TERURIGA AVENTURO DE FERDINANDO, GRAFO FATHOM.

De Dro. Smollett, tradukita de D. H. Lambert, Espo. 9660.

Li foriris el la vilagxo post tagmezo, kondukite de sia gvidanto; jam

noktigxis, kiam li sin trovis meze de arbaro malproksime de homaj

logxejoj. La mallumo de la nokto, la silento kaj la soleco de la

loko, la formoj nedifinitaj de la arboj, kiuj apenaux vidigxis

cxirkauxe, etendante siajn strangegajn brancxojn tra la malklaro,

kunigxis kun lia malgxojo por senordigi lian fantazion, kaj prezenti

al lia imago terurigajn fantomojn. Kvankam li ne estis nature

supersticxema, eksterordinara teruro ekplenigis lian animon, kiu, iom

post iom, superis tutajn konsolojn de la racio kaj filozofio. Nek lia

koro sin sentis libera el la timo de la mortigxo. Por ke li foririgu

tiujn cxi malagrablajn revojn, li iniciatis interparoladon kun sia

gvidanto, kiu al li rakontis la historiojn de diversaj vojagxantoj,

kiuj estis rabitaj kaj mortigitaj de friponoj en la densajxoj de tiu

mem arbaro. En la dauxro de tiu cxi rakonto, kiu neniel helpis relevi

la pensojn de nia heroo, la kondukanto sxajnigis kauxzon por

malantauxenigxi, dum nia vojiranto dauxrigis siajn pasxojn, atendante

lian realvenon post kelke da minutoj.

Pri tio li tamen trompigxis; la piedfrapado de la alia cxevalo

farigxis malplie auxdebla, kaj fine tute estingigxis. Pro tiu cxi

cirkonstanco, ektimigite, Ferdinando haltis mezvoje, kaj auxskultadis

je la plej senspira atento, sed nenio rekompencis lian auxdadon, krom

la melankolia sopirado de la arboj, kiuj sxajne antauxdiris

alproksimantan ventegon. Pro kio la cxielo kuntiris vizagxon pli

malhelan, la fulmo ekbrilis, ekruligxis la tondro, kaj la blovegado,

ekmetante gxian vocxon per grandega mugxado, deiris en superakvego.

Pro tiu cxi okazo la kuragxo de nia heroo preskaux tute neniigxis; li

ja ekperdis la povon de la pripenso, kaj sin trovis efektive

malsekigitan antaux ol, kvazaux rekonsciigxante, li elpasis el la

vojo por protektigxi inter la cxirkauxkreskantaj arbetajxoj.

Rajdinte kelkajn hektometrojn en la arbaron, li staris sub areto da

altaj arboj, kiuj lin sxirmetis kontraux la ventego, kaj tiel lokite,

li konsiligis kun si mem pri tio, kion poste li devos fari. Li

divenis, ke sia kondukinto lin estis forlasinta dum kelke da tempo,

por ke li anoncu la alvenon de unu rajdanto al rabistaro, kun kiu li

konatigxis, kaj ke li nun devos fali en la manojn al ili, se li ne

havos la felicxon eviti ilian sercxon, kaj sin eltiri el la

implikajxoj de la arbaro.

Timigite de tiuj cxi antauxsentoj, li decidis konfidi al la kompato

de la fulmotondro, kiel la malpli malbona el du okazoj, kaj

antauxeniri per ia torda vojeto gxis kiam li sin liberigos

el la arbaro. Li tial direktis la cxevalan kapon en linion tute

kontrauxan al tiu de la cxefvojo kiun li jxus estis lasinta,

opiniante, ke la rabistoj sekvus per tiu cxi, por lin sercxi, kaj ke

la ideo neniam sin prezentus al ili, ke li volus eliri el la cxefvojo

por trairi nekonatan arbaron je la mallumo de kiel maltrankvila

nokto.

Tiamaniere li fine alvenis stepon, kaj, dauxrigis sian vojagxon, en

plena espero atingi vilagxon, kie sia vivo trovigxus senriska. Tuj li

de malproksime ekvidis kandeleton, kiun li rigardis kiel felicxa

steleto, kaj, rajdante tien rapidire, li sin trovis cxe la pordo de

solega dometo, en kiun lin lasis eniri maljunulino, kiu, sciigite, ke

li estis vojonperdinta vojiranto, ricevis lin gastame.

Kiam li sciigis per la mastrino, ke ne estas alia domo en multe da

mejloj, kaj ke sxi povos provizi al li bonan liton, kaj al la cxevalo

logxejon kaj avenon, li ekdankas la cxielon por sia felicxo,

faletinte sur tian modestan kajuton.

Li do konsentis pasi la nokton, sub la sxirmeco de la maljuna

dometanino, kiu lin komprenigis, ke sxia edzo, trancxlignisto, estis

foririnta cxe la plej proksiman urbon por vendi sian komercajxon, kaj

ke, pro la ventega vetero, eble li nur estis revenonta morgauxmatene.

Ferdinando ekzamenis la antikvan sorcxistinon per mil ruzaj demandoj,

al kiuj sxi respondis je tiom da versxajneco kaj naiveco, ke li

konkludis, ke ne estas ia dangxero. Festine vespermangxinte ovojn kaj

sxinkon, li petegis, ke sxi lin alkonduku al la dormocxambro, kie sxi

proponis, ke li kusxigxu.

Tial, je sxia montro, li supreniris ian sxtuparon en cxambron,

meblitan de lito sur kvar apogiloj. La planko estis duonplenigita de

pajlosxargxegoj.

Li sxajne kontentigxis je sia logxejo, kiu ja lin mirigis.

La afabla luigantino, avertinte ke li ne alproksimigxu la kandelon al

la flamigxemajxoj, foriris, kaj, ferminte la pordon, turnis la

sxlosilon de ekstere.

Ferdinando, kutimite esti singardema kontraux siaj kunuloj, havis

gravajn suspektojn, kiam li eltrovis, ke ne estis riglo interne sur

la pordo.

Sekve li proponis ekzameni akurate cxiun objekton en la cxambro; kaj

dum la esplorado li cxagrene trovis viran korpon, ankoraux varman,

kiu, antaux ne longe ponardite, kasxigis inter kelkaj pajlsxargxoj.

Tia eltrovo ne mankis inspiri en la brusto de Ferdinando nedireblan

teruron, cxar li certigxis, ke li mem renkontus la saman sorton

antauxtagigxo, se miraklo ne intervenu por lin protekti. Cxe la

unuaj transportoj de la timego, li alkuris al la fenestro,

intencante per gxi forkuri, sed li sciigxis, ke lia ekflugo efektive

estis malhelpita de fortaj feraj baroj. Tiam la koro ekbatis, la

haroj ekrektigxis, kaj la genuoj sxanceligxis. Liaj pensoj estis

plenaj de antauxsentoj de la morto, lia konscienco aperis kvazaux

atestanto kontraux li, kaj per dezirego preskaux supernatura li tuj

rapidis elpensi rimedojn por sinkonservo. Tion, kion en cirkonstancoj

malpli interesaj, lia imago ne kuragxus, li mem senkompate

entreprenis.

Li senvestigis la korpon, kiu kusxis sangadanta inter la pajlaro.

Gxin brake alportinte en la liton li gxin ordigis tiel, kiel

prezenti la aperon de dormanto. Tiam, estinginte la lumon, li

ekokupis la spacon de kie la korpo estis translokita, kaj, tenante

sxargitan pistolon per cxiu mano, li atendis la sekvon de tiu

bravegeco, kiu ofte devenas senpere el la malespero.

Cxe noktomezo li auxdis la sxovadon de piedoj suprenirantaj la

sxtuparon; oni malfermis silente la pordon, kaj li vidis la ombrojn

de du viroj promenantaj al la lito.

(_Finigota en la Julia Gazeto_).

The Esperantist, Vol. 1, No. 8 · 第 21 / 37 题