VI.

La postan tagon, je mia vekiĝo, s-ro Speranskij proponis al mi

matenan promenon en la bieno de s-ro Lintvarev. Mi plezure akceptis.

Nin akompanis dekdujara gimnaziano, Kolja (Nikolĉjo), jam fervora

adepto de l' sporto, kiun sankta Huberto plejŝatis, kaj armata

per malmultpeza karabeno por pafi al la birdoj. Pri tio mi devas

diri, ke Rusujo estas paradizo por ĉasistoj pro la multego kaj

diverseco de ĝia ĉasaĵo, kaj s-ro Lintvarev estis proponinta al mi

interesajn kaj fruktoplenajn ĉasesplorojn. Bedaŭrinde mi, kiel s-ro

Speranskij, tute ne ŝatas tiun plezuron. Mi, do, min armis nur per

mia fotografilo por kapti kalkajn kuriozajn pejzaĝojn.

Ni intencis viziti la kamparon, sidantan transe de la lageto, kaj

por atingi pli rapide nian celon, ni decidis veturi tien per boato.

Apud la bordo estis ia stranga ŝipeto, nomata ruse _botik_ kaj tre

simple fabrikita de la muĵikoj el unu arbotrunko. Tiuj pirogoj,

mallarĝaj, cilindraj kaj, kompreneble, sen kilo, renversiĝas tiom

facile kiom ili moviĝas, kaj mia amiko antaŭsciigis min afable, ke

ia ajn skueto nepre nin ĵetus en la akvon!

Tiel bone informita, mi singarde lokis min kaj mian fotografilon en

la mezon de tiu ĉarma boateto, sur ĝian fundon mem, ĉar benkoj

estas superfluaĵo, malŝatata de l' muĵikoj. Kolja sin starigis,

kiel koko, sur l' antaŭan pinton de nia flostrunko, dum s-ro

Speranskij, kiel ŝipestro, grave sin metis sur la postan parton

kaj lerte nin puŝis per mallonga tabuleto, kiun li bonvolis nomi

remilo. Tiel, oni diras, la muĵikoj veturas komforte: ke mi sentis

min komforte, mi ne povus certe diri, sed tiu sporto donis al mi ne

atenditan senton, tiun de la dancisto sur streĉita ŝnuro! Nur mi

forte bedaŭris, ke mi ne akceptis la pafilon, proponitan de s-ro

Lintvarev, ĉar ĝi estus al mi oportune utilinta kiel ekvilibrilo!

Ni malrapide veturis sur tiu lageto, kiun ĉirkaŭis kaj ornamis

la densa foliaro de belaj arboj. En ia loko, tiu lageto estis

superakviginta malaltan parton de la bordo kaj ni devis antaŭeniri

singarde, meze de la ŝtiparo de renversitaj kaj senfoliigitaj arboj,

kiuj donis pentrindan ŝajnon al la pejzaĝo, sed estis, pro siaj

subakvaj radikoj, danĝeraj rifoj por nia turniĝema ŝipeto. Multaj

duonsovaĝaj anasoj naĝis ĉiuflanke, rapidante for de ni kaj de

nia bruema karabeno. Nia juna ĉasisto fervore celis, pafis kaj

maltrafis. Tamen, iafoje, nesingarda birdo restis proksime de ĝia

malamiko.

--Ho! tiun ĉi fojon, mi nepre ĝin trafos! ekkriis Kolja.

Kaj li alŝultrigis zorge sian karabenon, vigle premis la risorton,

por celi pli precize kliniĝis al la birdo, kaj... ni triope defalis

en la akvon!

Feliĉe, neprofunda estis la lageto, kaj proksima ĝia bordo.

Akvumitaj, ŝlimaj kaj malvarmaj, ni maltriumfe reiris domen,

akompanataj de la nazsonaj kondolencoj de la anasaro.

Post plena puriĝo, viŝiĝo, revestiĝo kaj bona manĝado, kiu

revarmigis nin, s-ro Lintvarev proponis al ni viziti la vilaĝon

Ĉerneĉina, tra kiu ni jam estis veturintaj dum nia alvena vojaĝo.

Por konatigi min kun la kampara veturilaro, ni tien iris per

"bjegunki". La plej kutima veturilo muĵika estas la "linjejka", kiu

konsistas el simpla trabo kun kvar radoj, sur kiu oni rajdas apogante

siajn piedojn sur l' antaŭan radakson. Sed la bjegunki de s-ro

Lintvarev estis pli luksa. Anstataŭ trabo, ĝi havis rektangulan

plankon, sur kiu ses homoj povis sidi dorso ĉe dorso. Nek risortoj,

nek apogiloj, sed la veturantoj povis tute libere sin apogi kontraŭ

pli firma kunvojaĝanto aŭ sin alkroĉi je lia vesto, kiam la

skuegoj estis tro fortaj, kaj se nur ili atentis zorge por ne tuŝi

la teron per siaj pendantaj piedoj, ili entute povis sukcese atingi

la finon de sia vojaĝo.

Mia boatpromeno estis jam iginta min lerta ekvilibristo, tial mi

estis ankoraŭ tuta kaj sana, kiel efektiva muĵiko, kiam ni haltis

en la vilaĝo Ĉerneĉina, antaŭ la domo de lia pastra moŝto, patro

Vasilij. Tri belaj geknaboj ĝoje nin akceptis kaj rapidis por saluti

s-ron Lintvarev, dum aperis la edzino kaj la bofratino de l' pastro,

fine la pastro mem, kies alta figuro, belŝajna vizaĝo kaj saĝa

rigardo tuj elvokis simpation.

Patro Vasilij diferenciĝas el multaj siaj kolegoj per sia larĝa

kaj moderna spirito. Dece kaj afable li ricevis la neortodoksan

fremdulon, kia mi estis, anstataŭ manifesti la malprogreseman

malfidon, kiun montras kutime al la fremduloj la ekleziularo

vilaĝa. Aliparte, patro Vasilij, kiel ĉiuj rusoj, pasie amas

siajn infanojn, kaj, ĉar mi mem estas ĉiam favoratulo de la

geknabaro, mi tuj eltrovis la vojon al lia koro, amikiĝante kun

liaj ĉarmaj gefiloj, kiuj baldaŭ alportis al mi, en la salonon, la

tutan kolekton de iliaj ludiloj. Sub ilia protektado mi inspektis

la pastran domon, beletan lignan konstruaĵon, starantan antaŭ

la preĝejo, ĝian ĝardenon kaj ĝian korton, eĉ la fortegan

virporkon, patron de la tuta porkidaro de Ĉerneĉina, fonton de

fiereco kaj de profitoj por la pastra familio.

Poste mi vizitis kun patro Vasilij la preĝejon de l' vilaĝo,

kiu tiam estis dezerta, ĉar la tuta loĝantaro sin okupadis pri

kampara laboro. Tre simpla estis tiu preĝejo, konstruita, laŭ

rusa kutimo, meze de ĝardeno, ĉirkaŭita de muroj en kies parto

estis la tombejo de la vilaĝanoj. Kiel ĉiuj ortodoksaj preĝejoj,

ĝi estis kvadrata, kun kvar flankaj kaj unu centra kupoloj verde

pentritaj. Ĝian internon dividis je du partoj mezstaranta muro aŭ

ikonostaso, post kiu estis la loko, rezervata por la pastroj kaj

iliaj helpantoj. En la rusaj preĝejoj estas nek seĝoj,--oni devas

pied- aŭ genustari,--nek orgenoj,--nur la homa voĉo estas permesata

de la ortodoksa liturgio,--nek statuoj, sed multnombraj muraj

pentraĵoj, figurantaj la Tridion kaj la ortodoksajn sanktulojn,

sed tiuj pentraĵoj neniel celas simili la realaĵon--ĉia persono,

kvazaŭ katalepsiigata en sintenado, fiksita de la tradicio, vestata

per rigidaj bizante kolorigitaj kaj orumitaj vestaĵoj, memorigas la

bildojn de la Mezepokaj manuskriptoj. Antaŭ la ikonostaso staras

malalta katedro, el kiu la pastro alparolas la aŭskultantaron.

La altaro staras post la ikonostaso en la parto, difinata por la

ekleziularo. Oni tien iras tra tri pordoj, el kiuj la centra estas

trairebla nur de la diservanta pastro kaj de la caro, dum la tago

de lia kroniĝo. En tiu pordo pendas vualo, memoriganta tiun de l'

Templo en Jeruŝalajmo, kiun oni mallevas por kaŝi la pastron, dum

li komuniiĝas.

De la centra kupolo, kie estas la sonorilejo, mi povis ĝui

ĉirkaŭvidon sur la tutan vilaĝegon. Tre apartan kaj pentrindan

vidiĝon havas la malgrandarusaj vilaĝoj. Male je la malpuregaj

"isbi" de Grandarusujo, iliaj dometoj aŭ "ĥati" ĉiam estas zorge

purigitaj kaj freŝe kolorigitaj per kalko. Iafoje la malgrandaruso,

kiu havas artistan instinkton, pentras blue aŭ rozkolore sian

"ĥata", kaj tiuj diverskoloraj dometoj ŝajnas ludiloj de infanoj

pro siaj pordoj kaj malgrandaj fenestretoj, ornamitaj per lignaj

skulptaĵetoj. Ĝenerale la dometo staras gracie en ĝardeneto,

ĉirkaŭata de barilo el plektitaj salikoj, kaj gajigata de papavoj,

siringoj, precipe de lakmusoj kun larĝaj, vivflavaj floregoj. Kiam

tiuj sunfloregoj plene maturiĝis, la muĵiko detranĉas ilin kaj

sekigas sur la malalta pajla tegmento de sia ĥata tiel ŝanĝata

je bukedo; poste, de la sekigitaj floroj li forprenas la centrajn

nigrajn grajnojn, kiujn li tre frandas. Somere, la lipetoj de la

vilaĝaj geknaboj estas ĉiam nigrigataj de tiuj grajnoj, kiujn ili

senĉese mordetas.

Patro Vasilij kondukis min ĉe kelkajn ĥati'n. Ilia plano estas tre

simpla--unu peroneto, unu malgranda antaŭĉambro por la brutaro, kaj

unu kvarangula kalkepentrata ĉambro, kun lignaj benkoj, fiksataj

kontraŭ la muroj kaj unu tablo. En unu angulo, kubforma forno

senĉese hejtata dum la vintro; en la kontraŭa angulo, sankta ikono,

ĉirkaŭata de diversaj kolorigitaj bildoj, figurantaj la sanktulojn,

la caran familion, vidaĵojn de Moskvo, de sanktaj monaĥejoj, aŭ

popolajn legendojn kaj kantojn. Se la mastro estas riĉeta kaj

luksama, li ornamas sian plafonon per girlandoj el diverskoloraj

paperoj, kiuj tute similas tiujn de la maŭraj domoj en Alĝerio. En

la ĥati ne estas litoj--la muĵikoj sin kuŝas sur la benkojn, kaj,

vintre, kontraŭ la forno.

Tiaj dometoj, faritaj el tero, lignaĵo kaj pajlo, facile kaj tre

ofte ekbruliĝas. Tial la registaro prave devigas la kamparanojn

asekuri liajn domojn kontraŭ la fajro. Kiam brulado okazas, tuj

la preĝeja sonorilego ĝin anoncas, kaj ĉiuj devas helpi por la

estingo. Ĉiu havas rolon antaŭ difinitan kaj devas alporti la ilon,

sitelon, hakilon, k.t.p., kiun montras desegnaĵo, farita super la

pordo de lia dometo. Cetere la bruligo de tiuj senmeblaj "ĥati"

ne estas tre grava malfeliĉo, se nur la posedanto povas antaŭe

savi siajn brutojn kaj malmultan ilaron. Nova loĝejo estas rapide

konstruata, la domaĝon pagas la asekura kompensaĵo kaj la fina

rezultato estas, ke la muĵiko anstataŭis malnovan dometon per nova.

Kiel mi jam diris, la vilaĝanoj laboris en la kamparo, kaj nur

restis en Ĉerneĉina junaj infanoj, kiujn ni vizitis en la

infangardejo apud la preĝejo. Por ili, s-ro Lintvarev estis

alportinta kuketojn, per kiuj ni feliĉigis tiujn malriĉajn hometojn

post la disdono de ilia supo. Sed la vido de l' plezuriga apetito de

tiuj geknabetoj apetitigis nin mem kaj volonte ni reiris en la domon

de patro Vasilij, kie nin atendis sufiĉega manĝado.

Post mallonga preĝeto, nia afabla gastiganto plenigis glasetojn

da brando kaj solene toastis je nia sano; poste, ni sidiĝis

ĉirkaŭ la tablo. Por miaj nerusaj legantoj mi donas la liston de

la manĝaĵoj. Unue, en vasta pladego "botvinjo", t. e. fumigitaj

kaj nekuiritaj fiŝoj, haringoj kaj anĉovoj, kun duonboligitaj

kaj senŝeligitaj ovoj, naĝantaj en kvaso, aŭ cidro, farita el

fermentita sekalpano[3]; due "barĉo" aŭ bolita viandaĵo, fine

rostita bovaĵo; kiel deserto, framboj kun kremo, akvomelonoj kaj

pomoj.

[3] Eble miaj legantinoj deziras scii la formulon por fari

bongustan kvason? (tiu trinkaĵo havas tre malsimilajn gustojn laŭ

ĝia farmaniero).

Prenu unu kilogramon de bakita sekalpano; ĝin tranĉu laŭ pecoj

larĝaj kiel manplato; ilin sekigu en forno aŭ sur fera plataĵo.

Poste, metu ilin en vazon kaj surverŝu proksimume du litrojn da

bolanta akvo. Kovru per tuko kaj atentu, ĝis kiam tiu miksaĵo

atingos nur 20, 25 gradojn de la centigrada termometro. Tiam almetu

dudek kubajn milimetrojn da fermentilo (prefere biera fermentilo).

Lasu la tuton fermentadi dum dekdu horoj. Poste filtru la fluidaĵon,

almetu 150 gramojn da sukerpulvoro, kaj miksu, por ke ĝi plene

solviĝu. Enverŝu la fluidaĵon en du, tri botelojn kun _du_ sekaj

vinberoj en ĉia botelo; hermetike kaj fortike ŝtopu, kaj starigu

la botelojn en _malvarman_ lokon. Post 4, 5 tagoj, la kvaso

estos farata.

Mi atentigas miajn legantinojn pri tio, ke la kvaso, kiel la

ĉampanvino, devige postulas malvarmon, eksplodas kaj ŝaŭmas. La

formulo supredirita havigos 2, 3 botelojn. Kompreneble, por havi pli

grandan kvanton, plimultigu proporcie la kvantojn de sekala pano,

akvo, fermentilo kaj sekaj vinberoj.

Certe, mi tre mirigis, eble iom skandaletis la bonan pastron, petante

por iom da akvo! Por sensoifigi nin, ofte, dum la manĝado, li

plenigis niajn glasetojn per brando, leviĝis kaj retoastis je nia

sano. Kompreneble, ni devis vice fari al li kaj al lia familio tiun

saman ĝentilaĵon. El tio rezultas, ke plaĉinda gajeco jam vivigis

nian rondon, kiam la mastrino solene alportis la samovaron. Mi fine

kronigis tiun ĝojan kunsidon, fotografante patron Vasilij kun lia

familio.

Dum mi skribas tiujn liniojn, mi havas antaŭ miaj okuloj tiun

portreton. Patro Vasilij sidas grava, ĉirkaŭata de siaj edzino,

bofratino kaj tri graciaj infanoj. Lia bela barbo kaj lia longa

kaphararo, kiujn tondilo neniam devas tuŝi, etendas silkbrilajn

buklojn sur lian grandfestan violan sutanon; lia plej luksa kruco

ornamas lian larĝan bruston. Lia penetrema kaj lojala rigardo

elvokas impreson de honesteco, indeco kaj saĝeco. Se nur ĉiuj rusaj

pastroj similus lin!

Fine, ni devis lasi tiun simpatiindan familion. Rapide, nia

"bjegunki" reveturigis nin ĉe s-ron Lintvarev, ĵus por ke ni povu

partopreni en la posttagmeza manĝado. Ho! tiuj rusaj manĝadoj!

Apenaŭ unu finiĝis, alia ekkomencas! Mia franca stomako devis

energie batali kontraŭ iliaj senĉesaj atakoj. La rusa tago enhavas

kvin regulajn manĝadojn: je la vekiĝo, je la dekunua horo matene

(zavtrak), je la tria posttagmeze (objed), je la oka vespere (uĵin),

kaj la manĝeto aŭ poldnik; plie se vi vizitas iun, nepre oni

proponas al vi ian frandaĵon kun teo, kiun la ĝentileco devigas vin

akcepti. La malgrandarusoj pretendas, ke ili manĝas malmulte kompare

kun la grandarusoj: mia imago, terurigata, rifuzas pripensi, kia

povas esti la grandarusa apetito!

Post tiu manĝaĵo, mi iris kun s-ro Speranskij viziti lian amikon,

muĵikon Mitrofanon, kiun ni estis jam renkontintaj la antaŭan

tagon, dum ni veturis al la bieno de s-ro Lintvarev.

Tre simpla kaj malriĉa estas la domo de l' gepatroj de Mitrofano,

sed afablega estis lia akcepto. Krudaj manoj, hardigitaj de l'

terlaboro, ĝoje kaj gastame premis la manon de s-ro Speranskij kaj

tiun de lia amiko. Ĉiuj, gepatroj, gefratoj, eĉ genajbaroj, junaj

kaj maljunaj, amike amasiĝis ĉirkaŭ ni. Sur la malglatan tablon

oni alportis botelon da kvaso kun kuketoj, kaj ni toastis kun tiuj

bonegaj simpluloj. Mitrofano prezentis al ni sian fianĉinon, kun kiu

li estis edziĝonta tuj post la konstruo de ilia dometo.

Mia amiko petis ilin kaj aliajn gejunulojn, ke ili dancu antaŭ mi

kelkajn tradiciajn dancadojn, kaj ili afable akceptis. La dancejo

estis verda herbejo, ĉirkaŭata de arbetaroj. La orkestro konsistis

el akordiono, violono kaj tintiltambureto, sed ĉiuj akompanis voĉe

la muzikantojn. Dum la junulinoj gracie kaj kvazaŭ malŝate sin

balancis, ĉirkaŭ ili, amindumuloj vetbatalis per ĝentilaĵoj kaj

afablaĵoj, tiom fervore, eĉ furioze, kiom iliaj praavaj kozakoj,

kiam ili atakis la tatarajn bandojn. Jen, kaŭrante, ili rapidege

glitigis siajn piedojn unu post la alia, jen, streĉiĝante kiel

risortoj, ili alten saltegis kun akra krio, forĵetante flanken

siajn piedojn kaj brakojn, turniĝante kaj rondirante ĉirkaŭ la

koketulino, kiu fine favoris ilin per esperiga rideto. Tiun sovaĝan

dancadon, nomatan "hopak" strange lumigis la ĵus malaperonta

suno, ruĝa kiel la flamego de vasta brulado, kies malaltaj radioj

malproksimen etendis la ombrojn de l' dancistoj, donante al iliaj

ekscitataj vizaĝoj ŝajnon kvazaŭ eksterhoman...

Baldaŭ, tute noktiĝis; sennombra stelaro trembrilis en la malhela

ĉielo, dum pala luno, heligis per malvarma lumo la kamparon.

La kamparanaj gejunuloj nin akompanis are ĝis la domo de s-ro

Lintvarev, plenigante per siaj kantoj la stelplenan stepon. Malrapide

mi paŝadis, meze de tiu antikva ĥoristaro. Al mi ŝajnis, ke mi

vivas antaŭ tri mil jaroj, dum la epopea tempo de Iliado, kiam

la homoj solene kantis siajn amojn kaj malamojn, siajn simplajn

kaj fortajn sentojn de duoncivilizituloj. Ĉar, efektive, la

muĵiko estas pli proksima je la homoj de antikva Grekujo ol je

ni; pro tio li tute konfuziĝas en la malsimpla retaro de niaj

modernaj vivkondiĉoj ĝis tiu momento, kiam li ĝin rompas per

furioza perforto de barbarulo. Tiuj mildaj, servemaj kamparistoj

povas aliformiĝi je kruelaj sovaĝuloj sub la instigo de forta

pasio, kaj ili ĝin montris dum la kamparaj ribeloj de 1906.

Aliparte, lian intelekton nebuligas multaj superstiĉoj, kiujn estas

danĝere ofendi. Konatulo de s-ro Speranskij, tamen favorato de la

muĵikoj, kiuj lin tre estimas kaj amas, iafoje estis viktimo de ilia

fanatikeco.

Li estis revenanta rajde el malproksima vilaĝo, kiam la nokto lin

kaptis sur la stepo. Li, do, plirapidigis sian bonan ĉevalon,

kiu flugis kiel "poŝtakolombeto", ĝin direktante al vilaĝo

de li konata, kiam subite la ĉevalo ektremis, saltis kaj fine

haltis kvazaŭ ĝi estus piedfiksata kontraŭ la tero. Vane la

rajdisto incitis ĝin sprone kaj voĉe: ĝi ne moviĝis. Kaj en tiu

sama momento, ia stranga, nekomprenebla bruo, sovaĝa kriego kaj

freneziga sonorado, de flanke alvenanta, ekaŭdiĝis. La malhelan

nokton eklumigis torĉoj, kaj ekaperis fantoma sekvantaro. Aro de

muĵikinoj alvenis, svingante bastonojn, ferstangojn de forno,

ŝovelilojn, forkegojn, batante sur pelvoj, patoj kaj tamburoj.

Antaŭ ili, tri junulinoj, tute nudaj, trenis plugilon, per kiu ili

faris sulkon...

La rajdisto subite komprenis, kio okazas: tio estis "opaĥivanje"

aŭ ĉirkaŭsulkado, superstiĉa ceremonio, konservata de la

antaŭkristanaj tempoj. Kiam epizootio detruas la brutaron de

vilaĝo, la muĵikoj estas konvinkataj, ke tiun malfeliĉon produktas

ia malica kaj danĝera estaĵo. Kontraŭ ĝi la sola defendilo ebla

estas sulko, farita ĉirkaŭ la vilaĝo, nokte, de solaj virinoj, per

plugilo, trenata de tri nudaj virgulinoj, ĉar tiun magian sulkon

ne povas transpasi la malicaĵoj de l' nekonata malamiko. Sed ve

al ia ajn virseksulo, homa aŭ besta, kiun renkontas tiuj noktaj

plugistinoj! Ili kredas, ke li mem estas la mistera malbonulo,

kaj lin ili mortigas senkompate. Tial, ĉiuj viroj de la vilaĝo,

antaŭsciigitaj, singarde restas hejme dum la ceremonio.

La rajdisto, do, sciis, kiom danĝera estas lia situacio, kaj li ree

provis inciti sian ĉevalon. Vanaj penadoj! La besto, terurigata de

l' bruo kaj torĉlumoj, tremis kaj restis haltanta...

La furioza bando alkuris kun frenezaj krioj:

--Jen pesto! Jen pesto! Elbatu ni lin!

Tuj ĉirkaŭate, la malfeliĉa rajdisto ricevis unu teruran

bastonfrapon sur sia dorso. Lastfoje kaj malespere, li enpikis siajn

spronojn en la flankojn de lia ĉevalo, kiu fine eksaltis, per siaj

hufoj renversis kelkajn furiojn kaj forkuris, rapide kiel vento. Tia

estis ĝia teruro, ke ĝia kondukanto ne povas ĝin deteni. Post unu

versto, rimeno rompiĝis, post la dua, la selo renversiĝis, kaj la

rajdisto falis en kavon, kie li restadis sveninta ĝis la mateno,

kiam najbaraj bienuloj lin trovis kaj flegis.

Ne malofte okazas similaj aferoj, sed kiam la morto de l' viktimoj

alkondukas antaŭ la juĝantaro iliajn mortigintinojn, plej ofte

tiuj ĉi estas senkulpigataj, pro nesufiĉaj klereco kaj respondeco.

Tia kamparistaro bezonas instruadon tiel forte kiel panon, kaj

cetere tion ĝi mem eksentas. Kiel mi jam diris, multaj homoj kaj

multaj privataj institucioj celas tiun noblan taskon de la popola

klerigo. Plejmultaj kleruloj de la meza klaso estas tre favoraj al

tiu entrepreno. Sed la registaro ĝin rigardas malkonfide kaj ofte

ĝin malhelpas. Tamen en lando, kie la naŭ dekonoj de la loĝantaro

konsistas el kamparanoj, ĉu la kleriĝo de tiu multego ne estas la

necesa kondiĉo de evolucio kaj pliboniĝo?

La postan matenon, ni reveturis en Sumi'n. S-ro Lintvarev mem

bonvolis rekonduki nin, kaj por restarigi en mia spirito la

reputacion de la rusa veturilaro, li uzis sian _trojka'n_. Tiu

vorto ne signifas, kiel oni povus supozi, specialan veturilon, sed

"ĉevaltrion". Tiuj tri ĉevaloj estas jungataj flanko ĉe flanko,

la centrulo inter la ambaŭ flanktimonoj sub alta "duga" aŭ ligna

arkaĵo, kiu sonoretas ĝoje per multaj tintiloj; la flankuloj,

jungataj nur per rimenoj, kvazaŭ libere galopas ondigante siajn

multnombrajn helkolorajn ornamaĵojn. Estis vere bela spektaklo

vidi tiujn graciajn kaj fortajn bestojn kuregi tra la stepo. La

komforta kaleŝo de s-ro Lintvarev nin veturis sen skuoj, kaj ni

ĝuis, apogataj kontraŭ bonegaj kusenoj, la plezuron rapidiradi,

tiel ŝatatan en Rusujo. Sed kiom pli alloga devas esti tiu sento,

kiam, anstataŭ kaleŝo, la fumanta ĉevaltrio fortiras glitveturilon

sur ebena kaj mola tapiŝo de neĝo! Nek bruo, nek polvo, nek

malebenaĵoj, nur plena kaj senfina silento sur la senfina blankaĵo.

La glitveturilo, ŝajnas forĵetata tra la senlima Spacego...

Ni haltis en Ĉerneĉina, ĉar ni deziris saluti kaj danki nian

afablan amikon, patron Vasilij. Sed ni trovis en lia domo nur lian

du plej junajn infanojn, kiuj diris al ni, ke ilia patro nun faras

diservon. Anstataŭ lin atendi en lia domo, ni preferis ĉeesti tiun

ceremonion.

La preĝejo estis plena da kamparanoj. En flanko, grupo de kantistoj

diverstone kaj per voĉoj tre ĝustaj kantis la belegajn ĥorojn de

la ortodoksa liturgio. Antaŭ la ikonostaso staris parto Vasilij,

grava kaj majesta en rigida kaj orumita mantelo, sur kiu disvolviĝis

lia longa kaphararo. Apud li, lia plej maljuna fileto, ankaŭ vestata

per preĝeja survesto, plenumis la oficon de diserva servisto.

Momente la pastro malaperis post la ikonostaso, kies vualo, falante,

kaŝis al ĉiuj la ritan misteron de la komuniiĝo. Kiam li revenis,

akompanata de lia fileto, en siaj manoj li tenis orumitan kalikon

kun vino, en kiu flosis kelkaj peceroj de pano. Antaŭ ni kliniĝis

vico de viroj, virinoj, gejunuloj kaj geknaboj eĉ virinoj, havantaj

sur siaj brakoj suĉinfanetojn. Al ĉiuj per longa orumita kulerego

li donis la sanktan komuniiĝon. La vereco devigas min diri, ke la

suĉinfanoj ne ŝajnis sufiĉe taksi la grandan honoron, al ili

faritan. Per energiaj manpuŝoj aŭ kapskuoj kun surdigaj krioj, ili

protestis kontraŭ la alproksimiĝo de la timiga kulerego, kiun,

kun dolĉa rideto kaj nelacebla pacienco la bona pastro ŝovetis en

iliajn buŝetojn.

Post fina kanto al la ĉiopova Dio de la rusa ortodoksularo, la

ĉeestantoj ekforiris, kaj mi estis ilin rigardanta, kiam mi

rimarkis, duone kaŝatan post flanka pordo de la ikonostaso, mian

amikon, filon de l' pastro, kiu faris al mi misterajn signetojn.

Ĵus mi devas konfesi, ke jam antaŭe mi estis kaŭzinta kelkajn

malatentaĵojn de tiu juna knabo, kiu multe pli sin okupis pri mia

alesto, ol pri sia diserva ofico, kaj sendis al mi de tempo al

tempo, ekrigardojn kaj ridetojn. Nun, post mallonga malapero, jen

mia amiketo, grava kaj solena en sia preĝeja vesto, portante sur

arĝenta plado ion kubforman, paŝas malrapide al mi...

--Ho! kio estas? Mallaŭte diras s-ro Speranskij. Mi divenas: patro

Vasilij donacas al vi la panon de la komuniiĝo. Tio estas granda

honoro!

Efektive, kliniĝinte ĝentile antaŭ mi, mia amiketo al mi donis la

panon, el kiu lia patro estis preninta pecerojn por la komuniiĝo.

Mi kisis mian gracian donacinton, nun tre emociatan de sia grava

misio, kaj mi kore dankis lian alproksimiĝantan patron. Oni donas

tiujn panojn nur al personoj, kiujn oni deziras speciale honori, kaj

farante al mi, fremdulo, tiun favoron, patro Vasilij intencis signi

al mi siajn estimon kaj simpation.

Ankoraŭ nun mi rigardas tiun tute sekigitan panon, en kiu la pastro

boris, por memorigi la dekdu apostolojn, dekdu piktruojn, kaj,

meze de ili, tri triangulajn kavetojn, faritajn per ora tranĉilo

kiel simbolon de la Tridieco. Mi ĝin zorge konservas kun aliaj

memoraĵoj de mia restado en Rusujo, kiujn mi revidas ofte, ĉiam kun

plezuro. Vojaĝi donas du feliĉojn, tiun tro rapide pasantan de la

vojaĝo mem, kaj tiun, miksatan kun bedaŭro, de la rememoriĝo. Tial

vojaĝanto tre similas ripeteman maljunulon, kiu senlace revivigas la

estintajn emociojn, por li ĉiam novajn, ne rimarkante, ke li tedas

siajn ĉirkaŭantulojn. Sed mi ektimas, ke mi ankaŭ jam enuigis

miajn legantojn, tro plezuriĝante en detaloj, eble interesaj nur

por mi. Mi povus ankoraŭ paroli pri multaj aliaj ekskursoj, pri la

somera teatreto de Sumi, kie mi vidis beletan geknaban feston kun

naciaj dancadoj, kaj rusan prezentadon de la sprita komedio de Gogol

"Revizoro", kiun Zamenhof poste konigis al la esperantistaro; mi

povus priskribi la religian feston pro la naskotago de l' carfilo,

kun milita parado de soldatoj, ĵus irontaj en Manĝurujon, ankaŭ

la kuriozan ĉiujaran ceremonion de la sanktigo de la akvoj, kiam la

sumiana pastraro solene sanktigis la Psjol'on, al kiu, tuj poste,

sin ĵetis la simplularo, por trinki la benitan akvon, bani siajn

vizaĝojn kaj manojn aŭ plenigi botelojn. Sed sufiĉe estas, kaj

venis la tempo por peti de la policestro de Sumi mian pasporton, al

li donitan tuj post mia alveno en tiun urbeton. Konforme al la leĝo,

tiu potenca funkciulo esploros, ĉu mi pagis miajn monŝuldojn, kaj

nur poste skribos forpermeson sur mian pasporton!

Nur de ses semajnoj mi restadas en Rusujo: tamen, kiom da diversaj

impresoj dum tiu mallonga tempo! Pri tiu lando, preskaŭ nenion mi

sciis antaŭe, nur kelkajn ĝeneralajn, malgravajn eĉ malverajn

informojn. Pli ĝustedire, al mi estis malsimpatia antaŭe tiu

patrujo de neĝo kaj skurĝo. Kaj jen, dank' al Esperanto, mi

konatiĝas kun Rusujo, mi veturas en tiun ŝajne malafablan landon,

kaj tie mi eltrovas societon tre apartan, mirinde interesindan, kiu

kvazaŭe fermentas en krizo de sia evolucio al modernismo. Ĉe tiu

nun aliformiĝanta popolo sin skupuŝas strangaj kontraŭaĵoj,

postrestaĵoj de la apenaŭ ĉesinta servuteco kun "arteli" aŭ

kamparaj asocioj laŭ la principo de socialismo;--superstiĉoj

indaj je la plej nekultura Mezepoko, kun teorioj de grafo, kiu metas

sian idealon en la forigo de ĉiu socia malegaleco kaj reiro al

kvazaŭ primitivforma vivado de simpla laboristo;--arĥaika leĝaro,

kiu diference administras la homojn, laŭ iliaj klaso kaj religio,

kun jam kvazaŭ realiĝantaj postulatoj de antaŭema feminismo per

intensa klerigo de la virinoj, kiu estas superata en nenia alia

lando. Tie, ĉiuj fundamentoj de nia okcidenta socia ordigo estas

kvazaŭ renversitaj: dum la registaro sin apogas sur la principojn

de religia aŭtokrateco kaj metas la fonton de ĉiu povo kaj leĝeco

nur en la arbitran volon de unu homo, kun la nekonscia helpo de

nekleruloj, kiujn tia socistato malutilas, kontraŭe, la favoratoj

mem de tiu sociordo, puŝataj de la nevenkebla fonto de la moderna

kultureco, revas plilarĝigi tiun kadron, por ke Rusujo povu enspiri

larĝbruste la fortigan blovon de la libera penso.

Kio fine eliros el tiu ĥaoso? Bono, mi esperas, se nur la

entuziasmaj teoriistoj sufiĉe atentos pri la neceseco de laŭgrada

evolucio, por atingi pace praktikan kaj definitivan triumfon. Tion mi

tutkore deziras al tiu saĝa kaj nobla gento, kiu, per siaj propraj

ecoj, plene meritas prosperon.

En Rusujo per Esperanto · 第 9 / 14 题