Mi fine alvenis tute proksime de mia skribtablo; jam mi povus eĉ tuŝi ĝian
angulon plej proksiman, etendante la brakon, kiam mi preskaŭ perdis la
frukton de ĉiuj miaj laboroj kaj eĉ la vivon.--Estus pli bone, se mi
silentus pri la malfeliĉo okazinta al mi, por ne senkuraĝigi la
vojaĝantojn; sed tiel malfacile estas renversiĝi, en la vojaĝseĝo, kiun mi
uzas, ke oni devige konfesos, ke por suferi tian danĝeron, oni devas esti
malfeliĉega--tiel malfeliĉa kiel mi. Mi trovis min kuŝanta sur la planko,
tute renversite, kaj tio ĉi tiel rapide, tiel neatendite, ke mi preskaŭ
dubus pri mia malfeliĉaĵo, se tintado en la kapo kaj forta doloro en la
maldekstra ŝultro ne pruvus al mi tro klare la realecon de ĝi.
Ankaŭ tio estis malbona ŝerco de mia duono.--Timigite de la voĉo de
mizerulo neatendite petanta almozon ĉe la pordo, kaj de la bojo de Rozino,
ĝi subite turnis mian seĝegon, antaŭ ol mia animo povis averti ĝin, ke
malantaŭe mankis briko; la puŝo estis tiel forta, ke mia vojaĝseĝo tute
senekvilibriĝis kaj renversiĝis sur min.
Mi konfesas, ke tiu ĉi estas unu el la okazoj, en kiuj mi havis plej
fortan kaŭzon por plendi je mia animo; ĉar anstataŭ ol bedaŭri la foreston
ĵus faritan kaj riproĉi sian kunulon pri ĝia trorapidemo, ĝi tiel perdis
la moderecon, ke ĝi plej beste ekkoleris kaj ofendis per paroloj tiun
mizeran senkulpulon.--«Mallaboremulo! iru labori.» ĝi diris (malbonega
alparolaĵo eltrovita de avara kaj kruela riĉularo). «Sinjoro, li tiam
diris por plidolĉigi min, mi estas el Chambéry...--Des pli malbone por
vi.--Mi estas Ĵako; min vi vidis en la kamparo; mi kondukadis la ŝafojn al
la herbejoj...--Kion vi venas tien ĉi por fari?» Mia animo komencis penti
pri la malĝentileco de miaj unuaj paroloj.--Mi eĉ kredas, ke ĝi pentis pri
ili, iom antaŭ ol elparoli ilin. Ofte tiel, ne atendite trovante dum la
kuro foson aŭ ŝlimejon, oni vidas ĝin, sed jam ne havas la tempon eviti
ĝin.
Rozino plenigis mian reprudentiĝon kaj penton; ĝi estis rekoninta Ĵakon,
kiu ofte dividis kun ŝi sian panon, kaj ŝi montris al li per siaj karesoj
sian memoron kaj dankecon.
Dum tiu tempo, Joannetti, kolektinte la restaĵojn de mia manĝo, difinitajn
por lia propra manĝo, ne ŝanceliĝante donis ilin al Ĵako.
Kompatinda Joannetti!
Tiel, dum mia vojaĝo, mi ricevas de mia servanto kaj de mia hundino
instruon pri filozofio kaj humaneco.