ke vi venis tien kaj -- kaj acxetis

min.

WANGEL

Acxetis --! -- Acxetis -- vi diras!

ELLIDA

Ho, mi ja ne estis ereto pli bona ol vi. Mi akceptis. Mi ja vendis

min al vi.

WANGEL

(rigardas sxin en doloro) Ellida, -- cxu vi vere havas koron paroli

tiel?

ELLIDA

Sed cxu vere estas alia nomo por gxi! Vi ne plu eltenis la videcon en

via domo. Vi cxirkauxrigardis por nova edzino --

WANGEL

Kaj por nova patrino por la infanoj, Ellida.

ELLIDA

Eble ankaux tio -- tiel flanke. Tamen -- vi ja tute ne sciis cxu mi

tauxgas por tiu okupo. Vi ja nur vidis min -- kaj iomete parolis kun

mi kelkajn fojojn. Kaj vi ekdeziris min, kaj sekve --

WANGEL

Nu, nomu tion kiel placxas al vi.

ELLIDA

Kaj mi, de mia flanko --. Mi staris senhelpa en konfuzo tute sola.

Estis ja kompreneble, ke mi akceptis -- kiam vi proponis nutradi min

mian vivon.

WANGEL

Ne aspektis por mi kiel nutrado, kara Ellida. Mi honeste demandis al

vi, se vi volus dividi kun mi kaj la infanoj la iometon, kiun mi

povis nomi la mian.

ELLIDA

Jes, vi faris. Sed tamen mi ne devus akcepti! Neniam por kiu ajn

prezo mi devus akcepti! Ne vendi min mem! Prefere la plej mizeran

laboron, -- prefere la plej malricxajn kondicxojn en -- en libereco

-- kaj laux propra elekto!

WANGEL

(ekstaras) La kvin-ses jaroj, kiujn ni vivis kune, cxu ili estis

tute senvaloraj por vi?

ELLIDA

Ho, ne pensu tion, Wangel! Estas tiel bone cxe vi, kiel kiu ajn homo

povas deziri. Sed mi ne eniris vian domon en libereco. Jen la afero.

WANGEL

(rigardas sxin) Ne -- en libereco!

ELLIDA

Ne. Mi ne libervole iris kun vi.

WANGEL

(mallauxte) Ah, -- mi memoras -- la frazturnigxon de hieraux.

ELLIDA

En tiu frazturnigxo cxio kusxas. Gxi eklumigis por mi. Kaj tial mi

nun vidas klare.

WANGEL

Kion vi vidas?

ELLIDA

Mi vidas, ke nia kuna vivo -- vere ne estas geedzeco.

WANGEL

(amare) Jen vera eldiro de vi. La vivo kiun ni _nun_ vivas, ne estas

geedzeco.

ELLIDA

Ecx ne antauxe. Neniam. Ne de la komenco. (rigardas antauxen)

La unua -- _tiu_ povus esti plena kaj pura geedzeco.

WANGEL

La unua? Kiun unuan vi aludas?

ELLIDA

La mian -- kun _li_.

WANGEL

(rigardas sxin mire) Mi tute ne komprenas!

ELLIDA

Ho, kara Wangel, -- ni ne mensogu unu por la alia. Ankaux ne por ni

mem.

WANGEL

Ne, ne! Sed kio sekve?

ELLIDA

Jes vidu, -- ni neniam povas nei -- ke libervola promeso estas same

deviga kiel geedzigxo.

WANGEL

Sed je Dio --!

ELLIDA

(ekstaras impete) Permesu al mi forvojagxi de vi, Wangel!

WANGEL

Ellida --! Ellida --!

ELLIDA

Jes, jes, -- permesu al mi! Kredu min, -- ne eblos alimaniere. Ne

post la maniero laux kiu ni kunigxis.

WANGEL

(en regata doloro) Al tio do venis inter ni.

ELLIDA

Devis veni. Ne povus alimaniere.

WANGEL

(rigardas sxin triste) Ecx ne tra la kuna vivo mi gajnis vin.

Neniam, -- neniam tute posedis vin.

ELLIDA

Ho, Wangel, -- se mi povus ami vin tiel kiel mi dezirus! Tiel kore

kiel vi meritas! Sed mi sentas profunde, -- ke neniam okazos.

WANGEL

Eksedzigxon do? Eksedzigxon, -- plenan juran eksedzigxon -- vi

deziras?

ELLIDA

Kara, vi ne bone komprenas min. Ne estas ja pri formoj, ke mi pensas.

Cxar ne estas tiaj eksteraj aferoj, kiuj gravas. Kion mi volas, estas

ke ni du samopinias libervole liberigi nin unu de la alia.

WANGEL

(amare, kapsignas malrapide) Refari la negocon, -- jes.

ELLIDA

(vigle) Gxuste tiel! Refari la negocon!

WANGEL

Kaj poste, Ellida? Poste? Cxu vi pripensis kiel aspektos por ambaux

ni? Kiel la vivo farigxos por vi kaj por mi?

ELLIDA

Tion mi ne povas atenti. Sekvu kio sekvu. Kion mi petegas de vi,

Wangel, -- estas ja la pli grava! Nur donu al mi liberecon! Redonu al

mi mian plenan liberecon!

WANGEL

Ellida, -- estas terura postulo de vi. Prokrastu, por ke mi pripensu

decidon. Ni parolu pli profunde unu kun la alia. Lasu al vi mem

tempon por pripensi, kion vi faros!

ELLIDA

Sed ne restas por ni pli da tempo por tio! Mi devas regajni mian

liberecon tiun cxi tagon!

WANGEL

Kial gxuste hodiaux?

ELLIDA

Jes, -- cxar li ja venos cxi-nokte.

WANGEL

(skuigxas) Venos! Li! Kiel tiu fremda viro rilatas al tio cxi?

ELLIDA

Mi volas stari antaux li en plena libereco.

WANGEL

Kaj kion -- kion vi intencas poste fari?

ELLIDA

Mi ne volas uzi la pretekston, ke mi estas la edzino de alia viro. Ne

ekskuzi min per tio ke mi ne havas eblecon elekti. Cxar tiaokaze ne

estus decido.

WANGEL

Vi parolas pri elekto! Elekto, Ellida! Elekto en tiu cxi afero!

ELLIDA

Jes, mi devas havi eblecon elekti. Elekton al ambaux flankoj. Mi

devas havi la eblecon lasi lin forvojagxi sola --. Aux -- sekvi lin.

WANGEL

Cxu vi mem komprenas kion vi diras? Sekvi lin! Doni vian tutan sorton

en liajn manojn!

ELLIDA

Sed cxu mi ne donis mian tutan sorton en _viajn_ manojn! Kaj tion --

tiel senpere.

WANGEL

Nu ja. Sed li! Li! Tuta nekonatulo! Homo, kiun vi preskaux ne konas!

ELLIDA

Ho, sed vin mi ja eble konis ecx pli malmulte. Kaj mi tamen sekvis

vin.

WANGEL

Tiam vi almenaux sciis proksimume al kia vivo vi iris. Sed jen? Jen?

Pripensu do! Kion vi scias pri tio cxi? Ecx nenion vi scias. Ecx ne

kiu li estas -- aux kio li estas.

ELLIDA

(rigardas antauxen) Vero. Sed jen _tio kio_ estas la terurajxo.

WANGEL

Jes, certe terurajxo --

ELLIDA

Tial sxajnas al mi, ke mi kvazaux _devas_ tirigxi en gxin.

WANGEL

(rigardas sxin) Cxar aspektas por vi kiel io terura?

ELLIDA

Jes, gxuste tial.

WANGEL

(pli proksime) Auxskultu nun, Ellida, -- kio por vi estas do tio

terura?

ELLIDA

(pripensas) La terura, -- estas _tio_ kio timigas kaj allogas.

WANGEL

Ankaux allogas?

ELLIDA

Precipe allogas, -- mi sentas.

WANGEL

(malrapide) Vi parencas al la maro.

ELLIDA

Al gxi parencas ankaux la terurajxo.

WANGEL

Kaj la terura parencas al vi. Vi timigas kaj allogas samtempe.

ELLIDA

Cxu sxajnas al vi, Wangel?

WANGEL

Efektive mi vin neniam konis. Neniam gxis la fundo. Mi nun komencas

kompreni.

ELLIDA

Tial vi liberigu min! Liberigu min el cxiu rilato al vi kaj al la

via! Mi ne estas tiu, kiun vi imagis. Vi ja nun mem vidas. Nun ni

povos disigxi en kompreno -- kaj libervole.

WANGEL

(peze) Eble estas pli bone por ambaux -- se ni disigxu. -- Sed mi

tamen ne _povas_! -- Vi estas por mi kiel la terura, Ellida. La

loganta, -- tio estas la plej forta en vi.

ELLIDA

Cxu tiel?

WANGEL

Lasu nin fini cxi tiun tagon sagxe. Kun plene trankvila animo. Mi ne

_kuragxas_ liberigi vin hodiaux. Ne rajtas. Ne rajtas pro vi mem,

Ellida. Mi insistas pri mia rajto kaj mia devo defendi vin.

ELLIDA

Defendi? Al kio defendi? Ne estas ja perforto aux potenco de ekstere,

kiu minacas min. La terurajxo kusxas pli profunde, Wangel! La

terurajxo, -- tio estas la allogo en mia propra animo. Kaj kion

povas do vi pri tiu fari?

WANGEL

Mi povas fortigi kaj apogi vin por kontrauxbatali.

ELLIDA

Jes, -- se mi _volus_ kontrauxbatali.

WANGEL

Cxu vi do ne volas?

ELLIDA

Ho, estas ja _tio_, kion mi ne mem scias!

WANGEL

Cxi-nokte cxio estos decidata, kara Ellida --

ELLIDA

(ekkrias) Jes, imagu! La decido tiel proksima! Decido por la tuta

vivo!

WANGEL

-- kaj morgaux --

ELLIDA

Jes, morgaux! Eble mia gxusta estonto tiam estos perdita!

WANGEL

Via gxusta --?

ELLIDA

Tuta plena vivo en libereco perdita, -- perdita por mi! Kaj eble --

ankaux por li.

WANGEL

(mallauxte, kaptas sxian manartikon) Ellida, -- cxu vi amas tiun

fremdan viron?

ELLIDA

Cxu mi --? Ho, kiel mi sciu! Mi nur scias, ke por mi li estas la

terurajxo kaj ke --

WANGEL

-- kaj ke?

ELLIDA

(liberigas sin) -- kaj ke estas cxe li, ke mi apartenas.

WANGEL

(mallevas la kapon) Mi komencas kompreni la plimulton.

ELLIDA

Kaj kiun helpon havas vi kontraux tion cxi? Kiun konsilon havas vi

por mi?

WANGEL

(rigardas sxin instige) Morgaux, -- tiam li estos forvojagxinta.

Tiam la malfelicxo ne minacos vian kapon. Kaj tiam mi estos preta

liberigi vin. Ni refaros la negocon, Ellida.

ELLIDA

Ho, Wangel --! Morgaux -- tiam ja estos tro malfrue --!

WANGEL

(rigardas al la gxardeno) La infanoj! La infanoj --! Ni almenaux

indulgu ilin -- gxis plue.

(_Arnholm_, _Bolette_, _Hilde_ kaj _Lyngstrand_ venas tra la

gxardeno. _Lyngstrand_ adiauxas tie malsupre kaj eliras maldekstren.

La aliaj venas en la cxambron.)

ARNHOLM

Nun imagu kiel ni vagadis farante planojn --

HILDE

Ni ekskursu sur la fjordo en la vespero kaj --

BOLETTE

Ne, diru nenion!

WANGEL

Ankaux ni du faris planojn.

ARNHOLM

Cxu, -- vere?

WANGEL

Morgaux Ellida foriros al Skjoldvik -- por ioma tempo.

BOLETTE

Foriros --?

ARNHOLM

Jen, jen, tre sagxe, sinjorino Wangel.

WANGEL

Ellida deziras reiri hejmen. Hejmen al la maro.

HILDE

(eksaltante al _Ellida_) Vi foriros! Vi foriros de ni?

ELLIDA

(ektimigita) Sed Hilde, do! Kio estas al vi?

HILDE

(regas sin) Ho, estas nenio. (duonlauxte, turnas sin for) Foriru

do!

BOLETTE

(ektimigita) Patro, -- mi komprenas vin, -- ankaux vi foriros -- al

Skjoldvik!

WANGEL

Certe ne, ne! Mi eble foje faros viziton tien --

BOLETTE

Kaj al ni --?

WANGEL

Mi ankaux faros viziton --

BOLETTE

-- foje, jes!

WANGEL

Kara infano, _devas_ tiel esti (Li pasxas sur la planko.)

ARNHOLM

(flustras) Ni priparolos poste, Bolette.

(Li iras al _Wangel_. Ili kunparolas tie supre apud la pordo.)

ELLIDA

(duonlauxte al _Bolette_) Kio estis al Hilde? Sxi ja aspektis

freneze!

BOLETTE

Cxu vi neniam rimarkis, kion Hilde tagon post tago postsoifadis?

ELLIDA

Postsoifadis?

BOLETTE

Ekde vi venis en la domon?

ELLIDA

Ne, ne, -- kio do _tio_ estas?

BOLETTE

Unu solan aman vorton de vi.

ELLIDA

Ah --! Cxu estus tasko por mi _cxi tie_!

(Sxi cxirkauxfrapas la kapon per la manoj kaj senmove rigardas

antauxen kvazaux trakrozata de kontrauxecaj pensoj kaj animstatoj.)

(_Wangel_ kaj _Arnholm_ venas antauxen en flustra kunparolo.)

(_Bolette_ iras por rigardi en la flankan cxambron dekstre. Poste sxi

malfermas la pordon.)

BOLETTE

Jes, kara patro, -- la mangxajxo estas preta sur la tablo -- se vi --

WANGEL

(kun perforta sinrego) Cxu gxi estas, infano? Bone, bone. Bonvolu,

cxefinstruisto! Ni nun eniru por gluti adiauxan pokalon kun -- kun

"la sinjorino el la maro".

(Ili iras al la pordo dekstre.)

La Sinjorino el la Maro · 第 10 / 11 题