Originale verkita de Ben Elmy.
Mi memoras, ke antaux multe da jaroj, dum mi estis nur juna knabo, mi
ofte auxdis kaj legis, ke ekzistas natura kaj nepasebla diferenco
inter la rezonado de la viro kaj tiu de la virino. Oni pretendadis,
ke la virino reguligas siajn agojn kaj konduton nur laux fantazio aux
instinkto; kontrauxe la viro, oni diris, auxskultas kaj obeas la
severajn diktojn de prudento kaj de logiko--precipe de logiko.
Tiu cxi pretendo tre konfuzis miajn fruajn konjektojn pri tiu mistera
logiko; cxar, infane, mi ekpenis difini cxiun agon virinan kiel
instinkta, kaj cxiun viran pensadon kiel logika. Sed iafoje la sekvoj
de tia jugxo estis embarasaj; tiom por alioj, kiom por mi mem.
Ekzemple; sercxante kelkafoje la solvon de ia grava infana pensado,
kaj alvokante mian patrinon por informo, tiu kara patrino kutimadis
diri, "Demandu gxin al patro via!" Tion farante, mi tamen ricevis de
la patro, por tuta respondo: "Ne enuu min, petulo!"
Tia konduto sxajnis al mi vera enigmo. Cxe la juneco de la patrino ne
ankoraux ekzistis kolegio de Newnham aux Girton; mi do ne trovis
mallauxdinda sxian nescion; sed la patro estis gxuinta cxiujn utilojn
universitatajn, kaj tamen lia "logika" agado ne pli helpis la
infanon, ol la agado sole "instinkta" de la patrino!
Okazis multe da tiaj disrevigxoj, kaj ne sole je aferoj spiritaj. Al
mia fratino, multe pli maljuna ol mi, la patro severe malpermesis la
uzadon de _frisettes_ por pligrandigi sxian kapornamon. Li ankaux tre
ridadis la _chignon_ kiun portis sia propra fratino frauxlina. Mi
sciame eltrovis, ke tiuj virinaj ornamoj estas fabrikitaj el
cxevalharegoj, kaj mi konkludis, ke ia stranga influo de instinkto
virina estas kauxzo de tiel malbela praktiko, kiu juste meritas
cenzuron de la virseksa inteligenteco logika.
Tamen, irante post nelonge en jugxejon kun mia patro, mi tre miris,
vidante pli ol dudek advokatojn kies cxiu portis sur kapo tiom da
cxevalharego kiom suficxus por fari ses aux sep frizagxojn, kaj
ankaux grandegan "chignon." La jugxisto mem, kiun mi supozis la plej
instruita kaj logika el cxiuj, ankaux portis la plej grandan kvanton
da cxevalharego. Aliparte mi memoras, ke la vetero estis varmega, kaj
mi tre gxojigxis, ke mi mem ne portis ecx cxapon sur kapo mia; dume
nek la jugxisto nek ia advokato demetis siajn sxvitajn perukojn.
Sed mia patro multe kolerigxis kiam mi rakontis al la supredirita
onklino Marinjo, cxion kion mi rimarkis en jugxejo. Mi do sercxadis
cxu tiu kolero estas vere rezultato de virseksa logiko, aux eble
nur simptomo de virseksa nelogika petoleco, neniel pli nobla ol
ia virina eco.
Iom post iom mi komencis dubi, cxu ekzistas efektive tiu cxi
pretendita diverseco de motivo aux de rezonmetodo en la agado de la
du seksoj. Cxar, apud tiama tempo, oni min kondukis al parado de
soldatoj en Hyde Park. Inter aliaj aferoj mi tuj observis kiel
eksterorde dikaj estis la brustoj de la soldatoj. Timante ian koleron
de la patro, mi ne kuragxis lin paroli pri tio cxi; sed la onklino
Manjo cxiam estis simpatia, tiam mi eksciigis al sxi mian naivan
sciemon.
"Ha, jes," diris sxi, "la soldatoj estas vatitaj." "Kio tio estas?"
mi demandis. "Nu," sxi respondis, "soldato portas artan
vestplibonajxon, tute same kiel sinjorino, nur en alia parto de la
vestajxo. La soldato gxin portas, kudritan al la brusto de sia
frako!"
Tiam mi rakontis al sxi pluan okazajxon. La paradtago estis blovega,
kaj la vento faligis la cxapelon de unu el la generaloj, kaj gxiaj
plumoj iom tordigxis. Milita servisto eklevis la cxapelon, kaj
alportis gxin al la generalo, kiu kolere signalis per la fingro, ke
estas unu plumo rompita kaj elstaranta. La servisto dolcxe eltiras la
kulpan plumon, plibonigas la tutan cxapelon, tiel lerte kiel
cxambristino de sinjorino, kaj la generala mosxtofine trankviligxas.
Tion auxdante mia onklino ekridetis, kaj diris, ke kelkafoje milita
fajrmangxanto zorgas pri sia ekstera vidigxo, tute tiel nerve kaj
precize kiel sinjorino la plej fasonema. Sxi ne diris cxu tio estas
pruvo efektiva de "logiko virseksa."
La tempo pasadis, kaj mi vizitis por la unua fojo la Cxambron de
Deputatoj (_House of Commons_), kie okazis longa kaj teda parolado,
per tiama famega politikisto. Jam tre ofte estis rakontita al mi, ke
la virina elokventeco estas rimarkinda pro trolongeco kaj
nekonsekvenco, kun granda manko da logiko. Tamen, je tiuj cxi
specialaj ecoj, la parolado de tiu politikisto estis kiel eble plej
"virina."
Mi brave kuragxis avizigi tion al mia patro, kiu, tiun cxi fojon,
felicxe, aprobis mian jugxon. Li ecx diris, ke li mem preferus pli la
babilajxon de kiu ajn maljunulino, ol auxskulti la sensencajxojn de
tia politikisto. Sed mi tiam ekmemoris, ke mia patro ne estis de sama
politiko kun tiu oratoro; kaj denove mi demandis min, cxu la patraj
vortoj estas vere rezultato de virseksa logiko, aux nur de propra lia
fantazio.
Antaux nelonge virseksa egoismo aux blindeco malpermesis al virino la
utilojn de plena edukiteco. Oni diris, ke la virinoj ne havas
suficxan cerbkapablon por atingi kaj profiti je la viraj studoj--la
matematiko, la sciencoj fizikaj, k.t.p. Ni nunuloj klare kaj gxoje
vidas kiel erarega estas tiel supozo.
Sed mi devas cxesigi mian plendon. En nunaj tagoj ni bone vidas, ke
ne ekzistas la pretendita fatala diferenco de cerbkapableco inter
la du seksoj, sed ke tio cxi estas nur afero de edukiteco kaj
ekzercado. Baldaux, sendube, ni cxiuj rekonos, ke la viro mankas la
helpon de la virino ankaux cxe la aferoj legxigantaj, koncernantaj la
felicxon de la tuta homaro; kaj ni gxojos je la neniigxo de la
malsagxa disputo, cxu viro aux cxu virino havas la ecojn la plej
necesajn kaj profitajn por efektivigi la progreson de cxiam
plibonigxonta komuna homa raso.