ĈAPITRO XXXVII

De la militiro de la Argonaŭtoj ĝis la kunveno de la Eminentuloj, de la

fundo de la infero ĝis la lasta fiksa stelo trans la Lakta Vojo, ĝis la

fino de la universo, ĝis la pordoj de la ĥaoso, jen estas la vasta kampo,

kie mi trankvile promenas laŭlonge kaj laŭlarge kaj laŭ mia bonvolo; ĉar

nek la tempo, nek la spaco mankas al mi. Tien mi transportas mian

ekzistadon, sekvante Homeron, Miltonon, Virgilion, Osianon kaj ceterajn.

Ĉiuj fariĝoj okazintaj inter tiuj du epokoj, ĉiuj landoj, ĉiuj mondoj,

ĉiuj estaĵoj ekzistintaj inter tiuj du templimoj, ĉio tio ĉi estas mia,

apartenas al mi tiel certe, tiel leĝe, kiel la ŝipoj enirantaj la Pireon

apartenis al unu Atenano.

Mi precipe amas la poetojn, kiuj transportas min en la plej malnovan

antikvecon: la morto de la ambicia Agamemnono, la koleroj de Oresto kaj la

tuta historio tragedia de la familio Atrea, persekutata de la ĉielo,

kaŭzas al mi teruron, kiun la nuntempaj fariĝoj neniel povus naski en mi.

Jen estas la fatala urno, kiu enhavas la cindrojn de Oresto. Kiu ne

ektremus, vidante ĝin? Elektrino! Malfeliĉa fratino, kvietiĝu: Oresto mem

alportas la urnon kaj la cindroj estas tiuj de liaj malamikoj!

Oni jam ne trovas nun bordojn, kiel la bordoj de la Zanto kaj la

Skamandro;--oni jam ne vidas ebenaĵojn, kiel tiuj de Hesperio kaj Arkadio.

Kie estas nun la insuloj Lemnoso kaj Kreto? Kie estas la grandfama

labirinto? Kie la ŝtonego, kiun la forlasita Ariadno surverŝis per siaj

larmoj?--Oni nun vidas nenian Tezeon, nenian Herkuleson; la nuntempaj

homoj kaj eĉ herooj estas pigmeoj.

Kiam mi poste volas doni al mi scenon de entuziasmo kaj ĝui la tutan

forton de mia fantazio, mi kuraĝe ekkaptas la faldojn de flirtanta robo de

la altega blindulo de Albiono en la momento, kiam li eksaltas al la ĉielo

kaj proksimiĝas al la Eternulo.--Kia muzo povis subteni lin en tia alteco,

kien neniu homo antaŭ li kuraĝis turni siajn rigardojn?--De la blindiga

vestiblo ĉiela, kiun la avara Mamono rigardis per enviaj okuloj, mi kun

terura sento pasas al la vastaj kavernoj de la loĝejo Satana;--mi ĉeestas

ĉe la infera konsiliĝo, mi enmiksiĝas kun la amaso de la ribelaj spiritoj,

kaj mi aŭskultas iliajn paroladojn.

Sed tie ĉi mi devas konfesi malvirteton, pri kiu mi ofte riproĉis min.

Mi ne povas ne interesiĝi je tiu kompatinda Satano, (mi parolas pri la

Satano de Miltono), post kiam li estas elĵetita de la ĉielo. Kvankam mi

malaprobas la obstinecon de la ribelulo, mi konfesas, ke la forteco, kiun

li vidigas en la troega malfeliĉo, kaj lia granda kuraĝo, devigas min

kontraŭvole admiri lin.--Kvankam mi scias la malfeliĉojn devenintajn de

lia pereiga entrepreno, kiam li perforte malfermis la pordegon de la

infero, por veni malkvietigi la edzan vivadon de niaj unuaj gepatroj, mi

malgraŭ ĉio ne povas deziri, eĉ momenton, ke li dum la vojiro pereu en la

konfuzo de la ĥaoso. Mi eĉ kredas, ke mi volonte helpus al li, se ne

detenus min la honto. Mi sekvas ĉiujn liajn movojn, kaj mi sentas tiom da

plezuro, vojaĝante kun li, kvazaŭ mi estus en deca societo. Vane mi diras

al mi, ke li estas ja diablo, ke li estas pereiganto de la homaro, ke li

estas vera demokrato, ne kiel tiuj de Atenoj, sed kiel tiuj de Parizo, ĉio

tio ĉi ne korektas min de mia antaŭjuĝo.

Kia grandega projekto! kaj kia maltimo en la plenumo de ĝi!

Kiam la vastaj kaj trioblaj pordoj de la infero subite malfermiĝis laŭ la

tuta larĝeco antaŭ li, kaj kiam la profunda foso de la nenio kaj nokto

aperis en sia tuta teruro antaŭ liaj piedoj--li per maltima okulo rigardis

la malluman imperion ĥaosan; kaj, sen ŝanceliĝo, malvolvante siajn larĝajn

flugilojn, kiuj povus kovri tutan armeon, li ekĵetis sin en la

senfundaĵon.

Tion ne farus la plej sentima kuraĝulo.--Kaj tio estas, laŭ mia opinio,

unu el la plej fortaj elpensaĵoj, kiel ankaŭ unu el la plej belaj vojaĝoj

iam faritaj,--krom la vojaĝo interne de mia ĉambro.

Vojaĝo interne de mia ĉambro · 第 42 / 54 题