Oni ne pensu ke, anstataŭ ol plenumi mian promeson, donante priskribon de
mia vojaĝo interne de mia ĉambro, mi ĉirkaŭvagas, por tiri min el
embaraso; oni tre erarus, ĉar mia vojaĝo daŭras efektive, kaj dum mia
animo, volviĝinte sur si mem, sekvis en la antaŭa ĉapitro la tordajn
turniĝojn de metafiziko, mi sidis en mia seĝego, sur kiu mi kvazaŭ
kuŝiĝis, tiel ke ĝiaj du antaŭaj piedoj estis levitaj je du coloj super la
tero; kaj balancante min dekstren kaj maldekstren kaj tiel antaŭenirante,
mi iom post iom alvenis tre proksime de la muro.--Tiamaniere mi vojaĝas,
kiam nenio urĝas.--Tie mia mano meĥanike prenis la portreton de S-no de
Hautcastel kaj _la aliulo_ sin amuzis deviŝante la polvon, kiu ĝin
kovris.--Tiu ĉi okupo kaŭzis al ĝi plezuron trankvilan, kaj tiu plezuro
estis ankaŭ sentata de mia animo, kvankam tiu ĉi vagis en la vastaj
regionoj ĉielaj; ĉar estas utile rimarki, ke kiam la spirito vojaĝas
tiamaniere en la ĉielo, ĝi tamen estas ligita al la sentoj per mi ne scias
kia sekreta ligilo; tiel ke, ne malhelpante siajn okupojn, ĝi povas
partopreni en la pacaj ĝuoj de _la aliulo_; sed se tiu ĉi deziro
plifortiĝas iom, aŭ se ia neatendita vidaĵo ĝin frapas, la animo tuj
reprenas fulmorapide sian lokon.
Tio ĉi okazis dum mi purigis la portreton.
Laŭ tio, ke la ĉifono deviŝis la polvon kaj iom post iom aperigis buklojn
da blondaj haroj, kaj la girlandon de rozoj kronantan ilin, mia animo, de
la sunlando, kien ĝi estis transmigrinta, sentis malfortan ektremeton
plezuran, kaj simpatie partoprenis en la ĝuo de mia koro. Tiu ĉi ĝuo
fariĝis malpli konfuza kaj pli forta, kiam la viŝilo per unu fojo
malkovris la brilan frunton de tiu ĉarma vizaĝo; mia animo preskaŭ
forlasis la ĉielon por ĝui la vidaĵon. Sed eĉ se ĝi troviĝus en la Elizeaj
Kampoj, eĉ se ĝi apudestus ĉe koncerto de keruboj, ĝi certe ne restus tie
dum duono da sekundo, kiam ĝia kunulo, ĉiam pli interesiĝante je sia
laboro, subite ekkaptis sorbigitan spongon, kiun oni prezentis al ĝi, kaj
pasigis ĝin subite sur la brovoj kaj sur la okuloj--sur la nazo--sur la
vangoj, sur tiu buŝo;--Ha, Dio! kiel forte batas mia koro; sur la mentono,
sur la brusto: en momento tio fariĝis; la tuta vizaĝo ŝajnis reviviĝi kaj
eliri el la nenio.--Mia animo rapidegis de la ĉielo kiel falanta stelo; ĝi
trovis _la aliulon_ en ĉarmega ravo, kiun ĝi ankoraŭ pligrandigis
partoprenante en ĝi.
Tiu stranga kaj neatendita situacio malaperigis por mi tempon kaj
spacon.--Dum momento mi vivis en la estinteco kaj, kontraŭ la ordo natura,
mi plijuniĝis.--Jes, jen ŝi estas, tiu amegata virino; tio estas ŝi mem;
mi vidas ŝin ridetanta, ŝi tuj parolos por diri, ke ŝi min amas.--Kia
rigardo! Venu, por ke mi premu vin sur mian bruston, animo de mia vivo,
mia dua ekzisto! Venu partopreni en miaj ebrieco kaj feliĉo!--Tiu momento
estis mallonga sed rava; la malvarma racio baldaŭ reprenis sian potencon
kaj en la daŭro de palpebrumo mi malplijuniĝis je tuta jaro;--mia koro
fariĝis malvarma, malvarmega, kaj mi trovis min je la nivelo de la amaso
de indiferentuloj, kiuj kovras la teron.