Originale verkita de Edward Metcalfe, M.A. (Oxon.).
Por cxion klarigi mi diros, ke tio cxi okazis en Jerusalemo.
Je la Sankta Vendredo, la antauxtago de la ceremonio, kiun mi deziras
priskribi, ni vizitis la Pregxejegon de la Sankta Tombo, kie ni vidis
kelkajn tre strangajn preparojn.
Apud kolono oni estis etendinta kelke da tapisxetoj kaj kapkusenoj
sur kiuj kusxas virinoj kaj geinfanoj, kies la viroj staras apude.
Unu el la virinoj dormas; la aliaj nin rigardas per sxajno de
senvigla miro; preskaux mi diris, de _bovina_ miro!
Sed la geinfanoj! Sur cxiu vizagxo estas sxajno kvazaux ili tiom da
mirindajxoj estas vindintaj, ke neeble estus ilin ankoraux mirigi pri
ia ajn afero.
* * *
Kio do estas la Sankta Fajro!
Estas miraklo! Jes, por tri kvaronoj el la rigardantoj estas vera
miraklo!
Dum tiu cxi Sabato la Savinto kusxis en la Tombo, kaj cxiujare (tiel
ili kredas) la fajro malsupreniras en la Tombon el la cxielo.
* * *
"_Ne-harak-said._" Mi ekrigardas!
Enirante en la hotelon estas soldato Turka. Sur la kapo li portas
rugxan Tarbusx'on aux fez'on; sur la korpo bluan vestonzuavan, sur la
kruroj bluan (sed pli palan bluan) pantalonon, kies la supro estas
largxa kiel sako, kaj la malsupro tre prema cxirkaux la maleoloj.
Botoj pezegaj vestas liajn piedojn kaj largxa zono lian talion. Cxe
lia flanko svingetas kurba glavo, kaj tra la zono li estas trapasinta
aron da pistoloj kaj ponardoj.
Sed tio, kion mi plej rimarkas, estas grandan pezegan Bastonegon,
kiun li tenas per la dekstra mano. Gxia akra pinto kaj gxia supro,
kiu etendis sin cxiu flanke laux formo de sigelilo estas farita el
blanka metalo (kredeble sxtalo) kaj brilis kiel argxento.
Mi redonas la saluton kaj venigas la Dragoman'on (gvidiston kaj
tradukiston), laux kies konsilo ni singarde malaperigas niajn
posxhorlogxojn kaj valorajxojn.
Tiam per sonora frapo de sia Bastonego la soldato donas al ni la
signalon de foriro; tiun cxi frapadon li dauxrigas la tutan vojon, en
longaj balancoj svingante la Bastonegon, kaj cxiam frapante la teron
per la sama sonora frapo.
La hotelo staras ekster la muroj, tial gxis la pordego al _Joppa_
(per kiu ni eniras la urbon) tre facila estas la irado. Tie cxi
la amaso farigxas multe pli densa.
Ni trapasas tra la _Strato de David_ kaj eniras en _Kristanan
Straton_.
Nun ni ekvidas la utilon de la Bastonego; gxia akra pinto, potence
minacante la sandalvestatajn piedojn de la amasegataj popoloj,
malfermas al ni, por la momento, liberan vojon. Tamen nia irado estas
laux maniero de sxipo, tra maro de malbonherboj.
Tiel ni alvenas al la placeto antaux la pordego de la Pregxejego, kie
de cxiuflanko la amaso _ondegas_ kontraux nin; grandaj barbaj,
nelavitaj vizagxoj kun esprimo miksita el mallerteco kaj kredemego;
virinoj, malgrandaj geinfanoj; cxiu el ili havas sian specialan
odoron. Multe da fojoj ili separas nin de nia gvidanto, sed la
Bastonego havas ankoraux auxtoritaton kvankam neeble estas gxin
svingigi. Certe gxi dauxrigas la frapadon, sed nur post longaj
intertempoj, kaj preskaux en tiun saman lokon gxi frapas la teron el
kiu gxi levigxas antaux kiom da tempo?
Tre malrapide ni antauxeniras, sed ni antauxeniras, kaj nun ni eniras
en la Pregxejegon. Pli kaj pli densigxis la amasego. Baldaux la
gvidanto mem estas haltigita.
Aliaj soldatoj per Bastonegoj frapadas; inter tiuj cxi kaj la nia
farigxas interparolado. Tro densa la amasego! Estas neeble gxin
trapasi en tiun direkton. Malantauxen ni komencas nin tordi, kiel
hundo sin tordas el kuniklujo. Baldaux ni nin turnas dekstren, kaj
iom post iom alvenas al la rando de la amasego. Ni trapasas
malgrandan pordon kaj eniras monahxejon, kie trovigxas nur kelkaj
monahxoj. Kia kontrasto!
Tiel tra cxambroj, tra trairejoj, suprenirante sxtuparojn, cxiam
suprenirante ni fine alvenis al unu el la galerioj de la Pregxejego.
Pli gxuste diri ni alvenis al unu sekcio de la galerio, cxar gxi
estas divida en sekcioj enhavantaj po sep aux ok arkojn per bariloj
fermataj.
Ni trovas nin en la Rotundo mem kaj vidas malsupren la Sanktan Tombon
(t.e., la konstruajxon kiu enhavas la Tombon), kaj ni ankaux vidas
grandan porcion de la amasego da popoloj, kiun ni jxus estas
trapasintaj.
En cxiu sekcio de nia galerio trovigxas grandan homaron, kaj pli alte
mi vidas alian galerion tute per virinoj amasigata.
Cxie oni rapidas la preparojn; cxie mi vidas andelojn, sed
kompreneble ne ankoraux ekbruligitajn. El tiu vasta amasego preskaux
neniu estas, kiu ne tenas unu kandelon, eble ecx du.
El la galerio de virinoj Greka pastro per sxnuro mallevas aron da
ili.
Nun oni komencas malaperigi la lumojn. Pli kaj pli la Pregxejego
farigxas malluma. Nur murmureto de atendeco sin levis el tiu grandega
amasego.
Tiam:--Sonoradegon de sonoriloj. Monahxo post monahxo elsaltas el
malfermajxo en la konstruajxo, kiu enhavas la Sanktan Tombon, kaj
rapidas supren sur gxia eksterajxo. Cxiu el ili triumfe svingas
brulantan kandelon. Cxie kaj cxie komencas ekbruligi la kandeloj.
En la galerio de virinoj mano post mano la monahxo tiras antauxen
sian sxnuron; cxe cxiu ekskuo svingigxas en hemirondo la aro de nun
ekbruligitaj kandeloj kaj cxiuflanken disjxetas sian sebon sur la
amasigatan homaron.
Al la barilo gxi alvenas. Apenaux li ekprenas gxin, kiam pli ol dudek
kandeloj estas al li pusxegataj, kaj de li ekbruligataj.
De tiuj aliaj, kaj de tiuj ankoraux aliaj. Cxiuflanke oni elsendas la
lumon en la plejproksiman sekcion, kaj en unu momento oni vidas tutan
brilegantan rondon. Tiel brilas la tuta Rotundo, tiel la flankajxoj.
Cxie oni vidas la brulantajn kandelojn gxoje agitatajn; kaj la vocxoj
sin levas, kiel la sono de la marbordo, kiam koleraj ondegoj brulege
rulas la sxtonetojn.
Kaj nun procesio de la pastraro rondiras la Tombon; procesio kiun la
premego de la popolo cxiu minute _cxifas_ kiel knabeto cxifus
paperon.
Sed jam tro longa la priskribo! _Du_ soldatojn ni trovas cxe la
reveno. Kial _du_? mi pensas, cxar la Pregxejego kiam ni gxin
reeniras estas kompare senhoma. Malgrandan knabon mi rimarkas, kiu
tenas per cxiu mano brulantan kandelon, kaj per siaj grandaj okuloj
nin rigardas. Plene li kredas, ke la _Sankta Fajro_ ne povas bruligi
la homan korpon. Tion kredas, kredeble, preskaux la tuta pilgrimaro!
Elirante el la Pregxejego ni tuj ekvidis kial la _du_ soldatoj.
Sxajnas kvazaux la tuta amasego estas forlasinta la Pregxejegon je la
sama momento; el kiu aro cxiu ero treege penegas sin pusxi antaux
sian proksimulon.
La Bastonegoj perdas nun sian auxtoritaton. Pro manko de spaco neeble
estas ilin movi; tial la frapado cxesas.
Forte pusxegas per la sxultroj niaj du soldatoj, kaj, cxar ili ne
sole reprezentas auxtoritaton sed ankaux estas ambaux fortuloj, ili
sukcesas malfermi vojon por _si mem_.
Sed ne por ni!
Cxi tie ni supreniras tiujn malaltajn sxtupetojn el kiuj konsistas
plej ofte orienta strato.
Sur la sxtupetoj kiel amasego!
Oni kredas ke ju pli longe brulas la kandelo des pli longe dauxros la
felicxeco de la venonta jaro; tial ni vidas virinojn per la manoj
malfacilege sxirmantajn la ankoraux brulantajn kandelojn; homojn ni
vidas el cxiu raso, kaj bone ni scias ke tie ankaux trovigxas
geinfanoj. Foje, eble mi tion imagis, sxajnas al mi ke mi auxdas la
ekkrion: "_Leprulo._"
Gutoj de akvo, ni estas dispelataj per cxiu ondolinio de la homa
Oceano.
Malproksimigxantaj mi vidas la gvidantojn. Fortege batalantaj ili
cxiam supreniras. Subite ili haltas. Unu el ili tie restas por gardi
la posicion, la alia revenas nin sercxi.
Ha! tiu vojirado, tiu terursongxa progresado! Tirataj, premegataj,
pusxataj, ni alvenas al kelkaj malgrandaj kolonetoj, kiuj iom baretis
la vojon.
Cxi tie la premego farigxas teruriga. Iu nekonata sin savas de
subpremado per la piedoj cxirkauxprenante min.
Bonega ideo! Mi farigxas samideano! Miaflanke mi cxirkauxprenas la
talion de la pli forta el la du soldatoj, kaj (mi malsxatas gxin diri
sed gxi estas la vero) en tiu malnobla maniero mi estas eltirita el
la Turnigxado de la _Sankta Fajro_!
* * *
_En jaro 1834a pli ol 6,000 personoj estis en la Pregxejego._
_Okazita Tumulto, la soldatoj Turkaj mortigis pli ol 300 pilgrimojn._