Mia ĉambro kuŝas sur la kvina grado de larĝo laŭ la mezuroj de Patro
Beccaria; ĝia direkto estas de l’oriento al la okcidento; ĝi formas
kvadraton longan, kies ĉirkaŭo havas tridek ses futojn, pasante tre
proksime de la muro. Mia vojaĝo tamen estos pli granda, ĉar mi trairos ĝin
ofte laŭlonge kaj laŭlarĝe, aŭ ankaŭ diagonale, ne sekvante regulon, nek
metodon. Mi eĉ faros zigzagojn kaj mi desegnos ĉiujn eblajn liniojn
geometriajn, se la okazo postulos tion. Mi ne amas la homojn, kiuj tiel
certe estas mastroj de siaj paŝoj kaj ideoj, kaj diras: «Hodiaŭ mi faros
tri vizitojn, mi skribos kvar leterojn, mi finos tiun komencitan verkon».
Mia animo tiel malfermita estas al ĉiuspecaj ideoj, emoj kaj sentoj, ĝi
akceptas tiel avide ĉion, kio prezentiĝas!...--Kaj kial ĝi rifuzus la
ĝuojn disĵetitajn sur la malfacila vojo de la vivo? Ili troviĝas tiel
malofte; ili estas tiel malmultaj, ke oni devus esti malsaĝa por ne halti
kaj eĉ deturni sin de la vojo kaj rikolti ĉiujn atingeblajn. Nenia estas
pli alloga laŭ mia opinio, ol la sekvado de siaj ideoj laŭ iliaj
postsignoj, kiel la ĉasisto persekutas la ĉasaĵon, ne penante sekvi
difinitan direkton. Tial, kiam mi vojaĝas en mia ĉambro, mi malofte sekvas
linion rektan; mi iras de mia tablo al pentraĵo lokita en angulo, de tie
mi oblikve iras al la pordo; sed, kvankam mia intenco ĉe la ekiro estis ja
iri tien, se mi sur la vojo renkontas mian seĝegon, mi nenian ceremonion
faras kaj tuj sidiĝas en ĝi.--Bonega meblo estas seĝego; precipe utilega
ĝi estas por ĉiu homo meditema. En la longaj vesperoj vintraj estas
kelkfoje agrable kaj ĉiam prudente etendi sin mole sur ĝi, malproksime de
la grandaraj kaj grandbruaj kunvenoj.--Bona fajro, libroj, plumoj, kiomaj
rimedoj kontraŭ la enuo! Kaj kiel plezure estas ankaŭ forlasi siajn
plumojn kaj vigligi sian fajron, fordonante sin al ia dolĉa medito aŭ
aranĝante kelkajn rimaĵojn por gajigi siajn amikojn! La horoj tiam glitas
preter vi kaj falas silente en la eternon, ne rimarkigante vin pri sia
malĝojiga pasado.