Dum mia ĉeestado en Sumi, mi faris en la ĉirkaŭajn vilaĝojn
multajn ekskursojn kaj ĉie ricevis, dank' al mia amiko, tre koran
akcepton. Priskribi ĉiujn ilin detale, estus tro longe kaj, fine,
enuige por miaj legantoj. Mi rakontos, kiel ekzemplon, nur unu el
tiuj vojaĝetoj.
Ian tagon, s-ro Speranskij kaj mi decidis, ke la morgaŭan tagon, ni
veturos frumatene per poŝta veturilo, en Olŝanka'n, malproksiman je
20 verstoj, ĉe lian amikon s-ro Lintvarev, kie ni pasigos du tagojn,
por ke mi konatiĝu kun la kampara vivado.
Je la tagiĝo malforta frapeto kontraŭ la ekstera vitro de mia
duobla fenestro vekis min. Mi saltis el mia ferliteto, forpuŝis
la noktan kurtenon de la fenestro kaj vidis, en la korto, la
"jamŝĉik'on" aŭ poŝtan veturigiston, kiu tiel anoncis, ke li nin
atendas.
Ni vestiĝis kaj matenmanĝis senbrue por ne malkvietigi la
dormantaron de nia domo, kaj baldaŭ, komforte sidantaj en nia poŝta
kaleŝo, ni fiere ruliĝis sur la pintaj pavimoj de l' stratoj de
Sumi, per la tuta rapidpovo de niaj bonaj ĉevaloj, kiel decas por
veturilo de jamŝĉiko, honordevigata montri sian superecon antaŭ
la modestaj trapasantaj, "izvoŝĉiki" (urbaj veturigistoj) aŭ la
muĵikoj, kondukantaj en la bazaron siajn ĉaretojn, plenajn da
lignaĵo aŭ da legomoj. Kaj, efektive, tute bravula ŝajnis nia
fiera jamŝĉiko, kun sia bela ruĝa ĉemizo, sia ĉapo, ornamata per
pavplumo, dum li stimulis siajn ĉevalojn per amemaj vortoj:
--Nno, parencinoj! Nno, bravuloj! Plejrapidu, miaj kolombetoj!
Kaj la tintiloj de la jungiloj gaje kantetas, dum ni rapide trapasas
la lastajn dometojn de la urbo. Niaj "parencinoj" estas fortikaj,
la risortoj de nia veturilo bonegaj, kaj tio estas bonŝanca, ĉar
la kavoj ne mankas sur la rusaj vojoj. Ŝajnas, ke la administracio
lasas al la veturiloj la taskon ilin ebenigi per siaj radoj; ĝia
rolo konsistas nur starigi, dekstre kaj maldekstre, du vicojn de
lignaj fostetoj por montri la vojdirekton, kiam "avo-frosto" kovras
ĉion, vojojn kaj kampojn, per sendiferenca mantelo de neĝo.
Bedaŭrinde, nun ne estas neĝo, sed abomena polvego de tiu senŝtona
nigratero de Ukrajno, kiu polviĝas, kiam ĝi ne ŝlimiĝas. Mi tiam
komprenas, pro kio viroj, virinoj kaj infanoj, ĉiuj tie uzas botojn:
ĉu pro la neĝo, ĉu pro la koto, ĉu pro la polvo, kie la piedoj
enŝoviĝas ĝis la maleoloj, aliaj ŝuoj ne estas uzeblaj!
Nun ni trairas kun multaj skuoj deklivan vojon tra la suburba
vilaĝeto Luka, kies loĝantoj preskaŭ ĉiuj laboras en la fabrikejo
de Ĥaritonenko. Antaŭ nia rapida veturilo kune kun nigraj porketoj
kaj preskaŭ tiom malpuraj, fervore deflankiĝas ĉifonvestataj
buboj, kiuj faras al ni respektajn reverencojn kaj petas moneron per
akra voĉo.
Post la vilaĝo, la vojo alflankiĝas la riveron Psjol'on kaj poste
trapasas ĝin per ligna ponteto apud akvomuelilo.
Tie, nia jamŝĉiko haltas kaj mia amiko petas min foriri de la
veturilo.
--Kial?--mi demandas surprize.
--Ĉar la ponteto estas iom malnova kaj ŝanceliĝema, pli singarde
estas pasi sur ĝi piedire sen la veturilo, kiu reatingos nin poste.
Efektive, multaj plankoj de tiu ponto estas putrintaj, kaj mi tre
timas ke, malgraŭ la traboj, enŝovataj kontraŭflue por ŝirmi ĝin
kontraŭ la printempa glaciflosaĵo, la glacirompiĝo forportos
la tutan lignaĵaron! Cetere, tio eble estus bona, devigante la
registaron fari novan ponton!
Sur la alia bordo estas herboplena marĉo, kiun ni povas traveturi
dank' al masonita ŝoseo. Kiel la registaro povis fari tiun proporcie
multekostan konstruaĵon, kiam ĝi ne povas eĉ ripari lignan
ponteton? Mia amiko klarigis tiun misteron, respondante min, ke la
ŝoseo estas konstruita de privatulo.
Ĉirkaŭ ni, inter kanaroj, plaŭdnaĝas diversaj akvobirdoj, precipe
anseroj kaj anasoj, kaj eĉ, en tiu ŝlima akvo, petolas kaj sin
banas kelkaj nudaj buboj. Sed la marĉo ne estas vasta, kaj baldaŭ
ni veturas en la ukrajna stepo.
Jam la ruĝa suno tute leviĝis super la horizonto kaj, tra flokaro
de blankaj nubetoj, disŝutas heligajn kaj varmigajn radiojn sur la
kamparon, kiu disvastiĝas ondolinie ĝis nevideblejo. Nur maloftaj
arboj, poploj aŭ betuloj, kaj, iafoje, ventomuelilo, kies flugiloj
turniĝas per la venteto de la stepoj, rompas la uniformecon de tiu
senfina ondoforma ebenaĵego. Oni ne renkontas tie, kiel en niaj
okcidentaj landoj, dometojn dise konstruatajn apud tufo de arboj:
la kamparanoj rusaj malŝatas esti izolaj kaj ĉiam sin grupigas po
vilaĝoj.
La naturo estas frumaturiga en Rusujo. Oni semas tuj post la
printempiĝo, t. e. dum la dua duono de marto, kaj nun, en la
komenco de julio, la fojno jam estas falĉita. Oni rikoltas sekalon,
avenon kaj tritikon, kiujn oni superŝutos sur la vendejon Eŭropan.
Ukrajno kaj Nordameriko estas la du provizejoj de Eŭropo por
tritiko. La nigra tero de suda Rusujo estas ankoraŭ nova kaj tre
fruktodona; racie dividata, ĝi certigus sufiĉan vivrimedon al ĝia
tuta loĝantaro. Bedaŭrinde granda parto de ĝi estas posedata de
riĉegaj bienhavantoj, kaj la neklereco de la muĵikoj, kiuj posedas
la ceteron igas ilin tro facile viktimoj de la rikoltaĉetistoj.
Tiuj spekulaciistoj, profitante la malriĉecon de siaj vendistoj,
konsentas al ili malsimplajn antaŭajn pruntedonojn, per kiuj ili
tiel konfuzigas siajn kalkulojn, ke la kompatinduloj ne povas ilin
kontroli. Plejofte, ili ne scias legi kaj skribi, kaj devas konfidi
al la vilaĝa skribisto, kiu interkonsentas kun la aĉetanto, por
ilin perfidi. Tiel, ĉu posedate de bienuloj, ĉu ekspluatate de la
muĵikoj, la rusa tero tro ofte utilas nur por pliriĉigi malmultajn
anstataŭ doni facilan vivadon al tiuj, kiuj ĝin efektive fruktigas.
Tion klarigis al mi s-ro Speranskij; kaj mi rigardis trapaŝantajn,
la longajn sekvantarojn de malaltaj ĉaretoj, kiujn tiris malrapide
paroj de pripensemaj bovoj, dum sur la flavaj amasigitaj fasketoj la
kondukantoj apatie sterniĝis.
--Simbola apatio de tiuj simpluloj, mi rimarkigis. Kiom longe ĝi
daŭrados, kaj ĉu ne danĝera estos la vekiĝo?
--Neniu povas ĝin diri,--respondis mia amiko.--Tamen, eĉ nun,
estas notinda antaŭsigneto. Rimarku, ke multaj el tiuj muĵikoj,
vidinte mian uniformon, ne salutas: antaŭ kelkaj jaroj, tio ne estus
okazinta, kaj tio pruvas internan malkontenton, kiu eble kaŭzos al
ni surprizojn.
Tiel parolante, ni estis alveturantaj apud la vilaĝego Ĉerneĉina,
de kiu nin disigis nur rivereto trairebla per ligna ponteto. Sed tiu
ponteto, pli malfeliĉa ol tiu de Luka, jam estis tute disrompita
kaj pacience atendis, ke oni bonvolos ĝin ripari. Ĉar ni ne
povis, ankaŭ, atendi tiun bonvolon, ni faris kiel la loĝantoj de
Ĉerneĉina, ni ĉirkaŭiris la rivereton ĝis alia ponteto. Tio
prokrastigis nin je dudek minutoj, sed, en Rusujo, "time is not
money".
La vilaĝegon tiam ni ne vizitis, kaj ni haltis nur momente, por
trinkigi niajn spiregantajn "parencinojn". Junulino, vestita
pentrinde per ruĝebrodita ĉemizo ĉerpis akvon el puto, fosita en
la strato mem kaj ŝirmata per tegmenteto kun sankta ikono. Nia
veturigisto, pie sin signis kruce antaŭ la ikono, kaj petis de
la nova Rebekka unu sitelon da akvo, kiun li pagis, ne per biblia
edziĝpropono, sed pli moderne, per kelkaj moneroj.
Kaj poste, "nno kolombetoj"! Nia kaleŝo ree rapidis sur la
polvoplena stepo. Post kelkaj verstoj, la aspekto de la pejzaĝo
ŝanĝiĝis, ĉar ni alproksimiĝis la provincon Kursk, mezan inter
Malgranda kaj Granda Rusujo. La kamparo iĝis pli malebena, la arboj
pli oftaj. Fine, nia vojo torde disvolviĝis inter kruta deklivo,
kiun arbareto kronis, kaj la profunde fosita fluejo de la rivero
Psjol, tie proksima de sia fonto, kaj iĝanta nun modesta rivereto.
Sur teraltaĵeto juna kamparano, helpata de amiko, konstruis lignan
dometon. S-ro Speranskij salutis lin per gaja ekkrio, kiun li afable
respondis.
--Mi amikiĝis,--klarigis mia amiko, kun tiu tre saĝa kaj iom klera
muĵiko. Mitrofano ĵus fianĉiĝis, kaj, kiel kutime, konstruas sian
edziĝan neston antaŭ ol preni edzinon. Ni vizitos lin poste ĉe
liaj gepatroj kaj petos, ke li montru al vi vilaĝajn dancistojn.
Nia vojaĝo estis finiĝanta. Ree stimulataj per la karesoj de l'
vipo kaj de l' amemaj vortetoj de nia jamŝĉiko, niaj bonegaj
"parencinoj" triumfe galopis en larĝa aleo, borderata per palisoj
plektitaj el salikaĵoj, kaj vico de pentrindaj dometoj. Ni alveturis
antaŭ barilo, kiun servisto malfermis, ni eniris en vastan korton,
kiun ĉirkaŭis veturilejoj, ĉevalaj, bovaj kaj ŝafaj staloj kun
la tuta ilarejo, necesa por ekspluati grandan bienon. Poste aperis
ĝardeno, kiun ombris altkreskaj arboj. Bela hundego nin akompanis
per laŭtaj bojoj. Fine, nia veturilo haltis antaŭ la verando de
domo, gracie kovrata de foliaroj. Tie min atendis la mastroj de tiu
bieno, s-ino Lintvareva kaj ŝia filo.
Kiel multaj bienuloj de Rusujo, s-ro Lintvarev ofte vojaĝis kaj
povas iom paroli per ĉiuj ĉefaj lingvoj de Eŭropo. Mi do povis
senpere babili kun mia nova gastiganto, kies bonhumoreco kaj afabla
akcepto tuj faciligis min. Laŭ la bela rusa kutimo, li diris al mi:
--Bonvolu konsideri tiun domon, kiel vian, kaj kondutu tutlibere,
kiel en via hejmo!
Kaj li akompanis min en la bieno por konigi ĝin al mi. La domo
staras kontraŭ lageto, kiun oni povas vidi el posta verando.
Ĉirkaŭe estas la floraj, fruktaj kaj legomaj ĝardenoj, kaj, pli
malproksime, la kulturejo, kiu etendiĝas al la nordo, inter beletaj
altaĵetoj ĉe la limo de la gubernio Kursk. Je la maldekstra
flanko de la domo, apud herbejo, ombrata de belegaj arbegoj, densa
arbareto kuŝas sur plataĵeto, kiu antaŭeniras kiel promontoro kaj
permesas ĝui ĉirkaŭvidon super la steparo. Kiom majeste impresiga
devas esti tiu panoramo, kiam la norda vintro kovras la senfinan
ebenaĵegon per uniforma tapiŝo de neĝo, blindige brilanta sub la
radianta suno! Tiam la tuta naturo silentas kaj ŝajnas mortinta
sub tiu glaciiga kovrilo. Nur maloftaj glitveturiloj kaj malsataj
lupoj iafoje punktemarkas la blankaĵon, solaj atestantoj de la
vivo, interne kaŝata.--Nun, kontraŭe, kia vivpotenco ĉirkaŭas
min! Miaj piedoj premas flekseblan herbon kaj disŝutitajn en ĝi
graciajn floretojn, kiujn ondigas la stepa venteto. Tie svarmas la
multego de la insektaro, formikoj kaj laboremaj abeloj, zumantaj
muŝoj, kaj, ho ve! suĉemaj kuloj, ŝajnantaj kredi, kiel simplaj
homoj, ke la mondon oni fabrikis speciale por ili, kaj ke ili rajtas
profiti mian sangon, kiel mi la lakton de bovinoj. En la foliaroj
de la arbareto malantaŭ staranta, la birdaro pepas, flirtas kaj
batalas, dum ĉirkaŭ mi kvietaj brutoj dormetas aŭ sin paŝtas laŭ
meditema malrapideco. La apudeston de l' homoj oni divenas nur per
iliaj faritaĵoj, kampoj ĵus falĉitaj kaj dometoj, tegmentitaj per
pajlo, sed en tiu horo, ĉiuj, viroj kaj virinoj, estas okupataj pri
la draŝado, kiun konigas la basa ronkado de nevidebla maŝino.
Post ĝenerala esplorado de la ĉirkaŭaĵoj, ni vizitis la domareton
de la muĵikoj. Antaŭ kvardek jaroj, kiam ekzistis la servuteco,
oni kalkulis la valoron de ĉiu bieno, ne per la nombro de ĝiaj
"desjatini" (termezuroj), sed per tiu de la "animoj", t. e. de l'
servutuloj, kiuj ĝin kulturis. Periodaj enrigistroj kontrolis la
nombron de tiuj animoj kaj per ĝi determinis la impostŝuldon de
l' bieno. La muĵiko valorigis la bienon ne nur ĉar li donis al la
mastro terlaboron, sed ankaŭ ĉar li devis pagi al li specialan
takson, nomatan "obrok", diversvaloran laŭ la pagebleco de l'
muĵiko kaj la bezonoj de l' sinjoro; li ne povis forlasi la bienon
aŭ edziĝi sen la permeso de lia posedanto. Hodiaŭ, liberigita
per la leĝo, la muĵiko memposedas sian dometon kaj iom da tero;
kaj, ĉar tiu bieneto ne sufiĉus por nutri lian familion, li
dungekulturas la bienon de la sinjoro. La elservutigo ne faris
praktike gravan plibonigon en lia stato, ĉar se ĝi malebligis la
trouzojn de la landestro kontraŭ la landservutulo, aliparte, ĝi
lasis la nekleran kamparanon sen protektado kontraŭ la malhonestaj
spekulaciistoj, kiuj nun lin trompas.
Feliĉe, inter la landsinjoroj estas liberalaj homoj, kiuj donas
volonte al sia eksservutularo neprofitemajn konsilojn kaj kvazaŭ
patriarkan protektadon. Rekompence, la muĵikoj ne ĉesis montri
antaŭ ili tradician respekton, kiu donas al iliaj kunrilatoj
fizionomion apartan kaj kuriozan. Cetere ĉiuj kleruloj de Rusujo,
eĉ la plej entuziasmaj pri la muĵikoj (kaj en tiu nacio dank' al
Tolstoj ili estas multegaj) uzas por ilin alparoli tonon duonrideman,
duonprotekteman kiel, ĉe ni, plenaĝulo parolas al knabo. Ja tiu
konduto estas prava, ĉar la rusa kamparanaro, kiu ĝis nun ne
disvolviĝis intelekte, estas kvazaŭ knabaro, knabaro multnombra,
en kiu sidas la fatalo de tiu nacio, promesdona aŭ minacplena laŭ
la direkto, kiun elektos ilia nuna evolucio. Tion bone komprenis la
adorato de la rusaj kleruloj, grafo Leo Tolstoj, kiam, decidinte
dediĉi sin al la edukado de la simpluloj, li malgrandigis sian
tutmonde faman talenton de verkisto ĝis la intelekta kreskiĝo de
la muĵikoj, por skribi de tiam nur tiujn infanindajn fabelojn, kiuj
mirigas kaj elravigas lian fremdan legantaron. Simile al Tolstoj,
agas ankaŭ multaj rusaj kleruloj kaj siaflanke la kamparanoj
respondas ilin per duonnaiva, duonfidema rideto, kiu strange
kontrastas kun ilia esplorema kaj ironia rigardo.
--Kio reale estas en tiuj krudaj cerboj, mi pensis dum kelkaj
muĵikoj renkontante nin, salutis s-ron Lintvarev, ĉu tio ĉi
estas veraj danko kaj respekto por bona kaj favorema patrono aŭ,
ĉu, kontraŭe, sekreta envio de malfortulo al fortulo, kaj la
praava malamo de la idoj de l' subpremitoj kontraŭ la ido de l'
subpremintoj? Tion montros la estonto.
Miaj gastigantoj, sincere liberalaj, sin montris tiam tre konfidemaj
kaj entuziasmaj kaj al mi ŝajnas, ke ili opiniis min iom tro
skeptikema kaj moderema. Ilia bela entuziasmo tute memorigis al
mi tiun de la franca nobelularo samtempa je Voltaire kaj J. J.
Rousseau. Sed nun, la rusaj nobeloj ankaŭ havas sian postrevolucian
eksperimenton, kaj, iafoje, mi demandas min, ĉu miaj gastigantoj ne
ŝanĝis iomete sian opinion?
Mi memoras plezure niajn paroladojn dum la tagaj kaj vesperaj
manĝadoj, kiujn lerte prezidis nia dommastrino. Mi ankoraŭ vidas
kvazaŭ antaŭ miaj okuloj, ŝian altan kaj elegantan figuron, ŝian
vizaĝon espriman kaj spritan, kaj tiun penetreman rigardon, kiu
estus konfuziga, se ne ĝin dolĉigus bonema duonrideto. Ŝi ne
povis, aŭ, pli ĝustedire, ne konsentis paroli france kaj mi devis,
por niaj konversacioj, uzi la peron de ŝia filo aŭ de mia amiko.
Sed ŝi perfekte konis nian nunan francan literaturon,--multe pli
bone, o ve! ol mi mem konis la rusan,--kaj ŝi sin montris fervora
admirantino de Emile Zola. Tiu franca aŭtoro estas la preferato de
la rusaj legantoj, kiel plej simila, per sia verkmaniero, je la nun
iom kruda realismeco de la slava verkistaro.
--Volonte mi konsentas kun vi,--mi diris,--pri la potenco de
observadisto kaj de priskribisto de Zola. Liaj romanoj iafoje
altiĝis, per la forto de la vereco kaj de la vivpoveco ĝis la
beleco de moderna epopeo, sed, pro ĝia talento mem mi bedaŭras,
ke tro sisteme li montras la malbonajn flankojn de nia homaro. Tiel
farante, li iĝis iom malvera, same kiel estus fiziologiisto, kiu,
por montri, kia estas la homa korpo, prenus siajn ekzemplojn nur
en malsanulejo. Pro tio mi timas, ke vi, sinjorino, kaj la multaj
estimindaj fremduloj, kiuj legas liajn priskribojn, havu pri nia
franca societo malfavoran, kaj, mi povas diri, ne pravan opinion.
--Vera respondo de francoj, ĉiam ĝentilaj kaj fieraj,
neniam seriozaj! Sed kvietigu, sinjoro franco, vian nacian
ofendemecon!--respondis kun bona rido s-ino Lintvareva.--Ni ne
opinias, ke Zola montras la malvirtojn de l' francoj, sed tiun de
l' homoj, kia ajn estas ilia nacieco. Ĉiuj homoj estas samvaloraj,
francoj aŭ rusoj, riĉuloj aŭ malriĉuloj, nobeloj aŭ muĵikoj. La
verkaro de Zola estas la spegulaĵo ne de unu nacio, sed de la tuta
homaro.
--Estu tio, mi diris. Sed ĉu talenta verkisto ne devas celi la
animan pliboniĝon de sia legantaro kaj, por tio, montri en siaj
libroj imitindajn ekzemplojn prefere ol malestimindajn homojn?
--Jes, se li verkas por infanoj, ne, se li sin turnas al prudentaj
homoj. La plejbona instruado por plenaĝaj homoj rezultas el la
sperto mem de la vivo, kaj el ĝia tute sincera priskribo, tia kia
ĝi estas. Malprave oni supozus, ke vero bezonas artornamon, ian
idealan poeziigon. Impresiga estas nur la vivo kruda. Via Zola, nia
Gorkij kaj nia Tolstoj pli multe faris por la plibonigo de l' homaro,
ol centoj de moralaj kaj religiaj libroj!
Tiel parolis, per forta kaj konvinkata voĉo tiu nobelino,
forspirante al la plafono la blankajn fumrondetojn de la bonodoraj
cigaredoj, kiujn, kiel multaj rusinoj, ŝi fumadis dum la tuta tago.
Kaj dume, super ŝia kapo, en angulo de la manĝoĉambro, trankvile
briletis lumeto pie pendigita antaŭ la sankta ikono, eksprotektanto
de tiu domo, nun lasta postsigno de la tempo, apenaŭ pasinta, kiam
la nobeloj ne legis Zola kaj posedis servutulojn!
Tiun saman kontraston mi konstatis, dum la sama vespero, kiam mi
eniris en mian dormoĉambron. Vitrata ŝranko montris aron de sanktaj
figuroj kaj piaj aĵetoj, arkaisme kolorigitaj. Sed, sur antaŭmetita
breto, amasiĝis libretoj de popola eldonejo, kiu celas disvastigi la
modernan klerecon ĉe la muĵikoj kaj laboristoj!