Tiel li venis ĝis soleca dometo en la ĝardeno, kie inter la floroj

loĝis la saĝulo Ĉi-San.

-- Mi ŝatas la saĝulojn nur de malproksime! -- diris la imperiestro --

en proksima distanco mi ne scias kiel paroli kun ili. Al vi, saĝuloj,

mi ne povas donaci la ordenon de la Drako de ia rango; vin ĝojigas nek

la flavaj, nek la bluaj bluzoj! Vin ne interesas eĉ la tufbutono sur la

ĉapo!

-- Ho, granda kaj glora imperiestro -- respondis la saĝulo -- se vi en

via granda favoro donacus al mi dekon da ovoj, mi trovus en nia ĥina

lingvo nenian decan vorton por danki vin.

-- Kiel? Vi?! Saĝulo?! -- kun miro ekkriis la imperiestro -- vi ĝojus

pro tiom malgrava donaco?

-- Ĉu nur solaj malsaĝuloj manĝas? -- demandis Ĉi-San -- mi jam havis

la honoron raporti al vi, ke tie, kie tro gaje fartas la kokinoj,

kutime tute malgaje fartas la homoj. Bone estas diri: kluk-kluk! --

dukato! Sed la homoj en tiu situacio mortas pro malsato!

-- La Drakoj forprenu tiun malbenitan Tung-Li! -- kun malespero ekkriis

la imperiestro -- min, la filon de la ĉielo, li faris ia koko en

kokejo. Mi, suvereno de 500 milionoj da ĥinoj, ekĝojis kiel koko en la

kokejo!

-- Kluk-kluk! -- dukato!

La imperiestron kaptis tia malbona humoro, ke li forgesis eĉ ordoni,

ke oni alportu al la saĝulo la dekon da ovoj, li rapidis al la

palaco, ĉesigis la festenojn kaj amuzojn por la popolo, fajraĵojn kaj

iluminadon kaj ree kunvokis la regnan konsilantaron por treege grava,

senhezita afero.

La regna konsilantaro kunvenis.

La imperiestro estis malserena kaj lia voĉo sonis kiel la tondro de

tamburo.

-- La malŝatinda Tung-Li -- diris la imperiestro -- prezentis al ni

hodiaŭ la staton de nia Ĥinujo floranta, dum la lando efektive estas

pereanta! En la lando la kokinoj metas ovojn valorajn po unu dukato

kaj tia saĝulo, kiel Ĉi-San, la gloro, belo kaj ornamo de nia regado

-- devas morti pro malsato! Pripensu, kion diros la idaro, kion diros

la arĥeologoj, la historio? „Ĉing-Ĉang. Dum lia regado la saĝa,

fama, granda Ĉi-San, la belo kaj ornamo de l’ Ĉiela imperio mortis

pro malsato!“ Iun okjaran bubon oni demandos en la lernejo: „Pro kio

estas fama la imperiestro Ĉing-Ĉang?“ Kaj la kanajleto respondos: „Pro

tio, ke dum lia regado la saĝuloj mortadis pro malsato. Tiel ekzemple

dum lia regado mortis pro malsato la plej granda filozofo de Ĥinujo

-- Ĉi-San!“ Kaj la instruisto, anstataŭ vipi la bubon, diros al li:

„Bonege!“ Mia nomo do estos forstrekita el la libro de la antaŭuloj.

Ĝi fariĝos moko, hontigaĵo por la estontaj generacioj de Ĥinujo! Jen ĝis

kia situacio alkondukis min vi, malŝatinda Tung-Li, per via fanfarono:

kluk-kluk! -- ora dukato!

Tung-Li, defendante siajn kalkanojn, lerte stariĝis kaj farinte la

ritajn 637 riverencojn, diris:

-- Se al la idioto, filo de mia patro, oni permesos paroli -- mi petas

la vorton, granda Imperiestro.

-- En senlima favoro nia ni permesas: vi povas ankoraŭ unufoje

malbonigi la aeron per via spiro. Parolu. Ni aŭdu, kion diros al ni la

plej malinda el ĉiuj niaj vermoj!

-- Filo de l’ Ĉielo -- diris Tung-Li, sin klinante al la piedoj de la

imperiestro, -- la krimo nun estas okulvidebla. La ovoj kostas po unu

dukato. Oni devas nur difini, kies kalkanoj estas kulpaj pro tio.

Kaj ĉiuj mandarenoj trovis, ke la vortoj de Tung-Li estas konformaj al

la leĝoj kaj kutimoj de la Ĉiela imperio.

-- Oni trovu nur la ĝustajn kalkanojn -- diris la saĝa Ĉi-San.

-- Tiel estas, -- kun patoso jesis Tung-Li -- la prudento mem parolas

per via buŝo, granda kaj saĝa Ĉi-San. La ĝustajn, la ekzakte ĝustajn

kalkanojn oni devas trafi! Kies kalkanoj tamen estas kulpaj pro la alta

prezo de la ovoj? Kiu komercas per ovoj en la vilaĝoj? La vilaĝanoj!

Sekve iliaj kalkanoj estas kulpaj. Oni instruu ilin per bambuoj kaj la

ovoj malkariĝos.

-- Via konsilo ŝajnas esti diktita de la prudento mem! -- diris la

imperiestro. -- Tung-Li, ordonu!

Kaj Tung-Li ordonis.

Sep bambuajn boskojn oni eluzis por instrui la ĥinajn vilaĝanojn pri

tio, kiajn prezojn ili postulu por la ovoj.

La ovoj tamen ankoraŭ plikariĝis.

Sur la bazaroj oni vendis ilin jam po du dukatoj.

-- Unu dukato por la ovo, la dua por la instruo per bambuoj. La

kalkanoj ankaŭ ja valoras ion, ĉu ne?

La imperiestro dum longa tempo ne vidis la prudentan instruulon.

La saĝulo Ĉi-San kuŝis en sia dometo kaj inter la floroj mortadis pro

malsato.

La imperiestro vizitis lin.

-- Tia multfoje pruvita rimedo, kia estas la bambuoj kaj eĉ ĝi ne

helpas!! -- en malespero ekkriis la imperiestro.

Kaj la saĝulo, kolektinte la lastajn fortojn, ekflustris:

-- Oni trafis malĝustajn kalkanojn, Filo de l’ Ĉielo!

La imperiestro ordonis tuj kunvenigi la regnan konsilantaron.

Kaj la regna konsilantaro kunvenis.

-- Malkaŝe dirante, miaj mandarenoj, -- komencis la imperiestro (liaj

vortoj estis tiam kiel malvarmiĝinta teo):

-- ... mi ne ŝatas la saĝulojn. Ili estas homoj, kiuj donas tro multe

da klopodoj. Kian diferencon al ili prezentas la simplaj, nesaĝaj

homoj! Ili vivas sian vivon kaj se venas la morto -- ili pace kaj

kviete mortas, sen ia embaraso por la aliaj. Sed gardu nin Dio, havi

en nia zorgado ian famulon. Estas granda respondeco antaŭ la sekvontaj

generacioj. Se la famulo mortos, tuj stariĝos la demandoj: pro kiu

kaŭzo, kial, kiamaniere? La granda Ĉi-San denove mortas. La ovoj

ankoraŭ plikariĝis kaj neniam la senmorteco estis al la saĝulo tiel

proksima, kiel en la nuna momento. Ĉiuj viaj penoj, Tung-Li, estis

vanaj!

-- Filo de l’ Ĉielo, ne malsanigu vian dian hepaton! Vian hepaton

bezonas la patrujo -- ekkriis Tung-Li, farinte la ritajn 837

riverencojn. La malbono estas konata: ĝi estas la alta prezo de la

ovoj. La kuracilo estas la bambuoj. La eraro estis nur en la apliko.

La bambuoj tuŝis la malĝustajn kalkanojn.

-- Jes, jes. Eĉ la saĝa Ĉi-San diris: „malĝustajn kalkanojn“.

-- Mi, malsaĝa filo de mia patro, estas feliĉa, ke mia opinio koincidas

kun la opinio de la fama saĝulo. Tio signifas, ke de nun oni apliku la

bambuojn kontraŭ la ĝustaj kalkanoj. Ni uzis ilin kontraŭ la kalkanoj

de la vilaĝanoj. Sed en aĉeto kaj vendo estas kulpaj du personoj: tiu,

kiu altpreze vendas kaj tiu, kiu altpreze aĉetas. Laŭ kia rezono la

pekinanoj pagas po du dukatoj por ĉiu ovo? Per tio ili nur akcelas la

prezaltiĝon, instigas la avidecon kaj malbonigas la vilaĝanojn. Oni

batu ilin per la bambuoj. Ke ili ne faru marvirtaĵojn! Estas necesa la

batalo kontraŭ la avideco, sed ne malpli necesa estas la batalo kontraŭ

la malŝparemo.

-- Tung-Li -- ekkriis la imperiestro -- via propono estas konstruita

laŭ ĉiuj reguloj de la logiko kaj justeco. Tung-Li, ordonu!

-- Por tiu ĉi fojo estos bezonaj pli multaj bambuaj bastonoj --

rimarkis la mandareno, estranta la regnan trezorejon.

-- Ĉu mi ŝparos la bambuojn por miaj regnanoj? -- romantike aklamis la

imperiestro.

Kaj la batalo kontraŭ la malŝparemo komenciĝis sur ĉiuj bazaroj de

Pekin.

Tri tagojn daŭris la batalo.

Tutajn tri tagojn.

La kvaran tagon oni vendis la ovojn po kvar dukatoj.

Neniu kuraĝis aĉeti ilin sur la bazaro malkaŝe.

Oni vendis la ovojn el sub la baskoj kaj tial duoble pli kare, ol

antaŭe.

La saĝa Ĉi-San, kiel prudentulo, ne venis al la bazaro mem, sed sendis

la servistinon.

La servistino venis de la bazaro malfrue, sur la piedfingroj -- ŝi jam

ne povis paŝi normale.

Sed anstataŭ kvar ovoj, ŝi alportis nur unu.

La imperiestro en sia senfina zorgo pri prudento, vizitis Ĉi-San-on por

ekscii pri lia farto.

Kaj li ekvidis lin preskaŭ mortanta.

La saĝulo montris per la fingro siajn kalkanojn kaj flustris:

-- Ree la malĝustajn...

La imperiestro ekploregis:

-- Ĉi-San! Prudenta! Granda! Instruanto! Kuraĝu! Ne mortu, nur unu

tagon ankoraŭ! Mi ĵuras je la Drakoj, ĉio estos korektita ĝis morgaŭ!

La afero kostos la kapon de la malŝatinda Tung-Li!

Kaj la imperiestro ordonis tuj kunvenigi la regnan konsilantaron.

La regna konsilantaro kunvenis.

La Filo de l’ Ĉielo estis kolera.

Liaj okuloj fulmis.

Lia voĉo sonis kiel tondro.

Li ekkriis:

-- Malinda Tung-Li! Estu preta meti sur la eŝafodon la putrintan

bulbon, kiun vi kuraĝas nomi via kapo. La granda Ĉi-San mortas kaj la

historio estas preta kondamni nian nomon per malhonoro!

Tung-Li falis antaŭ la imperiestro kaj ekkriis:

-- Filo de l’ Ĉielo! Ĉu ne estas tute egale: ĉu hodiaŭ, ĉu morgaŭ falos

tiu malindaĵo, kiel mia kapo? Nur unu tagon de vivo, ho, suvereno de la

universo! Kaj mi ĵuras, ke mi trafos la ĝustajn kalkanojn. Ni esploris

ĉiujn suspekteblajn kalkanojn en Ĥinujo, sed ne esploris nur la ĝustajn.

Kiu metas la ovojn? La kokinoj! Do oni devas bati la kokinojn sur la

kalkanojn! Ke ili ne metu karajn ovojn, ne metu!

La tuta regna konsilantaro fariĝis serenvizaĝa pro ĝojo, aŭdinte la

simplan, klaran kaj justan solvon.

-- Tung-Li, ordonu! -- diris la imperiestro.

Kaj Tung-Li ordonis.

Dum la tuta tago ĉie en Ĥinujo oni devis tiam krii por esti aŭdata;

tiom laŭte pepis la kokinoj.

Oni kaptis ilin, tenis je la piedoj kaj batis per la bambuoj sur la

kalkanojn.

La sekvantan tagon la kokinoj jam ne metadis plu ovojn.

En morta timo vizitis la imperiestro Ĉi-San-on en lia dometo inter la

floroj.

Ĉi-San agoniis.

Kun la kvieta rideto de saĝulo, li sin turnis al la ploranta ĉe liaj

piedoj imperiestro, kolektis la lastajn fortojn kaj diris:

-- Vin interesas, ho, Filo de l’ Ĉielo, kion diros pri vi la historio?

Ne timu. Nenion apartan, malbonan. Ĝi diros: „Ĉing-Ĉang estis bona

imperiestro. Li havis la plej bonajn intencojn. Sed lin persekutis sola

malprospero: li ĉiam trafadis la malĝustajn kalkanojn“. Ne malkvietiĝu

tamen, Filo de l’ Ĉielo. La saman sorton havas tre multaj imperiestroj

en la mondo. Ĉiam trafi la malĝustajn kalkanojn!

Dirinte tion, la saĝa Ĉi-San mortis.

HISTORIO DE PORKO[11]

KRISTNASKA RAKONTO

Ĝi okazis matene, unu tagon antaŭ la kristnasko.

Vaĉjo, veninte la kuirejon, ludis kun porkideto.

Kaj la kuiristino Akilino legis en la „Folio“ pri la Boera milito,

ploris kaj terure insultis lordon Chamberlain.

-- Ĝuste la sama, kiel mia sentaŭgulo! Ankaŭ batas virinojn! Ha! Ĉu li

ne estas barbaro?

Iom priplorinte, ŝi enfalis en melankolian humoron.

Melankolie kaj distre ŝi ekrigardis la horloĝon kaj diris:

-- Estas jam la tempo por kuiri.

Melankolie kaj distre ŝi prenis Vaĉjo-n kaj buĉis lin.

Melankolie kaj distre ŝi eligis liajn intestojn kaj metis lin en la

bolantan akvon de kaserolo por kuiri.

Kaj la porkidon ŝi klake frapis sur la subdorson.

-- Estas generalido kaj venas sin amuzi en la kuirejon!

Malgraŭ ĝia oreltranĉa krio ŝi forportis ĝin al la vartistino.

-- Jen, prenu la malpurulon!

La vartistino siavice klakis unu frapeton kaj metis la porkidon en la

liteton de Vaĉjo.

-- Kuŝu, malbonulo!

Ŝi mem pensis tiam:

-- Ĉu oni donacos al mi lanŝtofon por la festotago aŭ ree trompos?

La porkido pro kriego kaj frapoj ekdormis en la liteto de Vaĉjo.

Kaj Vaĉjo jam delonge bolis en la kaserolo.

Tiel okazis la ŝanĝo, havinta por la porkido grandajn sekvojn.

Kial neniu rimarkis la intermikson -- oni povas klarigi per antaŭfesta

tempo, kiam ĉiuj fariĝas malatentaj.

Kiam sekvantan tagon vespere, sur la manĝotablon oni metis Vaĉjo-n,

garnitan per acidkremo kaj kreno -- Vaĉjo kaŭzis ĉies admiron.

Ĉiuj manĝis lin kun plezuro.

Kaj generalo Betriŝĉev, manĝinte ripon, petis ankaŭ la malantaŭan

piedon.

-- Estas ne porkido, sed kvazaŭ infaneto!

Al kio la patrino de Vaĉjo kun fiero respondis:

-- Hejme flegita!

Tiu ĉi frazo instigis generalon Betriŝĉev eĉ laŭte ekspiri.

-- Hejme flegita! Tio rememorigas bonan malnovan epokon de bienuloj.

Tiam porkoj estis naturaj. Kaj kio nun? Kia tempo estas? Mankas veraj

porkoj!

Al kio la patro de Vaĉjo, granda spritulo, rimarkis:

-- Porkoj mankas ĉiam antaŭ la apero en granda kvanto!

Kaj prenis la „antaŭan piedeton“.

La porkido dume ludis kun infanoj.

Antaŭ la vizito de infanoj-gastoj oni ĝin vekis kaj vestis per pura

bela vesteto.

Estis nur sola strangaĵo: la infano neniel volis stari sur la piedoj,

sed kuris tra la ĉambroj kvarpiede.

Malgraŭ la rezonigo de la aĝuloj:

-- Vaĉjo, ne kuru kvarpiede! Malbonulo! Vaĉjo, estas honto kuri sub

la liton. Tio ne decas! Montru, kiel Vaĉjo scias paŝi. Faru per la

lipetoj: _tprua!_

La infano, malgraŭ la rezonado, kuris kvarpiede.

-- Ha, kiel amuza li estas, -- ĝojis la patrino rigardante lin.

Ŝi kaptis lin kaj surŝutis per kisoj.

-- Anĝeleto mia! Vivo mia! Mia sango!

Kaj alpremis al la amanta patrina koro, svenanta pro emocio kaj feliĉo.

Al la gastoj „Vaĉjo-n“ oni prezentis, tenante lin sub la „manetoj“.

-- Li tiel kapricas hodiaŭ, tiu ĉi sentaŭguleto!

La porkido neatendite havis kolosan sukceson.

-- Kerubeto! -- aklamis unu sinjorino -- ĝuste kiel kerubeto!

-- Kaj tiel similas la patron -- mire diris la alia.

Kaj generalo Betriŝĉev faris por la infano „kaprinajn kornojn“ el du

fingroj kaj diris:

-- Brava bubo! Mi mem en via aĝo estis tia!

Ĉe tiaj vortoj la porkido histerie ekkriis kaj ĉiuj aklamis:

-- Estonta Mazzini!

La infanoj, invititaj al la festeno, entuziasmiĝis, rigardante la

prezentitan al ili porkidon.

Ĉar en infanaĝo ni pli ŝatas bestojn ol homojn.

Neniam la infanoj havis kamaradon pli amuzan kaj gajan.

Ĉiuj tuj ekamis lin.

Precipe la malgranda fileto de grafo Zavihrajskij.

Malgranda grafido tuj enamiĝis en la kamaradon, kuranta kvarpiede.

-- Esas lidinda!

Kaj komencis mem kuri kvarpiede.

Li enamiĝis por la tuta vivo kaj sentis sin forte ligita al la porkido.

Poste tio havis tre grandan signifon en la viva kariero de la porkido,

ĉar ĉiuj, kiuj rilatis kun la familio de grafoj Zavihrajskij fariĝis

pro tio efektivaj ŝtataj konsilantoj.

La infanoj neniam sin amuzis tiel kaj estis tre gajaj.

Kiam oni volis preni ilin por forkonduki hejmen, eksplodis laŭta

plorado.

-- Ni ne volas! Ni volas ludi kun Vaĉjo! Ni amas Vaĉjo-n!

-- Ha, kiel ĉarma estas via Vaĉjo! kiel ĉarma -- entuziasme diris la

gepatroj.

Tiamaniere dum la unua apero en la „mondo“ la porkido havis pozitivan

sukceson ĉe plen- kaj junaĝuloj -- ĉe ĉiuj.

Apartan miron li elvokis, kiam foje li eligis:

-- Grunt!

Ĉiuj ekaplaŭdis.

-- Genia infano!

-- Nur dujara kaj... -- sin turnis la mirigitaj gastoj unu al alia.

Kaj la infanon oni komencis nomi de tiu tempo:

„Gruntulo!“

-- Li faros brilan karieron -- diris la patro.

Kaj la patrino jam revis pri sukcesoj, kiujn havos ŝia Gruntulo, ŝia

sango ĉe la belmondaj sinjorinoj.

Eĉ unu tago ne pasis, ke la Gruntulo ne estis invitita al konatuloj.

-- Kara Ekaterina Vasiljevna! Pro Dio, sendu al ni vian ĉarman, ĉarman

Gruntulo-n. Nia Niĉjo simple ne povas vivi sen li.

-- Kolombineto, Ekaterina Vasiljevna! Mi jam ne scias kion fari kun nia

Marinjo. Mia etulino vere enamiĝis en vian Gruntulo-n. Pro ĉio sankta

sendu lin al ni almenaŭ por duonhoro.

Oni estis devigita fari la liston de tiuj invitoj kaj akceptis la

abonon antaŭe.

-- Ĉarma kaj kara Anfisa Jakovljevna! Mia Gruntulo ne povas esti ĉe

vi pli frue ol la estontan ĵaŭdon. Por ĉiuj antaŭaj tagoj jam estas

abonita!

Tiel la porkido ligis kaj fortikigis la amikecon kun la plej

multenombra kaj elektita societo.

Grafo Zavihrajskij mem venadis en propra kaleŝo inviti Gruntulo-n.

-- Mia sentaŭgulo ne povas vivi sen Gruntulo.

La grafo invitis la patron de Gruntulo servi en sia oficejo kaj

ĉiamaniere penis prosperigi lian bonhavon por ne disiĝi de Gruntulo.

-- Kion fari? Se mia sencerbulo ne povas vivi sen via filo.

-- Ankoraŭ infano kaj jam helpas la gepatrojn -- emocie diris la patro

de Gruntulo.

La porkido ne parolis ĝis kvar jaroj.

-- Strange estas -- maltrankviliĝis la gepatroj kaj sendis lin al

profesoro Berlino-n.

Profesoro en Berlin observis lin, subsekcis ion sub lia lango kaj

sendis al profesoro en Vieno.

Profesoro en Vieno ankaŭ observis, eltranĉis ian glandon kaj sendis al

profesoro en Frankfurt sur Main.

Profesoro en Frankfurt faris ian kaŭterizon.

Kaj la porkido komencis paroli.

Kun granda peno. Sed uzante tri lingvojn.

Paŝi sur malantaŭaj piedoj Gruntulo lernis, kompreneble, pli frue. Tiel

li faris fine la aspekton de infano el bona familio.

Komence Gruntulo havis du guvernistinojn, poste du guvernistojn.

Ĉiuj ili servis antaŭe en la plej bonaj familioj.

Kaj ĉiuj ili estis entuziasmigitaj pro Vaĉjo-Gruntulo.

-- Malofte oni havas tiom kapablan edukaton.

Fakte, Gruntulo ne estis tro rapida en la pripenso. Precipe kiam li

devis solvi matematikajn taskojn.

Sed li ĉiam sidis, mallevinte la kapon kaj iris rigardante sub la

piedojn.

-- _Sehr, sehr ernsthafter Knabe[12]!_ -- diris la instruisto-germano.

-- Je-es, li ne estas supraĵulo! -- kun fanfarono rimarkis la patro.

-- Ne estas ia supraĵulo!

Ĝis dek jaroj Vaĉjo-Gruntulo estis „preparita“ kaj oni sendis lin al la

plej bona instituto.

Tie li ankaŭ altiris al si ĉies simpatiojn.

De la instruistoj -- pro lia seriozeco kaj foresto de supraĵaj ideoj.

De la lernantoj -- pro lia kapableco kuri kvarpiede kaj senimite eldiri:

-- Grunt!

La lernejo estis de tia tipo, kie oni ĉefe atentis la „spiriton“ de la

lernantoj kaj la spirito de Vaĉjo-Gruntulo entuziasmigis ĉiujn.

-- Li estos la plej fidela gardanto de niaj tradicioj. La spirito

de kamaradeco estas en li tre granda. Rigardu! Ĉiam li postkuras la

kamaradojn. Ĉiam!

Atinginte 16-jaran aĝon, Gruntulo havis tre gravan okazintaĵon. Liajn

gepatrojn jam delonge maltrankviligis unu enigma cirkonstanco.

Ilia infano havis vosteton. Vere, ne grandan, sed tamen vosteton. Kaj

aldone al tio -- spirale volvitan!

La patro rigardis la cirkonstancon filozofie:

-- Diablo prenu la voston. Ne gravas. Ĝi ne estas videbla!

Sed la patrino ofte kaj multe ploris, pensante:

-- Tamen, kiel li faros la sukcesojn ĉe la sinjorinoj...

Kiam Gruntulo havis 16 jarojn oni sendis lin Pariz-on al fama

profesoro-kirurgiisto.

La fama profesoro-kirurgiisto esploris lin kaj diris:

-- Malgravaĵo! Ni detranĉu la vosteton.

Kaj por kvietigo montris la kuŝantajn en alkoholo 666 aliajn identajn

vostetojn, spirale volvitajn, kiujn li detranĉis lastatempe.

-- Nun tio ofte okazas!

La vosteto estis fortranĉita kaj ĉiu ligilo kun la pasinteco tiamaniere

estis ŝirita.

Fininte la lernejon, Gruntulo eniris la vivon kiel kandidato por iu

grava posteno kaj plenumanto de specialaj ordonoj.

Nun li estis Gruntulo sole por grafo Zavihrajskij, Vaĉjo por la kolegoj

kaj Vasilij Petroviĉ por la aliaj.

Juna homo, de alloga korpulenteco, portanta nazumon.

Lia profilo ne estis eksterordinara, sed la sinjorinoj trovis, ke en

ĝi estis io, se ne „romana“, do almenaŭ „nobla“. La kapo estis ĉiam

modeste mallevita kaj la okuloj rigardantaj teren.

Tio tre plaĉis al ĉiuj.

-- Tre malofta junulo! Kun propraj reguloj!

Nur en unu okazo tiuj modeste mallevitaj okuloj leviĝis kaj eĉ brilis

per malica fajro.

Vasilij Petroviĉ mem ne sciis tion klarigi.

Sed kiam oni diris apud li la vorton _koto_ -- li sentis, ke oni

volas forpreni de li ion, la plej karan.

Se oni nur prononcis la vorton, Vasilij Petroviĉ tuj fariĝis

maltrankvila kaj liaj okuloj ekfulmis.

-- Koto? Sed kion vi volas? Estas ja nia koto, hejma!

Ni vivos eĉ en koto! En la nia! En la propra!

Tio faris tre agrablan impreson.

-- Nu, certe li estas tre juna, varma kapo, li troigas.

Sed en sia fundamento liaj aspiroj havas tre bonan, bonegan grundon!

Estas pli bone, se oni preferas la hejman al la fremda! La junulo estas

sur vera vojo. Kun perfektaj pensoj. Alia afero malkvietigis Vasilij

Petroviĉ-on: de tempo al tempo li subite laciĝis por paŝi, stari, sidi.

Li sendetene volis stari kvarpiede.

Tiom sendetene, ke foje li efektive ne povis sin haltigi.

Aperinte kun ia speciala raporto antaŭ tre grava kaj lacigita pro

aferoj persono, Vasilij Petroviĉ subite stariĝis kvarpiede. Li kuris

tra la kabineto, tranĉorele kriis, gruntis, frapis per la nazo en la

genuon de la grava persono kaj komencis froti la dorson ĉe angulo de

la skribotablo.

-- Ĝuste kiel porko! -- ĝoje ekkriis la grava persono kaj ekridis tiel,

kiel li ne ridis jam pli ol antaŭ dudek jaroj.

Ĝislarme!

-- He, fratulo, vi estas granda komikisto! Ha! Dankon, dankon al vi.

Tre ridigis min, maljunulon! Jam delonge mi ne amuzis min tiel bone.

Tio tre utilas inter la aferoj. Pro tio freŝiĝas la kapo. Bravulo!

Kaj la grava persono ordonis:

-- Por la raportoj ĉiam sendu al mi Vasilij Petroviĉ-on. Ĉiam!

Venante la kabineton de la grava persono Vasilij Petroviĉ mem ĝislace

ĉiam ĝuis la kuradon kvarpiede, frotis sin ĉe la anguloj kaj gruntis.

Kaj la grava persono ridegis, kriante:

-- Sufiĉe! Sufiĉe! Mi mortos! Ho, karuloj miaj... Eĉ mi ridas! Eĉ mia

animo juniĝis!

Vasilij Petroviĉ-on ankaŭ maltrankviligis liaj strangaj sonĝoj.

En sonĝo, krom porkoj, li vidis nenion.

Ĉiam li sonĝis pri porkino kun dek du porkidoj. Ĝi venadis al li,

frapis lin per la nazo kaj diris:

-- Ĉiuj estas nur viaj.

-- Mi devus edziĝi -- decidis Vasilij Petroviĉ.

Kaj foje, post la sonĝo pri porkino kun dek kvar porkidoj, li iris kaj

faris edziĝoproponon al fraŭlino Zinjo Zvezdinceva.

Zinjo Zvezdinceva, juna fraŭlino, kun vizaĝo de angla miss, kun

okuloj klaraj kiel kristalo, kun pura rideto, tiel nomata „sankta“

-- sin okupis per fajrogravurado sur ligno, helpis al sia patrino en

filantropio, legis Catulle Mendes kaj Armand Sylvestre, petante pri la

„nebulaj frazoj“ klarigojn de sia guvernistino, estinta pariza „stelo“

kaj dum longaj horoj observis sin tra spegulo, pozante antaŭ ĝi „en

nenio“, ridetante per enigma kaj multepromesanta rideto.

Kiam la amikinoj demandis ŝin:

-- Kial vi edziniĝas kun Vasilij Petroviĉ?

Ŝi respondis:

-- _Il est très, très cochon[13]!_

Ilia edziĝofesteno estis vera festo por ĉiuj bonpensuloj de la mondo!

-- Tia mirinda paro! Juna homo tiom bonkonduta kaj tiom virta fraŭlino!

Multaj eĉ ploris.

Vasilij Petroviĉ havis brilan karieron kaj ne malpli brile prosperadis

finance.

Li gajnis grandan monon per sia voĉo.

Certe ĝi ne estis la voĉo de Mazzini aŭ Battistini -- ĝi estis nur

simpla, tranĉa porkida krio, sufiĉe sonora kaj penetranta.

Kiam „ekvigliĝis“ la patruja industrio kaj fondiĝis iu nova nafta,

or- aŭ karbomineja entrepreno -- Vasilij Petroviĉ tuj komencis krii

per sia porkida voĉo:

-- Ĉu? La entrepreno de sinjoroj Ivanov? Ho, ho, mi konas ilin!

En tiuj aferoj lin helpis lia origino.

Vasilij Petroviĉ havis senbridan pasion por malantaŭaj regionoj de

kortoj kaj por balaaĵejoj.

Li ĉiam fosis en balaaĵo de ĉiuj hejmoj kaj por ĉiu homo posedis

peceton da ia abomenaĵo, fosita en balaaĵejo.

-- Tiu ĉi sinjoro? Sed li ja estas... Li faris...

Aŭdinte la porkidan krion, ĉiuj ekatentis, vole-nevole aŭskultis.

Kaj fondantoj de iu mova akcia societo sin ĵetis al Vasilij Petroviĉ.

-- Tre estimata. Ĉu vi ne bonvolus akcepti kiel donacon kelkajn niajn

fondakciojn?

Por ke li ne kriu siajn abomenaĵojn pri la fondata societo.

Tiamaniere Vasilij Petroviĉ fariĝis kunfondinto de ĉiuj akciaj

societoj, aperintaj dum lia floranta kariero.

En la mondo oni nur miris pri liaj diversflankaj talentoj.

-- Ĉie li estas! Kion viva, interesema homo! Neniu entrepreno aperas

sen li! Kiu scias simile labori por la patrujo?

Li partoprenis eĉ en literatura movado.

Havante monon kaj bonan situacion, li baldaŭ komencis dediĉi siajn

ripozhorojn al la verkado.

Tie ĉi ankaŭ helpis lin lia origino.

Ŝatante koton, li ĉie, sur ĉiu loko sciis knedi ĝin.

Kiam li skribis pri opereta primadono, aŭ pri internacia kongreso --

li ĉie sciis aldoni koton kaj eĉ en tia kvanto, ke supersataj legantoj

diris:

-- _Voltaire!_

Kaj eĉ la facilanimeco kun kiu li fosis koton, nur plialtigis Vasilij

Petroviĉ-on en ĉies opinioj.

Ĝi prezentis agrablan aldonon al lia seriozeco kaj pli videble

elmontris liajn virtojn.

Inter ĉiuj nomitaj sukcesoj kaj brilo nur unu tragika okazintaĵo por

momento hezitigis Vasilij Petroviĉ-on.

Ĝi estis, kiam lia patro estis mortanta.

La maljunulo havis ankoraŭ kelkajn minutojn por vivi.

Sur lia vizaĝo disfluis kvieteco kaj antaŭmorta prudento.

Vasilij Petroviĉ sidis apude.

La maljunulo malfermis la okulojn, kun amo ekrigardis la filon kaj

diris:

-- Vaĉjo! Mi gajnis kaj ŝparis tutan mian vivon. Ĉio restis por vi.

Ankaŭ vi mem gajnas tre multe. Vi havas ĉion sufiĉe. Vaĉjo, nur unu

vorton: pripensu iomete pri la animo!

Kaj subite Vasilij Petroviĉ eksentis strangan, senbridan deziron grunti

kaj karese ŝovi la nazon al vizaĝo de la patro.

Orientaj fabeloj · 第 2 / 3 段