PRI SCIENCAJ AFEROJ.

Pri la periskopo, la okulo de la moderna submara boato, kaj unu el la

plej gravaj kunhelpantoj rilate al gxi, la _Globe_ de Aprilo 15,

1904, en gxia kolono _Sciencaj Ehxoj_, donas la sekvantan sciigon,

kiu posedas specialan intereson, dank' al la preskauxa perdo de la

Brita submara boato "A1."

La _Scienca Ameriko_ traktas pri tiu cxi okazintajxo apud la Nab, kaj

rimarkas pri la limigata vido de tiu periskopo, kiu, direktite al

la proksimigxanta sxipo, mankis montri la fatalan vaporsxipon.

Plibonigita periskopo antaux ne longe priskribigxis en la Aldono al

la _Scienca Ameriko_. Gxi havas kvin apartajn vitrojn, kvar

rigardas je la kvar kvartoloj de la kompaso kaj ebligas la marveturanto

vidi la tutan horizonton. Kaj la kvina vitro antauxen rigardas,

kaj figuras gxuste la veran grandecon de la vidataj objektoj.

Tiu cxi nova periskopo suficxus dum klara kaj trankvila vetero, sed,

kiel rimarkas la jxurnalo, "la konfuzoj de blindeco" ekatingas cxiujn

Submarboatojn, kiam blovas la vento, kaj la maro levigxas. Tiam, pro

la subakvigxo de la boato, la periskopo luligas, kaj la marsxauxmo

kovras la vitron de la tubo.

Iu devas elpensi metodon por auxtomate teni la vidlinion de la

periskopo en situacio ebena.

The Esperantist, Vol. 1, No. 8 · 第 19 / 37 题