Post mia seĝego, irante al la nordo, oni ekvidas mian liton, kiu staras en
la fino de mia ĉambro kaj prezentas la plej agrablan vidaĵon. Ĝi estas
lokita plej konvene; la unuaj sunradioj ludas en miaj litkurtenoj.--Mi
vidas ilin en la belaj tagoj someraj irantajn antaŭen laŭlonge la blanka
muro, laŭ tio, ke la suno supreniras; la ulmoj starantaj antaŭ mia
fenestro dividas ilin laŭ mil manieroj kaj svingas ilin sur mia lito
rozkolora kaj blanka, kiu rebriligante ilin, ellasas ĉiuflanken ĉarman
nuancon. Mi aŭdas la konfuzan pepadon de la hirundoj, kiuj ekokupis la
tegmenton de la domo kaj de la aliaj birdoj, kiuj loĝas en la ulmoj; tiam
mil gajaj ideoj okupas mian animon, kaj en la tuta universo neniu havas
vekiĝon tiel agrablan, tiel pacan, kiel mi.
Mi konfesas, ke mi amas ĝui tiujn dolĉajn momentojn kaj ke mi ĉiam
plilongigas, kiel eble plej multe, la plezuron mediti en la dolĉa varmeco
de la lito.--Ĉu estas loko, kiu pli bone faciligas la revadon, kiu vekas
pli amajn pensojn, ol la meblo, en kiu mi kelkfoje forgesas min mem?
Modesta leganto, ne timiĝu;--sed ĉu mi ne povas paroli pri la feliĉo de
amanto, kiu unuafoje premas inter siaj brakoj virtan edzinon? nedirebla
plezuro, kiun mia malbona sorto kondamnas min neniam ĝui! Ĉu ne en lito,
patrino ebria pro feliĉo je la nasko de filo forgesas siajn dolorojn? Tie
la plezuroj fantaziaj, fruktoj de imago kaj espero, venas malkvietigi
nin.--Fine en tiu agrablega meblo ni forgesas dum duono de nia vivo la
ĉagrenojn de la alia duono. Sed kia amaso da pensoj agrablaj kaj malgajaj
sin premas samtempe en mia cerbo! miriga miksaĵo de situacioj teruraj kaj
ĉarmegaj!
Lito vidis nin naskiĝantajn kaj vidos nin mortantajn, ĝi estas la ŝanĝema
teatro, kie la homaro ludas laŭvice interesajn dramojn, ridigajn komediojn
kaj terurajn tragediojn.--Ĝi estas lulilo ornamita per floroj;--ĝi estas
la trono de l’amo;--ĝi estas tombo.