Mi neniam finus, se mi volus priskribi la milonan parton el la strangaj
okazintaĵoj, kiujn mi renkontas, vojaĝante apud mia biblioteko; la vojaĝoj
de Cook kaj la observoj de liaj kunvojaĝantoj, doktoroj Banks kaj
Solander, estas nenio, kompare kun miaj aventuroj en tiu ĉi sola
distrikto; tial mi kredas, ke mi la tutan vivon pasigus tie en kvazaŭa
raveco, se ne estus la busto, pri kiu mi jam parolis, sur kiu ĉiam fine
sin fiksas miaj rigardoj kaj miaj pensoj, kia ajn estas la stato de mia
animo; kaj kiam ĝi sin fordonas al la senkuraĝiĝo, sufiĉas, ke mi rigardu
tiun buston, por ke ĝi revenu al sia normala stato: tio estas la agordilo,
per kiu mi konsentigas la ŝanĝeman kaj senagordan kunaĵon de sentoj kaj
perceptoj, el kiuj mia vivo estas farita.
Kiel simila ĝi estas!--Jen estas la trajtoj, kiujn la naturo donis al la
plej virta el la homoj. Ha! se la skulptisto povus vidigi lian bonegan
animon, lian genion kaj lian karakteron!--Sed kion mi entreprenis? Ĉu tie
ĉi mi devas laŭdi lin? Ĉu al la ĉeestantaj homoj mi tiel parolas? Per kio
tio ĉi interesas ilin?
Mi volas nur genufleksi antaŭ via amata figuraĵo, ho plej bona el la
patroj: Ve! tiu figuraĵo estas ĉio, kio restas al mi pri vi kaj mia
patrujo: vi forlasis la teron, en la momento, kiam la krimo estis okuponta
ĝin; kaj ĝi nun subpremas min per tiaj malfeliĉoj, ke eĉ via familio estas
nun devigita rigardi vian morton, kiel feliĉon. Kiom da ĉagrenoj suferigus
al vi pli longa vivado! Ho patro! Ĉu la sorto de via grandanombra familio
estas konata de vi en la loĝejo de la feliĉo? Ĉu vi scias, ke viaj infanoj
estas ekzilitaj el tiu patrujo, kiun vi tiel fervore kaj honeste servis
dum sesdek jaroj? Ĉu vi scias, ke al ili estas malpermesite viziti vian
tombon?--Sed la tiraneco ne povis forpreni de ili la plej valoran parton
el via heredaĵo, la memoron pri viaj virtoj kaj la forton de viaj
ekzemploj; meze en la krima torento, kiu fortiris ilian patrujon kaj ilian
posedaĵon al la senfundaĵo, ili restis neŝanĝeble kunigitaj sur la linio
desegnita de vi por ili; kaj kiam ili denove povos genufleksi sur via
respektata cindro, ĝi ankoraŭ rekonos ilin.