La muroj de mia ĉambro estas provizitaj je gravuraĵoj kaj pentraĵoj, kiuj
ĝin mirige beligas. Mi tutkore dezirus ekzamenigi ilin al la leganto,
unujn post aliaj por lin amuzi kaj distri en la vojo, kiun ni devos sekvi
por iri al mia skribtablo; sed tiel neeble estas rakonti ĝuste pentraĵon,
kiel fari, laŭ priskribo, portreton similan. Kiel kortuŝita li estus,
rigardante ekzemple la unuan gravuraĵon, kiu prezentiĝas antaŭ la
okuloj!--Li vidus la malfeliĉan «Ĉarloto» viŝanta malrapide kaj per
tremanta mano la pistolojn de Alberto. Nigraj antaŭsentoj kaj ĉiuj
turmentiĝoj de senespera kaj nekonsolebla amo estas signitaj sur ŝia
fizionomio; dum la senekscita Alberto, ĉirkaŭita de sakoj da procesaĵoj
kaj ĉiuspecaj malnovaj paperoj, sin turnas malvarme por deziri al sia
amiko bonan vojaĝon. Kiom da fojoj mi estis tentata disrompi la vitron,
kiu kovras tiun gravuraĵon, por detiri tiun Alberton de lia tablo, por lin
disŝiri, por lin piedfrapadi! Sed ĉiam restos tro multaj Albertoj en tiu
ĉi mondo. Kiu sentema homo ne havas sian, kun kiu li estas devigita
kunvivi, kaj kontraŭ kiu la konfidoj de l’animo, la dolĉaj kormovoj, kaj
la eksaltoj de la fantazio disrompiĝas kiel la ondoj kontraŭ ŝtonegoj?
Feliĉa tiu, kiu trovas amikon, kies koro kaj animo taŭgas por li; amiko,
kiu unuiĝas kun li per konformeco de gustoj, sentoj kaj sciaĵoj; amiko ne
turmentata de gloramo aŭ profitamo, kaj preferanta la ombraĵon de arbo al
la lukso de kortego!--Feliĉa tiu, kiu posedas amikon!