Mi esperas, ke mi sufiĉe detale elmetis miajn ideojn en la antaŭaj
ĉapitroj, por igi la leganton pensi kaj por faciligi al li eltrovojn en
tiu ĉi belega minejo; li certe estos kontenta je si, se li iam sukcesos
vojaĝigi sian animon tute solan; cetere la plezuroj, kiujn tiu kapablo
liveros al li, kompensos la konfuzaĵojn, eble rezultontajn de tio.
Ĉu estas ĝojo pli agrabla ol tiamaniere plivastigi la ekziston, okupi
samtempe la teron kaj la ĉielon, kaj, por tiel diri, duobligi sian
estadon?--Ĉu la eterna kaj neniam satigita deziro de la homo ne estas tio
ĉi: pligrandigi sian potencon kaj kapablon, celi tien, kie ĝi ne estas,
rememori la estintecon kaj vivi en la estonteco? Ĝi volas komandi armeojn,
prezidi akademiojn; ĝi volas esti amegata de la belulinoj; kaj se ĝi
posedas ĉion tion ĉi, ĝi tiam sopiras al la kamparo kaj trankvilo kaj
envias la dometon paŝtistan; ĝiaj projektoj, ĝiaj esperoj senĉese
malprosperas pro la realaj malfeliĉoj kunigitaj kun la homa naturo; ĝi ne
povas trovi la feliĉon. Vojaĝo kun mi dum dekkvin minutoj montros al ĝi la
vojon tien.
He! kial ĝi ne lasas al _la aliulo_ tiujn mizerajn zorgojn, tiun gloramon,
kiuj turmentas ĝin? Venu, kompatindulo! Faru klopodon por disrompi vian
malliberejon, kaj de la alta ĉielo, kien mi tuj kondukos vin, de l’mezo de
la ĉielaj sferoj kaj de la olimpo, observu vian beston, ellasitan en la
mondon, kurantan sole sur la vojo al la riĉeco kaj honoroj; vidu kiel
serioze ĝi marŝas meze de la homoj; la amaso flankeniras respekte, kaj,
kredu al mi, neniu rimarkos, ke ĝi estas sola; ĉu ĝi havas animon aŭ ne,
ĉu ĝi pensas aŭ ne, estas la plej malgranda zorgo de la popolamaso, tra
kiu ĝi promenas. Mil virinoj sentimentalaj furioze amos ĝin, ne tion
rimarkante; ĝi eĉ povos sin levi, sen la helpo de sia animo, ĝis la plej
alta prospero kaj la plej granda riĉeco.--Fine, mi neniel mirus, se, kiam
ni revenos de la paradizo, via animo, reenirante hejmen, sin trovus en la
besto de altranga sinjoro.