VII.

Ne sen forta ĉagreno mi forlasis tiun gastaman urbeton Sumi'n,

kie mi estis dorlotata kaj favorata de ĉiuj. Familio Speranskij

estis iĝinta kvazaŭ mia mema familio. Kaj maldolĉe mi sentis tiun

fatalon de l' forironta vojaĝanto, kiu devas pagi sian plezuron per

bedaŭroj, tiom pli fortaj, kiom pli intensa estis lia feliĉo.

Sub la premo de tiu malĝoja sento, mi deziris reiri hejmen kiel eble

plej rapide, por konservi pli freŝajn kaj revivigi kviete en mia

memoro, la multegajn impresojn de mia vojaĝo. Kiel sata stomako,

mia lacega cerbo ne deziris plu novajn nutraĵojn. Sed mia amiko

Speranskij postulis, ke mi restadu dum mia reira vojo almenaŭ unu

tagon en Kievo. Li pretendis, ke tio "spritigos" mian vojaĝon, ke mi

ne povas forlasi Rusujon, post sessemajna restado, ne vizitinte eĉ

unu el ĝiaj urbegoj. Li estis prava kaj mi obeis lian postulon.

Tiun viziton mi ne rakontos detale, ĉar jam multaj vojaĝantoj

priskribis Kiev'on pli bone ol mi povus fari. Cetere mia spiritsato

kaj mia kaplaceco ne permesis, ke mi povu plene ŝati la kuriozaĵojn

de tiu ĉefurbo de la antikva Rusujo.

En Kiev estis la unua rusa princo, kiu konvertiĝis je la kristana

kredo; kompreneble, liaj korteguloj fervore sekvis tiel altan

ekzemplon, kaj oni ĵetis solene en la Dnjepr'on la antikvajn idolojn

"perun'ojn". El tio rezultis, ke Kiev iĝis la centro de la Rusa

Eklezio kaj pleniĝis da monaĥejoj por la vivuloj, da katakomboj por

la mortintoj. Kaj ĉar la tero de tiuj katakomboj havas la proprecon

sekigi kaj konservi la kadavrojn, la popolo kredis, ke tiuj mortintoj

estas sanktuloj, kaj nun multaj miloj da pilgrimantoj vizitas

ĉiajare kaj riĉigas per siaj donacoj la monaĥojn, kiuj loĝas en

tiuj sanktaj lokoj.

Kun gvidisto mi vizitis la multajn preĝejojn, kies kupoloj estas

tegmentataj per plataĵoj el oro; mi vidis iliajn nekalkuleblajn

riĉaĵojn, iliajn ikonojn, faritajn el arĝento, oro, eĉ el mozaiko

de diamantoj, la antikvajn freskojn de sankta Sofio, la mirindajn

olepentraĵojn de sankta Vladimiro, verkojn de la plejfamaj nuntempaj

artistoj de Rusujo, kiuj laŭ rimarkinda escepto, tie ne kopiis la

tradiciajn tipojn de la bizanta sanktularo, sed faris rimarkinde

vivoŝajnajn figurojn. Fine, mi, kun sekvantaro de pilgrimantoj,

iradis kun kandelo en mia mano, kondukata de fantoma monaĥo, tra la

subteraj preĝejoj kaj mallarĝaj katakomboj de la Laŭro, antaŭ

niĉoj, kie kuŝis la mumioj de rusaj sanktuloj, sternitaj en riĉaj

malfermitaj sarkofagoj. Kelkajn el tiuj kavetoj fermas muro--en ili,

piaj anakoretoj entombigis sin vivajn, kiel la "Sachette de Notre

Dame de Paris", ricevante sian nutraĵon tra malgranda fenestreto.

Post ilia morto, oni nur murŝtopis la fenestreton de l' niĉo. Alia

sanktulo, Ivano, laŭ legendo, sin enterigis ĝis sia zono, kaj tiel

restadis, ne manĝante dum tutaj semajnoj: kaj, kiel pruvon, la

monaĥoj montras al vi lian mumiigitan korpon, duone elstarantan el

la tero.

Post tiu funebra promeno, oni plezure spiregas la liberan, helan

aeron! Por fini mian tagon; mi decidis pasigi mian vesperon en la

publika Komerca Ĝardeno, kiu kuŝas sur altaĵeto super la Dnjepr.

Tie, antaŭ bonega orkestro, sidis multnombra ĉeestantaro, en

kiu brilis elegantaj virinaj vestaĵoj kaj ĉiuspecaj uniformoj.

Sed, ho ve! mia magia esperanto tie ne kunligis min kun tiu amaso

de indiferentuloj,--ree multpezis sur miaj ŝultroj tiu lingva

izoleco, kiu tiel malĝojigis la komencon de mia vojaĝo. Por

forpeli tiun maldolĉan senton, mi forlasis la popolamason kaj iris

en pli dezertan parton de la ĝardeno, el kiu oni supervidis la

ĉirkaŭantan kamparon.

Kia belega spektaklo! Sub miaj piedoj, la movplena suburbo Podol,

kun siaj bazaroj, ĝardenoj kaj verdaj tegmentoj; poste la larĝa

kiel markolo kaj majestega Dnjepr, kun siaj insuloj, siaj multnombraj

vaporŝipoj; kaj, trans la riverego, strange kontrastanta kun la

bruplena kaj vivema urbego, la ebena kamparo, vasta, silenta,

preskaŭ dezerta, la stepo de Malgrandarusujo. Sub la lastaj radioj

ruĝaj kiel fajrego de l' kuŝiĝanta suno, tiu senfina ebenaĵo

sterniĝis, iom post iom, malheliĝis, ŝajnis estingiĝi kaj

malproksimiĝi de mi, foriranta vojaĝanto, kiu ĝin rigardadis

je la lasta fojo. Fine ĝi tute malaperis antaŭ miaj okuloj. En

tiu momento, maldekstre, la sankta monteto Peĉersk, kie estas la

preĝejoj kaj katakomboj de Laŭro, subite ekflamiĝis per elektraj

lumoj, super kiuj giganta fajra krucego starigis sian potencan kaj

regeman simbolon antaŭ la dormanta lando. Al tiu mistera, ne plu

videbla kaj por mi plena de karaj memoraĵoj, Ukrajna stepo, mi

ĵetis malĝoje mian lastan adiaŭon kaj rapidis al la stacidomo.

.....Senhalte, mi veturadis tra Lwow, Wien, Venezia, Milano, Ĝenova

ĝis Marseille. La vojo estas mirinda inter Wien kaj Italujo: montoj,

lagetoj, abiaj arbaroj kaj mezepokaj ruinaĵoj vetbatalas por ĉarmi

la vojaĝanton; eble neniam plu mi havos okazon por vidi "Venezia la

bella", tamen mi estis malpacienca ripozi. Pri tiu tritaga rapidega

veturo tra centra Eŭropo, mi do nenion diros, krom unu anekdoto, kiu

estos la konkludo de tiu jam tro longa rakonto.

Inter Kiev kaj Wien, mi havis la bonan ŝancon veturi kun tre afabla

kunvojaĝanto, berna advokato, s-ro A. B., kiu parolis france tiel

perfekte kiel germane. Li ankaŭ ĵus ekskursis en Rusujon por

sia plezuro, kaj, kompreneble, ni komunikis unu al la alia niajn

impresojn. Li estis vizitinta Sanktpeterburgon, Niĵnij Novgorodon,

Moskvon kaj Kievon; tamen, kiam mi rakontis al li mian modestan

restadon en la urbeto Sumi, li konfesis, ke mi faris vojaĝon pli

interesan ol li.

--Ĉar, li diris, mi vidis urbojn, kuriozajn, certe, sed ĉie domoj,

stratoj kaj placoj estis proksimume similaj. La nekonataj homoj,

kiujn mi renkontis, estis por mi kvazaŭ fermata libro. Verdire, mi

havis rekomendajn leterojn por diversaj personoj, kaj ili akceptis

min ĝentile, sed ceremonie. Intimeco ne povis esti inter ni, kaj mi

ne eniris, kiel vi, en la internan penson de la rusoj, nek vivadis

ilian vivon. Vi, kontraŭe, dank' al via esperantista frateco, tuj

amikiĝis kun viaj gastigantoj kaj povis profiti neordinare favoran

situacion, kvazaŭ vi estus momente "rusiĝinta".

--Tre vere, mi respondis. Sed kio malhelpas, ke vi lernu Esperanton

kaj refaru vian vojaĝon en similaj kondiĉoj?

--Nenio certe, kaj via ekzemplo tentas min. Mi ankaŭ iĝos

esperantisto!

Kaj tio ne estis vana promeso. La sekvantan januaron, ni

interŝanĝis poŝtkarte novjarajn bondezirojn kaj s-ro A. B. skribis

al mi, ke li estas nun esperantisto kaj ke li esperas renkonti min

kaj paroli kun mi internacilingve en la Ĝeneva kongreso!

Tia estis la unua rezultato de mia vojaĝo en Rusujon per Esperanto.

Povu mia sincera rakonto ankoraŭ elfari novajn adeptojn de nia helpa

lingvo, kaj, plie, okazigi multajn eksperimentojn kiel la mia.

Se mi atingos tiun rezultaton, mia celo estos trafita.

A. Rivier.

En Rusujo per Esperanto · 第 10 / 14 题