Kian grandan trezoron da ĝuoj la bona naturo liveris al la homoj, kies
koro scias ĝui! Kia diverseco en tiuj ĝuoj! Kiu povos denombri iliajn
nekalkuleblajn nuancojn laŭ la diversaj personoj kaj laŭ la diversaj aĝoj
de la vivo? La neklara memoro pri la ĝuoj de mia juneco ektremigas min
ankoraŭ. Ĉu mi provos rakonti la ĝuojn de junulo, kies koro komencas bruli
per la fajroj de senteco? En tiu feliĉa aĝo, kiam oni nescias eĉ la nomon
de profitemo, ambicio, malamo kaj de ĉiuj hontindaj pasioj, kiuj
malaltigas kaj turmentas la homaron; en tiu aĝo, bedaŭrinde tro
mallongedaŭra, la suno brilas per heleco, kiun oni ne retrovos plu dum la
resto de la vivo. La aero estas pli pura;--la fontoj estas pli klaraj kaj
pli malvarmetaj:--la naturo prezentas vidaĵojn, la arbaretoj prezentas
vojetojn ne plu retroveblajn en la matura aĝo. Dio! kiajn bonodorojn
ellasas tiuj floroj! kiel bongustaj estas tiuj fruktoj! kiel belkolore
brilas la matenruĝo!--Ĉiuj virinoj estas amindaj kaj fidelaj; ĉiuj viroj,
bonaj, grandanimaj kaj sentemaj; ĉie troviĝas koreco, verdiremo kaj
neprofitemo. Estas en la naturo nur floroj, virtoj kaj plezuroj.
Ĉu la konfuzo de amo, la espero al feliĉo ne plenigas nian koron je
sentaĵoj tiel vivaj kiel diversaj?
La vidado de la naturo, la rigardado de ĝi entute kaj detale, malfermas
antaŭ la racio vastegan minejon de ĝuoj. Baldaŭ la fantazio, flugante
super tiu oceano da plezuroj, pligrandigas ilian nombron kaj forton; la
diversaj sentaĵoj unuiĝas kaj kombiniĝas por formi novajn; la revo pri
gloro enmiksiĝas kun la korbatoj de amo; la bonfareco iras flanke de la
memestimo, kiu tenas ĝin per la mano; la melankolio venas kelkfoje ĵeti
sur nin sian solenan krepaĵon, kaj faras plezurojn el niaj larmoj.--Fine
la perceptoj de la spirito, la sentaĵoj de la koro, eĉ la memoroj de la
sentoj, estas por la homo nesekigeblaj fontoj de plezuro kaj feliĉo.--Oni
ne miru do, se la bruo farita de Joannetti per la frapo de la kafkruĉo
kontraŭ la kamenstableto kaj la neatendita vidiĝo de taso da kremo faris
sur min impreson tiel vivan kaj tiel agrablan.