(La plej fora parto de la gxardeno de _doktoro Wangel_ apud la
karasi-lago. Kreskanta somernokta krepusko.)
(_Arnholm_, _Bolette_, _Lyngstrand_ kaj _Hilde_, en boato, pusxas sin
per stango de maldekstre antauxen laux la bordo.)
HILDE
Jen ni povas facile salti teren!
ARNHOLM
Ne, ne, ne faru!
LYNGSTRAND
Mi ne povas salti, frauxlino.
HILDE
Vi, Arnholm, cxu ankaux vi ne povas salti?
ARNHOLM
Prefere ne.
BOLETTE
Ni albordigxu cxe la baneja sxtuparo.
(Ili pusxas stange dekstren.)
(Sammomente venas _Ballested_ de dekstre sur la vojeto, portante
muziknotojn kaj cxaskornon. Li salutas al tiuj en la boato, turnas
sin kaj parolas al ili. Respondoj auxdigxas de pli kaj pli fore de
ekstere.)
BALLESTED
Kion vi diras? -- Jes certe estas pro la angla vaporsxipo. Cxar estas
la lasta fojo ke gxi venas cxi-jare. Sed se vi volas gxui la muzikon,
vi ne devas atendi tro longe. (vokas) Kion? (agitas la kapon) Mi
ne povas auxdi kion vi diras!
(_Ellida_ kun sxalo sur la kapo venas de maldekstre akompanata de
doktoro _Wangel_.)
WANGEL
Sed kara Ellida, -- mi asertas al vi, -- ni ankoraux havas abundan
tempon.
ELLIDA
Ne, ne, -- ni ne havas! Kiun ajn momenton li povas veni.
BALLESTED
(ekster la barilo) Ho jen, bonan vesperon, sinjoro doktoro! Bonan
vesperon, sinjorino!
WANGEL
(rimarkas lin) Ho, cxu estas vi? Cxu estu muziko ankaux cxi-nokte?
BALLESTED
Jes. La "Korn-asocio" intencas auxdigi sin. Ne mankas festaj
okazajxoj nuntempe. Cxi-nokte okazos por la anglo.
ELLIDA
La anglo! Cxu gxi jam vidigxas?
BALLESTED
Ankoraux ne. Sed gxi ja venas de interne -- de inter la insuloj. Gxi
povas veni antaux ol ni atentas.
ELLIDA
Jes, -- gxuste tiel estas.
WANGEL
(duone al _Ellida_) Cxi-nokte estas la lasta vojagxo. Kaj gxi neniam
plu revenos.
BALLESTED
Malgxojiga penso, sinjoro doktoro. Sed tial ni ja al gxi faru
honoron. Ho jes, ho jes! Baldaux finigxos la gxojiga somera tempo.
Baldaux cxiuj markoloj estos fermitaj, kiel dirigxas en la tragedio.
ELLIDA
Cxiuj markoloj fermitaj, -- jes.
BALLESTED
Malgxojige pripensi. Ni estis la gajaj infanoj de la somero dum
semajnoj kaj monatoj. Estas premige akcepti la malhelan sezonon. Jes,
komence, mi pensas. Cxar la homoj _povas_ akli -- a -- klimatigi
sin, sinjorino Wangel. Jes, gxuste kion ili povas.
(Li salutas kaj foriras maldekstren.)
ELLIDA
(rigardas trans la fjordon) Ho, tiu doloriga strecxo! Tiu cxi
ekscita duona horo antaux la decido.
WANGEL
Estas do definitive decidite, ke vi volas mem paroli kun li?
ELLIDA
Mi _devas_ mem paroli kun li. Cxar estas ja en libereco, ke mi faru
mian elekton.
WANGEL
Vi ne havas elekton, Ellida. Vi ne havas permeson elekti. Mi ne
permesas al vi.
ELLIDA
La elekton vi ne povos malhelpi. Nek vi, nek iu alia. Vi povos
malpermesi al mi forvojagxi kun li, -- sekvi lin, -- se mi tiel
elektos. Vi povos reteni min cxi tie per forto. Kontraux mia volo.
Tion vi povos. Sed ke mi elektas, -- elektas interne en mia animo, --
elektas lin kaj ne vin, -- se mi tiel volos kaj elektos, tion vi ne
povos malhelpi.
WANGEL
Ne, vi pravas. Tion mi ne povos malhelpi.
ELLIDA
Kaj mi ja havas nenion por kontrauxstari! Cxi-hejme estas ja nenio,
kio allogas kaj ligas min. Mi estas ja tute senradika en via domo,
Wangel. La infanojn mi ne posedas. Ne posedas iliajn animojn, mi
aludas. Neniam posedis ilin. -- Kiam mi forvojagxos, -- _se_ mi do
forvojagxos, aux kun li cxi-nokte -- aux morgaux al Skjoldvik, mi ecx
ne havas sxlosilon por redoni, -- ecx ne sciigon por postlasi, nek
pri unu aux pri iu alia afero. Tiel senradika mi estas en via domo.
Tiel tute ekster cxio mi estis de la unua momento.
WANGEL
Vi ja mem volis.
ELLIDA
Ne, mi ne volis. Mi nek volis nek ne volis. Mi ja simple lasis cxion
tiel farigxi, kiel mi gxin trovis la tagon kiam mi venis. Estas vi --
kaj neniu alia, -- kiu volis havi cxion tiel.
WANGEL
Mi intencis arangxi cxion plej bone por vi.
ELLIDA
Ho jes, Wangel, mi ja bone scias! Sed estas vengxo en tio. Io kio
vengxas sin. Cxar nun trovigxas cxi tie neniu liganta forto, -- neniu
apogo por mi, -- neniu helpo, -- neniu allogo al tio, kio estus nia
kuna interna posedo.
WANGEL
Mi komprenas, Ellida. Kaj tial vi ja de morgaux rericevos vian
liberecon. De tiam vi vivu vian propran vivon.
ELLIDA
Kaj _tion_ vi nomas mian propran vivon! Ho ne, mia propra, vera vivo
erarvojigxis, kiam mi akceptis vivon kune kun vi. (pugnige premas la
manojn en timo kaj maltrankvilo) Kaj nun, -- cxi-nokte -- post duona
horo -- venos li, kiun mi perfidis -- li, al kiu mi tenus min
senrompe, kiel li tenis sin al mi! Nun li venos kaj ofertas al mi --
la lastan kaj solan fojon -- revivi la vivon, -- vivi mian propran,
veran vivon, la vivon, kiu timigas kaj allogas -- kaj pri kiu mi ne
_povas_ rezigni. Ne libere!
WANGEL
Guste tial vi bezonas, ke via edzo -- kaj ankaux via kuracisto --
prenas potencon sur vi -- kaj agas en via nomo.
ELLIDA
Jes, Wangel, mi bone komprenas. Ho, ne miskredu, ke foje estas
momentoj, kiam sxajnas al mi, ke estus paco kaj savo kauxri intime
cxe vi -- kaj provi spiti cxiujn allogajn kaj timigajn fortojn. Sed
ecx tion mi ne kapablas. Ne, ne, -- mi ne kapablas!
WANGEL
Venu, Ellida, -- ni iomete promenadu kune.
ELLIDA
Mi volus. Sed mi ne kuragxas. Cxar li ja diris, ke mi atendu lin cxi
tie.
WANGEL
Venu. Vi ankoraux havas bonan tempon.
ELLIDA
Jes, cxu vi opinias?
WANGEL
Suficxan tempon, mi diras.
ELLIDA
Do ni iomete promenadu.
(Ili eliras antauxe dekstre. Sammomente venas _Arnholm_ kaj _Bolette_
antauxen apud la supra bordo de la lageto.)
BOLETTE
(rimarkas la forirantojn) Jen vidu --!
ARNHOLM
(mallauxte) Tsx, -- lasu ilin foriri.
BOLETTE
Cxu vi komprenas, kio estas inter ili la lastajn tagojn?
ARNHOLM
Cxu vi ion rimarkis?
BOLETTE
Cxu mi rimarkis!
ARNHOLM
Ion aparte?
BOLETTE
Ho jes. Plurajn okazajxojn. Cxu vi ne?
ARNHOLM
Ho, mi ne gxuste scias --
BOLETTE
Jes, certe vi faris. Sed vi ne volas priparoli.
ARNHOLM
Mi opinias, ke estus bone por via duonpatrino fari tiun vojagxeton.
BOLETTE
Cxu?
ARNHOLM
Jes, cxu ne estus bone por cxiuj, ke sxi povu foje elveni?
BOLETTE
Se morgaux sxi translogxigxos al Skjoldvik, sxi certe neniam revenos
al ni.
ARNHOLM
Sed, kara Bolette, kial vi do tiel pensas?
BOLETTE
Jes, tion mi firme opinias. Atentu nur! Vi vidos, -- sxi neniam
revenos. Almenaux ne dum mi kaj Hilde estas en la domo.
HILDE
Ankaux Hilde?
BOLETTE
Nu, kun Hilde eblus. Cxar sxi ja ankoraux estas nur infano. Kaj funde
sxi adoras sxin, mi opinias. Sed pri mi estas alie, vidu.
Duonpatrino, kiu ne estas multe pli agxa ol oni mem --
ARNHOLM
Kara Bolette, -- por vi eble dauxrus nur mallonga tempo gxis vi
elvenus.
BOLETTE
(vigle) Cxu vere! Vi do parolis kun patro?
ARNHOLM
Ankaux tio, jes.
BOLETTE
Nu, -- kaj kion li diris!
ARNHOLM
Hm, -- via patro estas ja forte okupata per aliaj pensoj cxi tiujn
tagojn --
BOLETTE
Jes, jes, la samon mi ja antauxe diris.
ARNHOLM
Sed tiom mi eltiris el li, ke vi ne devas atendi iun helpon de li.
BOLETTE
Neniun --!
ARNHOLM
Li profunde klarigis al mi sian staton. Opiniis, ke tute ne eblus por
li.
BOLETTE
(riprocxe) Kaj vi tamen havis koron por stari tie min trompante.
ARNHOLM
Vere mi ne faris, kara Bolette. Dependas tute de vi mem -- cxu vi
deziras elveni aux ne.
BOLETTE
Kio dependas de mi mem, vi aludas?
ARNHOLM
Ke vi elvenos en la mondon? Lernos kion vi pleje sxatas. Partoprenos
en cxio, kion vi sopiras cxi-hejme. Vivos la vivon sub pli helaj
kondicxoj, Bolette. Kion vi al tio diras?
BOLETTE
(kunfrapas la manojn) Ho, granda Dio --! Sed ja tute neeblas, tio
cxi. Cxar patro nek volas, nek povas, do --. Cxar mi ja ne havas iun
alian en la tuta mondo al kiu min turni.
ARNHOLM
Cxu vi ne povus decidigi vin akcepti asiston de via malju -- de via
antauxa instruisto?
BOLETTE
De vi, Arnholm! Cxu vi volus --?
ARNHOLM
Helpi vin? Jes, kore volonte. Kaj per konsilo kaj per ago. Fidu tion.
-- Cxu vi aprobas? Cx u? Cxu vi akceptas?
BOLETTE
Cxu mi akceptas! Povi eliri, -- vidi la mondon, -- lerni ion
profunde! Cxion kio staris antaux mi kiel la granda, felicxiga
neebleco --!
ARNHOLM
Jes, tio povos nun farigxi realajxo por vi. Se vi mem volas.
BOLETTE
Kaj al tiu nedirebla felicxo vi volas helpi min! Ho ne, -- sed diru
cxu _povas_ mi akcepti tian oferton de fremda homo?
ARNHOLM
De mi vi povas akcepti, Bolette. De mi vi povas akcepti kion ajn.
BOLETTE
(kaptas liajn manojn) Jes, preskaux sxajnas al mi, ke mi povas! Mi
ne scias kiel estas; sed -- (ekkrias) Ho, mi povus kaj ridi kaj
plori pro gxojo! Pro felicxo! Ho, -- cxu povos mi tamen vere vivi. Mi
komencis timi, ke la vivo preterirus min.
ARNHOLM
Pro tio vi ne bezonas timi, kara Bolette. Sed nun vi devas diri al mi
tute sincere -- cxu estas io -- io, kio ligas vin cxi tie?
BOLETTE
Ligas min? Ne, nenio.
ARNHOLM
Nenio ajn?
BOLETTE
Ne, tute ne. Tio signifas, -- patro ja iamaniere ligas min. Kaj
ankaux Hilde. Sed --
ARNHOLM
Nu, -- vian patron vi ja foje devas forlasi. Kaj Hilde iam ja ankaux
iros sian propran vojon tra la vivo. Tio estas ja nur demando de
tempo. Nenio alia. Sed alie do estas nenio, kio ligas vin, Bolette?
Neniu rilato?
BOLETTE
Ne, tute ne. Pro tio mi povus ja forvojagxi kien ajn.
ARNHOLM
Jes, cxar tiel estas, kara Bolette, -- vi povos forvojagxi kun mi.
BOLETTE
(manfrapas) Ho Dio en la cxielo, -- kia felicxo por pripensi!
ARNHOLM
Cxar mi esperas, ke vi plene fidas min?
BOLETTE
Jes, efektive!
ARNHOLM
Kaj vi kuragxas senrezerve konfidi vin mem kaj vian estontecon en
miajn manojn, Bolette? Cxu ne? Vi kuragxas?
BOLETTE
Ho jes, certe! Kial ne? Cxu eblas alie pensi! Vi, kiu estis mia
maljuna instruisto -- mia instruisto en pasintaj tagoj, mi pensas.
ARNHOLM
Ne nur tial. Al tiu flanko de la afero mi ne atentas. Sed --. Nu, --
vi do estas libera, Bolette. Neniu rilato ligas vin. Kaj mi nun
demandas vin -- se vi volus -- volus ligi vin al mi -- por la vivo?
BOLETTE
(retiras sin pro timo) Ho, -- kion vi diras!
ARNHOLM
Por la vivo, Bolette. Cxu vi volas farigxi mia edzino.
BOLETTE
(duone al si mem) Ne, ne, ne! Ne eblas! Tute ne eblas!
ARNHOLM
Cxu tute ne eblus por vi, ke --?
BOLETTE
Sed vi vere tute ne povas intenci kion vi diras, sinjoro Arnholm!
(rigardas lin) Aux --. Tamen --. Cxu estis tiel vi intencis -- kiam
vi proponis fari tiom por mi?
ARNHOLM
Auxskultu min iomete, Bolette. Aspekte mi surprizis vin forte.
BOLETTE
Ho, kiel tiajxo -- de vi, -- kiel gxi ne povus -- surprizi min!
ARNHOLM
Vi pravas. Vi ja ne sciis -- ne povis scii, ke mi faris tiun cxi
vojagxon pro vi.
BOLETTE
Vi venis cxi tien pro -- pro mi!
ARNHOLM
Jes, mi faris, Bolette. Cxi-printempe mi ricevis leteron de via
patro. Kaj en gxi estas dirajxo, kiu igis min kredi -- hm --, ke vi
dauxre havis vian antauxan instruiston en -- en iom pli ol amika
memoro.
BOLETTE
Kiel patro povis skribi tiajxon!
ARNHOLM
Ne estis tiel, kiel li intencis. Sed mi kaptigxis en la imago, ke cxi
tie sopiradis juna knabino, ke mi revenu. -- Ne, vi ne interrompu
min, kara Bolette! Kaj, -- vi ja komprenas, -- ke kiam oni, kiel mi,
ne plu staras en la veraj jaroj de juneco, tiam tia kredo -- aux
imago -- faras ege fortan impreson. Kreskis en mi viva -- dankema
inklino al vi. Sxajnis al mi, ke mi devis vojagxi al vi. Revidi vin.
Diri al vi, ke mi havas la samajn sentojn, kiujn mi imagis, ke vi
portis por mi.
BOLETTE
Sed cxar vi nun scias, ke tiel ne estis! Ke estis miskompreno!
ARNHOLM
Ne aliigxas, Bolette. Via bildo, -- tia, kian mi gxin portas en mi,
-- restos cxiam kolorigita kaj stampita de la animstato, en kiun la
miskompreno metis min. Eble vi ne komprenas. Sed tiel estas.
BOLETTE
Neniam mi imagis, ke tiajxo okazu.
ARNHOLM
Sed cxar nun montrigxas, ke okazas? Kion vi nun diras, Bolette? Cxu
vi povis decidigi vin, -- nu, farigxi mia edzino?
BOLETTE
Ho, aspektas al mi tute neeble, sinjoro Arnholm. Vi, kiu estis mia
instruisto! Mi ne povas imagi alian rilaton al vi.
ARNHOLM
Nu ja, -- cxar sxajnas al vi tute neeble, ke vi povus --. Do la
rilato restos nesxangxita, kara Bolette.
BOLETTE
Kiel, vi pensas?
ARNHOLM
Kompreneble mi tamen restas cxe mia propono. Mi prizorgos, ke vi
elvenos por vidi la mondon. Por lerni ion kion vi sxatas. Vivi en
sekuraj, sendependaj kondicxoj. Vian postan estontecon mi ankaux
sekurigos, Bolette. Cxar en mi vi cxiam havos bonan, fidelan,
fidindan amikon. Pri tio estu certa!
BOLETTE
Ho Dio, -- sinjoro Arnholm, -- cxio farigxis ja nun tute neebla.
ARNHOLM
Cxu ankaux tio neeblas?
BOLETTE
Jes, vi ja povas imagi! Post tio kion vi diris, -- kaj post la
respondo, kiun mi donis al vi --. Ho, vi ja mem povas kompreni, ke
nun neeblas por mi akcepti tiom multe de vi! Nenion en la mondo povos
mi akcepti de vi. Neniam post tio cxi!
ARNHOLM
Vi do preferas sidi cxi-hejme lasante la vivon preterpasi vin?
BOLETTE
Ho, dolorigas pripensi!
ARNHOLM
Cxu vi rezignu vidi ion el la mondo ekstere? Rezignu pri cxio, kion
laux vi mem vi postsopiradas? Scii ke ekzistas ege multo, -- kaj
tamen neniam konatigxi kun gxi? Pripensu, Bolette.
BOLETTE
Jes, jes, -- vi vere pravas, sinjoro Arnholm.
ARNHOLM
Kaj jen, -- kiam via patro ne plu vivas, -- tiam eble stari senhelpa
kaj sola en la mondo. Aux eble devante vin doni al alia viro, -- kiun
vi -- eble -- ankaux ne amas.
BOLETTE
Ho jes, -- mi ja komprenas la veron -- en tio kion vi diras. Sed
tamen --! Aux eble tamen --?
ARNHOLM
(rapide) Nu!
BOLETTE
(rigardas lin dubeme) Cxu eble tamen ne estus neeble --.
ARNHOLM
Kio, Bolette!
BOLETTE
Ke eblus, -- akcepti -- tion, -- kion vi proponis.
ARNHOLM
Cxu vi pensas, ke vi tamen povus lauxvole --? Ke vi tamen povus
permesi al mi la gxojon helpi vin kiel fidela amiko?
BOLETTE
Ne, ne, ne! Neniam tio! Cxar _tio_ estus tute neebla. -- Ne, sinjoro
Arnholm, -- do prefere prenu min.
ARNHOLM
Bolette! Vi tamen volas!
BOLETTE
Jes, -- mi opinias -- ke mi volas.
ARNHOLM
Vi do tamen volas farigxi mia edzino!
BOLETTE
Jes. Se vi dauxre opinias, ke -- ke vi devas preni min.
ARNHOLM
Se mi opinias --! (kaptas sxiajn manojn) Ho, dankon, -- dankon,
Bolette! Kion vi alie diris, -- via antauxa dubemo, -- tio ne timigas
min. Se mi ankoraux ne gajnis vian tutan koron, mi tamen scios gajni
gxin. Ho, Bolette, mi portos vin sur la manoj!
BOLETTE
Kaj mi povos vidi la mondon. Povos vivi la vivon. Jen kion vi
promesis al mi.
ARNHOLM
Jen al kio mi restas.
BOLETTE
Kaj mi povos lerni cxion, kion mi sxatas.
ARNHOLM
Mi mem estu via instruisto. Kiel antauxe, Bolette. Memoru la lastan
jaron en la lernejo --.
BOLETTE
(silente kaj profunde en si mem) Imagu, -- scii sin libera -- veni
en la fremdan mondon. Kaj ne bezoni timi pro la estonteco. Ne
antauxtimi pro la stulta enspezo --.
ARNHOLM
Ne, pri tio vi neniam bezonos disipi pensojn. Kaj -- cxu ne, kara
Bolette, -- _tio_ estas ege bona stato? Cxu?
BOLETTE
Jes. Efektive estas. Gxuste kaj vere.
ARNHOLM
(metas la brakojn cxirkaux sxian talion) Ho, vi vidos, kiel hejmece
kaj agrable ni cxion arangxu kune! Kaj kiel bone kaj sekure kaj
intime ni du kunvivu, Bolette!
BOLETTE
Jes, ankaux mi komencas --. Funde mi opinias -- ke tio cxi eblos.
(rigardas dekstren kaj liberigas sin) Ah! Nepre nenion diru!
ARNHOLM
Kio estas, kara?
BOLETTE
Ho, estas la kompatinda --. (montras eksteren) Vidu tie.
ARNHOLM
Via patro --?
BOLETTE
Ne, la juna skulptisto. Li promenadas tie kun Hilde.
ARNHOLM
Nu, Lyngstrand. Kio estas al li?
BOLETTE
Ho, vi ja scias, kiel malforta kaj malsana li estas.
ARNHOLM
Jes, se ne estas nura imagajxo.
BOLETTE
Ho ne, estas ja vero. Li certe ne longe eltenos. Sed tio estas eble
la pli bona por li.
ARNHOLM
Kara, kiel _tio_ estus la pli bona?
BOLETTE
Jes, cxar -- certe nenio farigxos el lia arto. -- Ni foriru antaux ol
ili venos.
ARNHOLM
Kore bonvole, mia kara Bolette.
(_Hilde_ kaj _Lyngstrand_ venas de apud la lago.)
HILDE
Hej, -- hej! Cxu la gesinjoroj ne volas atendi nin?
ARNHOLM
Bolette kaj mi prefere iros iom antauxe.
(Li kaj _Bolette_ eliras maldekstre.)
LYNGSTRAND
(ridas silente) Estas tre amuze cxi tie nuntempe. Cxiuj iras ja
duope. Cxiam duope.
HILDE
(postrigardas ilin) Mi jxurus, ke li petadas sxian manon.
LYNGSTRAND
Cxu? Cxu vi ion tian rimarkis?
HILDE
Ho jes. Ne estas malfacile, -- kiam oni uzas siajn okulojn.
LYNGSTRAND
Sed frauxlino Bolette ne akceptas lin. Mi certas.
HILDE
Ne. Cxar sxi trovas, ke li aspektas tre maljuna. Kaj sxi ankaux
kredas, ke li baldaux farigxos kalva.
LYNGSTRAND
Nu, ne estas sole pro _tio_. Sxi tamen ne volus akcepti lin.
HILDE
Kiel vi povas tion scii?
LYNGSTRAND
Jes, cxar estas aliulo, al kiu sxi promesis pensi.
HILDE
Nur pensi?
LYNGSTRAND
Dum li estas for, jes.
HILDE
Ho, do eble estas vi mem, pri kiu sxi pensadu!
LYNGSTRAND
Povus esti.
HILDE
Cxu sxi promesis al vi?
LYNGSTRAND
Jes, imagu, -- sxi promesis! Sed vi ne devas diri al sxi, ke vi
scias.
HILDE
Ho, Dio gardu mian busxon. Mi estos muta kiel la tombo.
LYNGSTRAND
Mi trovas, ke estas vere afable de sxi.
HILDE
Kaj kiam vi revenos hejmen, -- cxu vi volas fiancxinigi sxin? Kaj
poste vin edzigi al sxi?
LYNGSTRAND
Ne, tio ne bone konvenus. Cxar mi ja ne kuragxas pensi pri tiajxo la
unuajn jarojn. Kaj kiam mi fine estos sukcesinta, sxi estos ja tro
maljuna por mi, mi pensas.
HILDE
Sed vi tamen volas, ke sxi restadas cxi tie pensante pri vi?
LYNGSTRAND
Jes, cxar multe utilas al mi. Por mi kiel artisto, vi komprenas. Kaj
sxi povas ja facile tion fari, sxi, kiu mem ne havas veran
vivotaskon. -- Sed gxentila de sxi tio ja tamen estas.
HILDE
Cxu vi opinias, ke vi laboros pli rapide pri la artajxo, kiam vi
scias, ke Bolette sidas cxi tie pensante pri vi?
LYNGSTRAND
Jes, tion mi imagas. Scii, ke ie en la mondo juna, bela kaj silenta
virino, kiu revadas pri mi --. Mi pensas, ke devas esti io -- io --.
Jes, mi ne vere scias kiel nomi gxin.
HILDE
Vi eble pensas -- ekscita?
LYNGSTRAND
Ekscita? Ho jes. Ekscita estas la vorto, kiun mi sercxis. Aux io tia.
(rigardas sxin dum momento) Vi, vi estas inteligenta, frauxlino
Hilde. Vere tre inteligenta vi estas. Kiam mi revenos hejmen, vi
havos proksimume la saman agxon kiel via fratino nun. Eble vi tiam
ankaux aspektos kiel via fratino nun aspektas. Kaj eble vi tiam havos
la saman animon, kian sxi nun havas. Ke vi tiam estos farigxinta
kvazaux sxi kaj vi mem -- en unu staturo por tiel paroli.
HILDE
Cxu vi tion dezirus?
LYNGSTRAND
Mi ne certe scias. Jes, mi kredas. Sed nun -- dum tiu cxi somero --
mi preferas, ke vi nur similu al vi mem. Gxuste tia kia vi estas.
HILDE
Vi sxatas min pli bone tia, cxu?
LYNGSTRAND
Jes, mi tre sxatas vin tia.
HILDE
Hm, -- diru, vi kiu estas artisto, -- cxu vi sxatas, ke mi cxiam iras
hele somervestita?
LYNGSTRAND
Jes, tion mi vere sxatas.
HILDE
Cxu vi trovas, ke la helaj koloroj konvenas al mi?
LYNGSTRAND
Jes, vere delikate la helo konvenas al vi, laux mia gusto.
HILDE
Sed diru, -- vi, kiu estas artisto, -- kiel laux vi mi aperus en
nigra koloro?
LYNGSTRAND
En nigra, frauxlino Hilde?
HILDE
Jes, tute en nigra. Cxu vi trovas, ke mi aperus bela en gxi?
LYNGSTRAND
Nigra ja ne estas por la somertempo. Cetere vi aperus bela ankaux en
nigra. Gxuste vi kun via aspekto.
HILDE
(rigardas antauxen) En nigra gxis la kolo. -- Nigra punta kolumo. --
Nigraj gantoj. -- Kaj longa nigra sxalo malantauxen.
LYNGSTRAND
Se vi tiel vestus vin, frauxlino Hilde, mi dezirus esti pentristo --
kaj mi pentrus junan, delikatan funebrantan vidvinon.
HILDE
Aux junan, funebrantan fiancxinon.
LYNGSTRAND
Jes, por tio vi konvenus pli bone. Sed vi do ne dezirus vesti vin
tiel?
HILDE
Mi ne scias. Sed sxajnas al mi ekscite.
LYNGSTRAND
Ekscite?
HILDE
Ekscite pripensi, jes. (subite montras maldekstren) Ho, vidu _jen_!
LYNGSTRAND
(rigardas tien) La granda angla vaporsxipo! Kaj tute cxe la kajo!
(_Wangel_ kaj _Ellida_ venas antauxen apud la lageto.)
WANGEL
Ne, mi certigas al vi, kara Ellida, -- vi miskomprenas!
(vidas la aliajn) Nu, vi du estas cxi tie? Cxu ne, sinjoro
Lyngstrand, -- gxi ankoraux ne estas en vido?
LYNGSTRAND
La granda anglo?
WANGEL
Jes!
LYNGSTRAND
(montras) Jen gxi kusxas, sinjoro doktoro.
ELLIDA
Ah --! Mi ja sciis.
WANGEL
Jam venis!
LYNGSTRAND
Kvazaux sxtelisto en la nokto, oni povus diri. Tute silente, senbrue.
WANGEL
Vi devas akompani Hilde al la kajo. Rapidigxu! Sxi certe volas
auxskulti la muzikon.
LYNGSTRAND
Jes, ni jxus estis irontaj, sinjoro doktoro.
WANGEL
Ni aliaj eble sekvos poste. Post iom ni venos.
HILDE
(flustras al _Lyngstrand_) Ankaux tiuj du iras duope.
(Sxi kaj _Lyngstrand_ iras tra la gxardeno maldekstren. La kornmuziko
auxdigxas fore cxe la fjordo dum tio kio sekvas.)
ELLIDA
Jam venis! Li estas cxi tie! Jes, jes, -- mi sentas.
WANGEL
Prefere eniru, Ellida. Lasu min paroli kun li sola.
ELLIDA
Ho, -- ne eblas! Ne eblas, mi diras! (ekkrias) Ah, -- cxu vi vidas
lin, Wangel!
(_La fremdulo_ venas de maldekstre kaj haltas sur la vojeto ekster la
barilo.)
LA FREMDULO
(salutas) Bonan vesperon. Jen mi denove estas, Ellida.
ELLIDA
Jes, jes, jes, -- la horo venis.
LA FREMDULO
Vi estas preta por forvojagxi, cxu? Aux cxu ne?
WANGEL
Vi ja mem vidas, ke sxi ne estas.
LA FREMDULO
Mi ne demandas pri vojagxvestoj aux aliaj tiajxoj. Ecx ne plenaj
valizoj. Cxio kion sxi bezonos por la vojagxo, mi havas sursxipe.
Ankaux por kabino mi zorgis. (al _Ellida_) Mi do demandas
vin, cxu vi estas preta min akompani, -- en libereco min akompani?
ELLIDA
(petante) Ho, ne demandu min! Ne tentu min tiel!
(Sxipfajfilo auxdigxas en la foro.)
LA FREMDULO
Nun fajfas la unuan fojon sursxipe. Vi nun devas diri jes aux ne.
ELLIDA
(tordas la manojn) Decido! Decido por la tuta vivo! Neniam plu
resxangxi!
LA FREMDULO
Neniam! Post duona horo estos tro malfrue.
ELLIDA
(rigardas lin eviteme kaj esplore) Kial vi tiel necedige tiras min
al vi?
LA FREMDULO
Cxu ne vi, kiel mi, sentas ke ni du apartenas unu al la alia?
ELLIDA
Pro tiu promeso, cxu?
LA FREMDULO
La promeso neniun ligas. Nek viron, nek virinon. La kialo cxar mi
tiel necedige tenas vin al mi, estas ke mi nenion alian _povas_.
ELLIDA
(malrapide kaj treme) Kial vi ne venis pli frue?
WANGEL
Ellida!
ELLIDA
(ekkrias) Ho, -- tio kio tiras kaj tentas kaj logas -- enen en la
nekonateco! La potenco de la tuta maro koncentrita en tio sola!
(_La fremdulo_ transgrimpas la barelon.)
ELLIDA
(kasxas sin malantaux _Wangel_) Kio estas? Kion vi volas?
LA FREMDULO
Mi vidas -- kaj mi auxdas, Ellida, -- ke fine vi tamen _min_ elektas.
WANGEL
(pasxas kontraux lin) Mia edzino ne havas elekton. Mi rajtas elekti
por sxi kaj havas sxin en mia zorgado. Zorgado, jes! Se vi ne retiros
vin de cxi tie, -- el la lando, -- kaj neniam revenos, -- cxu vi tiam
scias al kio vi riskigos vin?
ELLIDA
Ne, ne, Wangel! Ne tion!
LA FREMDULO
Kion vi volas fari al mi?
WANGEL
Mi volas enkarcerigi vin -- kiel krimulon! Tuj! Jam antaux ol vi
sursxipigxos! Cxar mi scias pri la murdo en Skjoldvik.
ELLIDA
Ho, Wangel, -- kiel povas vi --!
LA FREMDULO
Al tio mi estas preta. Kaj tial -- (tiras revolveron el la
brustposxo) -- tial mi ankaux provizis min per tiu cxi.
ELLIDA
(jxetas sin antaux _Wangel_) Ne, ne, -- ne mortigu lin! Prefere min!
LA FREMDULO
Nek vin, nek lin. Estu trankvila. Tiu cxi estas por propra uzo. Cxar
mi volas vivi kaj morti kiel libera homo.
ELLIDA
(en kreskanta ekscito) Wangel! Lasu min diri al vi, -- diri, kaj li
auxskultu! Vi ja povas reteni min cxi tie! Por tio vi havas potencon
kaj rimedojn! Kaj vi ankaux faros! Sed mian animon, -- cxiujn miajn
pensojn, -- mian logantan sopiron kaj mian avidon, -- _tiujn_ vi ne
povas ligi! Ili volas aspiri kaj celi -- elen en la nekonatecon, --
por kio mi estas kreita -- kaj kiun vi fermis por mi!
WANGEL
(en silenta doloro) Mi vidas, Ellida! Pasxon post pasxo vi glitas
for de mi. La postulo pri tio senfina kaj senlima -- kaj pri la
neatingebla, -- gxi fine pelos vian animon tute en la noktan nigron.
ELLIDA
Ho jes, jes, -- mi sentas -- kvazaux nigraj sensonaj flugiloj super
mi!
WANGEL
Al tio gxi ne venu. Ne trovigxas alia savo por vi. Almenaux mi neniun
alian vidas. Tial -- tial mi lasas -- la negocon nun tuj refarigxi.
-- Nun vi povas elekti vian vojon -- en plena -- plena libereco.
ELLIDA
(momenton fiksrigardas lin kvazaux muta) Cxu vero, -- vero, -- kion
vi diras! Cxu tiel vi pensas -- el via plej interna koro!
WANGEL
Jes, -- el mia plej interna, suferanta koro mi tion pensas.
ELLIDA
Kaj cxu vi _povas_? Cxu vi povas permesi ke tio _okazu_!
WANGEL
Jes, mi povas. Mi povas -- cxar mi amas vin tiel arde.
ELLIDA
(mallauxte kaj treme) Tiel proksime -- tiel intime -- mi do ligigxis
al vi!
WANGEL
Tion efikis la jaroj kaj nia kuna vivo.
ELLIDA
(kunfrapas la manojn) Kaj mi, -- kiu tion ne perceptis!
WANGEL
Viaj pensoj sekvis aliajn vojojn. Sed nun do, -- nun vi estas
komplete liberigita de mi kaj de la mia. Kaj de la miaj. Nun via
gxusta vivo povas -- remetigxi sur -- sur sian gxustan spuron. Cxar
nun vi povas libere elekti. Kaj sub propra respondeco, Ellida.
ELLIDA
(kaptas sian kapon per la manoj kaj rigardas antauxen al _Wangel_)
Libere kaj -- sub respondeco! Ankaux sub respondeco? -- Estas
transformo en tio cxi!
(La sxipfajfilo denove auxdigxas.)
LA FREMDULO
Cxu vi auxdas, Ellida! Nun fajfas la lastan fojon. Venu do!
ELLIDA
(turnas sin al li, rigardas lin fikse kaj diras per forta vocxo:)
Neniam mi sekvos vin post tio cxi!
LA FREMDULO
Vi ne sekvos!
ELLIDA
(krocxas sin al _Wangel_) Ho, -- neniam mi forlasos vin post tio
cxi!
WANGEL
Ellida, -- Ellida!
LA FREMDULO
Do finite?
ELLIDA
Jes! Finite por cxiam!
LA FREMDULO
Mi klare vidas. Estas io, kio estas pli forta ol mia volo.
ELLIDA
Via volo nenion plu potencas super mi. Por mi vi estas morta viro, --
kiu revenis el la maro. Kaj tien reiros. Sed mi ne plu timas vin. Kaj
vi min ne plu logas.
LA FREMDULO
Adiaux, sinjorino. (Li svingas sin trans la barilon.) De nun vi ne
estas pli ol -- trapasinta sxippereo en mia vivo.
(Li eliras maldekstren.)
WANGEL
(rigardas sxin dum momento) Ellida, -- via animo estas kiel la maro.
Gxi havas kaj fluson kaj malfluson. Kio kauxzis la transformon?
ELLIDA
Ho, cxu vi ne komprenas, ke la transformo venis, -- ke la transformo
_devis_ veni -- kiam mi povis elekti en libereco.
WANGEL
Kaj la nekonateco, -- gxi ne logas vin pli?
ELLIDA
Nek logas, nek timigas. Mi povis rigardi en gxin, -- iri en gxin, --
se mi mem estus volinta. Nun mi povis elekti. Tial mi ankaux povis
rezigni.
WANGEL
Mi komencas kompreni vin -- iom post iom. Vi pensas kaj perceptas en
bildoj -- kaj en videblaj aperajxoj. Via sopiro kaj aspiro al la
maro, la logo al li, -- al tiu fremda viro, -- estis esprimo de
vekigxanta kaj kreskanta postulo pri libereco en vi. Nenio alia.
ELLIDA
Ho, mi ne scias, kion diri al tio. Sed vi estis bona kuracisto por
mi. Vi _trovis_, -- kaj vi kuragxis _uzi_ la gxustan rimedon -- la
_solan_, kiu povis helpi min.
WANGEL
Jes, -- en la ekstrema peno kaj dangxero ni kuracistoj kuragxas
multe. -- Sed nun vi do revenos al mi, Ellida?
ELLIDA
Jes, kara, fidela Wangel, -- nun mi revenos al vi. Nun mi povas. Cxar
nun mi venos al vi en libereco, -- libervole, kaj sub respondeco.
WANGEL
(rigardas sxin kore) Ellida! Ellida! Ho, imagu, ke nun ni du povos
vivi tute unu por la alia --
ELLIDA
-- kaj kun kunaj memoroj. Viaj -- kiel ankaux miaj.
WANGEL
Jes, cxu ne, vi kara!
ELLIDA
-- kaj por niaj du infanoj, Wangel!
WANGEL
_Niaj_ vi nomas ilin!
ELLIDA
Tiuj, kiujn mi ne posedas, sed kiujn mi scios gajni.
WANGEL
Niaj --! (kisas gxoje kaj rapide sxiajn manojn) Ho, -- senfinan
dankon pro tiu vorto!
(_Hilde_, _Ballested_, _Lyngstrand_, _Arnholm_ kaj _Bolette_ venas de
maldekstre en la gxardenon.)
(Samtempe multaj el la _junuloj_ de la urbo kaj _somergastoj_ ekstere
sur la vojeto.)
HILDE
(duonlauxte al _Lyngstrand_) Jen vidu -- kiel novgefiancxigxinte sxi
kaj patro aspektas!
BALLESTED
(kiu auxdis sxian eldiron) Estas somera tempo, frauxlineto.
ARNHOLM
(rigardas al _Wangel_ kaj _Ellida_) Nun la anglo forvojagxas.
BOLETTE
(iras al la barilo) De cxi tie oni povas plej bone vidi gxin.
LYNGSTRAND
La lasta vojagxo cxi-jare.
BALLESTED
Baldaux cxiuj markoloj estos fermitaj, kiel diras la poeto. Estas
malgxojige, sinjorino Wangel! Kaj nun ni ja ankaux perdos vin por
ioma tempo. Morgaux vi ja translogxigxos al Skjoldvik, mi auxdas.
WANGEL
Ne, -- ne okazos. Cxar cxi-nokte ni du redecidis.
ARNHOLM
(rigardas ilin alterne) Ah, -- vere!
BOLETTE
(venas antauxen) Patro, -- cxu estas vero!
HILDE
(proksimigxas al _Ellida_) Cxu vi tamen restos cxe ni!
ELLIDA
Jes, kara Hilde, -- se vi volas havi min.
HILDE
(luktante inter ploro kaj gxojo) Ho! -- imagu -- cxu mi volas --!
ARNHOLM
(al _Ellida_) Sed tio cxi estas ja vera surprizo --!
ELLIDA
(ridetas serioze) Nu, jen vidu, sinjoro Arnholm --. Cxu vi memoras,
-- ni parolis pri tio hieraux? Kiam oni farigxis surtera estajxo, --
oni ne facile trovos la vojon reen -- al la maro. Kaj ankaux ne al la
mara vivo.
BALLESTED
Sed estas ja gxuste kiel pri mia mara virino!
ELLIDA
Proksimume, jes.
BALLESTED
Nur kun tiu diferenco ke _la marvirino -- sxi mortos_. La homoj,
kontrauxe, -- ili povas sin aklam-aklimatizi. Jes, jes, -- mi
certigas al vi, sinjorino Wangel, -- ili _povas_ sin a-kli-matizi!
ELLIDA
Jes, en libereco ili povas, sinjoro Ballested.
WANGEL
Kaj sub respondeco, kara Ellida.
ELLIDA
(rapide, etendas al li la manon) Gxuste _tiel_ estas.
(La granda vaporsxipo glitas sensone elen de la fjordo. La muziko
auxdigxas pli proksime sur la tero.)