LA BARELO DA AMONTILADO[5]

La mil ofendojn de Fortunato mi estis tolerinta tiel trankvile,

kiel mi kapablis; sed kiam li riskis min insulti, mi ĵuris min

venĝi. Vi, kiu tiel plene scias la naturon de mia animo, ne supozos,

tamen, ke mi ellasis minacon. Ke _fine_ mi estos venĝita, tio estis

punkto definitive decidita -- sed la definitiveco mem, per kio ĝi

decidiĝis, forbaris ĉian riskon. Mi ne nur devis puni, sed ankaŭ

puni senpune. Maljustaĵo estas ne rebonigita, se puno atingos al

la reboniganto. Ĝi estas egale ne rebonigita, kiam la punanto

malsukcesas sentigi sin kiel tio al tiu, kiu faris la maljustaĵon.

Devas esti komprenata tio, ke nek per vorto nek ago mi estis doninta

al Fortunato kaŭzon por dubi mian bonvolon. Mi daŭris, kiel mi

kutimis, rideti antaŭ lia vizaĝo, kaj li ne perceptis, ke la rideto

_nun_ estas je la penso pri lia oferiĝo.

Li posedis malfortan punkton -- tiu ĉi Fortunato -- kvankam alie li

estis viro respektinda kaj eĉ timinda. Li fieris pro sia spertuleco

pri vino. Malmultaj Italoj havas la veran virtuozan spiriton.

Plejparte ilia entuziasmo estas alprenita por taŭgi por la tempo

kaj oportuno -- por praktiki trompon al la britaj kaj aŭstraj

milionuloj. Pri la pentrarto kaj gemarto Fortunato, same kiel siaj

samlandanoj, estis ĉarlatano -- sed pri tiu afero, malnovaj vinoj,

li estis sincera. En tio, mi ne diferencis de li esence, mi mem estis

sperta pri la italaj vinbero-rikoltoj, kaj aĉetis grande, kiam ajn

mi povis.

Ĉirkaŭ krepusko, unu tagon dum la plej alta frenezo de la karnavala

sezono, mi renkontis mian amikon. Li alparolis min per troa varmeco,

ĉar li multon estis trinkinta. Li portis ŝercistan veston. Li havis

malvastan partstrekitan vestaĵon, kaj lia kapo kovriĝis per konusa

ĉapo kun tintiloj. Mi tiom ĝojis vidi lin, ke mi pensis, ke mi

neniam finos premegi al li la manon.

Mi diris al li: „Kara Fortunato mia, bonsanĉe mi renkontas vin. Kiel

rimarkinde sana vi aspektas hodiaŭ! Sed mi estas ricevinta barelon

da io, kio pretendas esti amontilado, kaj mi dubas.“

„Kio?“ li diris, „amontilado? Barelon? Neeble! kaj ĝuste meze de la

karnavalo!“

„Mi mem dubas“, mi respondis, „kaj mi sufiĉe estis malsaĝa pagi la

plenan amontiladan prezon, ne konsultinte vin pri l’ afero. Vi ne

estis trovebla, kaj mi timis perdi bonŝancon.“

„Amontilado!“ -- „Mi sentas dubojn.“

„Amontilado!“ -- „Kaj mi devas kontentigi min.“

„Amontilado!“

„Ĉar vi estas okupita, mi iras nun al Lukesio. Se iu posedas

kritikpovon, tiu estas li. Li diros al mi --“

„Lukesio ne povas distingi amontiladon de ŝereo.“

„Kaj tamen, iuj malsaĝuloj pretendas, ke lia gusto egalas al la

via.“

„Venu! Ni iru.“

„Kien?“

„Al viaj keloj.“

„Mia amiko, ne; mi ne intencas altrudiĝi sur vian bonkorecon. Mi

vidas, ke vi iras al rendevuo. Lukesio --“

„Mi iras al neniu rendevuo; venu!“

„Amiko mia, ne; ne gravis la rendevuo, sed gravas la severa

malvarmumo, pro kio mi vidas, ke vi suferas. La keloj estas

netolereble malsekaj. Ili estas inkrustitaj per nitro.“

„Ni iru, malgraŭ tio. La malvarmumo estas nura neniaĵo. Amontilado!

Oni estas trompinta vin. Kaj koncerne Lukesion, li ne povas distingi

ŝereon de amontilado.“

Tiel parolante, Fortunato prenis mian brakon.

Surmetante maskon el nigra silko, kaj tirante preme ĉirkaŭ mia

korpo mantelon, mi lasis lin rapidigi min al mia palaco.

Estis nenia servisto hejme; ili estis forkurintaj por gajiĝi pro

honoro de la tago. Mi estis dirinta al ili, ke mi ne revenos ĝis la

mateno proksima, kaj ordoninta severe, ke ili ne moviĝu el la domo.

Tiuj ĉi ordonoj sufiĉis, mi sciis, certigi la tujan malaperon de

ĉiuj, kiam mi turnis al ili mian dorson.

Mi prenis el la ingoj du torĉojn, kaj donante unu al Fortunato,

riverencante kondukis lin tra kelkaj ĉambraroj al la arkaĵo, kiu

enlasis nin en la kelaron. Mi pasis malsupren laŭ longa serpenta

ŝtuparo, petante lin, ke li atentu dum li sekvas. Ni atingis fine

la fundon de la ŝtuparo, kaj kune staris sur la malseka tero de la

katakomboj de la Montresoroj.

La irmaniero de mia amiko estis ŝancelema, kaj la tintiloj sur lia

ĉapo tintis dum li paŝis.

„La barelo?“ li diris.

„Ĝi kuŝas pli malproksime“, mi diris, „sed observu la blankan

kvazaŭ-teksaĵon, kiu brilas sur la muroj de la kavernoj.“

Li turniĝis al mi, kaj rigardis min per du filmaj okuloj, kiuj

enhavis malsekon pro ebrieco.

„Ĉu nitro?“ li demandis fine.

„Nitro“, mi respondis, „kiel longe vi estas suferinta pro tiu tuso?“

„Uh! uh! uh! -- uh! uh! uh! -- uh! uh! uh! -- uh! uh! uh! -- uh! uh!

uh!“

Mia kompatinda amiko tute ne povis respondi dum multaj minutoj.

„Ĝi estas nenio“, li diris fine.

„Venu“, mi diris decideme, „ni reiru; via sano tre valoras. Vi estas

riĉa, respektata, admirata, amata; vi estas feliĉa, kiel iam mi

estis. Vi estas viro kies manko sentiĝus. Pri mi ne gravas. Ni

reiru; vi certe malsaniĝos, kaj mi ne povas respondi tion. Krome,

ekzistas Lukesio --“

„Sufiĉe!“ li diris, „tiu ĉi tuso estas nura neniaĵo; ĝi ne

mortigos min. Mi ne mortos pro tuso.“

„Vere -- vere“, mi respondis, „kaj efektive mi ne intencis timigi vin

nenecese; sed vi devus uzi ĉiun taŭgan singardon. Trinko da tiu ĉi

medoko[6] defendos nin kontraŭ la malseko.“

Tiam mi rompis la kolon al botelo, kiun mi tiris el longa vico da

samaĵoj kuŝantaj sur la tero.

„Trinku“, mi diris, prezentante al li la vinon.

Li levis ĝin al siaj lipoj kun ridetaĉo. Li paŭzis kaj balancis la

kapon al mi familiare, dum liaj tintiloj tintis.

„Mi trinkas“, li diris, „al la enterigitoj, kiuj ripozas ĉirkaŭ

ni.“

„Kaj mi al via longa vivo.“

Li denove prenis mian brakon, kaj ni antaŭeniris.

„Tiuj keloj“, li diris, „estas vastaj!“

„La Montresoroj“, mi respondis, „estis granda kaj multnombra

familio.“ -- „Mi forgesis vian blazonon.“

„Grandega homa piedo ora, en kampo lazura; la piedo subpremas

serpenton furiozan, kies dentoj estas enfiksitaj en la kalkano.“ --

„Kaj la moto?“

„_Nemo me impune lacessit_.“ (Neniu min senpune incitas.)

„Bone!“ li diris.

La vino briletis en liaj okuloj, kaj la tintiloj tintis. Mia imago

varmiĝis pro la medoko. Ni estis pasintaj inter muroj el amasigitaj

ostoj, kun bareloj kaj barelegoj intermiksitaj, en la plej internajn

lokojn de la katakomboj. Mi denove paŭzis, kaj tiun ĉi fojon prove

ekprenis Fortunaton je la brako, super la kubuto.

„La nitro“, mi diris, „vidu kiel ĝi pliiĝas. Ĝi pendas kiel musko

de la keloj. Ni staras sub la riverlito. La gutoj da malseko fluetas

sur la ostojn. Venu, ni reiru antaŭ ol tromalfruiĝas. Via tuso --“

„Ĝi estas neniaĵo“, li diris, „ni antaŭeniru! Sed unue, alia

trinko de la medoko!“

Mi rompis kaj donis al li botelon da De Grâve. Li ĝin malplenigis

dum unu spiro. Liaj okuloj ekbrilis per sovaĝa lumo. Li ridis, kaj

ĵetis supren la botelon per gesto, kiun mi ne komprenis.

Mi lin rigardis mirante. Li ripetis la movon -- groteskan movon.

„Vi ne komprenas?“ li diris. -- „Mi, ne“, mi respondis.

„Do, vi ne estas el la frataro?“ -- „Kiel?“

„Vi ne estas el la framasonoj?“ -- „Jes, jes“, mi diris, „jes, jes.“

„Vi? neeble! Framasono?“ -- „Framasono“, mi respondis.

„Donu signon.“ -- „Jen ĝi“, mi respondis, eltirante trulon[7] el sub

la faldoj de mia mantelo.

„Vi ŝercas“, li ekkriis, saltante kelkajn paŝojn posten, „sed ni

iru al la amontilado.“

„Konsentite“, mi diris, remetante la ilon sub la mantelon, kaj

ree prezentante al li mian brakon. Li apogis sin sur ĝi peze; ni

rekomencis nian promenon por serĉi la amontiladon. Ni trapasis

aron da malaltaj arkaĵoj, malsupreniris, pasis pluen, kaj, denove

malsuprenirante, alvenis en profundan kripton, en kiu la malpureco de

la aero igis niajn torĉojn plivole subbruli ol flami.

Ĉe la plej malproksima fino de la kripto aperis alia, malpli vasta.

Ĝiaj muroj estis interne kovritaj per homaj restaĵoj, amasigitaj

ĝis la volbo super ni, laŭ la metodo en la grandaj katakomboj de

Parizo. Tri flankoj de tiu ĉi interna kripto troviĝis ornamitaj

tiumaniere. De la kvara la ostoj estis deĵetitaj, kaj kuŝis mikse

sur la tero, formante ĉe unu loko amason iom grandan. Interne de

la muro tiel malkovrita pro la delokiĝo de la ostoj, ni vidis pli

internan alkovon, profundan je ĉirkaŭ kvar futoj, larĝan je tri,

kaj altan je ses ĝis sep. Ĝi ŝajnis esti konstruita por neniu

speciala utilo, sed formis nure la interspacon inter du el la kolosaj

subteniloj de la plafono de la katakomboj, kaj estis enfermita

malantaŭe per unu el iliaj ĉirkaŭlimigantaj muroj el solida

granito.

Senfrukte Fortunato, levante sian nebulan torĉon, penis spioni en la

profundon de la alkovo. Ĝian finon la malvigla lumo ne ebligis al ni

vidi.

„Antaŭen“, mi diris, „tie ĉi kuŝas la amontilado. Kaj pri Lukesio --“

„Li estas malklerulo“, interrompe diris mia amiko, paŝante malfirme

antaŭen, dum mi sekvis rekte post liaj kalkanoj. Post unu momento

li estis atinginta al la fino de la niĉo, kaj, trovante pluan

antaŭeniron malhelpata de la roko, staradis stulte konfuzegita.

Pluan momenton, kaj mi estis kateninta lin al la granito. En ĝia

surfaco troviĝis du feraj najlkrampoj, malproksimaj je ĉirkaŭ du

futoj unu de la alia, horizonte. De unu el tiuj ĉi dependis mallonga

ĉeno, de la alia pendseruro. Ĵetante la ĉenerojn ĉirkaŭ lia

talio, estis la laboro de nemultaj sekundoj fiksi ĝin. Li estis tro

konsternita rezisti min. Eltirante la ŝlosilon, mi paŝis posten el

la alkovo.

„Pasigu vian manon“, mi diris, „trans la muron. Vi ne povas ne senti

la nitron. Efektive ĝi estas _tre_ malseka. Unu fojon ankoraŭ lasu

min _petegi_, ke ni revenu. Ne? Do, mi devas nepre forlasi vin. Sed

unue, mi devas fari por vi ĉiun etan servon, kiun mi kapablas“.

„La amontilado?“ ekdiris mia amiko, ne ankoraŭ veninte el sia

mirego. -- „Certe“, mi respondis, „la amontilado“.

Dirante tiujn vortojn, mi klopodis ĉe la amaso da ostoj, pri kiuj

antaŭe mi parolis. Ĵetante ilin flanken, mi baldaŭ malkovris

kvanton da konstrua ŝtono kaj mortero. Per tiuj materialoj, kaj per

helpo de mia trulo, mi komencis vigle murenfermi la enirejon de la

niĉo.

Apenaŭ mi estis masoninta la unuan vicon de la ŝtonoj, kiam mi

rimarkis, ke la ebrieco de Fortunato grandamezure estas foriĝinta.

La plej fruan ideon mi ricevis pri tio per mallaŭta ĝema krio el

la profundo de la alkovo. Ĝi _ne_ estis la krio de ebriulo. Okazis

poste longa kaj obstina silento. Mi masonis la duan vicon, kaj la

trian, kaj la kvaran; kaj tiam mi aŭdis furiozan vibrigadon de la

ĉeno. La bruo daŭris kelkajn minutojn, dum kiuj, por ke mi povu

aŭskulti ĝin kun pli da kontento, mi ĉesis labori kaj sidiĝis

sur la ostojn. Kiam fine la tintego ĉesis, mi reprenis la trulon

kaj finis neinterrompite la kvinan, la sesan kaj la sepan vicojn.

La muro nun estis preskaŭ je la nivelo de mia brusto. Mi denove

paŭzis, kaj, tenante la torĉojn trans la masonaĵon, ĵetis kelkajn

malfortajn radiojn sur la figuron interne.

Serio da laŭtaj kaj akraj kriegoj, krevante subite de la gorĝo

de la katenita formo, ŝajnis ŝovi min malantaŭen fortege. Dum

mallonga momento mi hezitis -- mi tremis. Elingigante mian rapiron,

mi komencis serĉi per ĝi ĉirkaŭ la alkovo; sed pripenso dum

minuto min recertigis. Mi metis la manon sur la solidan strukturon de

la katakomboj, kaj min sentis kontentigita. Mi realproksimiĝis al la

muro. Mi respondis al la ekkrioj de li, kiu bruegis. Mi resonis --

mi helpis -- mi superis ilin kvante kaj forte. Mi faris tion, kaj la

krianto silentiĝis.

Estis nun noktmezo, kaj mia tasko estis finiĝanta. Mi estis farinta

la okan, la naŭan kaj la dekan vicojn. Mi estis fininta parton el

la lasta, la dekunua; restis nur unu ŝtono por esti enmetata kaj

enmorterata. Mi baraktis kun ĝia pezo; mi metis ĝin parte en la

deziratan pozicion. Sed nun venis el la niĉo mallaŭta rido, kiu

rektigis la harojn sur mia kapo. Ĝi sekviĝis per malĝoja voĉo,

kiun mi malfacile rekonis kiel tiu de la nobela Fortunato. La voĉo

diris:

„Ha! ha! ha! -- hi! hi! -- treege bona ŝerco -- treege bona. Ni

havos multajn gajajn ridojn pri ĝi ĉe la palaco. Hi! hi! hi! -- kun

nia vino -- hi! hi! hi!“

„La amontilado!“ mi diris.

„Hi! hi! hi! -- hi! hi! hi! -- jes, la amontilado. Sed ĉu ne iĝas

malfrue? Ĉu ili ne atendos nin ĉe la palaco, la sinjorino Fortunato

kaj la ceteroj? Ni foriru“. -- „Jes“, mi diris, „ni foriru“.

„_Pro la amo de Dio, Montresoro!_“ -- „Jes“, mi diris, „pro la amo

de Dio!“

Sed mi aŭskultis senfrukte por respondo al tiuj ĉi vortoj. Mi

senpacienciĝis. Mi vokis laŭte:

„Fortunato!“ -- Nenia respondo. Mi denove vokis:

„Fortunato!“ -- Ankoraŭ nenia respondo. Mi enpuŝis la torĉon tra

la restanta truo, kaj ĝin lasis fali internen. Venis responde nur

tinto de la tintiloj. Mia koro naŭziĝis -- pro la malsekeco de la

katakomboj. Mi rapidis fini mian laboron. Mi perfortis la lastan

ŝtonon en ĝian pozicion, mi enmorteris ĝin. Kontraŭ la nova

masonaĵo mi amasigis la malnovan remparton el ostoj. Dum duona

jarcento neniu mortemulo estas tuŝinta ilin.

_In pace requiescat!_

Ses noveloj el "Rakontoj de mistero kaj imago" · 第 7 / 12 题