La montaj pintsuproj dormas; valoj, rokoj kaj kavernoj _silentas_.
_El la greka lingvo de Alkmano._
„Aŭskultu _min_“, diris la Demono, metante la manon sur mian kapon.
„La regiono, pri kiu mi parolas, estas malgaja regiono en Libjo apud
la bordo de la rivero Zairo. Kaj ne ekzistas tie la kvieto, nek la
silento.
La akvo de la rivero havas nuancon safranan kaj malsanecan, kaj ĝi
fluas, ne antaŭen al la maro, sed tremas por ĉiam kaj por ĉiam sub
la ruĝa okulo de la suno, per tumulta kaj konvulsia movo. Ĉe ambaŭ
flankoj de la ŝlima lito de la rivero etendiĝas je multaj mejloj
pala dezerto el nimfeoj gigantaj. Ili sopiras unu al la alia en tiu
soleco, kaj streĉas al la ĉielo siajn longajn kaj palegajn kolojn,
kaj balancas tien kaj reen siajn eternajn kapojn. Kaj de inter ili
elvenas malklara murmuro, kiel la plaŭdo de subtera akvo. Kaj ili
sopiras unu al la alia.
Sed ekzistas limo al ilia lando, la limo de la malluma, terura,
altega arbaro. Tie, same kiel la ondoj ĉirkaŭ la Hebridoj, la
malalta subkreskaĵo agitiĝas konstante. Sed ne venas vento trans la
ĉielon. Kaj la altaj praaj arboj svingiĝas ĉiame tien kaj reen,
kun krakega kaj fortega sono. Kaj de iliaj altaj suproj, unu post unu
gutas eternaj rosoj. Kaj ĉirkaŭ la radikoj strangaj venenaj floroj
kuŝas, tordiĝante dum maltrankvila dormo. Kaj supre, kun susuro
kaj laŭta bruo, la grizaj nuboj rapidas okcidenten ĉiame, ĝis ili
ruliĝas, kiel kaskadego super la fajran muron de la horizonto. Sed
ne venas vento trans la ĉielon. Kaj apud la bordo de la rivero Zairo
ne troviĝas la kvieto, nek la silento.
Nokte estis kaj la pluvo falis; kaj falante ĝi estis pluvo, sed
falinte ĝi estis sango. Kaj mi staris sur la marĉo inter la altaj
nimfeoj kaj pluvis sur mian kapon -- kaj la nimfeoj sopiris unu al la
alia en la soleno de sia soleco.
Kaj subite, la luno leviĝis tra la maldensa fantoma nebuleto, kaj
aspektis el karmezina koloro. Kaj miaj okuloj ekvidis grandan grizan
rokon, kiu staris apud la bordo de la rivero kaj estis lumigata de
la lumo kaj de la luno. Kaj la roko estis griza, kaj fantoma, kaj
alta -- kaj la roko estis griza. Sur ĝia antaŭo troviĝis literoj
ĉizitaj en la ŝtono kaj mi marŝis tra la marĉo kaj la nimfeoj,
ĝis mi alvenis apud la bordo, por ke mi legu la literojn sur la
ŝtono. Sed mi ne povis deĉifri ilin. Kaj mi estis reironta en la
marĉon, kiam la luno brilis per pli forta ruĝo, kaj mi turniĝis
kaj rigardis denove la rokon kaj ankaŭ la literojn. Kaj la vorto
estis ‚la soleco‘.
Kaj mi rigardis supren kaj vidis viron sur la supro de la roko;
kaj mi min kaŝis inter la nimfeoj, por ke mi eltrovu la agojn de
la viro. Kaj la viro estis altkreska kaj majesta forme, kaj estis
volvita de la ŝultroj ĝis la piedoj per la togo de antikva Romo.
Kaj la konturoj de lia figuro estis malprecizaj, sed liaj trajtoj
estis la trajtoj de diaĵo; ĉar la mantelo de la nokto, kaj de la
nebulo, kaj de la luno, kaj de la roso, estis lasinta nekovritaj la
trajtojn de lia vizaĝo. Kaj lia frunto estis alta pro penso, kaj lia
okulo ekstaza pro mizero; kaj en la malmultaj sulkoj de lia vango mi
legis la fabelojn pri malĝojo kaj lacego kaj abomeno pro la homaro,
kaj dezirego al soleco.
Kaj la viro sidiĝis sur la rokon kaj klinis sian kapon sur sian
manon, kaj elrigardis sur la solecon. Li rigardis malsupren en la
malaltan, maltrankvilan subkreskaĵon, kaj supren en la altegajn
praajn arbojn, kaj pli supren al la susuranta ĉielo kaj en la
karmezinan lunon. Kaj mi kuŝis kviete, ŝirmata de la nimfeoj; kaj
observis la agojn de la viro; kaj la viro tremis en sia soleco -- sed
la nokto ekforiĝis kaj li sidadis sur la roko.
„Kaj la viro turnis sian rigardon for de la ĉielo kaj elrigardis sur
la malgajan riveron Zairo, kaj sur la flavan, abomenan akvon, kaj sur
la palajn legiojn de la nimfeoj. Kaj la viro aŭskultis la sopirojn
de la nimfeoj, kaj la murmurojn, kiuj suprenvenis de inter ili. Kaj
mi kuŝadis en mia kaŝejo kaj observis la agojn de la viro. Kaj la
viro tremis en la soleco -- sed la nokto ekforiĝis kaj li sidadis
sur la roko.
Tiam mi iris malsupren en la internejojn de la marĉo, kaj vadis
for inter la dezerto el nimfeoj, kaj vokis al la hipopotamoj, kiuj
loĝis inter la lagetoj en la internejoj de la marĉo. Kaj la
hipopotamoj aŭdis mian vokon kaj venis, kune kun la behemoto[15], al
la malsupro de la roko, kaj muĝis laŭte kaj terure sub la luno. Kaj
mi kuŝiĝis en mian kaŝejon kaj observis la agojn de la viro. Kaj
la viro tremis en la soleco. Sed la nokto ekforiĝis kaj li sidadis
sur la roko.
Tiam mi malbenis la veteron per la malbeno de tumulto, kaj terura
ventego kolektiĝis en la ĉielo tie, kie antaŭe ne blovis vento.
Kaj la ĉielo paliĝis pro la forto de la ventego -- kaj la pluvo
batis sur la kapon de la viro -- kaj la diluvoj de la rivero fluegis
malsupren -- kaj la rivero turmentiĝis en ŝaŭmon -- kaj la nimfeoj
akre kriis en siajn bedojn -- kaj la arbarego defalis antaŭ la vento
-- kaj la tondro rulmuĝis, kaj la fulmo ekbrilis -- kaj la roko
ŝancelis plene ĝis sia fundamento. Kaj mi kuŝadis en mia kaŝejo
kaj observis la agojn de la viro. Kaj la viro tremis en la soleco;
sed la nokto ekforiĝis kaj li sidadis sur la roko.
Tiam mi koleriĝis kaj malbenis, per malbeno de _silento_, la
riveron, kaj la nimfeojn, kaj la venton, kaj la arbaregon, kaj
la ĉielon, kaj la tondron, kaj la sopirojn de la nimfeoj. Kaj
ili fariĝis malbenitaj, kaj iĝis _silentaj_. Kaj la luno ĉesis
ŝanceli supren laŭ sia vojo sur la ĉielo -- kaj la tondro mortis
-- kaj la fulmo ne ekbrilis -- kaj la nuboj pendis senmove -- kaj la
akvoj defalis ĝis sia ĝusta nivelo, kaj restis -- kaj laŭ arboj
ĉesis svingiĝi -- kaj la nimfeoj ne plu sopiris -- kaj ne aŭdiĝis
plu la murmuro de inter ili, nek ia nuanco de sono tute tra la
vastega senlima dezerto. Kaj mi rigardis la literojn sur la roko, kaj
ili estis ŝanĝitaj -- kaj la literoj estis ‚la silento‘.
Kaj miaj okuloj ekvidis la vizaĝon de la viro, kaj lia vizaĝo
aspektis pala pro teruro. Kaj rapide li levis la manon de sia kapo,
kaj stariĝis sur la roko kaj aŭskultis. Sed aŭdiĝis nenia voĉo
tute tra la vastega senlima dezerto, kaj la literoj sur la roko estis
‚la silento‘. Kaj la viro tremegis kaj forturnis la vizaĝon kaj
kuris for rapide, tiel, ke mi ne lin vidis plu.“
* * * * *
Nu, troviĝas multaj belaj rakontoj en la libroj de la magiistoj,
en la ferligitaj libroj de la magiistoj. En tiuj ĉi, mi diras,
troviĝas gloraj historioj pri la ĉielo kaj pri la tero, kaj pri la
fortega maro -- kaj pri la ĝenioj, kiuj superregas la maron, kaj la
teron, kaj la altan ĉielon. Troviĝas ankaŭ multe da lernaĵo en la
diroj, kiuj diriĝis per la Sibiloj, kaj sanktaj, sanktaj aĵoj estis
aŭdataj antikvece de la mallumaj folioj, kiuj tremas ĉirkaŭ Dodono
-- sed, kiel Alaho vivadas, tiun fabelon, kiun la Demono rakontis al
mi, dum li sidis flanke de mi sub la ombro de la tombo, mi konsideras
la plej mirinda el ĉiuj! Kaj, kiam la Demono finis sian rakonton,
li falis reen en la kavon de la tombo kaj ridis. Kaj mi ne povis
ridi kune kun la Demono, kaj li malbenis min pro tio, ke mi ne povas
ridi. Kaj la linko, kiu loĝas eterne en la tombo, eliris el ĝi
kaj kuŝiĝis ĉe la piedoj de la Demono, kaj rigardis fikse lian
vizaĝon.