Ploru, ho ploru, okuloj, droniĝu en akvo,
Ĉar metis la parto de mi la ceteron en tombo.
_El la franca lingvo de Corneille._
Mi ne tute povas rememori nun, kiam aŭ kie mi unue konatiĝis kun
tiu vere belaspekta viro, Brevet-brigadestro-generalo Johano A. B. C.
Smith. Iu ja prezentis min al la sinjoro, mi estas certa -- ĉe
iu publika kunveno, mi bone scias -- kunvokita pro io tre grava,
sendube, -- ĉe iu aŭ alia loko, mi sentas min konvinkita -- kies
nomon mi neklarigeble estas forgesinta. La vero estas tio, ke la
prezento akompaniĝis, miaflanke, per tiagrade maltrankvila embaraso,
kiel efikis malhelpi iun definitivan impreson pri tempo aŭ loko. Mi
estas korpnature timema -- tio, ĉe mi, estas familia difekto, kaj mi
ne povas malhelpi ĝin. Speciale, la plej iometa ŝajno de mistero --
de iu punkto, kiun mi ne ĝuste povas kompreni -- tuj efikas meti min
en kompatinde ekscititan staton.
Estis io, iel, rimarkinda -- jes, _rimarkinda_, kvankam tiu ĉi
estas nur malforta termino esprimi mian plenan ideon -- pri la tuta
individueco de la dirita persono. Li staris, eble, alte je ses
futoj, kaj posedis personecon aparte imponan. Plenigis la tutan
viron eminenta mieno, kiu montris altan edukadon, kaj aludetis altan
devenon. Pri ĉi tiu temo -- la persona aspekto de Smith -- estante
detala, mi trovis specon de melankolia kontentiĝo. Lia hararo certe
honorus iun ajn Bruton; nenio povis esti pli riĉe flua, aŭ posedi
pli belan brilon. Ĝi estis gagate[11] nigra -- kiu ankaŭ estis la
koloro, aŭ pli prave la nekoloro de liaj neimageblaj vangharoj. Oni
rimarkos, ke mi ne povas paroli pri tiuj ĉi sen entuziasmo; eĉ ne
estus troe; se mi dirus, ke ili estis la plej bela aro de vangharoj
sub la suno. Iuokaze, ili ĉirkaŭis, kaj iafoje parte ombris buŝon
absolute neegalitan. Jen estis la plej glate ebenaj, kaj la plej
brile blankaj el ĉiuj imageblaj dentoj. De inter ili, je ĉiu propra
okazo, elvenis voĉo kun superega klareco, melodio kaj forteco.
Rilate la okulojn, ankaŭ, mia konatulo estis plejsupere provizita.
Iu el tia paro egale valorus duon da ordinaraj okulaj organoj. Kolore
ili estis avelaj, treege grandaj kaj lumaj, kaj perceptebliĝis en
ili, foje kaj ree, ĝuste tiu kvanto da interesa oblikveco, kiu
aldonas signifon al la esprimo.
La brusto de la generalo estis sendube la plej bela brusto, kiun mi
iam vidis. Eĉ por via vivo, vi ne povus trovi ian difekton ĉe ĝiaj
mirindaj konturoj. Tiu ĉi malofta strangeco kontrastis tre bone
paron da ŝultroj, kiu estus kaŭzinta ruĝiĝon eniri la vizaĝon
de la marmora Apolo pro konscia malsupereco. Mi havas pasion por
belegaj ŝultroj kaj povas diri, ke mi neniam vidis iujn perfektajn
antaŭe. La tutaj brakoj estis admirinde formitaj. Kaj la malsupraj
membroj ne estis malpli superegaj. Tiuj ĉi estis, efektive, la plej
bonegaj el bonaj kruroj. Ĉiu spertulo pri tiaj aferoj konfesis, ke
liaj kruroj estas bonaj. Ili havis nek tro multe nek tro malmulte
da karno -- nek krudecon, nek trodelikatecon. Mi ne povis imagi pli
gracian kurbon ol tiun de la _os femoris_, kaj troviĝis ĝuste
tia elstaraĵo malantaŭ la fibulo, kiu necesas por formi korekte
proporcian tibikarnon. Mi volas, pro Dio, ke mia juna kaj talenta
amiko, la skulptisto Pecsurpeco, nur estus vidinta la krurojn de
Brevet-brigadestro-generalo Johano A. B. C. Smith.
Sed kvankam viroj tiel absolute belaspektaj ne troviĝas tiel
abundaj kiel kialoj aŭ rubusoj, tamen mi ne povas igi al mi
kredi, ke la _rimarkinda_ io, kion mi ĵus aludis -- ke la stranga
„mi--ne--scias--kion“, kiu ĉirkaŭis mian novan konatulon --
kuŝas tute, aŭ eĉ iom ajn, en la superega boneco de liaj korpaj
naturdotoj. Eble oni povas rilatigi ĝin al la _mieno_ -- sed
pri tio, ankaŭ, mi ne povas pretendi certecon. Montriĝis certe
precizeco, aŭ eĉ eble, rigideco en lia sinteno -- grado de
malrapida, kaj, se mi permesiĝas tiel esprimi ĝin, de orta
precizeco en ĉiuj liaj movoj, kiu, rimarkite pri pli malgranda
figuro, estus enhavinta la plej iometan nuancon de afekto, fiimponeco
aŭ nelibereco, sed kiun, rimarkitan pri sinjoro kun liaj sendubaj
mezuroj, volonte oni estus atribuanta al rezervemo, memfiero -- aŭ
mallonge, al laŭdinda scio pri tio, kion meritas kolosaj proporcioj.
La bonkora amiko, kiu min prezentis al generalo Smith, flustris
en mia orelo kelkajn vortojn komentajn pri la viro. Li estas tre
_rimarkinda_ viro -- _tre_ rimarkinda viro -- fakte, unu el la plej
rimarkindaj viroj de sia propra periodo. Li estas aparta favorato
ankaŭ de la sinjorinoj -- precipe pro sia alta reputacio pri
kuraĝo.
„Tiupunkte li staras sen rivalo -- efektive li estas nepra desperado
-- absoluta fajrmanĝanto, senerare“, diris mia amiko, kaj treege
mallaŭtigis sian voĉon, travibrigante min per la mistero en sia
tono.
„Absoluta fajrmanĝanto, sen _ia_ eraro. Li montris _tion_, mi opinias,
efike dum la grandega marĉa batalo, sude, kontraŭ la Bugabuaj kaj
Kikapuaj Indianoj.“ (Jen mia amiko malfermis larĝe siajn okulojn.)
„Benu mia animo! sango kaj tondro! kaj ĉio tio! -- Mirindaĵoj de
kuraĝo! -- vi estas aŭdinta, kompreneble? -- vi scias, li estas la
homo --“
„Homo viva! _kiel_ vi sanas? Nu! _kiel_ vi fartas? tre ĝojas vidi
vin, treege!“ nun interrompe diris la generalo mem, ekprenante la
manon de mia kunulo dum li alproksimiĝis, kaj kliniĝante rigide
sed profunde, kiam mi estis prezentata. Mi tiam pensis, kaj mi
ankoraŭ tiel opinias, ke mi neniam aŭdis pli fortan voĉon, nek
vidis pli bonan aron da dentoj; sed mi _devas_ diri, ke mi bedaŭris
interrompon je tiu momento, ĉar pro la flustroj kaj subsugestioj de
mia amiko, mia intereso tre ekscitiĝis pri la heroo de la Bugabua
kaj Kikapua militiro.
Tamen, la rave klariga parolo de Brevet-brigadestro-generalo Johano
A. B. C. Smith baldaŭ plene forpelis tiun ĉi ĉagrenon. Mia amiko
nin forlasis tuj, kaj ni ĝuis sufiĉe longan konversacion, kaj mi
troviĝis ne nur plaĉata sed _reale_ instruata. Mi neniam aŭdis pli
fluan parolanton, nek viron kun pli da ĝenerala scio. Pro taŭga
modesteco li neniam, spite tion, tuŝis la temon, kiun mi tiam plej
deziris diskuti -- mi aludas la misterajn cirkonstancojn ĉirkaŭ la
Bugabua milito -- kaj miaparte, tio, kio mi konjektas estas taŭga
delikata sento, malpermesis ke mi komencu la temon, kvankam vere,
mi treege estis tentata tion fari. Mi rimarkis ankaŭ, ke la brava
soldato preferas temojn kun filozofia intereso, kaj ke li ĝojas
speciale komenti pri la rapida antaŭeniro de meĥanika inventado.
Efektive, kien ajn mi kondukis lin, al tiu ĉi punkto li revenis.
„Tute ne estas io, kio similas ĝin“, li diradis, „ni estas mirinda
popolo, kaj ni vivas dum mirinda epoko. Falŝirmiloj kaj fervojoj
-- homkaptiloj kaj gardpafiloj! Niaj vaporŝipoj troviĝas sur
ĉiu maro, kaj la Nassaŭa pakboata balono estas ekironta regulajn
vojaĝojn (veturpago nur dudek funtojn sterlingajn) inter Londono
kuj Timbuktuo. Kaj kiu povas kalkuli la grandegan influon sur socian
vivon, sur la artojn, sur komercon, sur literaturon, kiu estos la
tuja rezulto de la grandaj principoj de elektra magnetismo. Nek
ankaŭ estas tio ĉi la tuto, mi certigu vin! Troviĝas efektive,
neniu fino por la antaŭeniro de l’ inventado. La plej mirindaj,
la plej geniaj -- kaj, mi aldiru, sinjoro -- sinjoro -- Tompsono,
mi kredas, estas via nomo -- mi aldiru, mi diras, la plej _utilaj_,
la plej vere _utilaj_ meĥanikaj elpensaĵoj ĉiutage ekaperas kiel
agarikoj, se mi estas permesata tiel ĝin esprimi, aŭ pli figure,
kiel -- a--akridoj -- kiel akridoj, sinjoro Tompsono -- ĉirkaŭ nin
kaj -- a--a--a-- ĉirkaŭ nin.“
Tompsono verdire, ne estas mia nomo, sed ne necesas diri, ke
mi forlasis generalon Smith kun pliigita intereso pri li, kun
pliigita estimo pri lia konversacia povo, kaj profunda sento pri la
netakseblaj privilegioj, kiujn ni ĝuas, vivante dum tiu ĉi epoko de
meĥanika inventado. Mia scivolo tamen, ne tute estis kontentigita,
kaj mi decidis faradi tujan esploron inter miaj amikoj, koncerne je
la Brevet-brigadestro-generalo mem, kaj aparte koncerne la grandegajn
okazojn, _quorum pars magna fuit_[12], dum la Bugabua kaj Kikapua
militiro.
La unua oportuno, kiu sin prezentis, kaj kiun (bedaŭrinde) mi neniel
skrupulis ekkapti, okazis ĉe la preĝejo de lia pastra moŝto,
D-ro Tamburvokuilin, kie mi troviĝis unu dimanĉon, precize je
predika tempo, ne nur sur la sidejo, sed ankaŭ flanke de tiu inda
kaj informema mia amikino, fraŭlino Tabito T. Tiel sidante, mi
min gratulis, kaj tre racie, pri la tre feliĉa aferstato. Se iu
scias ion pri Brevet-brigadestro-generalo Johano A. B. C. Smith,
tiu persono, por mi ŝajnis certe, estas fraŭlino Tabito T. Ni
telegrafis kelkajn signalojn, kaj tiam komencis, subvoĉe, viglan
konversacion.
„Smith!“ ŝi diris, responde al mia tre serioza demando, „Smith!
-- kio, ne generalo Johano A. B. C.? Benu min, mi kredis, ke vi
_scias_ ĉion pri _li_! Tiu ĉi estas mirinde inventema epoko!
Terura afero tio estis! Sangema aro da friponoj la Kikapuoj! Batalis
kiel heroo -- mirindaĵoj de kuraĝo -- nemortebla fameco! Smith,
Brevet-brigadestro-generalo Johano A. B. C.! Nu, vi scias, li estas
la homo --“
„La homo“, jen interrompis D-ro Tamburvokuilin laŭtegvoĉe, kaj kun
pugnofrapo, kiu preskaŭ defaligis la katedron sur nin. „La homo,
kiu naskiĝas de virino, havas nur mallongan tempon por travivi; li
kreskas kaj estas detranĉita kiel floro!“ Mi glitis al la fino de la
sidejo, kaj rimarkis per la koleretaj rigardoj de la pastro, ke la
kolero, kiu preskaŭ estis fatala por la katedro, estas incitita de
la flustroj de l’ fraŭlino kaj mi. Ne restis ia helprimedo; do ni
submetiĝis sufiĉe kompleze kaj aŭskultis, per la tuta martiriĝo
de digna silento, la ceteron de tiu tre bona prediko.
La proksiman vesperon mi troviĝis iom malfrue, vizitante la
Rantapolan teatron, kie mi kredis min certa tuj kontentigi mian
scivolon, nur per paŝo en la loĝion de tiuj ravaj specimenoj de
afableco kaj ĉionscieco, fraŭlinoj Arabelo kaj Mirando Konanto. Tiu
bona tragediisto, Klimakso, estis ludanta tiun tagon al tre homplena
teatro, kaj mi spertis iom da malfacileco, farante komprenitaj miajn
dezirojn; speciale ĉar nia loĝio staris tute apud la kulisoj kaj
plene superrigardis la scenejon.
„Smith?“ diris fraŭlino Arabelo, kiam ŝi fine komprenis la kialon
de mia demando; „Smith? kio, ne generalo Johano A. B. C.?“
„Smith?“ demandis Mirando penseme. Dio min benu, ĉu vi iam vidis pli
belan figuron?“
„Neniam, fraŭlino, sed _nun_ diru al mi --“
„Aŭ tiel neimiteblan gracion?“
„Neniam, je mia vorto! sed, mi petas, informu min --“
„Aŭ tiel justan ŝaton pri scenaj efektoj?“
„Fraŭlino, --“
„Aŭ pli delikatan senton pri la veraj belecoj de Shakespeare? Estu
sufiĉe kompleza rigardi tiun kruron!“
„La diablo!“ kaj mi turniĝis ree al ŝia fratino.
„Smith!“ ŝi diris. „Kio, ne generalo Johano A. B. C.? Terura afero
tiu estis, ĉu ne? Teruraj friponoj, tiuj Bugabuoj -- sovaĝaj, kaj
tiel plu -- sed ni vivas dum mirinde inventema epoko! Smith! Ho, jes!
eminenta viro! absoluta desperado -- nemortebla fameco -- mirindaĵoj
de kuraĝo! Neniam aŭdis!“ (tiu ĉi dirata per akra krio). „Benu
mian animon! Nu, li estas la _man_--[13]“.
„_Man_dragoro,
Kaj ĉiu dormigilo en la mondo
Ne lulos iam vin al tiu dolĉo --
La dormo de hieraŭ“ --
ekkriegis jen Klimakso apud mia orelo, kaj svingis la tutan tempon
sian pugnon antaŭ mia vizaĝo, laŭ maniero kiun mi ne _povis_
toleri, nek _intencis_. Mi forlasis tuj la fraŭlinojn Konanton, iris
rekte malantaŭ la scenejon, kaj donis al la fripono tian bategon,
kian mi esperas, ke li memoros ĝis sia mortotago.
Ĉe la vespera festeno de la rava vidvino sinjorino Katrino Atuto
mi fidis, ke mi ne trafos similan ĉagrenon. Sekve, tuj kiam mi
troviĝis kontraŭ mia bela gastigantino ĉe la kartluda tablo, mi
faris tiujn demandojn, kies solvo estis iĝinta afero tiel necesa por
mia animpaco.
„Smith?“, diris mia kunludantino. „Kio! ne generalo Johano A. B. C.?
Terura afero tiu estis, ĉu ne? Karooj, ĉu vi diris? Teruraj
friponoj tiuj Kikapuoj! Ni ludas _viston_, se vi bonvolas, sinjoro
Klaĉo -- tamen, tiu ĉi estas la epoko de l’ inventado, tre certe;
_la_ epoko _par excellence_ -- ĉu parolas france? -- ho, absoluta
heroo -- absoluta desperado? -- ĉu _neniun keron_, sinjoro Klaĉo?
-- mi ne kredas tion -- nemortebla fameco, kaj tiel plu mirindaĵoj
de kuraĝo! Neniam aŭdis!! Nu, benu min, li estas la homo --“.
„Hommo? kapitano Hommo? jen kriegis iu eta ina entrudanto el la
plej malproksima angulo de la ĉambro. „Ĉu vi parolas pri kapitano
Hommo kaj la duelo? Ho, mi _devas_ aŭdi; diru, mi petas -- daŭrigu
sinjorino Atuto! _bonvole_ daŭrigu!“ kaj daŭrigi sinjorino Atuto
ja komencis, pri iu kapitano Hommo, kiu estis aŭ mortpafigita
aŭ pendigita, aŭ devus esti kaj mortpafigita kaj pendigita.
Jes, sinjorino Atuto daŭrigis, kaj mi -- mi finis -- la viziton.
Ne okazus iu ŝanco por aŭdi plu tiun ĉi vesperon, rilate al
Brevet-brigadestro-generalo Johano A. B. C. Smith.
Tamen, mi min konsolis per la pripenso, ke la tajdo de malbonŝanco
ne povas flui kontraŭ mi ĉiam, kaj tial mi decidis fari fortan
penon pro informaĵo ĉe la balo de tiu sorĉa anĝeleto, la gracia
sinjorino Pirueto.
„Smith?“ diris sinjorino Pirueto, dum ni kirliĝis kune en la zefira
danco, „Smith? kio! ne generalo Johano A. B. C.? Terura afero, tiu
kontraŭ la Bugabuoj, ĉu ne? Teruraj kreitaĵoj, tiuj Indianoj!
_Bonvole_ elturnu viajn piedfingrojn! Mi reale estas hontema pri
vi -- homo kun granda kuraĝo, la kompatindulo! -- sed tiu ĉi
estas mirinda epoko por inventado -- Ho! oho! mi estas spirmanka --
absoluta desperado -- mirindaĵoj de kuraĝo! _Neniam aŭdis_!!. Ne
povos kredi tion -- mi devas sidiĝi kaj informi vin -- Smith! nu, li
estas la _man_ --“
„Man_fred_, mi diras al vi!“ jen kriaĉis fraŭlino Klerulino,
dum mi kondukis sinjorinon Pirueton al seĝo. „Ĉu iu iam aŭdis
ion similan? Ĝi estas Man_fred_, mi diras, kaj tute neniel ajn
Man_frajdej_[14].“ Jen fraŭlino Klerulino manvokis min, laŭ tre
peremptora maniero; kaj mi deviĝis, ĉu aŭ ne volonte, forlasi
sinjorinon Pirueton por decidigi disputon rilate la titolon de certa
poezia dramo de Lordo Byron. Kvankam mi diris tre baldaŭ, ke la vera
titolo estas Man_frajdej_, kaj tute neniel Man_fred_, tamen, kiam mi
revenis por serĉi sinjorinon Pirueton, ŝi ne estis trovebla, kaj
mi forlasis la domon, kun tre akre malamika sento kontraŭ la tuta
klerulina gento.
Aferoj nun estis alprenintaj reale seriozan aspekton, kaj mi decidis
tuj viziti mian specialan amikon, sinjoron Teodoron Kavajon, ĉar mi
sciis, ke almenaŭ ĉi tie mi ricevos ion kiel definitivan informon.
„Smith?“ li diris per sia bonekonata kurioza maniero eltreni siajn
silabojn, „Smith? kio, ne generalo Johano A. B. C.? Sovaĝa afero,
tio kontraŭ la Kikapu--u--uoj, ĉu ne? Diru, ĉu vi ne opinias, ke
jes? Absoluta despera--a--ado -- tre bedaŭrinde, pro mia honoro!
Mirinde inventema epoko! -- mirinda--a--aĵoj de kuraĝo! Sed flanke
tion, ĉu vi iam aŭdis pri kapitano Hommo?“
„Kapitano Hommo estu kondamnita“, mi diris, „bonvolu daŭrigi vian
rakonton.“
„Hem! -- ho, nu! -- _toute la même cho--o--ose_, kiel ni diras en
Francujo. Smith, ĉu? Brigadestro-generalo Johano A. B. C.? Sed vere
(jen sinjoro Kavaĵo juĝis dece meti la fingron flanken de sia nazo)
„vere, vi ne volas sugesti nun, reale kaj malkaŝe kaj honeste, ke vi
ne scias ĉion pri tiu afero Smith-a, egale bone kiel mi, ĉu? Smith?
Johano A. B. C.? Nu, min benu, li estas la ho--o--omo--.
„Sinjoro Kavaĵo“, diris mi petege, „_ĉu_ li estas la homo kun la
fera masko?“
„N--e--e!“ li diris aspektigante sin sagaca, „nek la homo en la
lu--u--uno.“
Tiun ĉi respondon mi konsideris kiel signifa kaj absoluta insulto,
kaj tial forlasis tuj la domon, tre kolere, kun firma decido devigi
mian amikon, sinjoron Kavaĵon, al baldaŭa duelo pro lia nesinjora
konduto kaj malĝentileco.
Intertempe tamen, mi ne intencis esti malhelpata pri la informo
dezirata de mi. Unu rimedo restis por mi ankoraŭ. Mi iros al la
fonto de informo. Mi vizitos tuj la generalon mem, kaj postulos, per
precizaj vortoj, solvon de tiu ĉi abomeninda peco da mistero. Jen,
almenaŭ, ne troviĝos io oportuna por dubesenco. Mi estos klara,
certa, peremptora -- tiel malmola, kiel pasteĉokrusto, tiel konciza,
kiel Tacito aŭ Montesquieu.
Estis frue kiam mi vizitis la generalon, kaj li estis vestiĝanta;
sed mi pretekstis urĝajn aferojn kaj tuj alkondukiĝis en lian
litĉambron per maljuna negra valeto, kiu atendis atente dum mia
vizito. Enirante la ĉambron, mi ĉirkaŭrigardis, sed ne povis tuj
lin rimarki. Kuŝis granda kaj ekstreme kuriozaspekta pakaĵo el io
apud miaj piedoj sur la planko, kaj, ĉar mi ne sentiĝis la plej
bonhumora en la mondo, mi piedfrapis ĝin el mia vojo.
„Hem! Ahem! iom ĝentila tio estas, mi certe dirus!“ diris la
pakaĵo, per unu el la plej malgrandaj, kaj tute la plej komika el
voĉetoj, io inter knaro kaj fajfo, kiun mi iam aŭdis dum ĉiuj
tagoj de mia ekzisto.
„Ahem! iom ĝentila tio estas, mi opinias.“ Mi plene kriis pro teruro
kaj iris tangente al la plej malproksima fino de la ĉambro.
„Dio min benu, amiko mia“, denove fajfis la pakaĵo, „kio -- kio --
kio -- nu, kio _estas_ grava? Mi efektive kredas, ke vi tute ne konas
min.“
Kion mi _povis_ diri pri ĉio ĉi -- kion mi _povis_ diri? Mi
ŝanceliĝis al brakseĝo, kaj, kun rigardegaj okuloj kaj malfermita
buŝo, atendis la solvon de la mirindaĵo.
„Estas strange, ke vi ne konis min, tamen, ĉu ne?“ iom poste
refajfis la neklasifikeblaĵo, kiu, mi nun rimarkis, faras sur la
planko ian neklarigeblan manovron, tre analogia kun la surtirado de
ŝtrumpo. Nur unu sola kruro, tamen, estis videbla.
„Estas strange, ke vi ne konis min tamen, ĉu ne? Pompeo, alportu al
mi tiun kruron!“ Ĉe tio Pompeo alportis al la pakaĵo tre bonegan
korkan kvazŭ-kruron, jam vestitan, kiun ĝi alŝraŭbis al si rapide;
kaj tiam ĝi stariĝis antaŭ miaj okuloj.
„Kaj sanga batalo ĝi _estis_“ daŭris la aĵo, kvazaŭ monologe;
„sed certe oni ne devus batali kontraŭ la Bugabuoj kaj Kikapuoj kaj
atendi eliri el ĝi kun nura vundeto. Pompeo, mi dankos vin, se vi
alportos tiun brakon. Thomas (turniĝante al mi) estas sendube la
plej bona faristo de korkaj kruroj; sed, se vi iam bezonus brakon,
amiko mia, vi efektive devus lasi min rekomendi al vi Bishop-on“. Ĉe
tio Pompeo surŝraŭbis brakon.
„Ni trovis tion sufiĉe varmega laboro, vi povas kompreni. Nun, vi
hundo, surglitu miajn ŝultrojn kaj bruston. Petitt faras la plej
bonajn ŝultrojn, sed por brusto vi devas iri al Ducrow.“
„Brusto!“ mi diris.
„Pompeo, ĉu vi neniam intencas preti kun tiu peruko? La skalpado
estas kruda procedo malgraŭ ĉio; sed oni povas ricevi tiel bonan
perukon de De l’ Orme.“
„Peruko!“
„Nun, vi negraĉo, miajn dentojn. Por bona aro de tiuj ĉi, vi plej
bone agos irante tuj al Parmly; altaj prezoj sed bonega farado.
Mi glutis aron da bonegaj objektoj, tamen, kiam la granda Bugabuo
batfaligis min per la postaĵo de sia pafilo.“
„Postaĵo! -- faligis vin!! -- mia okulo!!“
„Ho jes, tio memorigas min! mia okulo; jen Pompeo, vi fripono,
enŝraŭbu ĝin. Tiuj Kikapuoj povas rapide elfrapi okulojn; sed tiu
D-ro Williams estas kalumniita viro malgraŭ ĉio; vi ne povas imagi
kiel bone mi vidas per la okuloj de li faritaj.“
Mi nun komencis percepti tre klare, ke la objekto antaŭ mi estas
nenio pli aŭ malpli ol mia nova konatulo Brevet-brigadestro-generalo
Johano A. B. C. Smith. La manipuloj de Pompeo estis kaŭzintaj, mi
devas konfesi, tre frapantan diferencon al la aspekto de lia persono.
La voĉo tamen, ankoraŭ perpleksis min, sed eĉ tiu ŝajna mistero
rapide klariĝis.
„Pompeo vi nigra fripono“, knardiris la generalo, „mi fakte kredas,
ke vi lasus min eliri sen mia palato.“
Je tio ĉi la negro, grumblante pardonpeton, iris al sia mastro,
malfermis lian buŝon per la ruza mieno de ĉevalĵokeo kaj
alĝustigis interne iom strangaspekan maŝinon, per tre lerta metodo,
kiun mi ne tute povis kompreni. La aliiĝo tamen, de la tuta esprimo
de la vizaĝo de la generalo estis tuja kaj surpriza. Kiam li denove
parolis, lia voĉo realprenis ĉiom da tiu riĉa melodio kaj forto,
kiun mi estis rimarkinta je nia unua konatiĝo.
„Kondamnu la friponojn!“ li diris per tiel klara tono, ke mi absolute
saltis pro la ŝanĝiĝo. „Kondamnu la friponojn! Ili ne nur frakasis
al mi la palaton, sed ili ankaŭ klopodis fortranĉi malpleje sep
okonojn de mia lango. Ne ekzistas egalulo, tamen, al Bonfante en
Ameriko, por reale bonaj objektoj tiuspecaj. Mi povas rekomendi lin
al vi kun fido (je tio la generalo kliniĝis) kaj certigi vin, ke mi
sentas la plej grandan plezuron, farante tion.“
Mi atestis lian bonkorecon laŭ mia plej bona maniero, kaj adiaŭis
lin tuj, havante perfektan komprenon pri la vera aferstato
-- kaj plenan scion pri la mistero, kiu estis min ĝeninta
tiel longe. Ĝi estis evidenta. Ĝi estis komprenebla afero.
Brevet-brigadestro-generalo Johano A. B. C. Smith estis la homo --
estis la _homo, kiu troviĝis eluzita_.