La kastelo, kiun mia valeto[4] kuraĝetis perforte eniri, plivole ol
permesi ke mi, dum mia terure vundita stato, pasigu nokton subĉiele,
estis unu el tiaj konstruaĵoj, mikse mallumaj kaj grandiozaj, kiuj
tiel longe estas malridantaj inter la Apeninoj, ne malpli fakte ol en
la imago de novelistinoj. Ŝajnis, ke ĝi estas portempe kaj antaŭ
nelonge forlasita. Ni loĝigis nin en unu el la plej malgrandaj
kaj malplej lukse meblitaj ĉambroj. Ĝi staris en fora tureto de
la konstruaĵo. Ĝiaj dekoracioj estis riĉaj, sed ĉifonitaj kaj
antikvaj. La muroj estis drapiritaj per tekstapeto, kaj ornamitaj
per multnombraj kaj multformaj blazonaj trofeoj, kune kun neordinara
nombro da tre viglaj, modernaj pentraĵoj, en kadroj el riĉa ora
arabesko. Pri tiuj ĉi pentraĵoj, kiuj dependis sur la muroj ne nur
sur la ĉefaj surfacoj, sed ankaŭ en multaj niĉoj, kiujn la stranga
arkitekturo de la kastelo necesigis -- pri tiuj ĉi pentraĵoj mia
komenciĝa delirio, verŝajne, profunde estis interesiginta min;
tiel ke mi ordonis al Petro, ke li fermu la pezajn kovrilojn de la
fenestroj -- ĉar jam estis nokte -- ekbruligu la meĉojn en alta
kandelabro, kiu staris apud la kapaĵo de mia lito, kaj dismetu
larĝe la franĝitajn kurtenojn el nigra veluro, kiuj ĉirkaŭis
la liton mem. Mi volis, ke li faru ĉion ĉi, por ke mi povu min
pretigi, se ne por dormi, almenaŭ por alterne primediti la bildojn,
kaj legi etan libron, kiun ni trovis sur la kapkuseno, kaj kiu celis
ilin kritiki kaj priskribi.
Longe -- longe mi legis -- kaj pie, adoreme mi rigardadis. Rapide
kaj glore la horoj flugpasis, kaj la profunda noktmezo alvenis. La
pozicio de la kandelabro malplaĉis al mi, kaj etendante malfacile
mian manon, plivole ol ĝeni mian dormantan valeton, mi metis tiun
tiele, ke ĝi ĵetis siajn radiojn pli plene sur la libron.
Sed la ago kaŭzis efekton tute neatenditan. La radioj de la
multnombraj kandeloj (ĉar estis multaj), nun falis en niĉon de
la ĉambro, kiu ĝis tiam estis profunde ombrita de unu el la
litstangoj. Mi tial vidis sub brila lumo ne antaŭe rimarkitan
bildon. Tiu estis la portreto de junulino ĵus maturiĝanta al
virineco. Mi ekvidis la pentraĵon rapide, kaj tiam fermis miajn
okulojn. Kial mi faris tion, ne tuj estis komprebla eĉ por mia
propra percepto. Sed dum miaj palpebroj restis tiel fermitaj, mi
trameditis la kaŭzon, kial mi fermis ilin. Tio estis impulsa movo
por gajni la tempon por pripensi -- por certigi min, ke mia vidpovo
ne trompis min -- por trankviligi kaj subigi mian imagon, por pli
sobra kaj certa rigardo. Post nemultaj minutoj mi denove fikse
rigardis la pentraĵon.
Ke mi nun vidas prave, mi nek povis nek volis dubi; ĉar la unua
brilo de la kandeloj sur tiun kanvason ŝajne estis foriginta
la revan svenon, kiu estis ŝtelanta super miajn sentojn, kaj
eksurprizis min tuj al maldorma vivo. La portreto, mi jam estas
dirinta, estis tio de juna knabino. Ĝin konsistigis nuraj kapo kaj
ŝultroj, pentritaj laŭ tio, kio teknike nomiĝas la „vinjeta“
maniero; tre laŭ la stilo de la favorataj kapoportretoj de Sully.
La brakoj, la brusto, kaj eĉ la finoj de la haroj, fandiĝis
nepercepteble en la malprecizan sed profundan ombron, kiu formis
la fonon de la tuto. La kadro estis ovala, riĉe orumita, kaj
filigranita laŭ maŭra stilo. Kiel artverkaĵo nenio povis esti pli
admirinda ol la pentraĵo mem. Sed ne povis esti la metodo de la
verkado, nek la nemorta beleco de la vizaĝo tio, kio tiel subite kaj
tiel energie estis min emociinta.
Malplej eble el ĉio ĝi povis esti tio, ke mia imago, vekate el
ĝia duondormo, erare prenis la kapon por tiu de vivanta persono. Mi
vidis tuj, ke la strangecoj de la desegno, de la vinjetado kaj de la
kadro devis tuj forigi tian ideon -- devis malhelpi eĉ iun momentan
kredon pri ĝi. Pripensante serioze tiujn punktojn, mi restis, eble,
unu horon, duone sidante, duone kuŝante, kun mia rigardo fiksita al
la portreto. Fine, kontenta pri la vera sekreto de ĝia efekto, mi
ree kuŝiĝis en la lito. Mi estis trovinta la sorĉon de la bildo,
ĉar tio estis la absoluta _vivsimileco_ de la esprimo, kio, unue
surprizante min, fine min konfuzegis, subigis kaj konsternis. Per
profunda kaj respektega soleneco, mi remetis la kandelabron en ĝian
antaŭan lokon. La kaŭzon de mia profunda agitiĝo tiel kaŝinte al
mia vido, mi avide serĉis en la libro, kiu priskribis la pentraĵojn
kaj iliajn historiojn. Trovante la numeron, kiu reprezentis la ovalan
portreton, mi legis la strangajn, malklarajn vortojn sekvantajn.
„Ŝi estis virgulino ravege bela, kaj ne pli bela ol plena je gajeco.
Kaj malbona la horo, kiam ŝi vidis, kaj ekamis, kaj edziniĝis kun
la pentristo. Li, pasia, studiema, severa, kaj jam posedanta edzinon,
sian arton; ŝi, virgulino ravege bela, kaj ne pli bela ol plena
je gajeco; ĉio da ŝi lumo kaj ridetoj: kaj petolema kiel juna
cervidino: amanta kaj prizorganta ĉion: malamanta nur la arton,
kiu staris ŝia rivalo: timanta nur la paletron kaj penikojn, kaj
aliajn malfeliĉajn instrumentojn, kiuj forprenis de ŝi la vizaĝon
de ŝia amanto. Estis tial terura afero por tiu ĉi virineto aŭdi
la pentriston parolanta pri sia deziro portreti eĉ sian junan
novedzinon. Sed ŝi estis humila kaj obeema, kaj sidadis milde dum
multaj semajnoj en la malluma, altloka, tureta ĉambro, kie la lumo
tragutis sur la palan kanvason nur de supre. Sed li, la pentristo,
trovis gloron en sia verko, kiu daŭris horon post horo, kaj tagon
post tago. Kaj li estis pasia, kaj sovaĝa, kaj melankolia viro,
kiu perdiĝis en revoj; tiel ke li ne _volis_ vidi ke la lumo, kiu
falis tiel mortece en tiun solecan ĉambron, forigas la sanon kaj
la spiriton de lia novedzino, kiu velkis videble al ĉiu, nur ne al
li. Sed ŝi ankoraŭ ridetis kaj ankoraŭ plu, neplende, ĉar ŝi
komprenis, ke la pentristo (kiu estis fame konata) trovas fervoran
kaj brulantan plezuron en sia tasko, kaj laboras tage kaj nokte por
portreti ŝin, kiu amis lin, sed kiu ĉiutage iĝis pli malvigla kaj
malforta. Kaj vere iuj, kiuj vidis la portreton, parolis pri ĝia
simileco per mallaŭtaj vortoj, kvazaŭ pri forta mirindaĵo, kaj
pruvo ne malpli pri la povo de la pentristo, ol pri lia profunda amo
al ŝi, kiun li bildigis tiel superege bone. Sed, post kelka tempo,
kiam la verkaĵo alproksimiĝis al sia finiĝo, neniu estis enlasata
en la tureton, ĉar la pentristo deliriiĝis pro ardo pri sia verko,
kaj malofte forturnis siajn okulojn de la kanvaso, eĉ por rigardi
la vizaĝon de sia edzino. Kaj li ne _volis_ vidi, ke la koloriloj,
kiun li ŝmiris sur la kanvason estas eltirataj el la vangoj de
ŝi, kiu sidas apud li. Kaj kiam multaj semajnoj estis forpasintaj,
kaj nur malmulte restis farota, krom unu tuŝo sur la buŝo, kaj
unu nuanco sur la okulo, la spirito de la virineto denove flagretis
supren, kvazaŭ la flamo en la flamingo de lampo. Kaj tiam la tuŝo
estis donita, kaj la nuanco surmetita, kaj unu momenton la pentristo
staris ensorĉite antaŭ la verkaĵo, kiun li estis kreinta: sed la
proksiman, dum li ankoraŭ rigardis, li tremis kaj tre paliĝis,
kaj kriante laŭtvoĉe: ‚Tio ĉi estas ja la _Vivo_ mem!‘ li
turniĝis por rigardi sian amatinon. -- _Ŝi estis mortinta_.