„Kaj tie enkuŝas la Volo, kiu ne mortas. Kiu scias la misterojn
de la Volo, kun ĝia vigleco? Ĉar Dio nur estas granda Volo,
enpenetranta ĉion, pro la naturo de sia intenseco. La homo ne sin
submetus al la anĝeloj, nek al la morto absolute, se ne pro la
malfortikeco de sia malvigla volo.“
_Jozefo Glanvil._
Mi ne povas, por mia animo, memori kiel, kiam aŭ eĉ precize kie mi
unue konatiĝis kun la Lady Liĝeja[1]. Longaj jaroj de tiam estas
forpasintaj, kaj mia cerbo estas malforta pro intensa suferado. Aŭ
eble, mi _nun_ ne povas rememori tiujn punktojn pro tio, ke reale
la karaktero de mia amatino, ŝia neordinara klereco, ŝia stranga
sed serena speco de beleco, kaj la travibriga kaj ravega elokventeco
de ŝia mallaŭta, muzika voĉo, eniris en mian koron per paŝoj
tiel firme kaj enŝteleme progresaj, ke ili estis nerimarkataj kaj
nekonataj. Tamen, mi kredas, ke mi renkontis ŝin unue kaj plej
ofte en iu granda, malnova, ruiniĝanta urbo apud la Rhejno. Pri
ŝia familio -- preskaŭ certe mi aŭdis ŝin paroli! Tio, ke ĝi
estis treege malnova, estas senduba. Liĝeja! Liĝeja! Absorbite
en studaĵoj tianaturaj, ke pli ol io alia ili taŭgas por nuligi
impresojn el la ekstera mondo, sole per tiu ĉi dolĉa vorto -- per
Liĝeja -- mi povas venigi antaŭ la okulojn de mia imago la formon
de ŝi, kiu ne plu ekzistas. Kaj nun, dum mi skribas, rememoro
eklumas en mi, ke mi _neniam konis_ la patran nomon de ŝi, kiu estis
mia amikino kaj fianĉino, kaj kiu iĝis la partoprenanto de mia
studado kaj mia amata edzino. Ĉu tio estis ludema postulo, parte
de mia Liĝeja? aŭ ĉu ĝi estis provo pri la forto de mia amo,
ke mi ĉi tiupunkte ne faru demandojn? aŭ, plivole, ĉu ĝi estis
mia propra kaprico, -- freneze romantika oferaĵo sur la altaro
de la plej pasia sindono? Mi nur malprecize rememoras la fakton
mem -- ne estas mirinde, ke mi plene forgesis la okazojn, kiuj
ĝin iniciatis kaj akompanis. Kaj vere, se iam tiu fantomo, kiun
oni titolas Romaneco -- se iam ŝi, la pala kaj la nebuleflugila
Astofeto de idolserva Egipto prezidas, kiel oni diras, ĉe edziĝoj
malbonsignitaj, tiam tre certe ŝi prezidis ĉe la mia.
Ekzistas tamen unu kara temo, pri kiu ne nebuliĝas mia memoro. Tio
estas la persona aspekto de Liĝeja. Stature ŝi estis altkreska,
gracila, kaj, dum siaj lastaj tagoj, eĉ marasma. Estus vane, se mi
penus priskribi la majestecon, la kvietan serenecon de ŝia sinteno,
aŭ la nekompreneblan senpezecon kaj elastecon de ŝiaj piedpaŝoj.
Ŝi venis kaj iris kvazaŭ ombro. Neniam mi eksciis pri ŝia eniro
en mia fermita studejo, krom per la kara muziko de ŝia mallaŭta
dolĉa voĉo, dum ŝi metis la marmorecan manon sur mian ŝultron.
Je vizaĝa beleco neniam virgulino ŝin egalis. Ĝi estis la brilo
de opiosonĝo -- aera kaj animlevanta vizio pli rave dia ol la
fantaziaĵoj, kiuj flirtis ĉirkaŭ la dormantaj animoj de la filinoj
de Deloso. Sed, tamen, ŝiaj trajtoj ne estis laŭ tiu regula formo,
kiun ni false estas instruitaj adori en la klasikaj laboroj de la
idolanoj. „Ne ekzistas ia ravega beleco“, diras Bakon, Lordo Verulam,
parolante prave pri ĉiuj specoj kaj genroj de beleco, „ne havanta
ian strangecon de proporcio“. Sed kvankam mi vidis, ke la trajtoj de
Liĝeja ne estas laŭ klasika reguleco -- kvankam mi rimarkis, ke
ŝia beleco estas ja „ravega“; kaj sentis, ke estas enestanta en ĝi
multe da „strangeco“, mi senfrukte penis trovi la „neregulecon“, kaj
sekvi ĝisfine mian propran percepton de la „strango“. Mi ekzamenis
la konturon de la alta kaj pala frunto -- ĝi estis perfekta -- kiel
malvarma tiu vorto, kiam ĝi rilatas al tiu dia majesteco! -- la
karnon, kiu egalis la plej puran eburon; la rimarkindan larĝecon kaj
serenecon, la molan malkavecon de la partoj super la tempioj, kaj
poste, la korvonigrajn, la brilajn, la abundajn kaj nature buklajn
harojn, kiuj malkaŝis la plenan potencon de la Homera epiteto
„hiacinta“! Mi rigardis la delikatajn konturojn de ŝia nazo --
kaj nenie, krom en la graciaj medalionoj de la Hebreoj, mi estas
vidinta similan perfektecon. Tie troviĝis la sama belega surfaca
glateco, la sama, apenaŭ perceptebla inklino al kurbiĝo, la samaj,
harmonie kurbaj naztruoj, montrantaj la liberan spiriton. Mi rigardis
la dolĉan buŝon. Jen vere estis la triumfo de ĉio ĉiela -- la
belega kurbo de la suprolipo malalta -- la mola, sentameta dormo de
la malsupra -- la kavetoj, kiuj ludis, kaj la koloro, kiu parolis;
la dentoj rebrilantaj, per preskaŭ timiga brilo, ĉiun radion de
la sankta lumo, kiu falis sur ilin dum ŝiaj serenaj kaj pacaj, sed
plej ĝoje radiaj el ĉiuj ridetoj. Mi primeditis la formon de la
mentono, kaj ankaŭ tie ĉi mi trovis la mildan larĝecon, la molecon
kaj majeston, plenkurbecon kaj spiriton de la Grekoj -- la konturon,
kiun la dio Apolo malkaŝis nur en sonĝo al Kleomeno la filo de la
Atenano. Kaj tiam mi ekrigardis en la grandajn okulojn de Liĝeja.
Ni ne posedas modelojn por okuloj en la treege antikvaj restaĵoj.
Verŝajne, ankaŭ la sekreto, kiun aludis Lordo Verulam, kuŝis
en la okuloj de mia amatino. Ili estis, mi devas kredi, multe pli
grandaj ol la ordinaraj okuloj de nia raso. Ili estis eĉ pli grandaj
ol la plej grandaj el tiuj de la gento en la valo de Nurjahad. Sed
nur malofte, je momentoj de intensa ekscitiĝo, tiu ĉi kuriozeco
iĝis pli ol iomete rimarkinda en Liĝeja. Je tiaj momentoj iĝis
ŝia beleco -- eble pro mia pasia imago ĝi tiel nur ŝajnis -- la
beleco de estaĵoj aŭ superaj aŭ apartaj de la tero, la beleco de
la fabelaj hurioj[2] de la Turkoj. La nuanco de la okuloj estis la
plej brilanta nigro, kaj super ili pendis gagate nigraj okulharoj
tre longaj. La brovoj iomete neregulaj konture, estis samkoloraj.
La „strangeco“, tamen, kiun mi trovis en la okuloj, estis laŭ
naturo distingebla kaj de la formo, la brilo, kaj de la koloro de la
trajtoj, kaj devas malgraŭ ĉio esti rilatigata al la _esprimo_. Ha,
vorto sen signifo, malantaŭ kies granda latitudo el nura sono ni
kaŝas multe da nia nescio pri tiom da spiritaj aferoj! La esprimo
en la okuloj de Liĝeja! Kiel dum longaj horoj mi pripensis ĝin!
Kiel mi, tra tuta someromeza nokto, baraktis por sondi ĝin! Kio
estis tio, tiu _io_ pli profunda ol la puto de Demokrito, kiu kuŝis
profunde en la pupiloj de mia amatino? Kio ĝi _estis_? Firmtenis min
la fervoro sciiĝi. Tiuj okuloj, tiuj larĝaj, tiuj brilaj, tiuj diaj
sferoj? Ili fariĝis por mi la ĝemelaj steloj de Ledo, kaj mi por ili
la plej pia el la astrologoj.
Ne estas iu punkto, inter la multaj nekompreneblaj anomalioj de
la mensoscienco, pli travibre ekscitiga ol la fakto -- neniam, mi
kredas, rimarkita de la skoloj -- ke, dum niaj penoj memori ion longe
forgesitan, ofte ni troviĝas sur la ekstrema rando de rememoro, ne
povante, fine, memori. Kaj tiel, plej ofte, intense rigardante la
okulojn de Liĝeja, mi sentis alproksimiĝi la plenan scion pri la
esprimo -- sentis ĝin alproksimiĝi -- sed ne plene esti mia -- kaj,
tiel, fine tute foriĝi! Kaj (stranga, ho plej stranga mistero el
ĉiuj!) mi malkaŝis, en la plej ordinaraj objektoj de la universo,
cirklon da analogioj por tiu esprimo. Mi volas diri, ke post kiam
la beleco de Liĝeja eniris mian animon, por loĝi tie kvazaŭ en
sanktejo, mi elĉerpis, de multaj ekzistaĵoj en la materia mondo,
sentimenton tian, kian mi ĉiam sentis vekata en mi de ŝiaj grandaj
lumaj okuloj. Tamen, mi ne povis plie difini tiun ĉi sentimenton,
aŭ analizi aŭ eĉ fikse rigardadi ĝin. Mi ĝin rekonis, mi ripetu,
iafoje dum observado de rapide kreskanta vinberujo -- dum medito pri
nokta aŭ taga papilio, krisalido, aŭ rivereto el fluanta akvo.
Mi sentis ĝin pro la oceano, pro la defalo de aerolito. Mi sentis
ĝin en la ekrigardoj de neordinare maljunaj personoj. Kaj troviĝis
unu aŭ du steloj en la firmamento (speciale unu, stelo de la sesa
grandeco, duobla kaj varia, trovebla apud la granda stelo en Liro),
kies aspekto dum lornega observado sentigis al mi la emocion. Mi
estis plenigita per ĝi de certaj sonoj el kordinstrumentoj, kaj ne
malofte de pecoj el libroj. Inter nenombreblaj aliaj ekzemploj, mi
bone memoras ion el volumo de Jozefo Glanvil, kiu (eble nur pro sia
kuriozeco -- kiu povas scii?) neniam malsukcesis inspiri al mi la
sentimenton:
„Kaj tie enkuŝas la Volo, kiu ne mortas. Kiu scias la misterojn
de la Volo, kun ĝia vigleco. Ĉar Dio nur estas granda Volo
enpenetrante ĉion pro la naturo de sia intenseco. La homo ne sin
submetus al la anĝeloj, nek al la morto absolute, se ne pro la
malfortikeco de sia malvigla volo.“
La daŭro de jaroj kaj posta pripenso povigis min ektrovi ian
malproksiman rilaton inter tiu ĉi libropeco el la angla moralisto,
kaj io el la karaktero de Liĝeja. _Intenseco_ de penso, ago aŭ
parolo eble estis ĉe ŝi rezulto, aŭ almenaŭ montrilo de tiu
grandega volo, kiu, dum nia longa interrilato, ne sukcese donis alian
kaj pli proksiman ateston pri sia ekzisto. El ĉiuj virinoj, kiujn
mi iam konis, ŝi, la ŝajne trankvila, la ĉiame serena Liĝeja,
estis la plej terura viktimo por la tumultaj vulturoj de malmilda
pasio. Kaj tian pasion mi ne kapablus taksi, se ne per la mirakla
pligrandiĝo de tiuj okuloj, kiuj samtempe tiom ĝojigis kaj teruris
min -- per la preskaŭ magia melodio, modulado, distingebleco kaj
kvieteco de ŝia tre mallaŭta voĉo -- kaj per la sovaĝa energio de
la vortoj, kiujn ŝi kutime parolis; kiuj estis duoble efektaj pro
kontrasto kun ŝia parolmaniero.
Mi estas parolinta pri la klereco de Liĝeja; ĝi estis grandega --
tia, kian mi neniam alie konis ĉe virino. Pri la klasikaj lingvoj
ŝi estis profunde instruita, kaj ĝis tiom, kiom etendiĝis mia
propra scio pri la modernaj idiomoj de Eŭropo, mi neniam trovis
ŝin eraranta. Plie, pri iu temo el la plej admirataj, kiuj estas
nure la plej profundaj el la prifanfaronata temaro de la akademio,
ĉu ŝi iam troviĝis malsukcesa? Kiel strange, kiel travibrige
tiu ĉi unu trajto en la naturo de mia edzino perforte altrudas
sin al mi nur je ĉi tiu malfrua tempo! Mi diris, ke ŝia scio
estis tia, kian mi neniam trovis ĉe virino -- sed kie spiras la
_viro_, kiu trapasis, kaj sukcesplene, _ĉiujn_ vastajn areojn
de morala, fizika kaj matematika sciencoj? Tiam mi ne komprenis
tion, kion nun mi klare perceptas, ke la akiraĵoj de Liĝeja estis
gigantaj, estis miregindaj; kvankam mi sufiĉe sciis ŝian senliman
superecon kaj submetiĝis kun infaneca fido al ŝia gvido tra la
ĥaosa mondo de metafizika esplorado, pro kiu mi estis tre peneme
okupita dum la fruaj jaroj post nia geedziĝo. Kun kiel granda
triumfo -- kiel viva ĝojo -- kiom da ĉio, kio estas etera en la
espero -- mi sentis, kiam ŝi kliniĝis super mi dum studoj ne
multe serĉitaj -- sed malpli konitaj -- tiun ravan perspektivon
disetendiĝantan malrapidagrade antaŭ mi, laŭ kies longa, grandioza
kaj tute nesurpaŝita vojo mi povis fine antaŭeniri al la celo de
saĝo tro die grandvalora ne esti malpermesita!
Kiel dolorega, do, devis esti mia malĝojo, kiam, post kelkaj
jaroj, mi vidis prenantaj al si flugilojn kaj forflugantaj miajn
fortebazitajn esperojn! Sen Liĝeja mi estis kvazaŭ infano
serĉpalpanta en la nokto. Ŝia ĉeesto kaj nura legado forte lumigis
la multajn misterojn de la transcendismo, en kiun ni ambaŭ estis nin
mergintaj. Pro manko de la radia brilo de ŝiaj okuloj la literoj
lumaj kaj oraj fariĝis pli malhelaj ol Saturna plumbo. Kaj nun tiuj
okuloj heligis malpli kaj malpli ofte la paĝojn, super kiuj mi
kliniĝis. Liĝeja malsaniĝis. La ekstazaj okuloj flamis per tro
-- tro glora lumo; la palaj fingroj alprenis la travideblan vaksan
koloron de la tombo, kaj la bluaj vejnoj sur la alta frunto ŝvelis
kaj malŝvelis impulse pro la tajdo eĉ de la plej milda emocio.
Mi vidis, ke ŝi devas morti -- kaj en spirito mi luktis malespere
kun la drakona Azraelo. Kaj la baraktado de la pasia edzino estis,
miasurprize, eĉ pli energia ol la mia. Troviĝis antaŭe en ŝia
serioza naturo multo, kio impresis sur min la kredon, ke por ŝi la
morto venos sen sia teruro; sed tiel ne estis. Vortoj estas senpovaj
komprenigi ian pravan ideon pri la furioza kontraŭstaro en ŝia
luktado kun la ombro. Mi angoroĝemis je la kompatinda vido. Mi
estus konsolinta -- mi estus rezoninta; sed pro la intenseco de ŝia
fortega deziro por vivo -- por vivo -- nur por vivo -- la konsolado
kaj rezonado same estus la plej grandaj malsaĝoj. Tamen, ne antaŭ
la lasta momento, meze de la plej konvulsiaj tordiĝoj de ŝia
furioza spirito, iel foriĝis la ekstera trankvileco de ŝia mieno.
Ŝia voĉo plimoliĝis, plimallaŭtiĝis -- sed mi ne ŝatas pripensi
la frenezan signifon de la kviete dirataj vortoj. Mia cerbo turniĝis
kiam, ravate, mi aŭskultis melodion superhoman -- konjektojn kaj
aspirojn, kiujn la mortemularo neniam antaŭe konis.
Ke ŝi min amas, mi ne estis dubinta; kaj mi povis facile scii, ke
en sino kiel la ŝia la amo ne reĝus kiel ordinara pasio. Sed nur
je ŝia morto mem mi estis plene impresata pri la potenco de ŝia
afekcio. Dum longaj horoj, tenante mian manon, ŝi elverŝis antaŭ
mi la superfluon de koro, kies pli ol pasia amego ensume atingis al
idolservado. Kiel mi estis meritinta tiel beniĝi per tiaj konfesoj?
-- Kiel meritinta tiel malbeniĝi per la foriro de mia amatino je
la horo, kiam ŝi faris ilin? Sed pritrakti tiun ĉi temon mi ne
povas elporti. Mi diru sole, ke en ŝia pli ol virina sinfordono al
amo (bedaŭrinde tute nemeritita, tute al malindo donita), mi fine
rekonis la principon, kial ŝi deziregis, per tiel furioze serioza
avideco, la vivon, kiu nun tiel rapide estis forfluganta. Estas
tiu ĉi dezirego -- estas tiu ĉi avida forteco de deziro por vivo
-- _nur_ por vivo -- kiun mi ne havas la povon pentri, nek parolon
esprimi ĝin.
Je la ĝusta mezo de la nokto en kiu ŝi foriĝis, mansigninte min
al si, ŝi postulis, ke mi ripetu certajn stancojn verkitajn de ŝi
antaŭ ne multaj tagoj. Ili estis jenaj:
Jen! estas nokto karnavala
Dum la solecaj postaj jaroj;
Anĝelamas’, flugila kaj vuala,
Dronante nun en larmaj maroj,
Kunsidas en teatro por elstudi
Dramon el timoj kaj esperoj;
Dum la orkestro halte daŭras ludi
Muzikon de la sferoj.
Sub form’ de alta Di’, murmure
Flustraĉas mimikistaj aroj;
Tien kaj reen flugas ili nure,
Pupetoj, kies pensoj, faroj
Venas laŭ vol’ de vastaj senformaĵoj,
Kiuj la scenon movas fatan,
Kaj svingas de kondoraj flugilaĵoj
Malĝojon nevidatan.
Miksaĉa dramo! -- ho, ja fidu,
Ke ne ĝi estos forgesata!
Fantomon ĝian nun ĉasata vidu,
De homamas’, sed ne kaptata;
Rondkuras ili, kaj la vojostreko
Sampunkten venos ĝis eterno,
Tra multe da Frenezo, pli da Peko,
Kaj Timo, ja la kerno!
Sed vidu! en la ludistaron
Formaĉo trudas sin rampante!
Sangruĝa aĵo lasas la scenaron
El la soleco sin tordante!
Ĝi rampas -- rampas! ĝiaj por manĝegoj
Mortas la mimikistoj blekaj;
Dum la serafoj ĝemas je dentegoj
Per homa sang’ malsekaj.
For -- for! la lumoj iĝas for!
Kaj antaŭ ĉiu form’ tremanta
Kurteno (la funebra, lasta hor’)
Defalas tra venteg’ blovanta;
L’ anĝeloj, palaj, pri la epitomo,
Bedaŭras ĝin de Viv’ la ĝermo,
Ĉar estas ĝi la tragedio _homo_,
Kaj la Venkint’ -- _la vermo_.
„Ho, Dio!“, duone ŝirkriis Liĝeja, salte stariĝante kaj etendante
supren per konvulsia movo la brakojn, kiam mi finis tiujn ĉi
versojn, „ho, Dio! ho, dia Patro! ĉu tiuj ĉi aferoj estos
neŝanĝeble tiaj? Ĉu tiu ĉi venkinto ne unufoje kuŝos venkita?
Ĉu ni ne estas partoj kaj membroj de Vi? Kiu -- kiu scias la
misterojn de la Volo, kun ĝia vigleco? La Homo ne sin submetus al la
anĝeloj, _nek al la morto absolute_, se ne pro la malfortikeco de
sia malvigla volo.“
Kaj nun, kvazaŭ eluzita pro emocio ŝi lasis defali la blankajn
brakojn, kaj reiris solene al sia morta lito. Kaj, kiam ŝi spiris
siajn lastajn sopirojn, venis miksita kun ili mallaŭta murmuro de
ŝiaj lipoj. Mi kliniĝis al ili, kaj distingis denove la finajn
vortojn de la peco el Glanvil. „_La Homo ne sin submetus al la
anĝeloj, nek al la morto absolute, se ne pro la malfortikeco de sia
malvigla volo_.“
Ŝi mortis, kaj mi, premegita ĝis la terpolvo pro malĝojo, ne plu
povis toleri la solecan malplenecon de mia domego en la malhela
kaj kaduka urbo apud la Rhejno. Ne mankis al mi tio, kion la mondo
nomas riĉo. Liĝeja alhavigis al mi multe pli, tre multe pli, ol
ordinare fariĝas la sorto de mortemuloj. Post nemultaj monatoj,
do, lacege kaj sencele vagadinte, mi aĉetis kaj iome riparigis
abatejon, kiun mi ne intencas nomi, en unu el la plej sovaĝaj kaj
malplej vizitataj partoj de bela Anglujo. La senluma kaj malgaja
grandiozeco de la konstruaĵo, la preskaŭ sovaĝa aspekto de la
bieno, la multaj longedaŭraj kaj melankoliaj memoroj ĉirkaŭ
ambaŭ, multon posedis harmonian kun la sentoj de tuta forlasiteco,
kiuj min estis pelintaj en tiun malproksiman kaj nesocietan regionon
de la lando. Sed kvankam la ekstera abatejo, kun sia verda masko
pendanta ĉirkaŭe, suferis pro nur malmulte da aliigo, mi al mi
permesis, pro infana kontraŭemo, kaj eble pro iometa espero disigi
miajn malĝojojn, pompon pli ol reĝe grandiozan interne. Por tiaj
malsaĝaĵoj jam dum mia infaneco mi akiris guston, kaj nun ili
revenis al mi, kvazaŭ dum kadukeco pro malĝojo. Mi sentas, ke multe
eĉ da ĝermanta frenezo povus esti trovita en la grandiozaj kaj
fantaziaj drapiraĵoj, en la solenaj skulptaĵoj el Egiptujo, en la
sovaĝaj kornicoj kaj meblaro, en la Bedlamaj[3] desegnaĵoj sur la
tapiŝoj el tufa oro. Mi estis sklavo ligita en la katenoj de opio --
kaj miaj laboroj kaj ordonoj koloriĝis de miaj sonĝoj. Sed tiujn
ĉi absurdaĵojn mi ne pritraktu pli detale. Mi parolu nur pri tiu
unu ĉambro, por ĉiam malbenita, kien, dum momento de cerba foresto,
mi kondukis de la altaro, kiel mia novedzino -- kiel la postvenanto
de la neforgesota Liĝeja -- la blondharan kaj bluokulan Lady Rovena
Trevanjon el Tremajno.
Estis neniu aparta peco el la arkitekturo kaj dekoracio de tiu
novedziĝa ĉambro, kiu ne estas nun videbla antaŭ mi. Kie estis
la animoj de la fierega familio de la novedzino, kiam, pro avideco
je oro, ili permesis transiri la sojlon de ĉambro _tiel_ ornamita
fraŭlinon tiom amatan? Mi diras, ke mi ĝisfunde memoras la detalojn
de la ĉambro, sed mi estas bedaŭrinde forgesema pri temoj profunde
gravaj, kaj tie ĉi troviĝis nenia sistemo, nenia agordo en la
fantazia pompo, por ekteni la memoron. La ĉambro staris en alta
tureto de la kastelforma abatejo; ĝi estis kvinangula forme, kaj
grandege ampleksa. Okupis la tutan sudan lateron de la kvinangulo
la sola fenestro -- grandega plato da senkadra vitro el Venezio
-- unu sola peco kolorigita ĝis la nuanco de plumbo, tiel, ke la
radioj, aŭ de la suno aŭ la luno, pasinte tra ĝin, kuŝiĝis kun
mortpala lumo sur la objektojn interne. Ekster la supra parto de tiu
ĉi grandega fenestro etendiĝis la retaĵo de grandaĝa vinberujo,
kiu suprengrimpis la masivajn murojn de la tureto. La plafono, el
malgajaspekta kverkoligno, estis troe alta, arkaĵa, kaj ellaboreme
skulptita kun tre sovaĝaj kaj groteskaj specimenoj de duone gotikaj,
duone druidaj desegnaĵoj. El interne de la plej centra niĉo de
tiu ĉi malĝojiga arkaĵo dependis, per unu ora ĉeno el longaj
ĉeneroj, grandega incensilo el la sama metalo, de saracena modo, kaj
kun multaj boraĵoj tiel faritaj, ke tordiĝis en kaj el ili, kvazaŭ
enhavanta serpentan vivecon, konstanta intersekvo da plurkoloraj
flamoj.
Kelkaj sofoj kaj oraj kandelabroj laŭ orienta desegno estis dise
starigitaj; kaj staris tie ankaŭ la lito -- la edziĝa lito --
laŭ hinda modelo, malalta, kaj skulptita el solida ebono, kun
supre baldakeno kiel ĉerkomantelo. En ĉiu angulo de la ĉambro
vertikale staris giganta sarkofago el nigra granito, de la Tomboj
de la Reĝoj kontraŭ Luksoro, kun siaj antikvaj kovriloj plenaj je
belegaj skulptaĵoj. Sed en la drapiraĵo de la ĉambro troviĝis la
ĉefa fantazio el ĉiuj. La muroj, grandege altaj -- eĉ malproporcie
tiel -- estis drapiritaj de supro ĝis fundo, kun grandaj faldoj,
per peza kaj dikaspekta tapeto -- tapeto el ŝtofo, kiu troviĝis
sammaniere kiel planka tapiŝo, kiel la tegaĵoj de la sofoj kaj
la ebona lito, kiel baldakeno por la lito, kaj kiel la grandiozaj
spiraloj de la kurtenoj, kiuj duone ŝirmis la fenestron. La
ŝtofo estis la plej riĉa orodrapo. Ĝi estis tute surmakulita,
je variaj distancoj, per arabeskaj figuroj diametraj je unu futo,
kaj teksitaj sur la drapo laŭ desegnaĵoj el tre gagata nigro.
Sed tiuj figuroj posedis la veran karakteron de la arabesko, nur
rigardataj de unu sola vidpunkto. Per metodo nun bone konata, kaj
fakte trovebla posten ĝis tre malproksima antikveco, ili fariĝis
variemaj aspekte. Por personoj envenantaj la ĉambron ili aspektis
kiel simplaj monstraĵoj, sed, ĉe plua antaŭeniro, tiu ĉi aspekto
grade foriĝis, kaj, paŝo post paŝo, dum la vizitanto movis sian
starlokon en la ĉambro, li trovis sin ĉirkaŭita de senlima
intersekvo de la teruraj figuroj, kiuj apartenas al la superstiĉo
de la Normano, aŭ leviĝas dum la kulpa dormo de la monaĥo. La
fantazmagora efekto multe pligrandiĝis pro la artaĵa konduko de
forta, senĉesa fluo da vento malantaŭ la tapetoj, -- kiu donis
malpacan kaj abomenan vivecon al la luto.
En ĉambroj tiuspecaj -- en tiuspeca edziĝa ĉambro -- mi pasigis,
kune kun la Lady el Tremajno, la malsanktajn horojn de la unua monato
post nia geedziĝo -- pasigis ilin kun nemulte da maltrankvileco.
Ke mia edzino timegas la sovaĝan necertecon de mia kolero -- ke
ŝi evitas min kaj ne multe amas min -- mi ne povis ne percepti;
sed tio al mi donis plivole plezuron ol ion alian. Mi abomenis ŝin
per malamo taŭga pli por demono ol homo. Mia memoro postenflugis
(ho, kun kiel intensa bedaŭro!) al Liĝeja la amata, la statueca,
la bela, la enlombigita. Mi ĝojis je memoroj pri ŝia virteco, pri
ŝia saĝo, pri ŝia altpensa, ŝia spirita naturo, pri ŝia pasia,
ŝia idolserva amo. Nun, tamen, mia animo plene kaj libere brulis pro
pli ol la fajroj de la ŝia. En la ekscitiĝo de miaj opiaj sonĝoj
(ĉar mi estis kutime katenata en la ĉenoj de la drogo) mi kriis
laŭte ŝian nomon, dum la nokta silento, aŭ inter la ŝirmataj
lokoj de la valetoj dum la tago, kvazaŭ, per la sovaĝa avideco, la
solena pasio, kaj la brula ardo de mia dezirego por la foririnto, mi
povis ŝin revenigi al la vojo, kiun ŝi estis forlasinta -- ho, ĉu
_povis_ esti por ĉiam? -- ree sur la teron.
Ĉirkaŭ la komenciĝo de la dua monato post mia edziĝo la Lady
Rovena estis atakata de subita malsano, el kiu estis malrapida ŝia
resaniĝo. La febro, kiu bruligis ŝin, maltrankviligis ŝiajn
noktojn; kaj, dum ŝia malkvieta duondorma stato, ŝi parolis pri
sonoj kaj movoj en kaj ĉirkaŭ la ĉambro en la tureto, kiuj,
miakonjekte, ne posedis alian originon krom ŝia malsana imago, aŭ,
eble, la fantasmagoraj influoj de la ĉambro mem. Post kelke da
tempo ŝi estis resaniĝanta, kaj fine plene sana. Sed nur mallonga
tempo pasis antaŭ ol dua kaj pli fortega malsano denove deĵetis
ŝin sur la liton de suferado; kaj el tiu ĉi atako ŝia korpo,
ĉiam malforta, neniam plene resaniĝis. Ŝiaj atakoj estis, post
tiu ĉi tempo, tre timigaj, kaj, pro sia eĉ pli timiga reokazado,
kontraŭstaris same la instruitecon kaj la grandajn penojn de ŝiaj
kuracistoj. Kune kun la kresko de la kronika malsano, kiu ŝajne,
estis tiel ekpreninta ŝian organaron tro forte por foriĝi pro homaj
rimedoj, mi ne povis ne rimarki similan kreskon de la nerva agaciĝo
de ŝia temperamento, kaj de ŝia ekscitiĝo pro trivialaj kaŭzoj
por timo. Ŝi denove parolis, kaj nun pli ofte kaj persisteme, pri la
sonoj -- la iometaj sonoj -- kaj pri la neordinaraj movoj inter la
murtapetoj, kiujn ŝi jam antaŭe aludis.
Unu nokton, proksime de la fermiĝo de Septembro, ŝi obstinis
tiun ĉi embarasan temon per pli ol kutima emfazo. Ŝi ĵus estis
vekiĝinta el netrankvila dormo, kaj mi rigardis ŝin, kun sentoj
duone doloraj, duone nebule timemaj, la movadon de ŝia malgrasega
vizaĝo. Mi sidis apud ŝia ebona lito, sur unu el la hindaj sofoj.
Ŝi duone leviĝis kaj parolis, per serioza mallaŭta flustro pri
sonoj, kiujn ŝi _tiam_ aŭdis, sed kiujn mi ne povis aŭdi -- pri
movoj, kiujn ŝi _tiam_ vidis, sed kiujn mi ne povis percepti. La
vento rapide fluis malantaŭ la tapetoj, kaj mi volis pruvi al ŝi
tion (kion, mi konfesu, mi mem ne povis tute kredi), ke tiuj preskaŭ
neaŭdeblaj spiroj, kaj tiuj tre kvietaj ŝanĝiĝoj de la figuroj
sur la muro, nur estas la naturaj efektoj de tiu kutima rapidado de
la vento. Sed mortaspekta paleco, blankigante ŝian vizaĝon, pruvis
al mi, ke miaj penoj recertigi ŝin estos senfruktaj. Ŝi ŝajne
svenis, kaj neniu flegistino estis sufiĉe proksima esti vokata. Mi
memoris kie estis metita karafo da malforta vino, kiun ordonis por
ŝi ŝiaj kuracistoj, kaj pasis trans la ĉambron por havigi ĝin
al mi. Sed, kiam mi paŝis sub la lumo de la incensilo, du timigaj
cirkonstancoj altiris mian atenton. Mi estis sentinta, ke iu palpebla
sed ne videbla objekto pasas senpeze preter mi, kaj mi vidis, ke
kuŝas sur la ora tapiŝo, ĝuste meze de la riĉa lumo deĵetita
de la incensilo, ombro -- tian ombron, kian oni povas imagi kiel la
ombro de fantomo. Sed mi estis sovaĝa pro ekscitiĝo, post malmodera
dozo da opio, kaj nemulte atentis tiujn aferojn, nek parolis pri
ili al Rovena. Trovinte la vinon, mi ree transiris la ĉambron, kaj
elverŝis plentason da ĝi, kiun mi metis al la lipoj de la svenanta
Lady. Ŝi nun parte estis refortiĝinta, kaj mem prenis la pokalon,
dum mi sidfalis sur sofon apude, kvankam miaj okuloj rigardis ŝin
senĉese. Estis tiam, ke mi klare rimarkis molan piedpaŝon sur la
tapiŝo kaj apud la lito; kaj, post sekundo, kiam Rovena levis la
vinon al siaj lipoj, mi vidis, aŭ eble revis, ke mi vidas, falanta
en la pokalon, kvazaŭ de ia nevidebla fonto en la atmosfero de
la ĉambro, tri aŭ kvar grandajn gutojn da brila kaj rubenkolora
fluidaĵo. Dum mi ĉi tion vidis, Rovena ne tion faris. Ŝi glutis la
vinon senhezite, kaj mi min detenis de parolo pri okazo, kiu devas,
malgraŭ ĉio, mi opiniis, esti nur la sugesto de troviva imago
iĝinta fantazie agema pro la teruro de la Lady, pro la opio kaj la
horo.
Tamen, mi ne povas kaŝi al mi tion, ke tuj post la falo de
la rubenecaj gutoj, rapida plimalboniĝo okazis je la sano de
mia edzino, tiel ke, je la tria nokto poste, la manoj de ŝiaj
servistinoj pretigis ŝin por la tombo; kaj, la kvaran, mi sidis
sola, kune kun ŝia morttuke volvita korpo, en tiu fantazia ĉambro,
kiu ŝin estis ricevinta kiel mian novedzinon. Fantaziaj vizioj,
opionaskitaj, flirtis ombrece antaŭ mi. Mi rigardis per malkvieta
okulo la sarkofagojn en la anguloj de la ĉambro, la variemajn
figurojn de la drapiraĵo, kaj la tordiĝadon de la partkoloraj
fajroj supre en la incensilo. Miaj rigardoj poste falis, kiam mi
memoris la cirkonstancojn de la antaŭa nokto, al la loko sub la
brilego de la incensilo, kie mi estis vidinta la nebulajn signojn de
la ombro. Ĝi jam ne estis tie, tamen, kaj spirante pli libere, mi
turnis la rigardojn al la palega kaj rigida figuro sur la lito. Tiam
surfluis sur min mil memoraĵoj pri Liĝeja -- kaj tiam revenis en
mian koron, per la tumulta forteco de diluvo, ĉiom da tiu nedirebla
malĝojego, tra kiu mi estis rigardinta _ŝin_ tiel volvitan. La
nokto ekforiĝis, kaj ankoraŭ, kun sino plena je akraj pensoj pri
ŝi, sole kaj superege amata, mi restis rigardante la kadavron de
Rovena.
Eble estis noktmezo -- aŭ eble pli frue, aŭ malfrue, ĉar mi ne
notis la pasadon de tempo -- kiam plorĝemo, mallaŭta, delikata, sed
tre distingebla, ekvekis min el mia revo. Mi _sentis_, ke ĝi venas
de la lito el ebono -- la morta lito. Mi aŭskultegis tra angoro
da superstiĉa timo -- sed ne venis ripeto de la sono. Mi streĉis
la vidon por distingi ian movon de la kadavro -- sed ne troviĝis
io iomete perceptebla. Tamen, mi ne povis esti min trompinta. Mi
ja aŭdis la bruon, kiel ajn malklare, kaj mia animo estis vekita
interne de mi. Mi serioze kaj persiste tenis mian atenton fiksita al
la kadavro. Multaj minutoj pasis antaŭ ol okazis iu cirkonstanco,
kiu tendencis lumigi la misteron. Post kelke da tempo evidentiĝis ke
iometa, tre malforta, kaj apenaŭ rimarkebla nuanco de koloro estas
enfluanta en ŝiajn vangojn, kaj tra la kavintaj vejnetoj de ŝiaj
palpebroj. Tra speco de nedirebla teruro kaj respektego, por kiu
neniu lingvo de mortema homaro enhavas sufiĉe energian esprimon, mi
sentis mian koron ĉesi bati, miajn membrojn rigidiĝi tie, kie mi
sidas. Tamen, la ideo pri la devo fine efikis min reaplombigi. Mi ne
plu povis dubi, ke estis tro fruaj niaj preparoj -- ke ankoraŭ vivas
Rovena. Necesis, ke ia tuja peno estu farata, sed la tureto staris
tute aparte de la parto de la abatejo, en kiu loĝis la servistoj
-- ne troviĝis iu vokebla -- mi ne havis rimedon por alvoki ilin
por helpi min, ne forlasante la ĉambron dum multaj minutoj, kaj
tiel mi ne kuraĝis agi. Tial mi baraktis sola dum miaj penoj por
revoki la animon, kiu ankoraŭ estis ŝancelanta. Post nelonge,
tamen, certiĝis, ke estas okazinta denova senviviĝo; la koloro
malaperis de palpebro kaj vango, lasante palecon eĉ pli ol marmora;
la lipoj duoble iĝis sulkitaj kaj kuntiritaj per la kadavra aspekto
de morto; abomena malsekeco kaj malvarmeco kovris rapide la surfacon
de la korpo; kaj ĉiu kutima rigora rigideco tuj sekvis. Tremante mi
ree kuŝfalis sur la sofon, de kiu mi estis tiel timige vekita, kaj
denove mi min okupis per pasiaj, maldormaj vizioj pri Liĝeja.
Horo tiel estis pasinta, kiam (ĉu povis esti eble?) mi dufoje
sciiĝis pri ia malklara sono venanta de la apudaĵo de la lito. Mi
aŭskultis -- en ekstrema teruro. La sono denove venis -- ĝi estis
sopiro. Kurante al la kadavro, mi vidis -- klare vidis -- tremon sur
la lipoj. Unu momenton poste ili malfermiĝis, malkaŝante brilan
linion de la perlaj dentoj. Mirego nun luktis en mia sino kun la
profunda respektego, kiu ĝis tiam estis reĝinta tie sola. Mi
sentis, ke mia vido malheliĝas, ke mia cerbo vagas; kaj, sole per
fortega peno, mi fine sukcesis min kuraĝigi por la tasko, kiun la
devo tiel ankoraŭ unufoje montris. Nun estis parta rozeco sur la
frunto, kaj sur la vangoj kaj kolo; videbla varmeco trakuris la tutan
korpon; eĉ troviĝis iometa pulsado ĉe la koro. La Lady _vivis_;
kaj per duobligita ardo mi komencis la taskon venigi ŝian animon.
Mi frotis kaj malsekigis la tempiojn kaj la manojn, kaj uzis ĉiun
rimedon, kiun sperto kaj mia ne malvasta legado kuraca povis sugesti.
Sed senfrukte. Subite la koloro forfluis, la pulsado ĉesiĝis, la
lipoj reprenis la aspekton de la mortintoj, kaj unu momenton poste la
tuta korpo montris la glacian malvarmecon, la mortblankan nuancon,
la intensan rigidecon, la kaviĝintan profilon, kaj ĉiujn abomenajn
kuriozecojn de kadavro, kiu estas restinta multajn tagojn en la
tombo.
Kaj denove mi ekrevis, pri Liĝeja -- kaj denove (ĉu mirinde, ke
mi tremas, skribante?) _denove_ atingis al miaj oreloj mallaŭta
plorĝemo el la ebona lito. Sed kial detale priskribus mi la
nedireblajn terurojn de tiu nokto? Kial mi paŭzus por rakonti
kiel, fojon post fojo, ĝis preskaŭ la horo de la griza ektagiĝo,
tiu abomena dramo de reekvivado sin ripetis; kiel ĉiu fortega
resenviviĝo estis nur al pli severa, kaj ŝajne pli neforlasebla
morto; kiel ĉiu angoro aspektis kvazaŭ batalo kontraŭ iu nevidebla
malamiko; kaj kiel ĉiu barakto estis sekvata de, mi ne scias kia,
strangega ŝanĝiĝo en la persona aspekto de la kadavro? Mi rapidu
ĝis la fino.
La plejparto de tiu terura nokto estis pasinta, kaj ŝi, kiu jam
estis mortinta, ankoraŭ unu fojon moviĝis -- kaj nun pli vigle
ol antaŭe, kvankam elveninte el mortiĝo pli konsternanta ol iu,
pro ĝia kompleta senesperigo. Delonge mi estis ĉesinta barakti
aŭ moviĝi, kaj sidadis rigide sur la sofo, senpova viktimo por
kirlego da tumultaj emocioj, el kiuj, eble, treega respektotimo estis
la malplej terura, la malplej forbruliga. La kadavro, mi ripetas,
moviĝis, kaj nun pli vigle ol antaŭe. La vivaj koloroj enruĝiĝis
per nekutima energio en la vizaĝo -- la membroj malrigidiĝis --
kaj sen tio, ke la palpebroj ankoraŭ estas forte kunpremitaj,
kaj ke la bandaĝoj kaj drapiraĵoj de la ĉerko ankoraŭ donas
sian tomban mienon al la figuro, mi povis revi, ke Rovena ja estas
tute formetinta de si la katenojn de la morto. Sed se tiu ideo
ne estis, eĉ tiam, tute kredata, mi almenaŭ ne povis dubi plu,
kiam, leviĝante de la lito, ŝanceliĝante per malfortaj paŝoj,
kun fermitaj okuloj, kaj kun mieno de iu konfuzita per sonĝo, la
objekto, kiu estis mortvualita, antaŭeniris kuraĝe kaj videble en
la mezon de la ĉambro.
Mi ne tremis -- mi ne moviĝis, ĉar amaso da nedireblaj fantazioj
rilate la mienon, la staturon, la irmanieron de la figuro, fluante
rapide tra mia cerbo, estis paralizinta -- estis frostinta min en
ŝtonon. Mi ne moviĝis, sed rigardadis la aperaĵon. Estis freneza
malordo en miaj pensoj -- tumulto netrankvilebla. Ĉu reale tiu ĉi
povis esti la vivanta Rovena, kiu kontraŭis min? Ĉu ĝi povis esti
Rovena _iel ajn_ -- la helehara kaj blueokula Lady Rovena Trevanjon
el Tremajno? Kial, _kial_ mi dubis ĝin? La bandaĝo kuŝis peze sur
la buŝo -- sed, do, ĉu ĝi ne eble estis la buŝo de la spiranta
Lady el Tremajno? Kaj la vangoj -- troviĝis la rozoj en ŝiaj
vangoj, same kiel dum ŝia tagmezo de vivo -- jes, efektive, tiuj
ĉi povis esti la belaj vangoj de la vivanta Lady el Tremajno. Kaj
la mentono, kun ĝiaj kavetoj, same kiel dum saneco, ĉu tiu ne
verŝajne estis la ŝia? -- sed _ĉu ŝi estis iĝinta pli altkreska
dum ŝia malsano?_ Kia neesprimebla frenezo min ekprenis ĉe tiu
penso! Unu salto, kaj mi atingis al ŝiaj piedoj! Detirante sin de
mia tuŝo, ŝi defaligis de sia kapo, malligitajn, la kadavrecajn
tukojn, kiuj antaŭe ĝin malliberigis, kaj elfluis en la blovantan
atmosferon de la ĉambro grandaj masegoj da longaj kaj implikitaj
haroj -- _ili estis pli nigraj ol la korvaj flugiloj de Noktmezo_!
Kaj nun malrapide malfermiĝis _la okuloj_ de la figuro, kiu staradis
antaŭ mi. „Jen, do, almenaŭ“, mi kriegis laŭtvoĉe, „povas mi
neniam, mi neniam min trompi; ĉi tiuj estas la plenaj, kaj la
nigraj, kaj la brulantaj okuloj -- de mia perdita amatino, de la Lady
-- _la lady liĝeja_“.