Originale verkita Skizo de Esperantisto 8384.
Cxu vi konis mian avinon?
Jen do estas sxia portreto: Sxi mortis nauxdek ses jara, kaj sxia
kuracisto diris, ke sxi mortis kiel birdo--eble li volis signifi "pro
natura morto," kaj mi diras: "Pro maljuneco."
Kia ajn la kauxzo, mia avino apartenis al belaj tipoj de antikvaj
nobelaj maljunulinoj, kies pentrajxojn ni rimarkas cxe antikvaj
familioj.
Cxiam apud la fenestro aux trikante, aux petante de Dio favorojn por
sxia malgranda familio, sxi estis, kiel mi sxin memoras, ankoraux
bela, spite sxia maljuneco.--Maloftaj argxentaj haroj, bluaj okuloj,
roza vizagxo, plenaj vangoj kaj blankaj dentoj--jen estas memora
fotografajxo.
Pri sxia hejma vivado, mi nur diros, ke sxi estis vera modelo de
korboneco kaj pacienco. Nu, sxi posedis kuriozan posxhorlogxon, kiu,
cxiun kvaronhoron, sonadis valson aux polkon, per speciala
mehxanismo.