Oni ne devas antaŭiri la faktojn: la rapidemo komuniki al la leganto mian
sistemon pri l’animo kaj la besto igis min forlasi la priskribon de mia
lito, pli frue ol mi tion devis; kiam mi estos fininta ĝin, mi daŭrigos
mian vojaĝon de la loko, kie mi ĝin interrompis en la antaŭa ĉapitro.--Mi
nur petas vin memori, ke ni lasis _la duonon de mi mem_ tenanta la
portreton de S-no de Hautcastel, proksime de la muro, je kvar futoj de mia
skribtablo. Mi forgesis, parolante pri mia lito, konsili al ĉiu homo, kiu
tion povos, ke li havu liton rozkoloran kaj blankan; estas certe, ke la
koloroj influas sur nin tiel, ke ili nin gajigas aŭ malgajigas, laŭ la
nuancoj.--La roza kaj la blanka koloroj estas ambaŭ dediĉitaj al la
plezuro kaj feliĉo.--La naturo, donante ilin al la rozo, donis al ĝi la
kronon de la imperio Flora; kaj kiam la ĉielo volas anonci al la mondo
belan tagon, ĝi koloras la nubojn laŭ tiu ĉarma nuanco, je la leviĝo de la
suno.
Unu tagon, ni pene supreniris sur kruta vojeto: la aminda Rozalio marŝis
antaŭe; ŝia facilmoveco donis al ŝi flugilojn; ni ne povis sekvi
ŝin.--Subite, alveninte sur altaĵeto, ŝi haltis por pli bone spiradi kaj
turnis sin al ni, ridetante je nia malrapideco.--Neniam eble la du
koloroj, kiujn mi laŭdas, triumfis tiel.--Ŝiaj vangoj fajrigitaj, ŝiaj
lipoj kiel koralo, ŝiaj brilaj dentoj, ŝia alabastra kolo, antaŭ
postscenejo de verdaĵoj, frapis ĉiujn okulojn. Ni devis halti por
rigardadi ŝin; mi nenion diras pri ŝiaj bluaj okuloj nek pri la rigardo,
kiun ŝi direktis al ni, ĉar mi tiele elirus el mia temo, kaj ĉar mi cetere
pensas pri tio tiel malofte, kiel eble. Sufiĉas, ke mi donis la plej belan
ekzemplon imageblan pri la supereco de tiuj du koloroj super ĉiuj aliaj,
kaj pri ilia influo sur la feliĉon de la homoj.
Mi hodiaŭ ne iros pli antaŭen. Pri kia afero mi povus paroli, kiu ne estus
sengusta? Kia ideo ne estas malheligita de tiu ideo?--Mi eĉ ne scias, kiam
mi kuraĝos labori denove.--Se mi daŭrigos mian verkon kaj se la leganto
deziras vidi ĝian finon, li turnu sin al la anĝelo disdonanta la pensojn,
por peti, ke li ne enmiksu plu la vidaĵon de tiu altaĵeto kun la amaso da
pensoj sen interligo, kiujn li ĉiuminute ĵetas al mi.
Sen tiu antaŭzorgo, mia vojaĝo ne efektiviĝos.