Mi tuj prenis mian vojaĝan veston, rigardinte ĝin per kontenta okulo, kaj
tiam mi decidis fari ĉapitron _ad hoc_ por konigi ĝin al la leganto. Ĉar
la formo kaj utilo de tiuj vestoj estas ĝenerale konataj, mi precipe
parolos pri ilia influo sur la spiriton de la vojaĝantoj.--Mia vojaĝa
vesto por la vintro estas farita el la plej varma kaj plej mola ŝtofo,
kiun mi povis trovi; ĝi envolvas min de la kapo ĝis la piedoj; kaj kiam mi
sidas en mia seĝego, kun la manoj en la poŝoj kaj mia kapo enmetita en la
kolumon de la vesto, mi similas la statuon de Viŝnu, sen piedoj kaj sen
manoj, kiun oni vidas en la Hindaj pagodoj.
Se oni volos, oni nomu antaŭjuĝo la influon, kiun mi alskribas al la
vojaĝaj vestoj sur la vojaĝantojn; pri tio mi povas diri, ke ŝajnus al mi
tiel ridinde antaŭeniri per unu paŝo en mia vojaĝo interne de mia ĉambro,
vestita per mia uniformo kaj kun glavo ĉe la flanko, kiel iri en societon
en ĉambra surtuto.--Kiam mi vidas min tiel vestita laŭ ĉiuj postuloj de la
«Pragmatika Regularo», mi ne sole estus nekapabla daŭrigi mian vojaĝon,
sed kredeble mi eĉ ne povus legi tion, kion mi ĝis nun skribis pri ĝi, kaj
ankoraŭ malpli kompreni ĝin.
Sed ĉu tio mirigas vin? Ĉu oni ne ĉiutage vidas personojn opiniantaj sin
malsanaj, ĉar ilia barbo estas de longe nerazita, aŭ ĉar iu ektrovas, ke
ili havas malsanulan mienon, kaj diras tion al ili? La vestoj tiel influas
sur la spiritojn de la homoj, ke estas malsanuloj, kiuj sentas sin
plibone, kiam ili vidas sin kun nova vesto kaj pudrita peruko; kelkaj
tiamaniere trompas la publikon kaj sin mem per konstanta ornamo; ili unu
tagon mortas bone kombitaj, kaj ilia morto mirigas ĉiujn.
Oni kelkfoje forgesis antaŭsciigi al grafo de... ke li devos
deĵori:--korporalo iris veki lin frumatene, en la tago mem, kiam li estis
deĵoronta, kaj lin informis pri tiu malĝoja afero; sed la ideo leviĝi tuj,
meti siajn gamaŝojn kaj tiele eliri, ne pensinte pri tio en la antaŭa
vespero, malkvietigis lin tiel, ke li preferis anonci, ke li estas
malsana, kaj ne eliri el sia domo. Li do vestis sin per nokta surtuto kaj
forsendis la perukiston; tio ĉi donis al li mienon palan, malsanan, kiu
maltrankviligis lian edzinon kaj la tutan familion.--Li mem trovis sin
reale iom nesana en tiu tago.
Li diris tion al ĉiuj, iom por kredigi ĝin, iom ankaŭ ĉar li mem kredis
ĝin. Iom post iom efikis la influo de la nokta surtuto: la buljonoj, kiujn
li vole nevole ensorbis, naŭzis al li; ne tiom estis necesa, por ke li
kuŝiĝu en liton.
En la vespero doktoro Ranson(4) trovis lian pulson malregula, kaj ordonis
sangeltiron en la sekvanta tago. Se la deĵorado estus daŭrinta unu monaton
plie, la malsanulo certe pereus.
Kiu povus dubi pri la influo de vojaĝaj vestoj sur la vojaĝantojn,
sciante, ke la kompatinda grafo de... preskaŭ vojaĝis en la alian mondon,
tial ke li, en tiu ĉi mondo, malĝustatempe vestis sin per nokta surtuto?