ĈAPITRO XLII

Mi sidis apud mia fajro, post la tagmanĝo, envolvite en mia vojaĝa vesto;

bonvole submetite al ĝia tuta influo; mi atendis la horon de la ekveturo,

kiam la vaporoj de digestado, suprenirante al mia cerbo, tiel mallumigis

la trairejon, tra kiuj venas al ĝi la ideoj naskitaj de la sentoj, ke ĉiu

komuniko estis obstrukcita: kaj kiel miaj sentoj jam ne sendis iajn ideojn

al mia cerbo, tiel ankaŭ tiu ĉi siavice jam ne povis sendi la elektran

fluaĵon, kiu vivigas ilin, kaj per kiu la sagaca doktoro Valli revivigas

mortintajn ranojn.

Oni facile komprenos, leginte tiun ĉi antaŭparolon, kial mia kapo kliniĝis

sur mian bruston, kaj kiel la muskoloj de la dika kaj montra fingroj de

mia dekstra mano, jam ne ekscitite de tiu fluaĵo, malfirmiĝis tiel, ke

volumo el la verkoj de markizo Caraccioli, kiun mi tenis per tiuj du

fingroj, elglitis, nesciate de mi, kaj falis en la fajron.

Mi ĵus estis havinta kelkajn vizitojn, kaj la temo de mia interparolado

kun la elirintaj personoj estis la morto de la glora kuracisto Cigna ĵus

mortinta kaj bedaŭrata de ĉiuj: li estis klera, laborema, bona fizikisto

kaj grandfama botanikisto.--La merito de tiu lerta homo okupis mian

penson; kaj tamen, mi pensis, se mi povus elvoki la animojn de ĉiuj, kiujn

li eble sendis en la alian mondon, kiu scias, ĉu lia gloro ne estus iom

difektita?

Mi iom post iom venis al disertacio pri la kuracarto kaj ĝiaj progresoj de

la tempo de Hipokrato.--Mi demandis min, ĉu la personoj de la antikveco

mortintaj en sia lito, kiel Perikleso, Platono, la glora Aspazio kaj

Hipokrato mem,... ĉu ili mortis kiel ordinaraj homoj pro febro putra,

bruluma aŭ verma; ĉu oni flegis ilin per sangeltiroj kaj troaj kuraciloj.

Mi ne povus diri, kial mi pensis pri tiuj ĉi kvar personoj prefere ol pri

aliaj.--Kiu povas klarigi sonĝon?--Mi nur povas diri, ke ĝi estis mia

animo, kiu elvokis la doktorojn de Koso, de Torino kaj la grandfaman

politikiston, kiu faris tiel belajn agojn kaj tiel gravajn erarojn.

Koncerne lian elegantan amikinon, mi humile konfesas, ke ŝi estis vokita

de _la aliulo_.

Tamen, pensante pri tio, mi estus tentata eksenti iom da fiereco, ĉar

evidente ŝajnas, ke en tiu ĉi sonĝo la bilanco por la racio estis kiel

kvar al unu.--Tio ĉi estas ja multe por militisto de mia aĝo.

Estu kiel estis, dum mi tiamaniere pripensadis, miaj okuloj tute fermiĝis,

kaj mi plene endormiĝis: sed kiam mi fermis la okulojn, la figuro de la

personoj ĵus pripensitaj restis gravurita sur tiu delikata tolo, nomita

memoro, kaj ĉar tiuj figuroj miksiĝis en mia cerbo kun la ideo de la

elvoko de mortintoj, mi baldaŭ vidis aperantaj unu post la alia

Hipokraton, Platonon, Perikleson, Aspazion kaj doktoron Cigna kun lia

peruko.

Mi vidis ilin ĉiujn sidiĝantaj sur la seĝojn, kiuj ankoraŭ ĉirkaŭis la

fajrejon. Nur Perikleso restis staranta, por legi la gazetojn.

«Se la eltrovoj, pri kiuj vi parolas, estus veraj, Hipokrato diris al la

doktoro, kaj se ili tiel utilus al la kuracarto, kiel vi pretendas, mi

vidus malgrandiĝanta la nombron de homoj, kiuj ĉiutage malsuprenvenas en

la malluman regnon, kaj tiu nombro, kiel mi mem konstatis laŭ la libroj de

Minoso, estas konstante la sama, kiel antaŭe.»

Doktoro Cigna turnis sin al mi:

«Vi kredeble aŭdis paroli pri tiuj eltrovoj, li diris; vi konas tiun de

Harvey pri la ĉirkaŭfluado de la sango: tiun de la neforgesebla

Spallanzini pri la digestado, kies tutan meĥanismon ni konas nun.»

Kaj li faris longan nomaron de ĉiuj eltrovoj rilate la kuracarton, kaj de

la grandanombraj kuraciloj liveritaj de la ĥemio, kaj li faris akademian

paroladon, por laŭdi la nuntempan kuracarton.

«Ĉu mi devas kredi, mi tiam respondis, ke tiuj eminentaj homoj ne scias

ĉion, kion vi ĵus diris, kaj ke ilia animo, liberigite el la malhelpoj de

la materio, trovas ankoraŭ ion neklara en la tuta naturo?»

--«Ha! kiel vi eraras, ekkriis lia kuracista Moŝto de la Peloponeso; la

misteroj de la naturo estas nesciataj de la mortintoj, kiel de la vivuloj;

tiu sola, kiu kreis kaj direktas ĉion, scias la grandan sekreton, kiun la

homoj vane penas atingi; jen estas la certaĵo, kiun ni lernas sur la

bordoj de la Stikso; kaj kredu al mi, li aldiris turnante sin al la

doktoro, liberigu vin el tiu resto de gildamo, kiun vi kunportis de la

loĝejo de la mortemuloj; ĉar la laboroj de mil generacioj kaj ĉiuj

eltrovoj de la homoj ne sukcesis plilongigi je unu momento ilian vivon;

ĉar Karono ĉiutage pasigas en sia barko saman nombron de animoj, ni ĉesu

lacigi nin defendante arton, kiu tie ĉi ĉe la mortintoj ne estus utila eĉ

al la kuracistoj.»--Tiel parolis la glora Hipokrato, al mia granda miro...

Doktoro Cigna ridetis; kaj ĉar la spiritoj ne povas nei evidentaĵon, nek

silenti pri veraĵo, li ne sole samopiniis kun Hipokrato, sed eĉ konfesis,

ruĝiĝante laŭ la maniero de la spiritoj, ke li ĉiam suspektis tion.

Perikleso, kiu proksimiĝis al la fenestro, ellasis grandan ekĝemon, kies

kaŭzon mi divenis. Li estis leganta numeron de la «Moniteur», kiu sciigis

la malprogresadon de la artoj kaj sciencoj; li vidis glorajn scienculojn

forlasantaj siajn belegajn serĉadojn kaj eltrovantaj novajn krimojn, kaj

li ektremetis aŭdante bandon da hommanĝantoj, kiuj komparis sin kun la

herooj de la grandanima Grekujo, dum ili, senhonte kaj sen riproĉo de

konscienco, pereigis sur la eŝafodo respektindajn maljunulojn, virinojn

kaj infanojn, kaj faris senekscite la plej kruelajn kaj senutilajn

krimojn.

Platono, kiu estis aŭskultinta silente nian kunparoladon, vidinte ĝin

finita en maniero tiel neatendita, ekparolis siavice.--«Mi komprenas, li

diris, ke la eltrovoj faritaj de viaj eminentuloj en ĉiuj fakoj de la

fiziko estis senutilaj por la kuracarto, kiu neniam povos ŝanĝi la iradon

de la naturo, krom difektante la vivon homan, sed ne tiel estos sendube

pri la serĉadoj faritaj pri la politiko. La eltrovoj de Locke pri la

naturo de la homa spirito, la elpenso de la presarto, la amasigitaj

observoj eltiritaj el la historio, tiel multaj seriozaj libroj

disvastigintaj la sciencon ĝis en la popolon,--unuvorte tiomaj mirindaĵoj

sendube kunlaboris por plibonigi la homojn, kaj tiu respubliko feliĉa kaj

saĝa, kiun mi imagis kaj kiun, pro la tempo en kiu mi vivis, mi devis

rigardi kiel neefektivigeblan revon, sendube ekzistas nun en la

mondo?»--Je tiu demando, la honesta doktoro mallevis la okulojn kaj ne

respondis, krom per larmoj; poste, viŝante ilin per sia naztuko, li nevole

ekturnis sian perukon tiel, ke ĝi kaŝis parton de la vizaĝo.--«Ho,

senmortaj dioj!, diris Aspazio per akra ekkrio, kia stranga vizaĝo! Ĉu pro

eltrovo de viaj eminentuloj vi elpensis tiel kapvestiĝi per fremda

kranio?»

Aspazio, kiun oscedigis la disertacioj de la filozofoj, estis ekkaptinta

gazeton de modoj trovitan sur la kameno, kaj trarigardis ĝin de kelka

tempo, kiam la peruko de la doktoro kaŭzis ŝian ekkrion; kaj ĉar la seĝo

mallarĝa kaj ŝanceliĝanta sur kiu ŝi sidis, estis tre maloportuna por ŝi,

ŝi senĝene metis siajn ambaŭ nudajn krurojn, provizitajn de banderoloj,

sur pajlan seĝon inter ŝi kaj mi, kaj apogis sin per kubuto sur unu el la

larĝaj ŝultroj de Platono.

«Tio ĉi ne estas kranio, respondis la doktoro, prenante sian perukon kaj

ĵetante ĝin en la fajron; tio estas peruko, fraŭlino, kaj mi ne scias ja,

kial mi ne ĵetis tiun ridindan ornamaĵon en la flamojn de la Tartaro,

antaŭ ol veni al vi; sed la ridindaĵoj kaj antaŭjuĝoj estas tiel kunigitaj

kun nia mizera naturo, ke ili sekvas nin ankoraŭ kelkan tempon trans la

tombo.»--Mi mirinde ĝojadis, vidante la doktoron forĵuranta samtempe sian

kuracarton kaj sian perukon.

«Mi certigas vin, diris Aspazio, ke la plimulto el la kapvestoj figuritaj

en la kajero, kiun mi trarigardas, meritus la saman sorton, kiel la via,

tiel ridindegaj ili estas!»--La bela Atenanino amuziĝis multege rigardante

tiujn gravuraĵojn, kaj prave miris pri la diverseco kaj strangeco de la

nuntempaj vestaĵoj. Unu figuro inter aliaj atentigis ŝin: tiu estis juna

virino figurita kun plej eleganta kapvesto, kiun Aspazio trovis nur iom

tro alta; sed la peco da gazo kovranta la gorĝon estis tiel supermezure

larĝa, ke oni nur vidis duonon de la vizaĝo. Aspazio, ne sciante ke tiuj

mirindaj formoj estis nur kaŭzitaj de la amelo, vidigis miron, kiu estus

returnite duobliĝinta, se la gazo estus diafana.

«Sed sciigu al mi, ŝi diris, kial la nuntempaj virinoj ŝajnas havi

vestaĵojn pli bone faritajn por kaŝi, ol por vesti ilin: apenaŭ ili lasas

vidi sian vizaĝon, laŭ kiu sola oni povas rekoni ilian sekson, tiel

senformigita ilia korpo estas de la strangaj faldoj de la ŝtofoj! El ĉiuj

personoj figuritaj en tiuj folioj, neniu lasas nekovritaj la bruston, la

brakojn kaj la krurojn; kial ne provis viaj junaj militistoj detrui tian

kutimon? Kredeble, ŝi aldiris, la virto de la nuntempaj virinoj,

elmontrita de ĉiuj iliaj vestoj, multe superas tiun de miaj

samtempulinoj!» Dirinte tiujn vortojn, Aspazio rigardis min kaj ŝajnis

deziri respondon.--Mi faris kvazaŭ mi tion ne rimarkus--kaj por ŝajni

distrita, mi puŝis per la prenilo sur la fajrajn karbojn la restaĵon de la

peruko de la doktoro, kiun la fajro ĝis nun ŝparis.--Poste, ekvidinte, ke

unu el la banderoloj subtenantaj la ŝuon de Aspazio estis malligita, mi

diris: «Permesu, ĉarmulino...» kaj tiel parolante mi kliniĝis rapide

etendante la manojn al tiu seĝo, kie mi pensis vidi tiujn du krurojn, kiuj

iam malsaĝigis grandajn filozofojn.

Mi estas certa, ke en tiu momento mi atingis la veran somnambulismon, ĉar

la movo priparolita estis tre reala; sed Rozino, kiu dormetis ja sur tiu

seĝo, akceptis por si tiun movon, kaj eksaltante malpeze en miajn brakojn

reĵetis en la inferojn la glorajn spiritojn elvokitajn de mia vojaĝa

vesto.

Ĉarma lando de la fantazio, vi, kiun la Bonfarulego liveris al la homoj,

por ilin konsoli de la realeco, mi devas forlasi vin.--Hodiaŭ kelkaj

personoj, de kiuj mi dependas, volas redoni al mi la liberecon, kvazaŭ ili

estus deprenintaj ĝin de mi! kvazaŭ estus eble al ili senigi min je ĝi eĉ

unu minuton kaj malhelpi min trairi laŭvole la vastan spacon malfermitan

antaŭ mi! Ili malpermesis al mi trairi unu urbon, unu lokon, sed ili lasis

al mi la tutan universon; la senlimeco kaj la eterneco estas sub miaj

ordonoj.

Hodiaŭ do mi estas libera, aŭ plibone mi denove estos katenita! La jugo de

la aferoj denove pezos sur mi; mi jam ne faros paŝon ne mezuritan de la

dececo kaj la devo.--Feliĉa ankoraŭ mi estos, se ia kaprica diino ne igos

min forgesi ambaŭ, kaj se mi povos eviti tiun novan kaj danĝeran

kaptitecon.

He! kial oni ne lasas min fini mian vojaĝon? Ĉu por puni min oni apartigis

min en mian ĉambron,--en tiun ĉarman landon, kiu enhavas ĉiujn bienojn kaj

ĉiujn trezorojn de la mondo? Tiel facile oni povus ekzili muson en

grenejon.

Mi tamen neniam tiel klare rimarkis, ke mi estas _duobla_.--Dum mi

bedaŭras miajn fantaziajn ĝuojn, mi sentas min konsolita vole nevole;

nekonata potenco fortiras min; ĝi diras, ke mi bezonas la aeron ĉielan,

kaj ke izoleco similas morton.--Jen mi estas preta; mia pordo malfermiĝas;

mi jam vagas sub la vasta arkado de la Po’a strato; mil agrablaj fantomoj

flirtas antaŭ miaj okuloj.--Jes, jen estas tiu domego--tiu pordo, tiu

ŝtuparo;--mi antaŭe tremetas.

Tiel oni sentas acidan antaŭguston, tranĉante manĝotan citronon.

Ho, mia besto, mia kompatinda besto, gardu vin!

-------

326-07.--Coulommiers. Imp. PAUL BRODARD.--P4-07.

Vojaĝo interne de mia ĉambro · 第 47 / 54 题