Foje, sxi rakontis al mi tiun cxi historieton:--

"Tagon mi eniris pregxejon por konfesi min, sed, ektimante, ke

mia konfesprenanto min riprocxus pro mia longa forestado, mi

enmetis en mian veston la sonoretantan posxhorlogxon por ke gxi,

per gxia sonorado, dolcxigu la ekkolerantan pastron.

"Sed mi multe miris kiam li nenion diris pri mia longa foresto, kaj

li pacience min auxskultadis. Subite la posxhorlogxo rompigis la

pregxejan silenton! 'Kio do estos?' demandis la konfesprenanto.

'Valso,' mi tuj respondis. 'Mi bone auxdas, ke gxi estas valso, sed

kiu estas tiu malpiulo, ludi muzikon dum la konfeso?' ektondris la

pastro.

"'Pardonu, pastro, tiu malpiulo estas mia posxhorlogxo. Jen gxi

estas,' kaj mi eltiris la malfelicxan valoragxon, kies sonorado jam

cxesis. Sed, pro mia rapideco, mi tusxis la muzikan risorton kaj

denove gxi sonadis, sed tiun cxi fojon mazurkon!

"Mi paligxis, sed la pastro rugxigxis pro kolero, kaj tuj eliris el

la konfesejo. Pro tio, mi igxis kiel sxtona statuo, kun la

posxhorlogxo cxiam sonanta la mazurkon al la cxeestantaj pregxantoj!"

The Esperantist, Vol. 1, No. 8 · 第 18 / 37 题