INTERNACIA
MONDLITERATURO
Kolekto de la plej famaj verkoj
el ĉiuj naciaj literaturoj
[Devizo: Ni fosu nian sulkon]
FERDINAND HIRT & SOHN EN LEIPZIG / 1924
ESPERANTO-FAKO
VLAS DOROŜEVIĈ
ORIENTAJ FABELOJ
Kun permeso de la posedanto de la eldonaj
rajtoj el la rusa originalo tradukis
Nikolao Hohlov
FERDINAND HIRT & SOHN EN LEIPZIG / 1924
ESPERANTO-FAKO
ĈIUJ RAJTOJ ESTAS REZERVATAJ
PRESEJO BREITKOPF & HÄRTEL, LEIPZIG
TABELO DE ENHAVO
Paĝo
Antaŭparolo 7
La fabelo pri Fabelo 11
La kalifo kaj la krimulino 19
Kiel de Hasan falis la pantalono 31
La malĝuste trafitaj kalkanoj 41
Historio de porko 51
Aldono: Lingvaj notoj de la tradukinto 65
ANTAŬPAROLO
Vlas Miĥajloviĉ Doroŝeviĉ naskiĝis en la 1863-a jaro kaj simile al
multaj rusaj verkistoj longe ne sukcesis trovi sian ĝustan literaturan
destinon. Li eĉ provis fariĝi drama kaj opera aktoro, sceneja
rakontisto, sed en tiuj provoj li ne tro multe prosperis. Lia brila
kariero komenciĝis nur de la tempo, kiam li prenis la plumon por skribi
gazetajn felietonojn kaj satirojn.
En tiu publicista verkado Doroŝeviĉ atingis la gloron kaj per siaj
felietonoj ludis tre gravan rolon en la rusa antaŭrevolucia socia vivo.
Li majstre uzis sian „ezopan“ lingvon, kiu, restante metafora, estis
tamen tre diafana por videble montri la mankojn kaj kulpojn de la
malnova rusa reĝimo.
Estas konata lia speciala maniero skribi satirojn, fabelojn kaj
rakontojn el la vivo de la Oriento. Trovinte ion riproĉindan en la rusa
reĝimo, Doroŝeviĉ tuj skribis fabelon el ĥina aŭ araba vivo, reliefe
kaj moke prezentis en ĝi la rusajn kulpojn en la orienta vesto. La
fabelo temis pri la Oriento kaj la rusa cenzuro ne vidis la rajton ĝin
akuzi aŭ aresti. Sed eĉ naivulo povis vidi kien tamen estis celanta la
aŭtoro.
Doroŝeviĉ skribis ankaŭ multajn literaturajn kaj dramajn kritikojn
kaj tipajn novelojn el la vivo de moskva mez- kaj malriĉa urbanaro.
Liaj diversaj beletristikaj verkoj formas kelkajn volumojn kaj liaj
felietonoj estas dissemitaj tra la miloj de gazetaj numeroj.
La lingvo de Doroŝeviĉ estas akra, ĝusta, tre simpla kaj regula, sed
samtempe ĝi estas ankaŭ moderna, fortimpresa, bela kaj poezia.
Bonan ekzemplon de tiu lingvo donas la proponataj kvar fabeloj,
unuafoje publikigitaj nur post la morto de la aŭtoro.
Antaŭ dudek jaroj V. Doroŝeviĉ fariĝis la fakta redaktanto de la
konata en la mondo, plej disvastigita rusa gazeto „Rússkoje Slóvo“
(Rusa Vorto) en Moskvo, kiun li gvidis ĝis la momento, kiam ĝi estis
rekvizita de la Sovjeta registaro.
V. Doroŝeviĉ mortis en la 1921-a jaro, elĉerpita pro la politikaj
cirkonstancoj kaj granda mizero.
Zagreb, en Junio de la 1923-a jaro.
_Nikolao Hohlov._
RIDU, POR NE PLORI!
V. DOROŜEVIĈ.
LA FABELO PRI FABELO
Foje Vero ekdecidis viziti palacon.
La palacon de Harun-Al-Raŝid mem.
_Allahu-akbar!_[1] Kreinte virinon, Ci kreis Fantazion.
Vero diris al si mem:
-- Kial ne? Multaj hurioj[2] estas ja en la paradizo de la Profeto,
multaj belulinoj estas en la tera paradizo, en la haremo de la
kalifo. En la ĝardenoj de la Profeto mi ne estus la plej lasta inter
la hurioj; inter la edzinoj de la padiŝah[3] mi verŝajne estus la
unua el ili ĉiuj kaj inter liaj odaliskoj mi estus la unua el la
odaliskoj. Kie estas koraloj pli brilaj ol miaj lipoj, kaj la spiro
el ili estas kvazaŭ spiro de tagmezo. Graciaj estas miaj piedoj kaj
kvazaŭ du lilioj estas miaj mamoj, lilioj, sur kiuj vidiĝas du sangaj
makuletoj. Feliĉulo estus tiu, kiu klinus la kapon al mia brusto.
Mirindajn sonĝojn li sonĝus. Kiel unuafaza luno estas luma mia vizaĝo.
Kiel nigraj diamantoj brilas miaj okuloj kaj tiu, kiu en la momento
de l’ pasio observus ilin de tute proksime -- kiom ajn grava persono
li estus! -- vidus sin en ili tiel malgrava, tiel eta, ke la fenomeno
elvokus ĉe li ridon. Alaho kreis min en la momento de ĝojo kaj mi
entute estas kanto pri nia Kreinto.
Vero ekdeziris kaj venis al la palaco.
Vestita nur per sia beleco.
Sur la sojlo de la palaco ŝin kun timo haltigis maljunulo.
-- Kion vi bezonas tie ĉi, virino, forgesinta vesti eĉ la vizaĝan
vualon?
-- Mi deziras vidi la gloran kaj potencan sultanon Harun-Al-Raŝid,
padiŝahon kaj kalifon, nian grandan suverenon. Alaho sola estu lia
suvereno sur la tero!
-- En ĉio estu la volo de Alaho! Kiel vi nomas vin? Ĉu Senhonto?
-- Mia nomo estas Vero. Mi ne ofendiĝas pro viaj vortoj, militisto.
Veron oni ofte rekonas senhonto, same kiel malveron hontemo. Iru kaj
raportu pri mi.
En la palaco de la kalifo ĉiuj tre ekscitiĝis pro la sciigo ke venis
Vero.
-- Ŝia alveno signifas ofte la foriron de multaj aliaj, pripense diris
la granda veziro Dĵiaffar.
Kaj ĉiuj veziroj eksentis danĝeron.
-- Tamen ŝi ja estas virino! -- diris Dĵiaffar -- ni havas la kutimon,
ke ĉe ni ĉian aferon plenumas tiu, kiu nenion pri ĝi komprenas. Pro tio
la virinojn priservas ĉe ni la eŭnukoj.
Kaj li sin turnis al la granda eŭnuko.
Al la gardanto de paco, honoro kaj feliĉo de la padiŝaho. Kaj diris
al li:
-- Plej glora el la eŭnukoj! Tien venis virino tre memfida pri sia
beleco. Forigu ŝin. Memoru nur, ke tio okazas en la palaco. Forigu
ŝin tiel, kiel postulas la reguloj de la kortego. Faru ĉion bele kaj
dignoplene.
La granda eŭnuko venis al la portalo kaj per siaj malvivaj okuloj
ekrigardis la senvestan virinon.
-- Ĉu vi deziras vidi la kalifon? Sed li ne devas vidi vin en tia
aspekto.
-- Kial?
-- Kun tia aspekto oni venas en la alian mondon. Kun tia aspekto oni
forlasas ĝin. Sed en tiu ĉi mondo ne decas aperi tiel.
-- Vero nur tiam estas bona, kiam ĝi estas nuda Vero.
-- Viaj vortoj sonas justaj kiel la leĝo. Sed la padiŝaho estas pli
supera ol la leĝo. Kaj la padiŝaho ne vidos vin tia!
-- Alaho kreis min tia! Gardu vin, eŭnuko, kontraŭ diro de kondamno aŭ
mallaŭdo. Kondamno estus senprudenta, mallaŭdo-aroganta.
-- Mi ne kuraĝos kondamni aŭ mallaŭdi tion, kion kreis Alaho. Sed Alaho
kreis la terpomon kruda. Antaŭ ol ĝin manĝi oni ĝin kuiras. Alaho kreis
la karnon de ŝafido plena de sango. Antaŭ la manĝo oni ĝin rostas.
Alaho kreis la rizon malmola kiel osto. Kaj por manĝi la rizon la homoj
kuiras ĝin kaj surŝutas per safrano. Kion oni dirus pri homo, kiu
manĝus krudajn terpomojn, krudan ŝafidan viandon kaj maĉus nekuiritan
rizon, dirante: „tiaj kreis ilin Alaho!“ La sama afero koncernas ankaŭ
la virinon. Antaŭ ol esti senvestita, ŝi devas porti vestojn.
-- Terpomoj, ŝafida viando, rizo! -- kun indigno ekkriis Vero -- sed
estas ja pomoj, piroj, aromaj melonoj! Ĉu oni kuiras ankaŭ ilin,
eŭnuko, antaŭ la manĝo?
La eŭnuko ekridetis tiel, kiel scias rideti nur eŭnukoj kaj ranoj.
-- De melono oni fortranĉas la ŝelon. De pomoj kaj piroj ankaŭ. Se vi
deziras ke ni agu kontraŭ vi simile...
Vero ekrapidis foriri.
-- Kun kiu vi estis parolinta hodiaŭ matene, ĉe la palaca portalo, kaj
parolis, ŝajne, en maldelikata tono, -- demandis Harun-Al-Raŝid la
gardanton de sia paco, honoro kaj feliĉo -- kaj kial la tutan palacon
regis ia ekscito?
-- Iu virino, senhontulino, tiel aroga, ke ŝi kuraĝis veni en la
aspekto, en kiu kreis ŝin Alaho, deziris vin vidi -- respondis la
granda eŭnuko.
-- Doloro naskas timon, timo naskas honton! -- diris la kalifo -- se
tiu virino estas malhonta, agu kontraŭ ŝi laŭ la leĝoj!
-- Ni plenumis vian volon antaŭ ol ĝi estis de vi buŝe eldirita! --
diris la granda veziro Dĵiaffar, kisante la teron ĉe la piedoj de la
suvereno -- kontraŭ la virino oni agis ĝuste tiel!
Kaj la sultano, kun favoro rigardinte lin, diris:
-- _Allahu-akbar!_
* * * * *
_Allahu-akbar!_ Kreinte virinon, Ci kreis Obstinon.
Veron ekkaptis deziro veni palacon.
La palacon de Harun-Al-Raŝid mem.
Vero vestis krudan harŝtofan veston, zonumis sin per ŝnuro, prenis
vojaĝbastonon kaj denove venis al la palaco.
-- Mi estas Akuzo! -- ŝi diris kruele al la gardisto.
-- Je la nomo de Alaho mi postulas, ke oni permesu al mi viziti la
kalifon.
Kaj la gardisto kun timo (gardistoj ja ĉiam timas, kiam al la palaco
proksimiĝas iu nekonatulo), la gardisto do kun timego ekkuris al la
granda veziro.
-- Ree tiu virino! -- diris li -- ŝi kovris sin per harŝtofa vesto kaj
nomas sin Akuzo. Sed laŭ ŝiaj okuloj mi konjektas, ke ŝi estas -- Vero.
La veziroj tre ekscitiĝis.
-- Kia malrespekto kontraŭ la sultano -- veni ĉi tien spite al nia volo!
Kaj Dĵiaffar diris:
-- Ha, ŝi estas Akuzo. Tio koncernas la grandan muftion[4].
Li vokis la grandan muftion kaj salutis lin.
-- Estu savo por ni via prudento. Agu nur bonfavore kaj laŭ la kortegaj
reguloj.
La granda muftio venis al la virino, klinis sin ĝis la tero kaj diris:
-- Do, vi estas Akuzo? Estu benata ĉiu via paŝo sur la tero. Kiam
pastro vokos la verkredantojn el sur la minareto per gloraj vortoj al
Alaho kaj la vokitaj verkredantoj kolektiĝos en la moskeo por preĝoj --
tiam vi venu. La fotelon de la ŝejko[5], ornamitan per eltranĉaĵoj kaj
perlamoto mi proponos al vi kun riverenco. Akuzu tiam la verkredantojn!
Via loko estas en la moskeo.
-- Mi deziras vidi la kalifon!
-- Infano mia! La regno estas kvazaŭ potenca arbo, kies radikoj
penetras profunde en la teron. La popolo estas ĝiaj folioj, kiuj kovras
la arbon kaj la padiŝaho estas la floro, kiu kronas la arbon. La
radikoj, arbo, folioj -- ĉiuj estas nur por tio, ke abunde floru tiu ĉi
floro, aromu kaj beligu la arbon. Tiel kreis Alaho! Tiel volas Alaho!
Viaj vortoj, la vortoj de Akuzo, estas kvazaŭ vera viviga akvo. Estu
benita ĉiu guteto de tiu ĉi akvo! Sed ĉu vi aŭdis iam, infano, ke oni
verŝas la akvon sur la floron mem? Oni verŝas la akvon sur la radikojn.
Malsekigu la radikojn, por ke pli abunde floru la floro. Malsekigu la
radikojn, infano mia! Foriru de tie ĉi kun paco. Via loko estas en la
moskeo. Inter la simplaj verkredantoj. Akuzu tie!
Kun la malicaj larmeroj sur la okuloj Vero foriris de la afabla kaj
milda muftio.
Harun-Al-Raŝid demandis tiutage:
-- Hodiaŭ matene, apud la portalo de mia palaco, vi parolis, granda
muftio, parolis kun iu kviete kaj afable kiel ĉiam, sed en la palaco
tamen vidiĝis maltrankvilo. Kial?
La muftio kisis la teron ĉe la piedoj de la padiŝaho kaj respondis:
-- Mi parolis kviete kaj afable, dum ĉiuj maltrankviliĝis, tial, ke al
la palaco venis frenezulino. Ŝi venis vestite per harŝtofa vesto kaj
volis, ke vi ankaŭ portu la saman. Estus hontinde eĉ pensi pri tio! Ĉu
valorus esti la potenculo de Bagdad kaj Damask, de Bejrut kaj Belbek
por porti harŝtofan veston! Tio signifus esti sendanka al Alaho por
Liaj donacoj. Tiuj pensoj venas nur al frenezuloj.
-- Vi estas prava -- diris la kalifo -- se tiu virino estas freneza,
oni kondutu kontraŭ ŝi kompate, sed agu tiel, ke al neniu ŝi povus fari
malbonaĵon.
-- Viaj vortoj, ho, padiŝaho, estas laŭdo por ni, viaj servantoj. Ĝuste
tiel ni agis kontraŭ la virino! -- diris Dĵiaffar.
Kaj Harun-Al-Raŝid kun danko ekrigardis la ĉielon, donintan al li tiajn
prudentajn servantojn:
-- _Allahu-akbar!_
* * * * *
_Allahu-akbar!_ Kreinte virinon, Ci kreis Ruzon.
Veron ekkaptis deziro veni palacon.
La palacon de Harun-Al-Raŝid mem.
Vero ordonis, ke oni alportu al ŝi diverskolorajn ŝalojn el Hindujo,
diafanan silkon el Brussa, surteksitajn per oro ŝtofojn el Smyrna.
El fundoj de l’ maro ŝi prenis por si flavajn sukcenojn. Ŝi ornamis sin
per plumoj de birdetoj tiom malgrandaj, ke ili similas al oraj muŝoj
kaj timas araneojn.
Ŝi ornamis sin per diamantoj, similaj al grandaj larmeroj; per rubenoj,
kiel gutoj de sango; per rozkoloraj perloj, kiuj aspektas sur haŭto
kvazaŭ postsignoj de kisoj; per safiroj, similaj al la pecetoj de l’
firmamento.
Kaj rakontante la miraklojn pri ĉiuj tiuj mirindaĵoj, gaje, ĝoje, kun
brilantaj okuloj, ĉirkaŭite de nemezurebla popolamaso, kiu aŭskultis
ŝin kun haltigitaj koroj -- Vero venis al la palaco.
-- Mi estas Fabelo. Mi estas Fabelo, multkolora kiel persa tapiŝo,
kiel printempaj herbejoj, kiel hinda ŝalo. Aŭskultu, kiel sonoras miaj
braceletoj sur la manoj, sur la piedoj. Ili sonoras same, kiel sonoras
la oraj sonoriletoj sur la porcelanaj turoj de l’ ĥina imperiestro.
Mi rakontos al vi ankaŭ pri li. Vidu ĉi tiujn diamantojn, ili estas
similaj al la larmoj, kiujn verŝis bela princidino, kiam ŝia amato
forveturis al la monda ekstremo, serĉante gloron kaj indajn donacojn
por ŝi. Mi rakontos al vi pri la plej bela princidino de la mondo. Mi
rakontos al vi pri ŝia amanto, kiu lasis sur la kolo de sia amatino
la samajn postsignojn de kisoj, kiel ĉi tiuj rozkoloraj perloj. Kaj
ŝiaj okuloj fariĝis en tiu momento malhelaj pro pasio, grandaj kaj
nigraj kiel nokto, aŭ kiel ĉi tiuj nigraj perloj. Mi rakontos pri
iliaj reciprokaj karesoj. Pri la karesoj dum nokto, kiam la ĉielo
estis profunde blua, kiel tiu ĉi safiro kaj la steloj brilis kiel tiu
ĉi punto el diamantoj. Mi deziras vidi la padiŝahon, donu al li Alaho
ankoraŭ tiom da jardekoj de vivo, kiom da literoj estas en lia nomo
kaj duobligu tiun nombron kaj denove duobligu, ĉar ne estas limigita
la favoro de Alaho. Mi deziras vidi la padiŝahon por rakonti al li
pri la boskoj el palmoj, interplektitaj per lianoj, kie flugas la
birdetoj, similaj al oraj muŝoj, pri la leonoj de la abisena neguso,
pri la elefantoj de la radĵaho de Japore, pri la beleco de Tadge-Mahal,
pri la perloj de la reganto de Nepal. Mi estas Fabelo, mi estas la
diverskolora Fabelo.
Kaj ravita per ŝiaj rakontoj la gardisto forgesis raporti pri ŝi al la
veziroj.
Sed Fabelon oni jam ekvidis el la fenestroj de la palaco.
-- Vidu, tie estas Fabelo, la multkolora Fabelo!
Kaj Dĵiaffar, la granda veziro, diris, karesante sian barbon kun rideto:
-- Ĉu tiu virino deziras vidi la padiŝahon? Enkonduku ŝin! Ni ne devas
timi la elpensaĵojn. Tiu, kiu faras tranĉilojn, ne timas ilin.
Kaj Harun-Al-Raŝid mem, aŭdinte la gajan tumulton, demandis:
-- Kio okazis tie? Antaŭ kaj en la palaco? Kion signifas la aklamoj?
La tumulto?
-- Venis Fabelo. En miraklojn vestita Fabelo, kiun aŭskultas nun en
Bagdad ĉiuj, de maljunuloj ĝis malgranduloj kaj neniel povas satigi
sin per la aŭdataj mirindaĵoj. Fabelo venis al vi, ho, ordonanto!
-- Alaho sola estu la ordonanto! Mi deziras aŭdi la samon, kion aŭdas
ĉiu mia regnano. Enkonduku Fabelon!
Kaj ĉiuj pordoj, eltranĉitaj el eburo, ornamitaj de perlamoto,
malfermiĝis antaŭ Fabelo.
Meze de riverencoj de la korteganoj kaj teren falintaj sklavoj Fabelo
venis al la kalifo Harun-Al-Raŝid.
Li akceptis la belulinon kun gaja rideto.
Kaj Vero en la aspekto de Fabelo aperis antaŭ la kalifo.
Li diris, afable ridetante:
-- Parolu, infano mia, mi aŭskultas vin!
-- _Allahu-akbar!_ Ci kreis Veron.
-- Veron ekkaptis deziro viziti palacon.
-- La palacon de Harun-Al-Raŝid mem!
-- Vero ĉiam atingos sian celon!
-- _Kysmet!_[6]
LA KALIFO KAJ LA KRIMULINO
„Por la gloro de Alaho sola kaj ĉiopova! Por la gloro de la Profeto
-- beno kaj paco estu kun Li eterne! Je la nomo de la sultano kaj
emiro de urbo Bagdad, kalifo de ĉiuj verkredantoj kaj humila servanto
de Alaho -- Harun-Al-Raŝid, ni, supera muftio de la urbo Bagdad
publikigas ĉi tiun sanktan fetvon[7]. Estu do sciate por ĉiuj:
„Jen kion, konforme al la Korano, enmetis en nian koron Alaho:
„Malvirto plivastiĝas sur la tero kaj pro ĝi pereas regnoj, pereas
landoj kaj popoloj, pro lukso, ludoj, festenoj kaj malfortiĝo de
korpoj, pro forgeso pri Alaho.
„Sed ni volas, ke la aromo de pieco supreniru de nia urbo Bagdad al la
ĉielo, kiel supreniras la bonodoro de ĝiaj ĝardenoj, kiel supreniras
la sanktaj alvokoj de la pastroj el sur ĝiaj minaretoj.
„Malbono penetras la mondon pere de la virinoj.
„Ili forgesis la ordonojn de la leĝoj, modestecon kaj bonajn morojn.
„Ili surŝarĝas sin per multekostaj ornamaĵoj de la kapo ĝis la piedoj.
Portas la vizaĝvualojn tiom diafanajn, ke ili similas la fumon de
‚nargileo‘[8].
„Kaj se ili kovras sin per multekostaj ŝtofoj, tio estas nur por pli
videble elmontri la pereigajn, tentigajn belaĵojn de sia korpo.
„Sian korpon, kreaĵon de Alaho, ili faris ilo por tento kaj pekoj.
„Allogite per ĝi la militistoj perdas la kuraĝon, la komercistoj --
riĉecon, la metiistoj -- sian amon al laboro, la terlaboristoj -- sian
volon por laboro.
„Tial do decidis ni en koro nia: elŝiri de la serpento ĝian mortigan
venenilon.
„Estas publikigate por la scio de ĉiuj loĝantoj en la glora kaj granda
urbo Bagdad:
„Ĉiuj dancoj, kantadoj kaj muziko en Bagdad estas malpermesataj.
„Estas malpermesataj ridoj kaj ŝercoj.
„La virinoj rajtas eliri el sia hejmo nur envolvite de la kapo ĝis la
piedoj en la mantelojn faritajn el blanka tolo.
„Estas permesite al ili fari nur du mallarĝajn truojn por la okuloj,
por ke, pasante tra la stratoj, ili intence ne alpuŝu sin kontraŭ la
viroj.
„Por ili ĉiuj: maljunaj kaj junaj, belaj kaj malbelaj -- por ĉiuj estu
sciate: se eĉ finaĵo de la malgranda fingro de iu virino montriĝos
nekovrita -- ŝi estos akuzota kiel atencantino por la pereo de ĉiuj
viroj kaj defendantoj de la urbo Bagdad kaj oni ŝin senprokraste
surĵetos per ŝtonoj ĝis la morto.
„Tia estas la leĝo.
„Oni plenumu ĝin, kvazaŭ ĝi estus subskribita de la granda kalifo
Harun-Al-Raŝid mem.
„Laŭ lia favoro kaj ordono, la granda muftio de la urbo Bagdad, ŝejko
Hazif.“
Kun brua tondrado de la tamburoj, sonoj de la trumpetoj, la heroldoj
legis la fetvon sur la bazaroj, strataj kruciĝoj kaj apud la fontoj de
Bagdad -- kaj en la sama momento finiĝis la kantado, muziko kaj dancoj
en la gaja kaj riĉa urbo.
Kvazaŭ pesto vizitis la urbon.
Ĝin ekkaptis silento, simila al tiu de tombejo.
Kvazaŭ fantomoj ekmigris tra la stratoj la virinoj, envolvitaj de
l’ kapo ĝis la piedoj per glataj blankaj manteloj kaj nur time
rigardis el la mallarĝaj truetoj iliaj okuloj.
Malplenaj fariĝis la bazaroj, forflugis la ridoj kaj krioj kaj eĉ en la
kafejoj eksilentis la babilemaj rakontistoj de fabeloj.
La homoj ĉiam -- se ili ribelas, ili scias ribeli kaj se ili komencas
obei al la leĝoj, ili obeas al la lastaj tiel ke eĉ ĉe la leĝogardantoj
elvokas abomenon.
Harun-Al-Raŝid mem ne rekonis sian gajan, ĝojan Bagdad-on.
-- Plej saĝa ŝejko -- diris li al la granda muftio -- ŝajnas al mi, ke
via fetvo estas tro severa!
-- Ordonanto! Leĝoj kaj hundoj devas esti kruelaj por ke oni timu ilin!
-- respondis la granda muftio kaj Harun-Al-Raŝid faris al li riverencon:
-- Eble vi estas prava, plej saĝa ŝejko!
Dum la sama tempo en la malproksima Kairo, urbo de la gajeco, rido,
ŝercoj, lukso, muziko, kantoj, dancoj kaj diafanaj virinaj vualoj,
loĝis juna dancistino, nomata Fatjma -- Alaho pardonu al ŝi ŝiajn
kulpojn pro tiu ĝojo, kiun ŝi portis al la homoj.
Ŝi estis en ŝia dekoka printempo.
Fatjma estis fama inter la dancistinoj de Kairo kaj la kairaj
dancistinoj estis famaj inter la dancistinoj de la tuta mondo.
Ŝi multe aŭdis pri la luksaĵoj kaj riĉaĵoj de la Oriento, kie -- ŝi
aŭdis -- Bagdad brilis kiel la plej granda diamanto.
La tuta mondo parolis pri la granda kalifo de ĉiuj verkredantoj --
Harun-Al-Raŝid, pri lia brilo, belaspekto kaj donacemo.
La famo pri li tuŝis ankaŭ ŝiajn belajn orelojn kaj Fatjma decidis
veturi orienten, al Bagdad, al kalifo Harun-Al-Raŝid por ĝojigi liajn
okulojn per siaj dancoj.
-- Nia tradicia kutimo ordonas, ke ĉiu verkredanto oferu al la kalifo
ion ajn el la plej bonaj havaĵoj, kiujn li posedas; mi devas ankaŭ
oferi al la granda kalifo plej bonan mian havaĵon -- miajn dancojn.
Ŝi prenis kun si ĉiujn siajn vestojn kaj ornamaĵojn kaj ekveturis por
la longa vojaĝo.
La ŝipo, sur kiu ŝi vojaĝis el Aleksandria al Bejrut survoje renkontis
tempeston.
Ĉiuj perdis la prudenton.
Tiam Fatjma sin vestis tiel, kiel ordinare ŝi sin estis vestanta por la
dancoj.
-- Vidu, -- kun teruro montris ŝin la vojaĝantoj, -- unu virino jam
freneziĝis!
Sed Fatjma respondis:
-- La viro por vivi bezonas nur sabron; la virino bezonas nur taŭgan
veston -- la viro trovos por ŝi ĉion alian.
Fatjma estis same prudenta kiel bela.
Ŝi sciis, ke ĉio jam estis antaŭe destine skribita en la libro de l’
Sorto.
-- _Kysmet!_
La ŝipo frakasiĝis apud la bordaj rokoj kaj el ĉiuj veturintoj sur ĝi
nur sola Fatjma estis elĵetita sur la bordon.
Je la nomo de Alaho ŝi ekveturis pluen kun la samvojaj karavanoj
irantaj de Bejrut al Bagdad.
-- Tamen, ni veturigas vin al via morto! -- diris al ŝi, kvazaŭ ian
plivigligan spritaĵon, la gvidantoj de la kameloj -- en Bagdad oni
nepre mortigos vin per ŝtonoj pro viaj vestoj.
-- En Kairo mi estis same vestita kaj neniu tie batis min eĉ per floro!
-- Sed tie vi ne havis tian virtan muftion, kiel ŝejko Hazif en Bagdad
kaj neniu ĉe vi eldonis fetvon, similan al la lia!
-- Sed je kio mi estas kulpa? Kial?
-- Ĉar oni diras, ke viaj vestoj incitas la virojn por falsaj pensoj.
-- Ĉu mi respondu pri la pensoj de aliaj? Mi respondas nur pri la miaj.
-- Provu paroli pri tio kun ŝejko Hazif!
Fatjma venis Bagdad-on kun la karavano nokte.
Sola, en la malluma, malplena, malviva urbo ŝi vagis tra la stratoj,
ĝis ŝi fine ekvidis domon, kie lumis fajro.
Kaj ŝi ekfrapis sur ĝian pordon.
Ĝi estis la domo de la granda muftio.
Tiel same, dum la aŭtuna migra flugo de l’ birdoj, la koturnoj mem
flugas rekte en la retojn de la kaptiloj.
La granda muftio, ŝejko Hazif, ne estis dormanta.
Li sidis, pensis pri la virto kaj verkis novan fetvon, pli severan ol
la antaŭa...
Ekaŭdinte la frapon li streĉiĝis pro atento.
-- Ĉu ne estas la kalifo Harun-Al-Raŝid? Ofte li ne havas dormon nokte
kaj tiam li ŝatas vagi tra la urbo!
La muftio mem malfermis la pordon kaj forpaŝis de ĝi kun miro kaj
teruro.
-- Virino!!? Virino? Ĉe mi! Ĉe la granda muftio! Kaj tiel vestita!
Fatjma kliniĝis por la riverenco kaj diris:
-- Frato de mia patro! Laŭ via majesta aspekto, laŭ via respektinda
barbo mi vidas, ke vi ne estas simpla homo. Laŭ la granda smeraldo
-- koloro de la Profeto, beno kaj paco estu kun Li eterne -- laŭ la
smeraldo, kiu ornamas vian turbanon, mi konjektas, ke mi vidas antaŭ mi
la grandan muftion de Bagdad, la respektindan, faman kaj plej prudentan
ŝejkon Hazif. Frato de mia patro, akceptu min kiel vi akceptus filinon
de via frato! Mi devenas el Kairo. Mia patrino nomis min Fatjma. Mia
profesio estas dancarto, se oni nomus tian ĝuon profesio. Mi venis
Bagdad-on por ĝojigi la rigardon de la kalifo de ĉiuj verkredantoj per
miaj dancoj. Sed mi ĵuras, ho, granda muftio, ke mi nenion antaŭe aŭdis
pri la severa fetvo, sendube justa, ĉar ĝi naskiĝis en via prudento.
Jen kial mi kuraĝis veni antaŭ via vizaĝo vestite kontraŭ la ordono de
la fetvo. Pardonu min, granda kaj plej prudenta muftio!
-- Alaho sola estas granda kaj la plej prudenta! -- respondis Hazif
-- mia nomo efektive estas Hazif, la homoj titolas min ŝejko kaj nia
granda reganto, la kalifo Harun-Al-Raŝid, starigis min -- pli ol mi
tion meritas -- sia granda muftio. Estas via feliĉo, ke vi trafis ĝuste
mian hejmon, kaj ne alian de iu simplulo. Tiu simplulo, pro mia fetvo,
devus vin tuj sendi al policistoj aŭ laŭ propra iniciativo mortigi vin
per ŝtonoj.
-- Kion do vi faros al mi?! -- en teruro ekkriis Fatjma.
-- Mi? Nenion! Mi admiros vian belecon! La leĝo estas kiel hundo: ĝi
devas mordi la aliajn kaj montri la karesojn al siaj mastroj. La fetvo
estas severa, sed ĝin ja skribis mi! Estu kiel en via hejmo, filino de
mia frato! Se vi volas kanti -- kantu, se vi volas danci -- dancu.
Sed kiam eksonis la tintanta tamburino, la muftio ektremis.
-- Pli mallaŭte! Oni povus aŭdi! Se subite tiu malbenita kadio[9]
ekscios, ke la grandan muftion vizitis dum la nokto alilandulino... Ho,
tiuj korteganoj! Serpento ne venenigas serpenton, sed la korteganoj
pensas nur pri tio, ke unu neniigu la alian. Certe, la virino estas
belega kaj mi kun ĝojo farus ŝin unua dancistino de mia haremo. Tamen
prudenton, granda muftio, prudenton!... Ĉu mi ne sendu la krimulinon
al la kadio? Dancu ŝi ankaŭ por li! Se la kadio trovos ŝin krimulino
kaj ordonos ŝin puni -- estu plenumita la justaĵo. La leĝo de mia fetvo
estis ankoraŭ eĉ ne unu fojon aplikita kaj leĝo, kiu ne estas uzata,
estas hundo, kiu ne mordas. Oni plu ne timas ĝin. Kaj se la kadio
ŝatos kaj pardonos ŝin -- la venenigilo de la malbenita serpento estos
forŝirita! Kviete povas dormi tiu juĝoto, kies krimon partoprenis la
juĝisto. Kaj la granda muftio tuj skribis al la kadio noteton:
„Granda kadio! Al vi, kiel al supera juĝisto de Bagdad, mi sendas
krimulinon, agintan kontraŭ mia fetvo. Kiel kuracisto esploras la plej
danĝeran malsanon, ne timante sin infekti per ĝi, tiel vi esploru la
krimon de la virino. Vi mem vidu ŝin kaj ŝiajn dancojn. Kaj se vi
trovos ŝin kulpa kontraŭ mia fetvo -- agu laŭ la justeco. Kaj se vi
trovos, ke ŝi meritas pardonon -- agu laŭ la bonfavoro de via koro. La
justeco naskiĝis sur la tero, sed la naskiĝloko de la bonfavoro estas
la ĉielo.“
La granda kadio ankaŭ ne estis dormanta.
Li skribis verdiktojn por la morgaŭaj juĝaj procesoj, kiujn li devos
solvi -- li faris tion antaŭe „por ne turmenti la juĝatojn per longa
atendo de la verdiktoj“.
Kiam oni enkondukis al li Fatjma-n, li tralegis la noteton de la
muftio, kaj diris:
-- Ha, maljuna vipero! Li verŝajne pekis mem kontraŭ lia fetvo kaj nun
deziras, ke peku ankaŭ mi!
Kaj sin turninte al Fatjma, li diris:
-- Do vi, fremdulino, serĉas justecon kaj gastamon. Bone. Sed por
favori vin per mia justeco mi devas konatiĝi antaŭe kun ĉiuj viaj
krimoj. Dancu, kantu, faru viajn krimajn agojn. Memoru nur: antaŭ
la juĝisto vi devas kaŝi nenion. De tio dependas la korekteco de
la verdikto. Rilate la gastamon -- ĝi estas ja speciala eco de ĉiu
juĝisto. Juĝisto ĉiam tenas siajn gastojn pli longatempe, ol ili mem
tion dezirus.
Kaj en la hejmo de la kadio tiunokte ankaŭ ektintis la tamburino.
La granda muftio ne estis erarinta.
Harun-Al-Raŝid ne havis dormon tiunokte kaj laŭ sia kutimo vagis
promene tra la stratoj de Bagdad.
Sopiro premis la koron de la kalifo.
Ĉu ĝi estas lia antaŭe gaja, bruema, senzorga Bagdad, ne koninta
ripozon eĉ post profunda noktomezo?
Nun el ĉiuj domoj aŭdiĝis sole ... ronkado.
Subite la koro de la kalifo pli vigle ekfrapis.
Li ekaŭdis la tinton de tamburino.
Oni ludis -- estis strange -- en la hejmo de l’ granda muftio.
Post kelka tempo la tamburino estis aŭdebla en la hejmo de la kadio.
-- Ĉio estas perfekta en tiu ĉi plej perfekta urbo! -- diris ridetante
la kalifo -- dum la malvirto dormas, la virto sin amuzas!
Kaj li venis la palacon, treege ekinteresite pri tio, kio okazis nokte
en la domoj de la granda muftio kaj kadio.
Li apenaŭ povis atendi la tagiĝon kaj kiam la unuaj radioj de l’ suno
surverŝis Bagdad-on, li venis en la Leonan halon de la palaco kaj
malfermis la superan juĝon.
Harun-Al-Raŝid sidis sur la trono.
Apud li staris la gardanto de lia honoro kaj potenco -- la
armilportisto kaj tenis elingigitan, brilantan glavon.
Dekstre de la kalifo sidis la granda muftio, kies turbano portis
grandan smeraldon -- koloron de la Profeto, estu kun Li beno kaj paco
eterne!
Maldekstre sidis la granda kadio kun turbano ornamita per granda rubeno
-- kvazaŭ sango.
La kalifo tuŝis la glavon per la mano kaj diris:
-- Je la nomo de Alaho sola kaj ĉiopova, ni proklamas la superan juĝon
malfermita. Estu ĝi same justa kaj bonfavora, kiel Alaho!
-- Feliĉa estas la urbo, kiu povas dormi kviete, kun la konscio, ke pro
ĝi ne dormas ĝiaj estrantoj. La pasintan nokton Bagdad dormis kviete,
ĉar pro ĝi ne dormis la triopo: mi -- ĝia kalifo, mia prudenta muftio
kaj mia severa kadio.
-- Mi verkis novan fetvon -- diris la muftio.
-- Mi min okupis pri la regnaj aferoj -- diris la kadio.
-- Kaj kiel ĝoje estas enprofundiĝi en la virtajn okupojn! Kvazaŭ
dancoj ili estas plenumataj sub la sono de tamburino! -- gaje ekkriis
Harun-Al-Raŝid.
-- Mi ekzamenis akuzatinon -- diris la muftio.
-- Mi ankaŭ ekzamenis akuzatinon -- diris la kadio.
-- Centoble pli feliĉa estas la urbo, kie oni persekutas la krimon
eĉ dumnokte! -- aklamis Harun-Al-Raŝid -- ankaŭ ni scias ion pri la
krimulino. Ni sciiĝis pri ŝi pere de la renkontita sur la strato
kamelgvidisto de tiu karavano, kun kiu ŝi venis Bagdad-on. Ni ordonis
aresti ŝin kaj ŝi nun troviĝas tie ĉi. Enkonduku la akuzatinon!
Fatjma enpaŝis tremante kaj falis ĉe la piedoj de la kalifo.
Harun-Al-Raŝid sin turnis al ŝi kaj diris:
-- Ni scias, kiu vi estas kaj ankaŭ tion, ke vi venis el Kairo por
gajigi la rigardon de via kalifo per viaj dancoj. Plej bonan vian
posedaĵon vi naive alportis al ni. Sed vi agis kontraŭ la sankta fetvo
de la granda muftio kaj pro tio vi estas akuzata al la juĝo. Leviĝu,
infano mia! Kaj plenumu vian deziron: dancu antaŭ la kalifo. Kun helpo
de Alaho la kalifo ankaŭ ne pereos pro tio, pro kio pereis nek la
muftio, nek la kadio.
Kaj Fatima komencis danci.
Rigardante ŝin, la muftio flustris, sed tiel, ke aŭdu la kalifo:
-- Ho, krimo! Ho, krimo! Ŝi piedpremas la sanktan fetvon!
Rigardante ŝin, la granda kadio flustris, sed tiel, ke aŭdu la kalifo:
-- Ho, kulpo! Ho, kulpo! Ĉiu ŝia movo meritas morton!
La kalifo rigardis silente.
-- Krimulino! -- fine diris Harun-Al-Raŝid -- el la urbo de bela
malvirto, Kairo, vi venis la urbon de severa virto -- Bagdad. Tie ĉi
reĝas pieco. Pieco, sed ne hipokriteco. Pieco estas oro kaj hipokriteco
estas nur falsa monero, por kiu Alaho donos nenion, krom puno kaj
pereo. Nek via beleco, nek la malfeliĉoj, kiujn vi suferis, moligos la
korojn de viaj juĝantoj. La virto estas severa kaj ne konas la kompaton.
-- Ne etendu viajn manojn petantajn pri indulgo al la kadio, al la
muftio, nek al mi, al via kalifo... Granda muftio! Kio estas via
verdikto por tiu ĉi virino, aginta kontraŭ la sankta fetvo?
La granda muftio faris riverencon kaj diris:
-- Morto!
-- Granda kadio! Kio estas via opinio?
-- Morto!
-- Morto! -- diras ankaŭ mi. Vi agis kontraŭ la sankta fetvo kaj devas
esti surĵetota per ŝtonoj sur tiu ĉi loko, senprokraste. Kiu do ĵetos
sur vin la unuan ŝtonon? Mi, via kalifo. Mi devas ĵeti la unuan, okaze
trovitan ŝtonon.
Harun-Al-Raŝid prenis de la kapo la turbanon, forŝiris de ĝi grandan
diamanton, gloran „Grandan Mohol-on“ kaj ĵetis ĝin kontraŭ Fatjma.
La diamanto falis apud ŝiaj piedoj.
-- La dua estos vi -- diris la kalifo, sin turnante al la granda
muftio. -- Vian turbanon ornamas bela, malheleverda smeraldo, koloro
de la Profeto, paco kaj Lia beno estu kun ni eterne... Kian pli bonan
destinon oni povus elekti por la belega juvelŝtono ol puni krimon?
La granda muftio demetis la turbanon, prenis la grandan smeraldon kaj
ĵetis ĝin al Fatjma.
-- Nun estas via vico, granda kadio! Severa estas via devo kaj
sangsimile brilas la rubeno sur via turbano! Plenumu do vian devon!
La kadio prenis la turbanon, elŝiris la rubenon kaj ĵetis ĝin kontraŭ
Fatjma.
-- Virino! -- diris tiam Harun-Al-Raŝid -- prenu la juvelŝtonojn, kiujn
vi meritis, kiel punon por via krimo. Konservu ilin kiel memoraĵon pri
la favoro de la kalifo, pieco de lia granda muftio kaj justeco de lia
supera kadio. Nun iru!
Kaj de tiu tempo -- oni diras -- komenciĝis en la mondo la kutimo
surĵeti belajn virinojn per juveloj.
-- Ŝejko Hazif, mia granda muftio! -- diris la kalifo -- mi esperas, ke
hodiaŭ vi manĝos vian pilavon[10] kun granda apetito. Mi plenumis vian
fetvon!
-- Ho jes, sed mi ĝin tamen nuligos. Ĝi estas tro severa!
-- Kiel? Ĉu vi mem ne diris: la leĝo estas kvazaŭ hundo? Ju pli ĝi
estas severa, des pli oni ĝin timas!
-- Jes, mia suvereno! Sed hundo devas mordi nur fremdulojn. Se ĝi
ekmordas sian mastron, ĝi devas esti alĉenigita!...
Tiel juĝis la prudenta kalifo Harun-Al-Raŝid por la gloro de Alaho sola
kaj plenkompata.
KIEL DE HASAN FALIS LA PANTALONO
Jes, jes. Ĝuste tiel nomiĝas la fabelo:
„Kiel de Hasan falis la pantalono.“
Jen kiel tio okazis:
Vivis foje en la glora kaj granda urbo Bagdad riĉa kaj fame konata
komercisto.
Lia nomo?
Kiam li ludis ankoraŭ sur la sino de sia patrino...
(Kie estas la paradizo? Sur la sino de patrino.)
La patrino lin nomis:
-- „Hasan-ĥakki.“ Hasan-feliĉulo.
Hasan estis juna, bela, prudenta kaj riĉa.
Treege riĉa.
Kio do ankoraŭ mankis al li?
Hasan opiniis, ke nur la sola:
Esti edzigita.
Dirite -- farite.
Kiel fianĉinon oni trovis por li la plej belan fraŭlinon de la tuta
urbo.
Ŝi estis ... ŝi estis ... ho ne, por tio mankas la vortoj...
Kiel bela ŝi estis povus priskribi sole muziko.
Unuvorte, ŝi estis tiel bela, kiel via amatino, sinjoro!
Kaj kiel la via!
Ankaŭ kiel la via, mia bona sinjoro!
(Tiamaniere mi esperas trafi ĉies gustojn.)
La tutan loĝantaron de Bagdad invitis Hasan al sia edziĝa festeno.
Preparante la festenajn regalaĵojn la kuiristoj de Bagdad pruvis, ke
ili fakte estas la plej unuaklasaj kuiristoj de la mondo.
Kaj inter la ŝafaro trakuris tiam famo:
-- Venas la fino de la mondo! Hasan ordonis buĉi ĉiujn ŝafidojn, farĉi
ilin per pistakoj kaj rosti.
Vidante tiun gajan, riĉan, luksan edziĝofestenon la virinoj ploris pro
envio per dolĉaj larmoj: tiom sataj ili estis de la diversaj frandaĵoj
kaj de la miela konfitaĵo farita el petaloj de persikaj, abrikotaj kaj
migdalaj floroj.
La fraŭlinoj manĝis nur sukerumitajn florojn de siringoj kaj violoj kaj
ĵuris, ke ili manĝos plu nenion krom ili, ĝis la propra edziniĝo.
La kapoj de la viroj turniĝis pro la muziko.
La piedoj de la junuloj lace fleksiĝis pro la dancoj. Ĉe la maljunaj,
seriozaj gastoj la vino, malpermesita en la Korano, kvazaŭ pezigis la
piedojn kaj puŝis la homojn sur la teron.
Sed jen batis la noktomezo! -- venis la avide atendita horo!
La virinoj prenis sub la brakojn la fianĉinon kaj forkondukis ŝin al la
ornamita dormoĉambro.
Kun ridoj kaj ŝercoj ili senvestigis kaj metis ŝin sur la geedzan
liton, ŝirmitan per puntoj.
La svatistinoj tiam venis al Hasan.
Akompanita de la amikoj li iris tiel, kiel decas iri por homo juna kaj
prudenta.
Li paŝis brave, gaje, sed malrapide.
Ĉar prudentulo neniam ien rapidas, nek al mortpuno nek al edziĝo.
Eĉ sen nia rapidemo la vivo flugas ja kiel sago.
Kial do ni rapidu vivi?
Malrapide sidiĝis Hasan sur la tapiŝon kontraŭ la lito ŝirmita per
puntoj, malrapide akceptis li la salutojn kaj bondezirojn de siaj
amikoj, malrapide li sin levis kaj diris:
-- Mian riverencon al vi, amikoj de l’ junaĝo; mi adiaŭas mian fraŭlan
vivon.
Malrapide li faris unu paŝon al la lito.
Sed ... en tiu momento de Hasan subite ... malsuprenfalis lia
pantalono...
Eksplodis ridego simila al tondro.
Kiel vunditaj histerie ridis la maljunulinoj.
Kvazaŭ sonoriletoj sonis la rido de la junulinoj.
Ruliĝis sur la planko la viroj.
Laŭte ekridis la fianĉino, kiu vidis ĉion tra la punta ŝirmilo kaj,
por ke oni ne aŭdu ŝian frenezan ridon, ŝi komencis forte tinti per la
braceletoj.
Ĉiujn kaptis la rido.
Kaj Hasan staris embarasite kun la nudaj kruroj, kun la malsupren
falinta pantalono.
Eĉ liaj piedoj ruĝiĝis.
Nenion konsciante pro la konfuzo, li suprenlevis la pantalonon kaj
sin ĵetis for el la hejmo. Li elkuris al la korto, prenis la unuan
renkontitan ĉevalon, apartenantan al iu el la gastoj, forte spronis ĝin
per la kalkanoj kaj elrajdis sur la straton.
Dume el la hejmo aŭdiĝis la uragana rido.
De kia malgravaĵo dependas ofte la homa feliĉo!
Kvazaŭ frenezulo rajdis Hasan, sen ia direkto, kien nur rigardis la
okuloj.
Li nur ĉiam plirapidigis la ĉevalon.
Kaj la sekvantan frumatenon li ekvidis la alproksimiĝantan urbon
Damask-on.
Oni diras, ke la pano estas maldolĉa en la fugitiveco.
Kia malvero!
Tiu pano estas nek dolĉa, nek maldolĉa por fugitivo.
La fremda lando tute nenian panon portas al li...
Eĉ guston ne havas tiu pano.
Malriĉulo, sen ia kupra monereto en la monujo, sin trovis Hasan en la
fremda urbo...
En fremda urbo el ĉiu pordo atakas vin hundoj, kiel ŝteliston.
Ĉiu pordo en fremda urbo kvazaŭ atendas la momenton, kiam vi frapos sur
ĝin, por esti klake fermita antaŭ via nazo.
En fremda urbo ĉiu pavimŝtono kvazaŭ intencas trafi vian kapon.
Nur la arboj solaj en fremda urbo gastame renkontas vin per siaj
florplenaj branĉoj:
-- Bonvolu vin pendigi!
Kun timo observis Hasan la fremdan urbon.
Li venis al la bazaro.
Vendis la elturmentitan ĉevalon, sur kiu li estis rajdinta kaj por la
tuta ricevita mono li aĉetis frititan migdalon.
Prenis la sakon kun ĝi sur la ŝultron kaj iris, haltante apud la
fenestroj de haremoj, ŝirmitaj per lignaj kradoj.
-- Jen estas mi, homo veninta el malproksimo! Mi serĉas virinajn
dentojn, kiuj egalus per sia blankeco al mia migdalo! Hej! Kie estas la
plej blankaj virinaj dentoj!
-- Ho, ni timas rompi la dentojn per via migdalo -- oni rimarkis el
post la krado.
-- Ne timu, sinjorino -- kun riverenco respondis Hasan -- mia migdalo
mem krevos pro envio, kiam ĝi trafos vian buŝeton! Ĝi vidos viajn
belajn dentojn kaj krevos pro envio! Vi ne bezonos ĝin eĉ mordeti!
Antaŭ la tagmezo la tuta provizo da migdalo estis jam vendita.
Hasan kalkulis la ricevitan monon kaj aĉetis por ĝi malgrandajn
ruĝetajn oranĝojn.
-- Kie estas en la urbo purpura buŝeto, kiu konkurus kun miaj oranĝetoj?
-- Sed ĉu ili havas sufiĉe da suko? -- oni demandis el post la krado.
-- Ho, sinjorino, miaj oranĝoj fariĝos larmoj pro envio, kiam ili tuŝos
viajn lipojn!
La suno staris ankoraŭ alte sur la ĉielo, kiam la oranĝoj jam estis
elvenditaj.
Sammaniere vendadis Hasan multajn aliajn frandaĵojn kaj sukeraĵojn,
fariĝis konata ĉe la bazaroj, ricevis krediton kaj anstataŭ la
projektita sukeraĵejo li malfermis komercejon de juveloj.
Ĉiulunde, kiam laŭ la orienta kutimo la bazarojn vizitas nur virinoj,
Hasan dismetadis ĉirkaŭ si la komercaĵojn kaj, montrante ruzan rideton
el post sia krispa barbo, li diris:
-- Bela sinjorino! Bela sinjorino! Ĉu vi volus, ke sur viaj okuloj
neniam plu aperu larmoj? Aĉetu tiujn orelringojn! Vidu la diamantojn!
Ili estas kvazaŭ larmoj! La virinon ornamu larmoj! Tio estas
sortodestino! _Kysmet!_ Aĉetu la orelringojn kaj neniam plu brilos
larmoj sur viaj okuloj! Subaĉetu la sorton! Kial brilu la larmoj sur
viaj okuloj, se ili brilos sur viaj oreloj!
-- Bela sinjorino! Senrivale bela sinjorino! Nenion aĉetu ĉe mi, nur
rigardu. Nur vidu. Pro sola via rigardo ĉi tiu turkiso fariĝis simila
al peceto de la ĉielo. Diru al via amanto, ke li aĉetu por vi broĉon
kun ĉi tiu turkiso, ke li vidu pecon de la ĉielo sur la brusto de sia
amatino!
-- Jen safiro, blua kaj profunda kiel maro.
-- Jen rubeno, kiel guto de sango! Ĝi lumas eĉ en mallumo.
-- Sinjorino! Bela sinjorino! Petu vian amanton, ke li donacu al vi
aŭ la maron aŭ la guton de sango! En unu guto de sango estas ofte pli
bruaj tempestoj ol en la vasta, senfunda maro!
-- Belulinoj! Belulinoj! Jen estas perloj! Perloj!
-- Mi timas. Perloj signifas larmojn.
-- Nur la etaj, sinjorino. Nur la malgrandaj. Nur la malgrandaj
alportas larmojn. Neniam grandaj perloj igis la virinon plori.
Tiel, kun ridoj kaj spritaĵoj, gaje babilante, Hasan tenis sian
komercadon kaj pliriĉiĝadis. Li baldaŭ fariĝis bone konata en la tuta
urbo.
Eĉ la sultano de Damask sciiĝis pri li.
Alaho sola estu Sultano!
Ne estas sultanoj krom la Sultano de sultanoj -- Alaho.
_Allahu-akbar!_
La sultano ekdeziris vidi la ĉies amaton, restis tre kontenta pro liaj
diskutoj kaj prudento, kaj interalie diris al Hasan:
-- La plej malfacila afero por sultano estas: elekti la vezirojn.
-- En tiu rilato vi juĝas pri ili pli prudente ol ni, mia suvereno,
-- diris kun malalta riverenco Hasan -- sed mi persone ne opinias la
aferon tre malfacila. Kiel oni faras ĝin ordinare? Oni prenas ian
ajn homon, faras lin veziro kaj sciigas al la popolo: „jen estas por
vi saĝa homo! Vi devas obei lin; se vi ne obeos, oni dehakos viajn
kapojn“. Kial ne provi agi alimaniere? Provu ni ne doni al homo
la rangon de veziro kaj la rajton de prudentulo. Provu ni elekti
ordinaran, fakte saĝan homon kaj fari lin veziro!
La sultano kapjesis.
-- Estas tiom simple! Sed tio neniam venis en mian kapon. Elekti saĝan
homon kaj fari lin veziro? Hasan, vi estas saĝa homo kaj mi faras vin
mia veziro!
-- Suvereno! Aŭdi vin -- signifas vin obei.
Kaj Hasan fariĝis granda veziro.
Li estis prudenta, bona kaj justa.
Bonuloj lin amis, malbonuloj timis.
La leĝoj, kiujn li estis publikiganta, plaĉis al ĉiuj. Kaj ĉiuj en
Damask diris kun miro:
-- Vidu, kian veziron ni havas! Estas li nek nobela, nek fama, sed
simple prudenta homo!
Tiel pasis dek jaroj.
La sultano de Damask foje vokis al si la amatan veziron kaj diris al li:
-- Hasan, estu benita la tago, kiam la vento forŝiris vin de via
patruja arbo kaj alportis ĉi tien! Estu benita la granda, sankta
Korano, kiu instruas nin esti gastamaj al alilanduloj. Jam dek jarojn,
Hasan, mi estas sekvinta viajn konsilojn kaj plenuminta vian volon por
la bono de mia Damask. Nun mi deziras, ke vi ankaŭ aŭdu mian vorton
kaj plenumu mian volon. Aŭskultu, Hasan! Ne tro longa tempo restas por
mi aŭdi viajn konsilojn. Mia vojo al la tombo estas tiel mallonga, ke
apenaŭ restas al mi la tempo por trarememori miajn pasintajn jarojn.
Mi vidas mian Damask-on feliĉa sub via prudenta estrado kaj mi volus
konservi al la urbo tian feliĉon ĝis la fino de viaj tagoj.
-- Aŭskultu, Hasan! Mi ne havas heredonton. Mi donos al vi mian amatan
filinon kaj faros vin sultano de Damask. Aŭskultu kaj obeu!
Hasan kisis la teron ĉe la piedoj de la sultano kaj diris:
-- Aŭskulti vin, signifas vin obei. Sultano! Alaho sola estas nia
sultano! Ne estas sultanoj krom la Sultano de sultanoj! Kaj jen kion
diris al mi la Sultano super ĉiuj sultanoj:
„-- Hasan -- diris Li -- Damask estas bela, sed via patrujo ja estas
Bagdad! Multaj belulinoj estas en la mondo, sed vizaĝo de neniu
belulino estas tiom bela, kiom bela estas la sulkoplena vizaĝo de l’
patrino! Tiu, kiu opinias, ke estas pli bone fariĝi sultano en fremda
lando, ol esti simpla regnano en la sia -- tiu indas esti nek simpla
regnano en propra lando, nek sultano en la fremda.“
-- Tiel diris al mi la Sultano de sultanoj kaj kiam parolas la Sultano
de sultanoj, tiam ĉiuj sultanoj de la mondo devas silenti!
La sultano ekkoleris.
-- Tiel do vi, servanto, plenumas la volon de via suvereno! Mi volis
fari vin feliĉa! Kaj mi nepre faros vin feliĉa! Mi faros tiel, kiel mi
decidis!
Jen estas la ĉiama malforta flanko de ĉiuj sultanoj.
Ili estas certaj, ke ili povas fari la homojn ne nur famaj, riĉaj,
fortaj, sed ankaŭ feliĉaj.
Kaj por fari Hasan-on feliĉa, la sultano ordonis aresti lin.
Sed Hasan forkuris.
Li selis ĉevalon, plenigis la monujon per oro kaj dum la noktomezo li
ekrajdis al Bagdad.
Kiel antaŭ dek jaroj, li donis al sia ĉevalo nenian ripozon kaj kiam la
unuaj sunradioj ŝprucis el post la montoj, Hasan ekvidis sin ĉe la urba
pordego de Bagdad.
Ŝajnis al Hasan, ke nenie en la mondo tiel floras kaj bonodoras la
arboj, kiel ili floris kaj bonodoris ĉirkaŭ Bagdad.
Kaj ke nenie en la mondo etendas sin tiel rekte kaj alte al la ĉielo la
minaretoj.
Li desaltis de la ĉevalo, falis sur la genuojn kaj kisis la teron.
En tiu tempo ĉe la sama pordego sidis maljuna almozulino kaj kombis la
harojn de sia nepino.
-- Vidu, avinjo! Vidu -- kion li faras? -- diris la knabino -- li
manĝas teron!
-- Li ne manĝas ĝin, sed kisas; silentu, malprudentulino, silentu --
respondis la maljunulino -- tio vin ne koncernas! Eble li estas homo,
kiu tro amas la patrujon, eble li estas ebria. Kun ĉiu el la du oni
evitu la rilatojn. Kial vi hontas? Vi ne estas ja tiom juna!
-- Kiom da jaroj mi havas? -- afekte demandis la knabino.
-- Pasas jam via dekunua jaro. Vi naskiĝis la saman jaron, kiam de la
komercisto Hasan dum lia edziĝfesto malsuprenfalis la pantalono.
La tero de la patrujo kvazaŭ kraĉis en la vizaĝon de Hasan.
Li rapide stariĝis.
-- _Allahu-akbar!_ Ho, Alaho! Granda, kompatema kaj bonfavora! Oni
kalkulas la jarojn de tiu tago, kiam falis mia pantalono! Kaj iu ajn
knabinaĉo, kiu mem ne scias, kian aĝon ŝi havas, jam scias, ke antaŭ
dek jaroj de mi, Hasan, malsuprenfalis la pantalono!
-- Mi vivis du vivojn, mi rekomencis la vivon denove, el la almozulo
fariĝis riĉulo. Mi estis en la supro de la potenco, mi regis regnon,
mi eldonadis prudentajn leĝojn, mi feliĉigis la tutan regnon, mi
povis fariĝi sultano kaj jen tiu almozulino, kombanta la harojn de
sia nepinaĉo, neniel povas forgesi, ke antaŭ dek jaroj falis mia
pantalono!...
Kaj saltinte sur la ĉevalon, Hasan turnis ĝin kaj ekrajdis tien, kien
rigardis liaj okuloj.
Jen kion eksciis pri la homoj Hasan.
La tuton pri ili scias nur Alaho sola.
LA MALĜUSTE TRAFITAJ KALKANOJ
ĤINA FABELO
Kiel ĉio en Ĥinujo same tiu ĉi fabelo estas la plej prudenta,
sencoplena kaj treege instrua.
La homoj estas kvazaŭ pafiloj.
Oni ŝarĝas ilin de la malantaŭa parto.
Kion ajn parolu la pedagogoj, ke oni devas ŝarĝi la homojn per bonaj
ideoj de la kapa flanko -- la regantoj de la tuta mondo daŭrigas ŝarĝi
ilin per bonaj ideoj de la parto malantaŭa, komencante de l’ dorso aŭ
eĉ de pli malsupre.
La ĥinoj -- estas konate -- trovis la plej malsupran punkton.
Ili instruas la bonajn ideojn al siaj sampatrujanoj, batante ilin per
bambuaj bastonoj sur la kalkanojn.
Kial nepre sur la kalkanojn?
Verŝajne tial, ke antaŭ la puno la homa animo sin kaŝas en la kalkanoj.
Kaj se ĝi kaŝas sin tie -- ĝi ricevas laŭadrese la nacian instruon per
la bambuaj bastonoj.
La filo de l’ suno, frato de l’ luno, patro de ĉiuj steloj en la
ĉielo, venkinto de ĉiuj popoloj en la mondo, suvereno de ĉiuj reĝoj,
imperiestroj, caroj, sultanoj kaj princoj, la granda, glora, potenca
kaj prudenta imperiestro de Ĥinujo -- Ĉing-Ĉang sidis en la regna
konsilejo inter siaj plej grandaj, elektitaj kaj delikathaŭtaj
mandarenoj.
La imperiestro estis enpensiĝinta kaj post kelka tempo ekparolis.
Lia voĉo estis kiel la sonoro de sonorileto.
-- En nia prudento ni volus scii detale, kiel fakte pasas la vivo de
nia ĥina popolo. Inter vi, miaj elektitaj mandarenoj, ni vidas nian
gloran Tung-Li. El ĉiuj ni li estas pli proksima al la lando kaj
popolo. Li estas policestro. Li estras ankaŭ la distribuon de nutraĵoj
kaj zorgas pri bonaj moroj. Li nutras la popolon per rizo kaj per
bambuaj bastonoj. Leviĝu, Tung-Li, kaj ne timante pri viaj noblaj
kalkanoj diru al ni, kiel fartas nia Ĥinujo.
Ĉiuj levis la fingrojn pro respekto al la imperiestro.
Tung-Li leviĝis kaj farinte, laŭ la ceremonia rito, 472 riverencojn,
diris:
-- Filo de l’ Ĉielo! Eĉ la hundo kuraĝas boji kontraŭ la luno. Tiel
ankaŭ mi ĉerpas la kuraĝon paroli en via ĉeesto. La sensignifa vermo
parolos nur la veron. Ĉar la malveron oni devas elpensi. La sencerba
vermo ne havas por tio sufiĉe da saĝo. La malveron elpensas saĝaj
homoj, sed por la malsaĝuloj pli konvenas diri la veron...
-- Pekin militas kontraŭ Nankin. Nankin militas kontraŭ Kanton, Kanton
kontraŭ Ŝanghaj. Dume la tuta Ĥinujo floras en bonstato. La bonstato de
nia Ĥinujo atingis tian gradon, ke ĉiuj alilandaj diabloj estas pretaj
formanĝi sin mem pro envio. Estas sufiĉe, se mi diros al vi solan
frazon, granda kaj plej prudenta imperiestro! La bonstato de Ĥinujo
atingis tian gradon, ke ĉe ni la kokinoj demetas orajn ovojn.
-- Kiel, orajn ovojn? -- ekkriis la imperiestro.
Lia voĉo estis simila al la sonoro de arĝentaj sonoriletoj.
-- Tio ja okazas nur en fabeloj!
Tung-Li, farinte la ritajn 372 riverencojn, respondis:
-- Tio okazas ankaŭ en la lando de la fabela bonstato, en Ĥinujo. Se vi
ne estus imperiestro, mi dirus al vi: „promenu mem al la bazaroj, ne
dispreminte sur la vojo vian sensignifan vermon kaj plej favore observu
mem“. Kiom kostas unu deko da ovoj? Dek orajn dukatojn. Ĉiu ovo -- unu
dukato! En alia lando la homo devas labori la tutan tagon de mateno ĝis
nokto por akiri dukaton. Kaj ĉe ni? Unu laŭta kokina kluko kaj dukato
jam estas preta! Unu kluk-kluk! -- unu dukato!
Ĉiuj levis la fingrojn pro miro, nur la saĝulo Ĉi-San diris:
-- Tie, kie tro gaje fartas la kokinoj, ordinare tro malgaje fartas la
homoj!
Sed la imperiestro faris al li favoran silentigan signon kaj rimarkis:
-- Nia granda instruulo Ĉi-San estas prudenta kaj tial, Tung-Li, ne
atentu lin! La prudento ekzistas sur la tero por malheligi la gajecon.
Same kiel en la ĉielo ekzistas la nuboj por ŝirmi la sunon.
-- Kiel vi diris, Tung-Li? Kluk-kluk! -- kaj dukato! Kluk-kluk! --
dukato! Kluk-kluk! -- dukato!
Kaj la tuta regna konsilantaro patose ripetis:
-- Kluk-kluk! -- dukato!
Ankoraŭ neniam antaŭe okazis tiom gaja kunsido de la regna konsilantaro.
La imperiestro ordonis sonorigi kaj diris:
-- La kunsidon de la regna konsilejo mi proklamas finita. La regna
konsilejo estas loko de la enuo, zorgoj kaj sopiro. Kaj mi estas tro
feliĉa nun, tro ĝoja, tro gaja en la animo por sidi en tiu enuiga loko!
Mi ordonas por la tuta Pekin popolajn festojn je tri tagoj kaj amuzojn
kun fajraĵoj kaj iluminado pro la feliĉa okazo!
Kaj la regna konsilantaro disiris kun laŭta aklamado:
-- Kluk-kluk! -- dukato! Kluk-kluk! -- dukato!
Gaje kaj ĝoje la imperiestro venis al siaj ĝardenoj. La unuan
renkontitan mandarenon de la 14a rango li altigis ĝis la unua.
La renkontitan mamnutrantinon de sia plej aĝa filo li faris generalo
kaj paŝis plue, disdonante la ordenojn de la Drako, kolorajn bluzojn
kaj tufbutonojn por la ĉapoj, kvazaŭ stelojn de l’ Lakta vojo.