Li leviĝis kaj premis sian nazon al la malvarmiĝanta, flava, kvazaŭ el

vakso farita, vizaĝo de la patro kaj gruntis tiel sonore, kiel neniam

antaŭe. La maljunulo sidiĝis. Liaj okuloj estis larĝe malfermitaj.

Li rigardis Vaĉjo-n kun teruro, kvazaŭ li unuafoje vidis tiun vizaĝon

kaj ekkriis:

-- Porko!

Kaj falis sur la kusenojn morta.

Io sin ekmovis interne de Vasilij Petroviĉ.

Pro la krio de la mortinto li eksaltis.

Li kuris al spegulo, rigardis, movis la ŝultrojn kaj post momento diris

kviete:

-- Homo, kiel ĉiuj aliaj.

Kaj komencis esplori la skribotablon de la patro por vidi ĉu estas en

ordo la testamento.

Tio estis la sola tragika minuteto en la daŭro de multaj brilaj jaroj.

Vasilij Petroviĉ grimpis pli kaj pli alten, elgrimpis treege alte, kiam

subite...

Kiam subite tra Peterburgo disvastiĝis eksterordinara sciigo:

-- Vasilij Petroviĉ, la fama Vasilij Petroviĉ, „mem“ Vasilij Petroviĉ,

kuŝiĝis en koton, kuŝas en ĝi kaj manĝas el trogo.

Tio ekscitis la maljunularon.

-- Diablo scias, kio okazas! Ĝis kia porkeco falis la homo!

Eĉ grafo Zavihrajskij mem diris:

-- Ho, Gruntulo, tio estas jam tro!

La maljunularo estis ekscitita. Sed la juna generacio, ĉiuj tiuj

kandidatoj por postenoj kaj ordonplenumantoj hontigis la maljunulojn:

-- Vi parolas kiel veraj adeptoj de Voltaire!

Kaj deklaris:

-- Ha, kia modesteco. Pli granda ol prudento. Tia homo kaj kuŝas en

koto! Kia neniigo de sin mem: li ne volas manĝi alie ol el trogo! Li,

li konscias sin malinda! Kia ekzemplo! Kia spirita forto! Li ne estas

ĉi-monda homo!

Kaj se antaŭe oni kredis al Vasilij Petroviĉ, nun oni jam kredis je

Vasilij Petroviĉ.

La tempo, eĉ la aero akcelis tion.

Oni pilgrimis al Vasilij Petroviĉ. Vasilij Petroviĉ-on oni demandis pri

la aferoj gravaj, malgravaj kaj la plej gravaj.

Oni estis feliĉa, se li almenaŭ unufoje eligis sian:

-- Grunt!

Tion oni akceptis kiel „jes“.

Kaj se li eldonis sian sonon dufoje:

-- Grunt! Grunt!

Tion oni komprenis kiel: Vasilij Petroviĉ tion ne aprobas.

Kaj Vasilij Petroviĉ kuŝis en koto kaj gruntis.

Kiel tio okazis?

La tutan sian vivon Vasilij Petroviĉ ne povis facile preteriri apud

koto. La tutan vivon li havis pro la vido de koto sendetenan deziron:

-- Kuŝi! Kuŝi! Kuŝi!

Sed en la juneco Vasilij Petroviĉ per kosto de grandaj penoj bridigis

en si tiun deziron.

Kiam li fariĝis pli aĝa kaj atingis ĉion, kion li povis atingi, li

sciis nur unu aferon, kiu al li mankis.

Kaj ne povis plu sin deteni de la plezuro.

-- Mi kuŝiĝu!

Li do kuŝiĝis. Kaj postulis, ke oni nutru lin nepre el trogo.

Tiel okazis tiu „superago“, kiu fine kaj senkondiĉe glorigis Vasilij

Petroviĉ-on.

Kaj jen Vasilij Petroviĉ mortis.

La gazetoj skribis:

„Ni perdis idealon de homo. Faman aganton, grandan amikon de

l’ patrujo, patron de multaj utilaj entreprenoj, verkiston kies

Voltaire-simila spiriteco prezentis tiom interesan kontraston al la

seriozeco kaj virtoj de la mortinto. Fine, ni perdis homon, altiĝintan

ĝis ‚superago‘, homon, kies voĉon ni ĉiuj tiel avide atentis.“

Vasilij Petroviĉ kuŝis sur la tablo kaj oni intencis lin sekci.

La kadavron oni bezonis ekspedi al familia bieno kaj por ke ĝi ne

ekputriĝu, oni decidis ĝin balzamumi.

Por tiu celo laboris du profesoroj-kirurgiistoj.

Subite unu el ili ekkriis:

-- Kolego! Tio ja, ŝajnas, estas ne homo, sed porko!

-- Pro Dio -- laŭ la tuta konstruo -- porko!

La kolego rigardis lin, profunde enspiris kaj diris:

-- He-e! Kolego! Se oni sekcos nin ĉiujn, kiom da homoj fakte estos

porkoj!

La profesoroj rigardis unu la alian, ekridetis kaj daŭrigis la laboron.

ALDONO

LINGVAJ NOTOJ DE LA TRADUKINTO

Por konservi la brilan orientan koloron de la lingvo en la originala

teksto, mi uzis en la traduko kelkajn neoficialajn vortojn kaj

neologismojn, parte jam uzitajn en nia literaturo, parte de mi

novadaptitajn, sen kies uzado, aŭ kun kies esperantaj klarigaj

ekvivalentoj, la verko multe perdus kaj fariĝus malpli viva. En tiu

rilato mi bone konsideris la principon de neceso, sed mi trovis por

mi la pravigon en tio, ke eĉ nia oficiala vortaro entenas multajn

„orientajn“ vortojn (trovatajn ankaŭ en mia libro) ekz.: _kalifo_,

_sultano_, _veziro_, _eŭnuko_, _minareto_, _moskeo_, _turbano_,

_Korano_, _haremo_. Tiuj vortoj siavice povus esti ankoraŭ unu fojon

tradukitaj, klarigitaj per pli simplaj esperantaj vortoj, sed ni

ne sentas tian bezonon, ĉar ili estas per si mem tute internacie

konataj kaj uzataj. La enkondukitajn vortojn kiel: _hurio_, _odalisko_

(haremanino), _muftio_, _ŝejko_, _emiro_, _fetvo_, _kadio_,

_nargileo_, _neguso_ (reĝo de Abisenujo), _radĵaho_ (hinda reganta

princo), mi ne altrudas por la nepra akcepto, sed mi volas, ke

ili restu kiel pure „enciklopedia“ vortara valoraĵo por la pluaj

eksperimentoj. Inter alie multaj el ili jam troviĝas en la plenaj

nacie-esperantaj vortaroj.

La vortojn _Alaho_ kaj _padiŝaho_ mi uzis por la loka, akcentiga

celo. Esperantan ortografion mi donis al ili por pli fleksebla kaj

regula uzo en la stilo.

Krom tiuj „pure orientaj“ vortoj mi uzis kelkajn neologismojn,

plejparte ankaŭ tre ofte renkontatajn en nia literaturo kaj vortaroj,

ekz.: _suvereno_ (monarko, solpotenca reganto), _tempesto_ (ventego

sur maro), _tamburino_ (duontamburo kun tintiloj, uzata por la dancoj),

_pilavo_, _fugitivo_ (elmigrinto, forkurinto el sia lando, pro danĝero

aŭ aliaj forpeligaj kaŭzoj), _rivalo_ (konkuranta aŭ duelanta

kontraŭulo), _distribuo_ (disdivido, disdono, dislivero).

Mi permesis al mi ankaŭ uzi kelkajn novajn esperantajn formojn, ekz.:

_sukerumi_, t. e. saturigi per la sukera siropo, fari konfitaĵon el iu

frukto aŭ kreskaĵo, saturita per sukero; _instruulo_, nek instruisto,

nek instruanto, sed ulo de la instruo, homo portanta en si la econ de

instruemo, pro sia prudento kaj talento; homo de kiu oni konstante

ion lernas.

Fine mi volus indiki ankaŭ tion, kion la traduko neeviteble devis

perdi kompare kun la originalo. Unue, mi devis perforte uzi la virinan

pronomon _ŝi_ por _Vero_, alie la tuta senco de la fabelo ruiniĝus,

almenaŭ laŭ la arbitra aspekto. Min pravigu la fakto, ke en ĉiuj

lingvoj uzantaj la genrojn (la gramatikajn formojn, kiuj diversigas

la partojn de la parolo laŭ la seksoj: vira, virina kaj neŭtra), Vero

estas plejofte kompreno virinseksa.

Uzinte la pleonasmon _juvelŝtono_ (anstataŭ simpla: _juvelo_) mi

volis esti konsekvenca kaj konforma al la leĝo de la fabela fetvo,

kiu ordonas _mortigi per ŝtonoj_. En rusa lingvo juvelo estas

esprimata per du vortoj „_multekosta ŝtono_“, do en ĝi la konsekvenco

estas plena. La legantoj bonvolu ne kritiki tro severe tiun necesan

pleonasmon.

En la fabelo „Malĝuste trafitaj kalkanoj“ la frazo, „_ke antaŭ la

puno la homa animo sin kaŝas en la kalkanoj_“ estas iomete neklara

por tiuj, kiuj ne konas la rusan lingvon. Estas rusismo: „_Pro teruro,

mia animo foriris en la kalkanojn_.“ Per tiu frazo la rusoj

priskribas la staton de homo, kiu antaŭ la danĝero perdas la sinregadon

kaj normalan pensmanieron.

En la sama fabelo:

„_delikathaŭtaj mandarenoj_“ signifas en la rusa lingvo ankaŭ

specon de oranĝoj kreskantaj en Ĥinujo, kun ruĝaj fibroj kaj

tre sukplenaj;

„_alilandaj diabloj_“ estas moke nomataj en Ĥinujo ĉiuj

blankhaŭtuloj.

Restas al mi nur diri, ke mi transskribis la proprajn personajn kaj

geografiajn nomojn plejparte fonetike. En la nomo Fatjma la meza „j“

estu legata kiel tre mallonga _i_, moliganta la antaŭan „_t_“.

_La tradukinto._

Piednotoj

[1] Granda estas Alaho (Dio)! Araba aklamo.

[2] Paradizaj belulinoj, laŭ la religio de Mahometo.

[3] Imperiestro.

[4] Supera eklezia rango ĉe Mahometanoj.

[5] Princo (araba).

[6] Sortodestino.

[7] Religia dekreto ĉe mahometanoj.

[8] Orienta aroma brulaĵo.

[9] Juĝisto.

[10] Manĝaĵo el viando kun rizo.

[11] Tiu ĉi rakonto ne apartenas al la serio de „Orientaj Fabeloj“.

Sed ĝi servas kiel bela ekzemplero de la lingvo de Doroŝeviĉ, per

kiu li kvazaŭ vipis la socion. Malgraŭ la lastatempaj ŝanĝoj de la

vivokondiĉoj en Rusujo, la rakonto ne perdis sian universalan signifon.

[12] Tre, tre serioza knabo!

[13] Li estas tre, tre porka!

Notoj de transskribinto:

Mi senrimarke ĝustigis etajn interpunkciajn kaj citilajn erarojn.

Orientaj fabeloj · 第 3 / 3 段