LA PEKETOJ DE EPPIE.

Eltirajxo el Silas Marner, de George Eliot, tradukita de G. C. Law.

_Silas Marner, gxis la alveno de nekonata knabineto cxe sia dometo,

estis sxparema kaj malfelicxa teksisto. Li kompatigxis je tiu cxi

infaneto, donis al sxi la nomon Eppie, kaj farigxis kvazaux sxia

patro._

Kiam Eppie havis tri jarojn, sxi estis ruza, kaj Silas devis uzi sian

paciencon kaj sagacecon. Sinjorino Dolly Winthrop, najbaro, diris al

li, ke punado estus bona por Eppie, kaj ke sxi devas esti varmigata,

kelkafoje, je mola loko.

"Certe, vi eble povas fari alie," diris Dolly penseme, "vi povos

ensxlosi sxin en la karbokelo. Mi tiel faris je mia fileto Aaron,

cxar mi ne deziris ekfrapi lin; sed mia koro ne permesis, ke mi lin

tie forlasu pli longe ol unu minuto. Tamen la tempo estis suficxa por

nigrigi lin, tiel ke li devis denove lavigxi kaj vestigxi. Tiu cxi

estis tiel bona, kiel bastoneto por li. Tial mi diras al via

konscienco, Sinjoro Marner, vi devas ion fari, aux la ekfrapadon, aux

la karbokelon. Vi estas la estro, kaj estas necese ke vi kontrolu

sxin."

Nu, Silas sagxe estis arangxinta largxan rubandon, per kiu li ligis

Eppie al la teksilo, kiam li estis okupata. Gxi estis ligata cxirkaux

sxia talio, kaj sxi povis atingi sxian liteton kaj sidigxi tie.

Dum somera mateno, Silas interesigxis je sia laborado, kaj ofte uzis

la tondilon. Eppie auxdis la kuriozan "klik, klik" kaj, observinte

gxian rezultaton, sxi akiris la logikan opinion, ke la sama rezultato

cxiam sekvas la saman kauxzon. La bruo de teksado komencis, kaj Silas

senpripense metis la tondilon apud Eppie. Silente, kiel museto, Eppie

kaptis gxin. Tondinte la rubandon, sxi forkuris, tra la malfermita

pordo, en la kampojn, kie la sunlumo invitis sxin.

Dume Silas pensis ke sxia konduto estis pli bona ol kutime. Sed, kiam

li bezonis la tondilon, la terura okazo klarigxis. Li forkuris,

kriegante: Eppie, Eppie! kaj esploris la truegojn, en kiujn li

kredis, ke eble sxi estis falinta.... Tiam li trovis sxin,

sidante apud marcxo, gaje kunparolante sxian boteton, kiun sxi estis

uzinta kiel sitelo, por plenigi huftrueton, dum sxia nuda piedeto

komforte kovrigxis je oliv-verda slimo.

Silas, gxojega je la eltrovo de sia trezoro, ekkaptis sxin, kaj

kovris sxin je kisoj. Sed, kiam li estis alportinta sxin dome por la

necesa banado, li memoris pri la bezono puni Eppie. La ideo, ke sxi

ree forkurus, donis al li nekutimitan pripenson, kaj li decidigxis

uzi la karbokelon, kaveton apud la kameno: Eppie! li subite diris,

elmontrante sxiajn kotajn piedojn kaj vestajxojn: peketema Eppie tiel

forkuri! Eppie devos iri en la karbokelon, cxar sxi estis peketema!

Pacxjo devos meti sxin en karbokelon!

Li pensis, ke tio timigus sxin, kaj ke sxi ekplorus. Sed, anstataux

tio, sxi ekskuigxis sur lia genuo, kvazaux la propono estis cxarma

novajxo. Vidante, ke li devus severe agi, li metis sxin en la

karbokelon, kaj fermis la pordon. Dum momento, silentadis, sed tiam

venis krieto: Malfermigu! malfermigu! kaj Silas liberigis sxin,

dirante: Nu, Eppie, ci neniam ree estos peketema, aux ci devos iri en

la nigran malbelan karbokelon!

La teksado longatempe cxesadis tiun cxi matenon, cxar nun estis

necese lavi kaj vesti Eppie, sed Silas esperis ke tiu cxi punado

havus suficxan efikon, kvankam li estus volinta, ke sxi iom ploru.

Post duona horo, sxi estis purigita, kaj Silas turnis la dorson por

vidi, cxu li povus plibonigi la rubandon, sed poste li forjxetis

gxin, pensante ke sendube Eppie estos bona dum la restajxo de la

mateno. Li returnis meti sxin en sxian segxeton apud la teksilo, kiam

sxi lin rigardis kun vizajxo kaj manoj nigraj, kaj diris: Eppie estas

en la karbokelo!

The Esperantist, Vol. 1, No. 8 · 第 22 / 37 题