La stranga genio de la amerika poeto kaj verkisto Edgar Allen Poe
estas kvazaŭ enigmo por kritikistoj. Lia kapablo, trovi por sia
artismo esprimon aŭ per profunda melankolio, aŭ per skeptika rido,
foje per gaja sprito, kaj eĉ per klera scienco, faras el li figuron
gravan tute malproporcie kun la kvanto da verkaĵo de li lasita. Li
naskiĝis en 1809 ĉe Boston (Mass. Usono) kaj devenis de familio
anglo-irlanda. La melankolio en lia naturo multe profundiĝis pro la
frua morto de liaj gepatroj kaj la freneziĝo de lia fratino.
Unue li fariĝis soldato, tiam poeto (lia plej fama poemo „_La korvo_“
estas konata vastege), kaj poste gazetisto, kritikisto kaj aŭtoro
samtempe. Lia edziĝo kun lia kuzino, kiam ŝi nur estis dekkvarjara,
malgraŭ kontraŭaj profetoj, daŭris tre feliĉe; sed ŝia frua morto
enigis lin en eĉ pli profundan malĝojon, el kiu li neniam plu eliĝis;
kaj li mem mortis jam dum sia kvardeka jaro, post longa malsano,
parte kaŭzita de liaj penoj akiri forgeson per alkoholo.
La eksterordinaraj ecoj de liaj verkaĵoj kaŭzis kontraŭ li atakojn
ĉiuspecajn; liaj kontraŭuloj ne hezitis akuzi lin eĉ pri frenezeco,
kaj ne haltis post lia morto, ĉar lia bopatrino devis batali longe
kaj akre poste, por defendi lian karakteron. La forta kaj atakema
naturo de liaj recenzoj ankaŭ havigis al li multajn malamikojn, sed
la servoj faritaj al vera literaturo per tiu kritiko estis tre grandaj.
La ses noveloj elektitaj por tiu ĉi libro donos bonan ideon minimume
pri du flankoj de lia verko. La tri mistikaj rakontoj bone montros
la pezajn amasojn da mallumaj koloroj, kiujn li amis enmeti en siajn
verkojn. Aliflanke la aldonitaj du komikaĵoj (kiujn aliaj eble nomus
skeptikaĵoj) same montros lian fonton da preta sprito kaj plenan
bonhumoron. Sed pri ĉio ĉi la leganto mem juĝu.
_A. Frank Milward._
Birmingham, Anglujo
Aprilo 1923.
NB. La pluraj neologismoj, elĉerpitaj kaj klarigitaj laŭ la
_Vortaro Fulĉer kaj Long_, estas signitaj per „F. L.“