ĈAPITRO VI

Tiu ĉi ĉapitro estas nepre nur por la metafizikuloj. Ĝi tuj ĵetos plej

helan lumon sur la naturon homan: ĝi estas prismo, per kiu oni povos

analizi kaj dismeti la kapablojn homajn, disigante la povon bestan de la

puraj radioj de inteligenteco.

Neeble estus por mi klarigi, kiel kaj kial mi bruligis miajn fingrojn je

la unuaj paŝoj faritaj en la komenco de mia vojaĝo, se mi ne klarigus

detalege al la leganto mian sistemon de l’animo kaj la besto. Tiu ĉi

eltrovo metafizika influas cetere tiel forte sur miajn ideojn kaj agojn,

ke tre malfacile estus kompreni tiun libron, se mi ne donus la ŝlosilon

jam en la komenco.

Per diversaj observoj mi eltrovis, ke la homo estas kunfarita el animo kaj

besto. Tiuj du estaĵoj estas tute malsamaj, sed tiel enmetitaj unu en la

alian, aŭ unu sur la alian, ke la animo bezonas havi kelkan superecon

rilate al la besto, por ke ĝi faru tiun distingon.

Mi eksciis de maljuna profesoro (tio estas el miaj plej malnovaj

rememoroj), ke Platono nomis la materion «la aliulo». Tio estas bone; sed

mi prefere donus tiun nomon al la besto, kiu estas kunigita kun nia animo.

Vere tiu ĉi substanco estas la _aliulo_, kiu incitetas nin tiel strange.

Oni sentas ja konfuze, ke la homo estas duobla; tial oni diras, ke ĝi

estas farita el animo kaj korpo, kaj oni kulpigas tiun korpon je mi ne

scias kiomaj aferoj; tio ĉi certe tre malĝuste, ĉar ĝi estas tiel

nekapabla senti kiel pensi. La beston oni devas kulpigi, tiun estaĵon

senteman, plene distingeblan de la animo, veran _individuon_, kiu havas

sian ekziston apartan, siajn gustojn, inklinojn, volon, kaj kiu superas la

aliajn bestojn nur tial, ke ĝi estas pli bone edukita kaj posedas pli

perfektajn organojn.

Gesinjoroj, estu fieraj pro via inteligenteco tiom, kiom al vi plaĉos; sed

malfidu forte al la _aliulo_, precipe kiam vi estas kune.

Mi faris mi ne scias kiomajn eksperimentojn pri la kunestado de tiuj du

estaĵoj diversnaturaj. Ekzemple mi klare konstatis, ke la animo povas

obeigi al si la beston, kaj ke laŭ maloportuna reciprokeco, tiu ĉi tre

ofte devigas la animon agi kontraŭ sia volo. Laŭ la regulo unu havas la

leĝigan, kaj la alia la regan potencon; sed tiuj du potencoj ofte

kontraŭbatalas reciproke.--La granda arto de genia homo estas tio: scii

bone eduki sian beston, por ke ĝi povu iri sola, dum la animo, liberigita

de tiu teda kunestado, povos suprenflugi ĝis la ĉielo.

Sed estas bezone klarigi tion per ekzemplo.

Kiam vi legas libron, Sinjoro, kaj kiam pli agrabla ideo subite eniras

vian imagon, tiam via animo tuj alligas sin al ĝi kaj forgesas la libron,

dum viaj okuloj meĥanike sekvas la vortojn kaj liniojn; vi finas la paĝon

ne komprenante ĝin kaj vi poste ne memoras tion, kion vi legis.--Tio

rezultas ĉar via animo, ordoninte al sia kunulo legi, forgesis averti ĝin

pri la mallonga forestado, kiun ĝi mem tuj faros; tial la _aliulo_

daŭrigis la legadon, kiun via animo jam ne aŭskultis.

Vojaĝo interne de mia ĉambro · 第 11 / 54 题