(Iom malproksima parto de la gxardeno de _doktoro Wangel_. La loko
estas humida, marcxa kaj kun ombrantaj, grandaj, maljunaj arboj.
Dekstre vidigxas la bordo de malpura lageto. Malalta interspacigita
barilo apartigas la gxardenon de la vojeto kaj la fjordo en la fono.
Plej fore en la malproksimeco vidigxas la montodorsoj kun montopintoj
aliflanke de la fjordo. Estas malfrua posttagmezo, proksimume al
vespero.)
(_Bolette_ sidas sur sxtonbenko dekstre kudrante. Sur la benko kusxas
kelkaj libroj kaj kudrilujo. _Hilde_ kaj _Lyngstrand_, ambaux kun
fisxkaptiloj, iras laux la bordo de la lageto.)
HILDE
(faras signon al _Lyngstrand_) Staru trankvile! Jen mi vidas unu
grandan.
LYNGSTRAND
(ekrigardas) Kie gxi staras?
HILDE
(montras) Cxu vi ne vidas -- jen sube. Kaj rigardu jen! Je Dio,
ankaux kroma (rigardas inter la arbojn) Pa! -- nun li venas kaj
fortimigos ilin por ni!
BOLETTE
(ekrigardas) Kiu venas?
HILDE
Via cxefinstruisto, panjo!
BOLETTE
Mia --?
HILDE
Jes, mia li, je Dio, neniam estis.
(_Cxefinstruisto Arnholm_ venas de dekstre el inter la arboj.)
ARNHOLM
Cxu estas nun fisxoj en la lageto?
HILDE
Jes, nagxas kelkaj tre maljunaj karasioj.
ARNHOLM
Cxu, la maljunaj karasioj dauxre vivas?
HILDE
Jes, eltenaj ili estas. Sed nun ni fine kaptu kelkajn.
ARNHOLM
Vi devus prefere provi en la fjordo.
LYNGSTRAND
Ne, la lageto -- gxi estas kvazaux pli mistera, por tiel paroli.
HILDE
Jes, cxi tie estas pli ekscite. -- Cxu vi nagxis hodiaux?
ARNHOLM
Gxuste. Mi rekte venas de la banejo.
HILDE
Vi tenis vin en la baseno, cxu?
ARNHOLM
Jes, mi ne estas lerta nagxisto.
HILDE
Cxu vi povas nagxi surdorse?
ARNHOLM
Ne.
HILDE
Mi povas. (al _Lyngstrand_) Ni provu tie aliflanke.
(Ili iras laux la lageto dekstren.)
ARNHOLM
(proksimigxas al _Bolette_) Vi do sidas tute sola, Bolette?
BOLETTE
Ho, jes, tion mi plej ofte faras.
ARNHOLM
Via patrino ne estas en la gxardeno, cxu?
BOLETTE
Ne, eble sxi promenas kune kun patro.
ARNHOLM
Kiel sxi fartas nun posttagmeze?
BOLETTE
Mi ne certe scias. Mi forgesis pridemandi.
ARNHOLM
Kiajn librojn vi havas tie?
BOLETTE
Ho, unu estas io pri botaniko. La alia estas pri geografio.
ARNHOLM
Cxu vi sxatas tiajn legajxojn?
BOLETTE
Jes, kiam mi havas tempon, --. Sed unue mi devas ja zorgi pri la
mastrumado.
ARNHOLM
Sed cxu via patrino ne helpas -- via duon-patrino -- cxu sxi ne
helpas vin?
BOLETTE
Ne, estas mia afero. Mi devis ja zorgi pri la mastrumado la du
jarojn, kiam patro estis sola. Kaj tiel dauxris poste.
ARNHOLM
Sed la saman deziron legi vi dauxre havas.
BOLETTE
Jes, mi legas, kion mi povas trovi el utilaj libroj. Oni volas ja
scii ion pri la mondo. Cxar cxi tie ni ja vivas tute ekster cxio. Nu,
proksimume, do.
ARNHOLM
Sed kara Bolette, ne parolu do tiel.
BOLETTE
Ho jes. Sxajnas al mi ke ni ne vivas alimaniere ol la karasioj en tiu
lageto. La fjordo estas proksima, kaj tie nagxadas la grandaj aroj da
fisxoj enen kaj elen. Sed pri tio la kompatindaj malsovagxaj
dresfisxoj nenion scias. Kaj tie ili neniam povas partopreni.
ARNHOLM
Mi opinias, ke ne estus avantagxe por ili lasi ilin tien.
BOLETTE
Ho, sxajnas al mi, ke pri tio ne gravus.
ARNHOLM
Cetere vi ne povas diri, ke cxi tie oni estas metita tute ekster la
vivo. Almenaux ne dum la somero. Cxi tiujn tagojn estas ja kvazaux
kunvenejo por la tuta monda vivo. Kvazaux nodpunkto -- tiel
preterpase.
BOLETTE
(ridetas) Ho jes, vi, kiu nur venas tiel preterpase, povas ja facile
ridindigi nin.
ARNHOLM
Ridindigi --? Kial vi pensas tiel?
BOLETTE
Jes, cxar tio pri kunvenejo kaj nodpunkto por la monda vivo estas ja
io, kion vi auxdis diri en la urbo. Jes, cxar ili paroladas ja tiel.
ARNHOLM
Jes, verdire mi tion rimarkis.
BOLETTE
Sed vere ne trovigxas vera vorto en tio. Ne por ni, kiuj dauxre
logxas cxi tie. Kio utilas por ni, ke la granda fremda mondo
preterpasas por vojagxi norden por vidi la noktomezan sunon? Ni ja ne
povas kuniri. Ni ja ne vidos iun noktomezan sunon. Ho ne, ni devas
obeeme pasigi nian vivon cxi tie en nia karasi-lageto.
ARNHOLM
(eksidas apud sxi) Diru do nun, kara Bolette, -- cxu ne estas io aux
alia, -- io preciza, mi pensas, al kio vi cxi tie hejme sopiras?
BOLETTE
Ho jes, povus esti.
ARNHOLM
Kaj kio do vere estas tio? Kion vi tiel postsopiras?
BOLETTE
Unue iri elen.
ARNHOLM
Tio do unue?
BOLETTE
Jes. Kaj poste lerni iom pli. Scii ion gxustan pri la aferoj.
ARNHOLM
Kiam mi instruis vin, via patro diris ofte, ke li lasus vin studi.
BOLETTE
Jes, kompatinda patro, -- li multe diras. Sed kiam venas al la realo,
--. Vere ne estas iu meminstigo en patro.
ARNHOLM
Bedauxrinde ne, vi pravas. Vere ne estas. Sed cxu vi iam parolis kun
li pri tio? Sincere kaj instige?
BOLETTE
Ne, efektive mi ne faris.
ARNHOLM
Sed sciu, tion vi devus do fari. Antaux ol farigxos tro malfrue,
Bolette. Kial vi ne tion faras?
BOLETTE
Ho, eble pro tio ke ne estas vera meminstigo ecx en mi, mi pensas.
Eble mi heredis tion de patro.
ARNHOLM
Hm, -- mi miras cxu vi ne estas maljusta al vi mem en tio?
BOLETTE
Ho ne, bedauxrinde. Kaj aldone patro havas malmultan tempon pensi pri
mi kaj mia estonto. Li ecx ne emas. Tiajxoj li preferas forpusxi, se
li povas. Cxar Ellida ja tiom koncernas lin --
ARNHOLM
Kiu --? Kiel --?
BOLETTE
Mi pensas, ke li kaj mia duonpatrino --. (interrompante) Patro kaj
patrino havas ja sian vivon, komprenu.
ARNHOLM
Nu, do tiom pli bone estus, se vi liberigxus el tio cxi.
BOLETTE
Jes, sed sxajnas al mi, ke mi ne rajtas. Ne rajtas forlasi patron.
ARNHOLM
Sed kara Bolette, tion vi ja iun fojon tamen devas. Tial mi opinias,
ke vi ju pli frue --
BOLETTE
Jes, devas ja okazi. Mi devas ja ankaux pensi pri mi mem. Provi trovi
iun aux alian okupon. Kiam patro iam forpasos, mi ja nenion havas por
mia subteno. -- Mia kompatinda patro, -- mi zorge timas forlasi lin.
ARNHOLM
Timas --?
BOLETTE
Jes, pro patro.
ARNHOLM
Sed, je dio, via duonpatrino do? Sxi ja restas cxe li.
BOLETTE
Jes, kompreneble. Sed sxi ne estas kapabla por tio, kion patrino tiel
facile ordigis. Estas multe, kion tiu cxi ne _vidas_. Aux eble ne
_volas_ vidi, -- aux ne _atentas_. Mi ne scias kiel estas.
ARNHOLM
Hm, -- eble mi komprenas al kio vi aludas.
BOLETTE
Kompatinda patro, -- iel li estas malforta. Vi eble mem tion
rimarkis. Li ja ankaux ne havas suficxan profesian laboron por
plenigi la tempon. Kaj aldone tio, ke sxi tute ne kapablas stari
flanke de li. -- Pri tio li tamen iomete mem kulpas.
ARNHOLM
Kiel, vi pensas?
BOLETTE
Ho, patro deziras ja cxiam vidi gajajn vizagxojn cxirkaux si. Estu
suna vetero kaj gxojo en la domo, li diras. Tial mi timas, ke
multfoje li donas al sxi medicinon, kiu ne estas bona por sxi
longtempe.
ARNHOLM
Cxu vi vere opinias tion?
BOLETTE
Jes, mi ne povas liberigxi de tiu penso. Cxar foje sxi estas tre
stranga. (impete) Sed cxu do estas juste, ke mi restadu en la
hejmo! Vere ne estas utile por patro. Kaj mi ja ankaux havas devojn
al mi mem, mi pensas.
ARNHOLM
Sciu, kara Bolette, -- tiujn aferojn ni pli profunde priparolu.
BOLETTE
Ho, ne multe utilas. Eble mi estas kreita por resti cxi tie en la
karasi-lageto, mi pensas.
ARNHOLM
Tute ne. Tio dependas de vi mem.
BOLETTE
(vigle) Cxu vi pensas?
ARNHOLM
Jes, kredu min. Dependas tute de vi mem.
BOLETTE
Ho, se mi vere povus --! Eble vi volas paroli al patro por mi?
ARNHOLM
Ankaux tio. Sed unue mi volas paroli sincere kaj senrezerve al vi
mem, kara Bolette. (rigardas maldekstren) Tsxsx! Ne komprenigu ion.
Ni revenu al tio poste.
(_Ellida_ venas de maldekstre. Sxi ne havas cxapelon, sed portas
grandan tukon jxetitan sur la kapon kaj sxultrojn.)
ELLIDA
(en maltrankvila vigleco) Cxi tie estas bone! Cxi tie estas belege!
ARNHOLM
(ekstaras) Vi faris promenadon?
ELLIDA
Jes, longan, longan ravan promenadon supren kun Wangel. Kaj nun ni
eliros veladi.
BOLETTE
Cxu vi ne volas sidi?
ELLIDA
Ne, dankon. Ne sidi.
BOLETTE
(movigas sin sur la benko) Cxar estas suficxa loko.
ELLIDA
(cxirkauxiras) Ne, ne, ne. Ne sidi. Ne sidi.
ARNHOLM
La promenado bone efikis al vi. Vi aspektas vigligite.
ELLIDA
Ho, mi sentas min kore felicxa! Sekura! Sekura --. (rigardas
maldekstren) Kia granda vaporsxipo estas tiu venanta?
BOLETTE
(ekstaras kaj elrigardas) Devas esti la granda angla.
ARNHOLM
Gxi jxetas ankron apud la barelbuo. Cxu gxi kutimas halti cxi tie?
BOLETTE
Nur duonan horon. Gxi vojagxos pli internen en la fjordon.
ELLIDA
Kaj poste elen -- morgaux. Elen sur la grandan, vastan maron. Ecx
trans la maron. Imagu, -- kunvojagxi! Ho, se mi povus! Se mi povus!
ARNHOLM
Cxu vi neniam faris iom longan marvojagxon, sinjorino Wangel?
ELLIDA
Neniam. Nur etaj ekskursoj cxi tie en la fjordoj.
BOLETTE
(kun suspiro) Ho ne, ni devas resti dankemaj ke ni havas la teron.
ARNHOLM
Nu, cxi tie ni ja vere havas nian hejmon.
ELLIDA
Ne, mi tute ne kredas, ke ni havas.
ARNHOLM
Ne sur la tero?
ELLIDA
Ne. Mi tion ne kredas. Mi kredas, ke se la homoj kutimigxis vivi sur
la maro, -- eble en la maro, -- ni estus pli perfektaj ol ni nun
estas. Pli bonaj kaj felicxaj.
ARNHOLM
Cxu vi vere tion kredas?
ELLIDA
Jes, mi miras cxu ni ne tiaj estus. Mi multfoje parolis kun Wangel
pri tio --
ARNHOLM
Nu, kaj li --?
ELLIDA
Jes, li pensas, ke eble estus.
ARNHOLM
(sxerce) Nu, nu. Sed nun ja estas tiel. Ni ja nun estas sur la
malgxusta vojo kaj farigxis teruloj anstataux maraj estajxoj.
Cxiuokaze estas certe nun tro malfrue gxustigi la eraron.
ELLIDA
Jes, vi jen diras bedauxrindan veron. Kaj mi pensas, ke la homoj
suspektas ion tian mem. Ke ili portadas tion, kiel sekretan penton
kaj malgxojon. Kredu min, -- en tio la malgajo de la homoj havas sian
plej profundan kauxzon. Jes, -- kredu min.
ARNHOLM
Sed kara sinjorino Wangel, -- mi ne ekhavis la impreson, ke la homoj
estas tre malgajaj. Kontrauxe sxajnas al mi, ke la plimulto rigardas
la vivon brile kaj facile -- kaj en granda, trankvila, senkonscia
gxojo.
ELLIDA
Ho ne, tiel ne estas. Tiu gxojo -- gxi estas kiel nia gxojo pro la
longa, hela somera tagnokto. Gxi kunportas la rememorigon pri la
venonta sombra tempo. Kaj tiu rememorigo jxetas sian ombron sur la
homan gxojon, -- kiel la drivanta nubo jxetas sian ombron sur la
fjordon. Jen gxi kusxis brila kaj blua. Kaj jen subite --
BOLETTE
Vi ne devus okupigxi pri tiaj malgxojaj pensoj nun. Jxus vi ja estis
gxoja kaj gaja --
ELLIDA
Jes, jes, mi ja estis. Ho, tio cxi -- estas stulte de mi.
(cxirkauxrigardas maltrankvile) Ke Wangel nun venu. Li decide
promesis al mi. Sed li tamen ja ne venas. Li forgesis. Ho, kara
Arnholm, bonvolu trovi lin por mi?
ARNHOLM
Jes, volonte.
ELLIDA
Diru, ke li devas tuj veni. Cxar nun mi ne povas vidi lin --
ARNHOLM
Ne povas vidi lin --?
ELLIDA
Ho, vi ne komprenas. Kiam li ne cxeestas, mi ofte ne povas memori,
kiel li aspektas. Kaj tiam estas kvazaux mi tute perdis lin. -- Estas
terure embarase. Sed iru!
(Sxi cxirkauxiras apud la lageto.)
BOLETTE
(al _Arnholm_) Mi kuniros. Vi ja ne certe scias --
ARNHOLM
Ho, cxu? Mi certe --
BOLETTE
(duonlauxte) Ne, ne, mi estas maltrankvila. Mi timas, ke li estas
sur la sxipo.
ARNHOLM
Timas?
BOLETTE
Jes, li kutimas rigardi, cxu estas konatuloj kun gxi. Kaj ankaux ja
estas restoracio tie --
ARNHOLM
Ah! Jes, venu.
(Li kaj _Bolette_ eliras maldekstren.)
(_Ellida_ staras momenton rigardante en la lageton. Foje sxi parolas
mallauxte kaj interrompe al si mem.)
(Ekstere sur la vojeto malantaux la barilo venas de dekstre fremda
_vojagxvestita viro_. Li havas tufajn rugxajn harojn kaj barbon.
Skotan cxapon sur la kapo kaj vojagxsakon per rimeno trans la
sxultro.)
LA FREMDULO
(iras malrapide laux la barilo kaj observadas la gxardenon. Kiam li
vidas Ellida, li haltas, rigardas sxin fikse kaj dauxre kaj diras
mallauxte:) Bonan vesperon, Ellida!
ELLIDA
(turnas sin kaj krias) Ho kara, -- cxu vi fine venas!
LA FREMDULO
Jes, fine.
ELLIDA
(rigardas lin en surprizo kaj timo) Kiu estas vi? Cxu vi sercxas iun
cxi tie?
LA FREMDULO
Vi ja certe komprenas.
ELLIDA
(ekmiras) Kio _tio_ estas? Kiel vi alparolas min! Kiun vi sercxas?
LA FREMDULO
Mi ja sercxas vin.
ELLIDA
(ekskuigxas) Aah --! (fiksrigardas lin, sxanceligxas malantauxen
kaj eligas duone sufokitan krion:) La okuloj! -- La okuloj!
LA FREMDULO
Nu, -- fine vi komencas rekoni min? Mi tuj rekonis vin, Ellida.
ELLIDA
La okuloj! Ne rigardu min tiel! Mi krias por helpo!
LA FREMDULO
Tsx, tsx! Ne timu. Mi ja nenion faras al vi.
ELLIDA
(tenas la manon antaux la okuloj) Ne rigardu min, mi diras!
LA FREMDULO
(klinas sin per la brakoj sur la barilon) Mi venis per la angla
vaporsxipo.
ELLIDA
(ekrigardas lin evite) Kion vi volas pri mi?
LA FREMDULO
Mi ja promesis reveni tuj kiam mi povus --
ELLIDA
Foriru! Foriru denove! Ne revenu -- neniam revenu cxi tien! Mi ja
skribis al vi, ke cxio estu finita inter ni! Cxio! Vi ja scias!
LA FREMDULO
(negxenita, ne respondante) Mi volus reveni al vi pli frue. Sed mi
ne povis. Nun mi fine povas. Kaj jen vi nun havas min, Ellida.
ELLIDA
Kion vi volas pri mi? Pri kio vi pensas? Kial vi venis?
LA FREMDULO
Vi ja certe scias, ke mi venis por sercxi vin.
ELLIDA
(retiras sin en timo) Sercxi min! Cxu _tion_ vi intencas!
LA FREMDULO
Jes, kompreneble.
ELLIDA
Sed vi ja scias, ke mi edzinigxis!
LA FREMDULO
Mi scias.
ELLIDA
Kaj tamen --! Tamen vi venas por -- por -- sercxi min!
LA FREMDULO
Jes, kompreneble.
ELLIDA
(kaptas la kapon per ambaux manoj) Ho tio terura --! Ho tio terura,
terura --!
LA FREMDULO
Cxu eble vi ne volas?
ELLIDA
(konfuzita) Ne rigardu min tiel!
LA FREMDULO
Mi demandas cxu vi eble ne volas?
ELLIDA
Ne, ne, ne! Mi ne volas! En eterno, neniam! Mi ne volas, mi diras! Mi
nek povas nek volas! (pli mallauxte) Mi ankaux ne kuragxas.
LA FREMDULO
(transpasxas la barilon kaj venas en la gxardenon) Ja, ja, do,
Ellida, -- permesu al mi diri unu vorton antaux ol mi forvojagxos.
ELLIDA
(volas fugxi, sed ne povas. Sxi staras kvazaux lama en timo, kaj
apogas sin al arbotrunko apud la lageto.) Ne tusxu min! Ne
proksimigxu! Ne pli proksimen! Ne tusxu min, mi diras!
LA FREMDULO
(singardeme, kelkajn pasxojn pli proksimen al sxi) Ne timu min,
Ellida.
ELLIDA
(jxetas la manojn antaux la okulojn) Ne rigardu min tiel!
LA FREMDULO
Ne timu. Ne timu.
(_Doktoro Wangel_ venas tra la gxardeno de maldekstre.)
WANGEL
(ankoraux duone inter la arboj) Nu, vi ja atendis min suficxe longe.
ELLIDA
(kuras al li, krocxas sin al lia brako kaj krias:) Ho, Wangel, --
savu min! Savu min vi -- se vi povas!
WANGEL
Ellida, -- kio je Dio --!
ELLIDA
Savu min, Wangel! Cxu vi ne vidas lin? Jen li staras!
WANGEL
(alrigardas) La viro _tie_? (proksimigxas) Permesu demandon, --
kiu estas _vi_? Kaj kial vi venas en la gxardenon?
LA FREMDULO
(indikas per kapsigno al Ellida) Mi volas paroli kun jena virino.
WANGEL
Nu ja. Do certe estis vi --? (al _Ellida_) Mi auxdis, ke fremda
viro venis en la korton por vin demandi.
LA FREMDULO
Jes, estis mi.
WANGEL
Kaj kion vi deziras de mia edzino? (turnas sin) Cxu vi konas lin,
Ellida?
ELLIDA
(mallauxte, tordas la manojn) Ho, se mi lin konas! Jes, jes, jes!
WANGEL
(rapide) Nu!
ELLIDA
Ho, estas ja _li_, Wangel! Estas li mem! Li, kiel vi scias --!
WANGEL
Cxu! Kion vi diras! (turnas sin) Cxu vi estas tiu Johnston, kiu iam
--?
LA FREMDULO
Nu, -- Vi povas nomi min Johnston. Bonvolu. Cetere mi ne tiel
nomigxas.
WANGEL
Cxu ne?
LA FREMDULO
Nun ne plu, ne.
WANGEL
Kaj kion vi deziras de mia edzino? Vi ja scias, ke la filino de la
lumturgardisto edzinigxis antaux longe. Kaj al kiu sxi edzinigxis, vi
devas ja ankaux scii.
LA FREMDULO
Mi ja scias dum pli ol tri jaroj.
ELLIDA
(strecxe) Kiel vi sciigxis?
LA FREMDULO
Survoje hejmen al vi. Mi kaptis malnovan gazeton. Estis gazeto el tiu
cxi regiono. Gxi rakontis pri la geedzigxo.
ELLIDA
(rigardas antauxen) La geedzigxo --. Do _tio_ estis --
LA FREMDULO
Efikis sur min strange. Cxar tio pri la ringoj, -- tio ja ankaux
estis geedzigxo, Ellida.
ELLIDA
(frapas la manojn antaux la vizagxon) Ho --!
WANGEL
Kiel vi kuragxas --!
LA FREMDULO
Vi tion forgesis, cxu?
ELLIDA
(sentas lian rigardon kaj krietas) Ne staru tiel min fiksrigardante!
WANGEL
(pasxas antaux lin) Vi turnu vin al mi kaj ne al sxi. Do, mallonge,
-- cxar vi ja konas la situacion, -- kion vi do volas cxi tie? Kial
vi venas por trovi mian edzinon?
LA FREMDULO
Mi promesis al Ellida veni al sxi plej eble frue.
WANGEL
Ellida --! Nun denove!
LA FREMDULO
Kaj Ellida promesis al mi tute certe atendi min gxis mi venus.
WANGEL
Mi auxdas, ke vi nomas mian edzinon per antauxnomo. Tian intimecon ne
estas kutimo cxe ni.
LA FREMDULO
Mi bone scias. Sed cxar sxi unue apartenas al _mi_ --
WANGEL
Al _vi_! Ankoraux --!
ELLIDA
(kasxas sin malantaux _Wangel_) Ho --! Li neniam malkaptas min!
WANGEL
Al _vi_! Vi diras, ke sxi apartenas al vi, cxu!
LA FREMDULO
Cxu sxi rakontis al vi pri du ringoj? Mia ringo kaj tiu de Ellida?
WANGEL
Nu jes. Sed kio do? Sxi ja poste rompis tion. Vi ricevis sxiajn
leterojn. Vi do mem scias.
LA FREMDULO
Kaj Ellida kaj mi samopiniis, ke tio pri la ringoj valorus same
decide kiel geedzigxo.
ELLIDA
Sed mi ne volas, vi ja auxdas! Neniam, neniam volas mi konatigxi kun
vi! Ne rigardu min tiel! Mi ne volas, mi diras!
WANGEL
Vi estas freneza homo, se vi opinias, ke vi povas veni cxi tien kaj
konstrui iun rajton sur tia infanludo.
LA FREMDULO
Gxuste. Iun rajton, -- en via senco de la vorto, -- mi ja tute ne
havas.
WANGEL
Sed kion vi do volas fari? Vi do ne imagas al vi, ke vi povas preni
sxin de mi perforte! Kontraux sxia propra volo!
LA FREMDULO
Ne. Kiel tio utilus? Se Ellida volas sekvi min, sxi devas veni
libervole.
ELLIDA
(ekmiras kaj ekdiras) Libervole --!
WANGEL
Kaj tion vi povus imagi al vi --!
ELLIDA
(al si mem) Libervole --!
WANGEL
Vi estas freneza. Foriru! Ni ne plu okupigxu pri vi.
LA FREMDULO
(rigardas sian brakhorlogxon) Baldaux estas tempo iri sursxipen.
(pasxon pli proksimen) Nu ja, Ellida, -- nun mi faris mian devon.
(ankoraux pli proksimen) Mi tenis mian promeson al vi.
ELLIDA
(petante, iras malantauxen) Ho, ne tusxu min!
LA FREMDULO
Kaj nun vi pripensu gxis morgaux nokte --
WANGEL
Estas nenio por pripensi. Foriru!
LA FREMDULO
(dauxre al _Ellida_) Mi nun iros per la vaporsxipo internen en la
fjordon. Morgaux nokte mi do revenos. Kaj mi enrigardos cxe vi.
Atendu min cxi tie en la gxardeno. Cxar mi preferas decidi la aferon
kun vi sola, vi komprenas.
ELLIDA
(mallauxte, tremante) Ho, vi auxdas, Wangel!
WANGEL
Estu trankvila. Tiun viziton ni scios malhelpi.
LA FREMDULO
Adiaux do gxis tiam, Ellida. Morgaux nokte.
ELLIDA
(petante) Ho ne, ne, -- ne revenu morgaux nokte! Neniam plu revenu!
LA FREMDULO
Kaj se tiam vi deziros sekvi min trans la maron --
ELLIDA
Ho, ne rigardu min tiel!
LA FREMDULO
Mi nur pensas, ke vi devas pretigi vin por vojagxo.
WANGEL
Iru en la domon, Ellida.
ELLIDA
Mi ne povas. Ho, helpu min! Savu min, Wangel!
LA FREMDULO
Cxar vi devas sincere pripensi, cxar se vi ne sekvos min morgaux, la
tuta afero estos finita.
ELLIDA
(_Ellida_ rigardas lin tremante) Kaj cxio estos finita, cxu? Por
cxiam --?
LA FREMDULO
(kun kapsigno) Neniam estos gxi refarebla, Ellida. Mi neniam revenos
al tiuj cxi landoj. Vi neniam plu revidos min. Ankaux neniam plu
auxdos de mi. Tiam mi estos kiel morta kaj for de vi por cxiam.
ELLIDA
(spiras maltrankvile) Hoh --!
LA FREMDULO
Pensu do sincere pri via faro. Adiaux. (transpasxas la barilon,
haltas kaj diras:) Nu, Ellida, -- tenu vin preta morgaux nokte. Cxar
tiam mi venos cxi tien por sercxi vin.
(Li foriras malrapide kaj trankvile laux la vojeto dekstren.)
ELLIDA
(tempeton postrigardas lin) Libervole, li diris! Imagu, -- li diris,
ke libervole mi sekvu lin.
WANGEL
Estu nur prudenta. Nun li ja estas for. Kaj vi neniam lin revidos.
ELLIDA
Ho, kiel povas vi tion diri? Li ja revenos morgaux nokte.
WANGEL
Lasu lin veni. Vin li almenaux ne renkontu.
ELLIDA
(skuas la kapon) Ho, Wangel, ne pensu, ke vi povos malhelpi lin.
WANGEL
Jes, kara, -- fidu min.
ELLIDA
(cerbumante, ne lin auxskultante) Post kiam li estos estinta cxi tie
-- morgaux nokte --? Kaj kiam li estos vojagxinta trans la maron per
la vaporsxipo --?
WANGEL
Jes, kio do?
ELLIDA
Cxu tiam li neniam -- neniam plu revenos?
WANGEL
Ne, kara Ellida, tion vi fidu. Kion li farus cxi tie post tio cxi? Li
ja auxdis el via propra busxo, ke vi ne volas sekvi lin. Tiel la
afero estas finita.
ELLIDA
(al si mem) Morgaux, do. Aux neniam.
WANGEL
Kaj ecx se li revenus --
ELLIDA
Kio do --?
WANGEL
Estos en nia potenco sendangxerigi lin.
ELLIDA
Ho ne kredu.
WANGEL
Estas en nia potenco, mi diras! Se li ne lasas sin pacigi alimaniere,
li punpagu pro murdo al la sxipestro.
ELLIDA
(impete) Ne, ne, ne! Neniam tio! Ni scias nenion pri la murdo al la
sxipestro! Vere nenion!
WANGEL
Cxu ni ne scias! Li ja mem konfesis tion al vi!
ELLIDA
Ne, nenion pri tio! Se vi ion diras, mi neas. Ne enfermu lin! Li
apartenas al la vasta maro. Tie li apartenas.
WANGEL
(rigardas sxin, kaj diras malrapide) Ah, Ellida, -- Ellida!
ELLIDA
(krocxas sin senbride al li) Ho, kara, fidela, -- savu min de tiu
viro!
WANGEL
(liberigas sin singardeme) Venu! Venu kun mi!
(_Lyngstrand_ kaj _Hilde_, ambaux kun fisxkaptiloj, venas de dekstre
cxe la lageto.)
LYNGSTRAND
(iras rapide al _Ellida_) Ho nun, sinjorino, nun vi auxdu ion
strangan!
WANGEL
Kaj kion?
LYNGSTRAND
Imagu, -- ni vidis la usonanon!
WANGEL
La usonanon?
HILDE
Jes, ankaux mi vidis lin.
LYNGSTRAND
Li iris malantaux la gxardeno kaj poste sur la grandan anglan
vaporsxipon.
WANGEL
De kie vi konas tiun viron?
LYNGSTRAND
Mi foje estis maristo sur la sama sxipo kiel li. Mi certe kredis, ke
li dronis. Sed li ja estas tute viva.
WANGEL
Cxu vi scias ion pli pri li?
LYNGSTRAND
Ne. Sed li eble venis por vengxi sin sur sia nefidela marista edzino.
WANGEL
Kion vi diras?
HILDE
Lyngstrand volas uzi lin por fari artajxon.
WANGEL
Mi ne komprenas --
ELLIDA
Vi auxdos poste.
(_Arnholm_ kaj _Bolette_ venas de maldekstre sur la vojeto ekster la
barilo.)
BOLETTE
(al tiuj en la gxardeno) Venu kaj rigardu! La angla vaporsxipo iras
enen en la fjordon. (Granda vaporsxipo drivas preterpase en la
foro.)
LYNGSTRAND
(al _Hilde_ apud la barilo) Cxi-nokte li kaptos sxin.
HILDE
(kapsignas) La malfidelan marist-edzinon, -- jes.
LYNGSTRAND
Imagu, -- meznokte.
HILDE
Estos ekscite.
ELLIDA
(postrigardas la sxipon) Morgaux do --
WANGEL
Kaj poste neniam plu.
ELLIDA
(mallauxte kaj tremante) Ho, Wangel, -- savu min de mi mem!
WANGEL
(rigardas sxin timeme) Ellida! Mi suspektas, -- estas io malantauxe.
ELLIDA
La tiranta logo estas malantauxe.
WANGEL
La tiranta logo --?
ELLIDA
Tiu viro estas kiel la maro.
(Malrapide kaj cerbumante sxi iras tra la gxardeno maldekstren.
_Wangel_, maltrankvila, iras flanke de sxi kaj observas sxin atente.)