Mi havis unu; la morto lin forprenis de mi; ĝi kaptis lin en la komenco de
lia vojo, en la momento, kiam lia amikeco fariĝis necesega bezono por mia
koro.--Ni subtenis unu la alian en la malfacilaj laboroj militaj; ni havis
unu pipon por ambaŭ; ni trinkis el la sama pokalo; ni kuŝis sub la sama
tendo; kaj en la malĝojaj cirkonstancoj nunaj, la loko, kie ni vivadis
kune, estis por ni nova patrujo. Mi vidis lin elmetita antaŭ ĉiuj danĝeroj
de milito, kaj de milito ruiniga. La morto ŝajnis ŝpari nin unu pro la
alia; milfoje ĝi eluzis siajn sagojn ĉirkaŭ li, ne lin atingante; sed tio
estis por fari lian perdon pli sentebla por mi. La bruego de la armoj, la
entuziasmo, kiu kaptas la animon je la ekvido de la danĝero, eble estus
malhelpintaj liajn kriojn veni ĝis mia koro.--Lia morto estus utila al lia
lando kaj malutila al liaj malamikoj--mi bedaŭrus lin malpli forte.--Sed
perdi lin meze en la ĝojo de vintra loĝado! Vidi lin mortanta inter miaj
brakoj en la momento, kiam li ŝajnis esti sanega, kiam nia amikeco ankoraŭ
plifortiĝis en la ripozo kaj trankvileco! Ha! neniam mi konsoliĝos! Tamen
lia memoro jam ne vivas, krom en mia koro; ĝi ne ekzistas plu ĉe tiuj,
kiuj vivis ĉirkaŭ li kaj lin anstataŭis; tiu ideo faras pli dolora por mi
la penson de la perdo de li. Same la naturo, indiferenta al la sorto de la
estaĵoj, denove vestas sin per sia brila robo printempa, kaj ornamiĝas laŭ
sia tuta beleco proksime de la tombejo, kie li ripozas. La arboj kovriĝas
per folioj kaj intermiksas siajn branĉojn, la birdoj kantas en la foliaro,
la muŝoj zumas inter la floroj; ĉio elmontras ĝojon kaj vivemon, en la
loĝejo de la morto; kaj vespere, kiam la luno brilas en la ĉielo kaj mi
meditas proksime de tiu malĝoja loko, mi aŭdas la grilon gaje daŭriganta
sian nelaciĝan kanton, kaŝite sub la herbo, kiu kovras la silentan tombon
de mia amiko. La malrapida neniiĝo de la estaĵoj kaj ĉiuj malfeliĉoj de la
homaro valoras same kiel nenio en la granda ĉio.--La morto de sentema homo
mortanta meze de siaj senkonsolaj amikoj, kaj tiu de papilio mortigita de
la malvarma aero en florkaliko, estas du similaj momentoj en la irado de
la naturo. La homo estas nur fantomo, ombro, vaporaĵo disiĝanta en la
aeron.
Sed la matena lumo ekblankigas la ĉielon: la nigraj ideoj, kiuj min
malkvietigis, disiĝas kun la nokto, kaj la espero renaskiĝas en mia
koro.--Ne, tiu, kiu tiel lumegigas la orienton, ne briligis ĝin antaŭ miaj
okuloj por baldaŭ ĵeti min en la nigran nenion; tiu, kiu etendis tiun
nemezureblan horizonton, kiu konstruis tiujn grandegajn altaĵojn, kies
glaciaj suproj estas orataj de la suno, estas la sama, kiu ordonis, ke mia
koro batu kaj ke mia spirito pensu.
Ne, mia amiko ne eniris en la nenion; kiu ajn estas la barilo disiganta
nin, mi revidos lin.--Ne sur silogismo mi fondas mian esperon.--La flugo
de insekto trairanta la aeron sufiĉas por konvinki min; kaj ofte la vidaĵo
de la kamparo, la bonodoro de l’aero, kaj mi ne scias kia ĉarmo ĉirkaŭ mi,
tiel altigas miajn pensojn, ke nevenkebla pruvo de senmorteco perforte
eniras mian animon kaj okupas ĝin tutan.