Originale verkita de Rene Deshays.
Malsupren mi rampis, tra grizaj brancxetoj;
Indulga Decembro la teron moligis:
Jen mi nun ekvidas la verdan riveron,
Kaj grizajn arbetojn sur kruto kontrauxa.
Ne largxa la fluo, la montoj malgrandaj,
Kaj paca l'aero, kaj pala la suno;
Mallauxta kaskado revige parolas,
Dormetas la herboj cxe l'akvo lulanta.
Mi sekvis la kurban valeton pasxete:
Cxi tie bon' estas memori l'amikojn.