Sumi, ĉefurbo de "ŭezd" (subprovinco) de la provinco Ĥarkov,
enhavas 34000 loĝantojn; ĝi sidas apud la Psjol, rivero, alfluanta
al la riverego Dnjepr kaj apud la fervojo de Kiev al Ĥarkov. Ĝia
aspekto estas tre malsimila je tiu de franca urbo egale homplena.
Ĝi konsistas el du partoj, tute diferencaj--longa vico de stratoj,
iranta de la stacidomo al la tombejo kaj havanta ŝajnon tre "urban",
kaj, ĉirkaŭe, aro de vastaj posturboj, similaj je vilaĝoj pro siaj
dometoj eĉ iafoje kun tegmentoj el pajlo. Se vi uzas unu el la tieaj
veturiloj, lueblaj por malmultekosta prezo, kaj veturos longe de la
centra strataro, vi renkontos preskaŭ ĉiujn rimarkindaĵojn de tiu
urbeto: la malsanulejon, la eklezian lernejon, la geknaban kuracejon
tre bone organizatan, la luteran preĝejon, la gimnazion por junuloj,
kiu donas duagradan instruadon kun latina kaj greka lingvoj, la
unuagradan lernejon, konstruaĵon tre belan sed tre malsufiĉan por
tridekkvarmila loĝantaro, la malluksan katolikan preĝejeton por la
poloj. Tie la strato kurbiĝas, transpasas per tre malglata ligna
ponto super rivereto, alfluo de la Psjol, la Sumka (pendsaketo), kiu
donis sian nomon al la urbo kaj ĝin ŝuldas mem al la sekvanta
legendo: Kolonelo de kozaka lando Gerasim Kondratev perdis iam la
kason de la regimento, kiun li havis en pendsako kaj portis al la
hetmano aŭ reĝo. Malesperante, li ĵuris, ke se li ĝin retrovos,
sur la loko mem li konstruos preĝejon. Li trovis tiun sakon en la
rivereto Sumka, plenumis sian promeson kaj la konstruita preĝejo
estis la deveno de la nuna urbo Sumi, kiu pro tio metas en sian
blazonon tri pendsakojn.
Daŭrigante vian veturadon trans la Sumka vi renkontos la ortodoksan
preĝejon de sankta Nikolao, la gimnazion por junulinoj, kaj, en
ĝardeneto belan kaj riĉan ĉefpreĝejon (sobor). Poste estas bela
publika ĝardeno kun la statuo de ĝia donacinto s-ro Ĥaritonenko;
la "reala" lernejo, rimarkinde aranĝita, kie oni ricevas duagradan
instruadon, sen mortintaj lingvoj. Fine, post iom kruta deklivo,
la senfina strato alvenas en parton, kie estas tri malsimilaj,
sed egale gravaj institucioj: 1-e la ŝtata monopola fabrikejo de
brando, necesa samtempe al la feliĉo de l' rusoj kaj al tiu de la
registara kaso, dank' al kiu ĉiu drinkulo rajtas proklami fiere, ke
li ebriiĝas pro patriotismo; 2-e la kadeta korpuso aŭ lernejo de
oficiroj, egale utilegaj por garantii estonte la trankviligon popolan
kaj la trankviliĝon estran; 3-e la tombejo, sola loko en Rusujo,
kiel aliloke, kie ĉiu proletario iĝas frue malfrue bienhavanto kaj
ne plu bezonas brandon por ĝojiĝi aŭ armeon por kvietiĝi.
En tiu resuma priskribo, oni certe rimarkis la grandan nombron de
duagradaj lernejoj: lernejo eklezia, lernejo de kadetoj, reala
lernejo, gimnazio por junuloj kaj gimnazio por junulinoj. Tio
eble mirigos, ĉar Rusujo ne ĝuas precize la famon de lando tre
"lernejema". Sed la kaŭzo de tiu rimarkindaĵo en Sumi estas,
parte, tiu sama Ĥaritonenko, jam nomita, kiu donacis al sia urbo ne
nur la publikan ĝardenon, sed ankaŭ la infanan malsanulejon, la
ĉefpreĝejon, kaj la kadetan kaj realan lernejojn. Je ĉiu paŝo en
Sumi, oni renkontas la pruvojn de lia malavareco, kaj ne malprave
la danka urbestraro starigis lian statuon en la publika ĝardeno de
li donacita. S-ro Ĥaritonenko estis simpla muĵiko, saĝega kaj
laborema, kiu gajnis multajn milionojn per la fabriko de sukero.
La vastega fabrikejo, fondita de li, kuŝas apud la stacidomo; ĝi
okupas 3,000 laboristojn kaj utiligas la rikolton de la senfinaj
kampoj da ruĝaj betoj, kiuj ĉirkaŭas Sumi'n. Je la alia flanko de
la stacidomo, estas ankaŭ belega fabrikejo de ŝtalaĵoj, direktata
de Belgoj. La fabrikado de sukero kaj ŝtalaĵoj estas la du
precipaj industrioj de Sumi.
Se al tiu denombro, mi almetos la teatrojn, someran kaj vintran, la
malliberejon kaj la bazaron, kie la komercaj interŝanĝoj valoras
jare pli ol kvin milionoj da spesmiloj, mi estos nominta ĉion
citindan pri Sumi en gvidlibro de Joanne aŭ Baedecker. Sed kion mi
dezirus ankaŭ montri, estas la speciala fizionomio de la homaro, kiu
vivigas tiun ordinaran urbeton kaj igas ĝin interesega por okuloj de
fremdulo kiel mi.
Ekzemple, mi volus pentri la lignajn budojn de l' bazaro, provizatajn
per objektoj utilaj al la kampara kaj simpla klaso: botoj el ledo aŭ
el felto, "lapti" aŭ sandaloj, faritaj el tilia basto, helkoloraj
katunoj, maldelikataj potaĵoj, samovaroj, tranĉiloj, kuleroj el
kolorigita lignaĵo, diversaj piecaĵoj, sanktaj figuroj (ikonoj)
kaj malkaraj bulkalkuliloj, ĉar en Rusujo, neniu kalkulas sen tiu
ilo. Sur la skribtablo de ĉiu oficisto, sur la vendotablo de ĉiu
komercisto vi nepre ĝin trovas. Kiam via spicisto enpakigis viajn
aĉetaĵojn, tuj li sin turnas al siaj "sĉjoti" (kalkulilo) kaj
rapidege puŝas la lignajn buletojn por sumigi vian ŝuldon; sen
ĝi, kasisto ne povus starigi bilancon, li per la "sĉjoti" kalkulas
preskaŭ tiel rapide, kiel ni per krajonoj, kaj mia amiko pretendas,
ke tiu metodo estas preferinda por longaj laboroj, ĉar ĝi postulas
fingran laboron pli ol cerban kaj ne lacigas.
Apud la budoj de la bazaro, sur vasta placo estis la vendejo de l'
brutoj kaj ĉevaloj kaj, fine, la longaj vicoj da malaltaj ĉaretoj,
senĉevaligitaj kaj plenaj da fojno, melonoj, brasikoj, akvomelonoj
kaj precipe da kukumoj kaj bruegantaj porkoj, tiuj du fundamentoj
de la tiea nutrado. Meze de tio sin movis, kviete kaj silente,
multego de muĵikoj kaj muĵikinoj, kun flegmaj vizaĝoj, kie la
interna penso sin malkaŝis nur per la viglaj kaj mokemaj okuletoj.
Tie ĉi kaj tie, blinda almozulo, sidante sur la pavimo, ludis per
"balalajka" (trikorda gitaro), per akordiono aŭ violongurdo, kaj
kantis antikvajn malgrandarusajn ariojn pri la heroa tempo, kiam la
praavoj kozakaj bataladis kontraŭ la tataroj aŭ la poloj. Ĉirkaŭ
li, muĵika aŭdantaro aŭskultis atente, kaj de tempo al tempo
ĵetis kopekon (spesdekon) en lian lignan pleteton.
Por observadi la simplularon, taŭga loko estas ankaŭ la ortodoksaj
preĝejoj, kiuj ludas en la publika vivado gravan rolon. La rusa
eklezio, en sia tuteco, kun sia pastraro kaj monaĥaro, estas nur
parto de la ŝtata maŝino. El tio rezultas, ke ĝi ne povas, kiel la
sendependa katolika eklezio, havi konfliktojn kun la registaro, de
kiu ĝi estas, kontraŭe, la plej utila helpanto, aldonante per sia
religia kunagado, dian karakteron al la aŭtokrata organizacio. Nenia
oficiala ceremonio okazas sen la partopreno de la ekleziuloj.
Aliparte, se la prireligia libereco ekzistas oficiale en Rusujo,
ĝi, en la realeco, ricevas strangajn limigojn, kiuj igas ĝin tre
simila je mallibereco[2]. Ekzemple se la registaro instigas kaj
helpas la propagandon porortodoksan, ĝi severe malpermesas kaj
punas la propagandon kontraŭortodoksan; ĉiu neortodoksulo povas
konvertiĝi je la ŝtata religio, sed, male, nenia ortodoksulo leĝe,
povas iĝi neortodoksulo. Ĉiu ortodoksulo devas fari konfeson kaj
komuniiĝi almenaŭ unu fojon po ĉia jaro, kaj la regnaj oficistoj
devas konstatigi, ke ili plenumis tiun devon, per atestilo de la
konfesprenanto. Se oni atentas, ke multaj rusaj kleruloj estas tute
nereligiaj, oni komprenos, ke tia devigo iĝas nur administracia
deĵoro, en kiu la pastro ludas strangan rolon. Sed tio ne ofendas la
skrupulecon de la ortodoksuloj, ĉar, kiel la islamanoj, ili ne faras
diferencon inter la ŝtato kaj la eklezio, inter la devo patruja
kaj la religia devo, kaj konsideras la pastrojn, kiel efektivajn
funkciulojn.
[2] Informoj freŝe ricevitaj sciigas min, ke nun la religia
situacio de la rusoj pliboniĝis.
Tio komprenigas, ke la simpluloj timas la pastrojn, kvankam ofte ili
ne estimas ilin, ĉar ili rigardas ilin samtempe kiel rajtigitulojn
de la reĝa potenco, kaj kiel drinkemajn parazitojn kiuj vivas je
ilia domaĝo. Kaj tiu riproĉo estas ofte prava, sed pri tio ne la
pastroj solaj estas respondaj. Kian indecon povas konservi tiuj
kompatindaj homoj, ofte patroj de multenombra idaro (ili ricevas
pastran oficon nur kiam ili estas edziĝintaj), kiuj ĝuas nur
tre nesufiĉan salajreton kaj devas mem postuli, iel ajn, de siaj
paroĥanoj, la religian imposton, nepre necesan por ke ili povu
vivadi? Ilia funkcio estas efektive hereda, kaj vivadante de multaj
generacioj meze de la muĵikoj kaj per ili, la vilaĝaj ekleziuloj
nepre alprenas iliajn morojn, maldelikatajn kaj malsobrajn.
Ĉu la simplularo rusa, kiu ne respektas siajn pastrojn, estas vere
religiema? Tion mi ne kredas. Ĝi estas nur tre superstiĉema. Ĝia
religia kompreno ne altiĝis super iaj difinitaj agoj kaj ceremonioj,
iaj piecagoj al ia ikono aŭ sanktulo, efektive loka diaĵo. Reale
ĝi restadis ĝis nun idolano, kiel dum la pasinta tempo, kiam ĝi
adoris siajn antikvajn "peruni"; nur tiuj diaĵoj ŝanĝis siajn
nomojn kaj aliformiĝis je kristanaj sanktuloj.
Rigardu tiun kamparanon aŭ tiun laboriston, kiu eniras en preĝejon.
Li singarde marŝas, kaj timeme rigardas ĉirkaŭen, kvazaŭ li
timus ofendi nevole ian kaŝitan potencon, kiu tuj lin tondre
frapus. Li haltas, li klinas sian kapon, li kruce kunmetas siajn
brakojn, genufleksas, li frapas kontraŭ la pavimo sian frunton, li
faras multegajn krucesignojn tiel rapide, ke apenaŭ mia mirigata
okulo povas sekvi la movojn de liaj tri fingroj, kunstreĉitaj por
memorigi la tri personojn de la Sankta Triunuo. Kaj tion li faras
laŭ rito precize fiksita. Ekzemple, se li sin krucosignus per du
fingroj anstataŭ tri, tio estus grava peko, ĉar nur la herezuloj
"raskolniki" tiel agas por memorigi la duoblan econ, dian kaj homan,
de Jesuo Kristo!
Antaŭ tiu pia gimnastiko, mi povus supozi, ke mi estas ankoraŭ en
Alĝero, ĉe islama preĝejo, kie arabo estas faranta sian ĉiutagan
preĝon. Kaj la simileco estas efektive tre granda, ĉar ili ambaŭ
longe kaj severe fastadas, kaj konsideras kiel devo sin korpe purigi
kaj sekse deteni antaŭ la gravaj religiaj festoj.
En religio tiom formalisma, la sektoj devis esti kaj estas efektive
multnombraj. Tuta libro estus necesa por priskribi ilin kaj ilian
evolucion. Ili apartenas al du malaj influoj: tiu de la formalisma
tradicio, kaj tiu de la reakcio kontraŭ la formalismo. Ĉiuj, laŭ
la inklino de siaj anoj, evoluciis, ĉu al maldelikataj, eĉ diboĉaj
aŭ krimaj formoj, ĉu, male al evangelia aŭ nur racionalisma stato.
Pri la unua kategorio, mi povas citi la "skakuni" aŭ saltantojn,
kaj la "ĥlisti" aŭ vergantulojn, kiuj atingas, per saltado aŭ
dancado, kiel la turniĝantaj derviŝoj, staton de mistika ekstazo
kaj iafoje finas siajn ceremoniojn per diboĉadoj;--la "skopci" aŭ
kastrulojn, pri kiuj mi jam parolis;--la "stranniki" aŭ vagulojn,
kiuj komprenas laŭvorte la parolon de Evangelio: "Lasu cian patron
kaj cian patrinon, prenu cian krucon kaj sekvu min". Ili forlasas
sian familion, forĵetas ĉiun regan aŭtoritaton kaj vagas tra la
nordaj arbaroj, vivante per almozoj.
Aliaj sektanoj malakceptas la oficialajn pastrojn, pro tio, ke ĉi
tiuj ricevis la pastrordenon de episkopoj, uzantaj la tekstojn de
la Sankta Skribo, korektitajn de la patriarko Nikono dum la XVII-a
centjaro; tial, aŭ ili kreis al si specialan sekretan pastraron kaj
estas nomataj pastruloj (popovci), aŭ ili opinias, ke ne estas plu
rajtaj episkopoj kaj pastroj; sekve tiuj "bezpopovci" (senpastruloj)
forĵetas ĉiujn sakramentojn, krom la bapto, kaj anstataŭigas ilin
per simbolaj kaj rememorigaj ceremonioj. Tiel, pro troa formalismamo,
ili alvenis al la sama rezultato kiel la evangeliaj aŭ racionalismaj
sektanoj, kiuj ankaŭ forĵetas la pastraron kaj la sakramentojn,
ĉar ili ne akceptas ian perulon inter Dio kaj si. Tiaj estas la
"duĥobori" aŭ spiritforteguloj, la "molokani" aŭ laktotrinkuloj,
kaj, fine, la "ŝtundisti".
Tiuj lastaj sektanoj estas la plej multnombraj en Malgrandrusujo kaj
faras rapidajn progresojn. Ilia kredo estas tre simila je tiu de la
germanaj anabaptistoj kaj anglaj baptistoj. Ili havas nek pastrojn,
nek sakramentojn, krom la bapto, nek ikonojn. En iliaj kunvenoj aŭ
"ŝtunden", ili nur kantas psalmojn kaj himnojn, kaj legas Biblion.
Tial multaj el ili scias legi kaj ĉiuj estimas la klerecon. La
intelekta stato de la ŝtundistaj muĵikoj estas ĝenerale tre
supera je tiu de la kamparanoj ortodoksaj. La ideoj liberemaj kaj
sendependemaj sin enŝovas en iliajn vilaĝojn kun la libereco
de religia diskutado; tial la registaro severe persekutas iliajn
propagandistojn kaj sendas ilin en Siberujon eĉ kiel kondamnitojn je
punlaboro.
La ŝtundistoj abomenas la ikonojn tiom forte, kiom la ortodoksuloj
estimegas ilin, kaj tio kaŭzas ofte vilaĝajn malpacojn,
iafoje sekrete okazigitajn de la pastroj, ĉar ĝenerale nur la
neortodoksuloj estas punataj. De tio mi povis mem konstati ekzemplon
dum mia ĉeestado en Sumi. En Pavlovski, proksima vilaĝo duone
ortodoksa, duone ŝtundista, ekestis malpaco inter la du partioj;
iom post iom, la afero iĝis pli grava; fine la ortodoksuloj atakis
la ŝtundistojn kaj okazis batalo, en kiu kelkaj homoj pereis kaj
la ortodoksa preĝejo estis detruata. Granda skandalo, proceso
antaŭ la juĝantaro de Sumi, kaj kvankam, dum la batalo, ambaŭ,
ŝtundistoj kaj ortodoksuloj ricevis vundojn, tamen nur la unuaj
estis kondamnataj je ekzilo en Siberujo. _Dura lex, sed lex._
La juĝistoj ofte estas interne favoraj al tiuj sendanĝeraj
liberaluloj, sed la leĝo devigas ilin kondamni, kiam la faktoj estas
konstatitaj. Eĉ afablega magistrato, kiu bone parolis france, donis
al mi strangan pravigon de tiuj kondamnoj pro religia kaŭzo.
--Kion fari?--li diris.--La ŝtundistoj estas nur malmulto meze
de la multego da ortodoksuloj, kiuj ilin malamas. Ili nepre
estus dispremataj, se ni ne moderigus per juĝejaj punoj ilian
fervorecon...
--Ho! feliĉega lando,--mi pensis,--kie la registaro, por defendi la
regnanojn, ilin malliberigas!
Kredeble mia vizaĝo esprimis mian penson, ĉar mia kunparolanto
aldiris por kvietigi miajn skrupulojn.
--Cetere, se, obeante la leĝon, ni kondamnas ilin, poste ni ofte
ilin rekomendas al la favora indulgeco de lia Imperiestra Moŝto.
Kaj jen, nia regnestro ĵus bonvolis malgravigi je ses monatoj de
malliberiĝo en Sumi la punon de ekzilo en Siberujo, juĝedonitan al
la ŝtundistoj de Pavlovski. Se vi volas, vi akompanos min morgaŭ dum
mi vizitos la malliberejon kaj anoncos tiun indulgan decidon al la
interesatoj.
Viziti malliberejon ne estas tempopasigado tre ĝoja, kaj en alia
lando kredeble mi ne estus akceptinta. Sed la rusaj malliberejoj,
kiel dum la tempo de Silvio Pellico, la plumbaj tegmentoj de
Venezia,--havas literaturan famon. Dostojevskij montris ilin kun
ilaro de vergoj kaj skurĝoj, kiuj iom similigas ilin je mezepokaj
karceroj. Kiom prava estas tiu famo? Mi estis iom deziranta vidi mem
tion, kaj al mi ŝajnas, ke tiu magistrato ne malpli deziris doni al
mi, fremdulo, la eblecon fari tiun konstaton.
Mi konfesas, ke mi sentis min iom impresata, kiam la multpeza
pordego de la malliberejo malfermiĝis antaŭ mi. Kiom da homoj
jam estis tien enirintaj, eble lasante, laŭ la esprimo de Danto
Alighieri, ĉiun esperon?.. Kion mi ĵus vidos trans tiu mistera
pordego?
Sed la interna aspekto de la malliberejo tuj disrevigis min. Antaŭ
miaj okuloj estis tre ordinara korto kaj unuetaĝa konstruaĵo ankaŭ
tute ne speciala. Nenio, krom la fenestraj kradoj, konigis, ke ĝi
estas malliberejo.
Al mi alkuris la tiea direktoro, ĵus informita pri nia vizito. Li
haltis je tri paŝoj antaŭ ni, rigide staris, metis parade sian
manon kontraŭ sia ĉapo, rekte rigardante al la okuloj de mia
kondukanto.
--Mi deziras la bonsanecon de via altekscelenco, li diris. Mi havas
la honoron raporti al vi, ke en la komisiita al mi malliberejo ĉio
bone estas. Ĝi enhavas 96 arestatojn. El tiu nombro 23 estas...
--Bone,--diris la estro. Estu vi sana.
Poste, la direktoro respondis diversajn demandojn de mia kunulo,
salutante kaj ridetante kun servema zorgo, dum li atente observadis
la vizaĝon de l' superulo, kvazaŭ li dezirus sur ĝi ĉiun
ekdezireton ekkapti por tuj ĝin plenumi eĉ antaŭ ĝia esprimiĝo.
Sed, kontraŭe, kiom li rigidiĝis kaj fieriĝis, kiam, per severa
tono, li alvokis sian subulon, unu el la ĉefgardistaj moŝtetoj!
Ree fariĝis la parada ceremonio jam supreskribita.
--Mi deziras la bonsanecon de via altanobleco. Mi havas la honoron
raporti al vi, ke en la komisiita al mi koridoro estas 58 arestatoj.
El tiu nombro du estas en la malsanulejo, dekkvar laboras ekstere...
--Bone, interrompis la estro. Estu vi sana.
Nur eĉ pli humile kaj pli modeste la ĉefgardista moŝteto estis
parolinta.
Grave ni eniris la malliberejan domon, kaj supreniris al la unua
etaĝo. Tie kuŝis laŭ la tuta longo de la konstruaĵo, vasta
koridoro kun du vicoj de fortikaj pordoj serure kaj riglile fermataj.
Ĉiuj havis kvadratan fenestreton, tra kiu oni povis rigardi en la
karcerojn. Kelkaj subgardistoj paŝadis en la koridoro.
Per laŭta voĉo, kiu tondre resonadis en la tuta ĉambraro, la
fieriĝinta ĉefgardisto anoncis nian viziton. Tuj la subgardistoj
parade streĉiĝis, kaj el la karceroj aŭdiĝis eĥe movbruo de la
ŝlosituloj, kiuj ankaŭ sin preparis por ricevi vizitanton.
Kaj, dum mi modeste staris iom malantaŭe, sub mia rigardo okazis
kurioza ceremonio.
Laŭ la komando de la magistrato, subgardisto malfermis pordon.
Kaj jen, aperis, envicigataj, kelkdekduo da malliberuloj, parade
starantaj, ĉiu tenante en sia dekstra mano sian individuan
notlibreton. Ĉirkaŭe, kvar nudaj muroj, en unu, krada fenestreto,
en alia, kaveto por meti lampon, en unu angulo, sankta ikono, en
alia, nokta sitelo. Nenio plie. Vespere oni donas al ĉiu koverton,
por dormi sur la planko.
La magistrato eniris.
Ĉiuj streĉiĝis, staris senmovaj antaŭ li.
--Mi deziras la bonsanecon al via altanobleco,--diris la
subgardisto.--Mi havas la honoron raporti al vi, ke en la komisiita
al mi ĉambrego estas 15 arestatoj. El tiu nombro...
--Bone,--diris la magistrato, kaj sin turnante al la malliberuloj:
--Estu vi sanaj,--li diras.
Kaj ĉiuj, samtempe, kiel puŝataj de unu sama risorto, ekkriegas:
--Ni deziras la bonsanecon de via altanobleco!
El mia loko, mi observadis scivoleme tiujn malliberulojn. Ĉiuj
havis vizaĝojn ĝenerale malbelajn kaj vulgarajn de simpluloj,
kiuj neniam sin altigis super la trivialaĵoj de maldelikata kaj
kruda vivado. Kelkaj montris trajtojn de hardiĝantaj krimuloj,
rebriligantajn la malvirtojn, kiuj alkondukis ilin ĝis la juĝeja
benko. Sed ĉiujn karakterizis disciplina instinkto, kiu rigidigis
ilin en parada sintenado.
La magistrato alparolis kelkajn el ili, ĉiuj respondis kiel soldatoj
al sia generalo. Oni sentis, ke super ĉiu alia individua instinkto,
priokupadis tiujn rusajn kondamnitulojn la granda afero stari laŭ la
regulo.
Ĉiuj karceroj estis vizitataj unu post alia, kaj ĉiafoje ripetiĝis
tiu sceno. La virinoj estis aparte enŝlositaj en ĉambroj, similaj
al tiuj de l' viroj. Ili ankaŭ parade enviciĝis kaj soldate staris
antaŭ la vizitanto: la milita rusa disciplino ne distingas la
seksojn!
La ŝtundistoj ankaŭ estis en speciala ĉambro, kaj mia koro
premiĝis, kiam oni ĝin malfermis. Modestaj kaj admirindaj
nekleruloj, pioniroj de la slava penslibereco ĉe la popolo, kulpaj
nur pri intelekta supereco kaj kondamnitaj nur pro politikaj
interesoj!
Ĉar oni arestis ilin are, edzinojn kun edzoj, oni devis ankaŭ
enŝlosi iliajn geknabojn, por ke ili ne mortu pro malsato, kaj unu
virino, kiu vicestaris, portis sur sia brusto mamsuĉuleton! Sur
la vizaĝoj de tiuj honestuloj mi povis konstati nek fanatikecon,
eĉ nek koleran senton, nur la slavan stoikismon, kiu toleras
ĉion pacience kaj ridetante, ĝis tiu momento kiam ĝi neatendite
eksplodos. Nur mi ne rimarkis ĉe ili la sklavindan fervorecon de
la aliaj malliberuloj por saluti la superulon, kiu vizitas ilin;
plejĝustadire, ili sin montris intence indiferentaj, kaj okazaĵo
montris al mi la firmecon de tiu intenca sintenado.
Post la paradaj salutoj, la magistrato anoncis al ili la indulgan
decidon de la imperiestro, kiu bonvolis ŝanĝi ilian ekzilon en
Siberujo je nur sesmonata malliberiĝo en Sumi. Dum li parolis,
radioj de julia suno tra la kradita fenestreto heligis la severan
karceron: kiom bela kaj bonodora devis esti la florplena kamparo;
kiom dolĉe devis esti, libere, plenbruste, enspiri la stepan
venteton, sidante sur la perono de la hejma dometo! Mi supozis, ke la
baldaŭan liberiĝon salutos ĝojaj kaj dankaj ekkrioj...
Ĉiuj silentis kaj restis senmovaj.
Kaj tiu impresiga respondo memorigis al mi la faman parolon:
_Popola silento la reĝojn instruas!_
Restis nur por viziti tri politikaj kondamnitoj. Ĉiu ĝuis apartan
ĉambron, kun la neevitebla ikono, fera liteto, unu tableto, unu
seĝo, unu lampo, libroj kaj skribilaro; oni ne devigis ilin fari la
paradan saluton, nek vesti la livreon de la malliberejo. La kaŭzo
de ilia puno estis la disdonado de revoluciemaj propagandiloj kaj la
plej maljuna el tiuj homoj estis apenaŭ dudekdujara; unu ne estis
ankoraŭ dekokjara!
Je la eniro de la magistrato, ili leviĝis, ĝentile salutis, kaj
atendis kun bonhumora, kvazaŭ rideta mieno. Mi rigardis ilin dum ili
parolis sen aroganteco kaj sen ĝeno kun li, kiel egalulo respondas
al egalulo, kiu faras al li viziton pro ĝentileco. Kaj tiu sintenado
de tiom junaj homoj antaŭ potencega magistrato ŝajnis al mi ne
malpli signifa, ol la malkvietiga silento de la ŝtundistaj muĵikoj:
tian trankvilecon povis doni nur firma konfido je la estonta triumfo!
Pli ol unufoje mi rememoris tiun viziton, kiam, reirinte en mian
landon, mi legis en la gazetoj la detalojn de la revolucio, kiu
diskrevis en Rusujo post kelkaj monatoj.
Jam dum la tempo de mia ĉeestado estis antaŭsignoj de la estonta
agitado; tamen la lando ne estis tiel malpaca, kiel mi supozis antaŭ
mia alveno. Mi jam diris, ke en Konstantinoplo oni konsilis al mi
forlasi, pro ĝia danĝereco, mian intencon vojaĝi en Rusujon:
oni ne atentis, ke se unu deko da lokaj ribeloj sufiĉas por
plenigi la paĝojn de l' gazetoj, ili estas kvazaŭ nenio proporcie
kun la vastegeco de la rusa imperio. Miaj konsilantoj kaj mi mem
estis trompataj de tiu kvazaŭa optika iluzio, pro kiu la francaj
kamparanoj, leginte ĉiutage la krimojn, faritajn en iaj lokoj de
Parizo, supozas, ke la mortigoj estas kutimaj kaj oftaj en ĉiuj
stratoj de tiu urbego, kaj pro tio singarde promenas sur ĝiaj
stratoj kun malfida antaŭtimo.
Reale, dum mia sessemajna restado kaj miaj ira kaj returna vojaĝoj
en la sudokcidenta Rusujo, mi povis konstati mem nenian tumulton.
Sed tio ne signifas, ke ĉio estis vere kvieta; kontraŭe, eĉ en
la lokoj, kiel Sumi, kie ne okazis strataj malpacoj, la spiritoj
estis ekscitataj. Tiam estis la lasta kaj plej malfeliĉa periodo
de la milito kontraŭjapana, tuj post la detruo de la rusa ŝiparo
en Cushima. Tiu milito, kiu neniam estis populara en Rusujo, fine
naskis unuvoĉan malaprobon, kaj mi povis tiam konstati kun miro, ke
la simpatio de la rusoj plivole sin turnis al la japanaj armeoj, ol
al siaj batalantaj samnacianoj. Ĉar mi montris min iom skandalata de
tiu animstato, ia ruso iafoje respondis al mi.
--Kion ni rajtas riproĉi al la japanoj? Entute, ni solaj estas
respondaj pri tiu milito, ĉar ni devigis ilin ataki, malfermante
al ili la vojon de la kontinenta elirejo, necesa por la troeco de
ilia plimultiĝanta loĝantaro. Ĉu ni, kontraŭe, bezonas tiun
malriĉan, malproksimegan Manĝurujon, kiam en Rusujo mem estas
vastegaj fruktodoneblaj landoj, ne ankoraŭ plugataj? Ĉio en tiu
bedaŭrinda milito estas por ni malaprobinda. Ĉu en ĝi ni ludas
belan rolon, riskante haltigi intermeze de ĝia disvolviĝo, la
mirigan aliformiĝon de tiu nacio, kiu, laŭ ĝis nun ne konstatita
ekzemplo, dum nur tridekjaroj evoluciis el nepoluriteco inda je la
Mezepoko ĝis tute moderna civilizacio? Kial perdi en tiu milito,
senutile, milionojn da rubloj, kiam ni ne povas sufiĉe profiti niajn
kampojn, pro manko de vojoj, fervojoj kaj pontoj? Kvankam ni tutkore
kompatas niajn malfeliĉajn fratojn, batalantajn en Orientazio,
ni estas preskaŭ devigitaj deziri la sukceson de Japanujo, ĉar
kredeble tio estos por ni kaŭzo de liberala evolucio, kiel okazis
post la milito de Krimeo, kiun sekvis la liberiĝo de la servutuloj.
Kontraŭe, se nia armeo fine venkos, la reakcio iĝos pli potenca kaj
niaj kapitaloj daŭros forflui en Manĝurujon, por la utilo de nur
malmultaj spekulaciistoj.
Tion, ne nur oni diris private, sed oni komencis ripeti malkaŝe,
kaj senĉese plifortiĝis tiu popola malkontenteco, kiu kaŭzis la
ribeladon de la sekvanta vintro.
Cetere se mi konstatis mem nenian malpacon dum mia restado, tamen
kelkaj okazis en la ĉirkaŭaĵo, ĉu en Lebedin, alia urbeto de la
sama gubernio, ĉu en proksimaj vilaĝoj.
Mi memoras, ke iafoje mi promenis kun mia amiko sur la stratoj de
Sumi, kiam ni renkontis roton de kozakoj, revenantaj el vilaĝo, kiun
ili estis "kvietigintaj". La soldata metodo de kvietigo en Rusujo
similas la malhonore memorindajn "dragonnades" de nia reĝo Ludoviko
Granda. La kozakoj simple loĝas ĉe la pacigotaj muĵikoj, manĝas
ilian panon, trinkas ilian "kvason" aŭ brandon, kuŝas ĉe ili,
insultas kaj batas ilin, se bezone, perfortas iliajn edzinojn kaj
filinojn, aŭ brulas iliajn domojn. Kompreneble, post kelkaj semajnoj
de tiu energia disciplino, la kamparanoj iĝas tute kvietaj kaj la
kozakoj revenas fiere en sian garnizonon.
Precize triumfan revenon de tiu speco mi tiam havis okazon vidi.
Niaj ĝojaj kaj bruemaj, al mi ŝajnas iom ebriaj--herooj staris
sur siaj belaj ĉevaloj, en vere graciaj bluaj uniformoj je ruĝaj
refaldaĵoj kun koketaj felĉapoj. El ilia manradiko pendis la vipo,
kiu igis ilin famaj en la tuta mondo. Kelkaj frapis sur tamburetoj
kaj cimbaloj dum ĉiuj kantis diverstone militan kanton je stranga
ritmo. Antaŭ ili la pasantoj silente kaj singarde flankeniĝis kun
malsimpatia rigardo.
--Al mi preskaŭ ŝajnis,--mi diris al s-ro Speranskij,--kiam ni
estis hejme, ke mi vidis eniron de venkintoj kapitulaciitan urbon.
--Via rimarko estas prava,--li respondis.--Tiuj rilatoj, strangaj
inter regnanoj de sama lando, elvenas de tio, ke la rusa militistaro
entute ne konscias pri sia reala rolo en la societo, kaj havas
inklinon kredi, ke ĝi estas kvazaŭ aparta kaj supera gento de
la nacio. Tiu malvera sento estas iom komprenebla ĉe la kozakoj,
kiuj de centjaroj vivas aparte kun siaj edzinoj kaj idoj kaj estas
soldatoj dum la pli granda parto de sia vivo, kaj pro tio havas
specialan idearon. Sed tion oni povas ankaŭ konstati, kvankam malpli
senteble, ĉe la aliaj regimentoj. Tiun animstaton mi aljuĝas al
tiu cirkonstanco, ke la plejmulto de la soldatoj estas nekleraj
kamparanoj, tute konfuziĝantaj en la garnizona vivado de la urboj,
kie ili sin sentas malhejme kaj iĝas nur senrezonaj iloj en la manoj
de siaj oficiroj; tiuj ĉi, siaflanke, estas de ilia juna knabeco
edukitaj en kadetaj lernejoj, kiuj apartigis ilin el la cetera
klerularo.
Tiu metodo, kompreneble, igas la oficiraron mirinda ilo de la
aŭtokrata registaro, sed ĝi havas multajn malbonajn konsekvencojn
pri la ĉiutagaj rilatoj inter la militistaj kaj nemilitistaj homoj.
En Rusujo ne estas efektiva barilo kontraŭ la kapricoj de la
oficiroj krom ilia mema saĝeco, kaj tiu barilo ne sufiĉas, kiam
la oficira vesto kovras viron trivialan, malbonan, aŭ--tio okazas
iafoje--malsobran.
Multaj estas la rakontoj pri la kapricoj de la oficiraj moŝtoj.
Mi memoras, ke s-ro Speranskij bone ridigis min per tiu de ebria
oficiro, kiu, ian tagon, sidiĝis tra la laŭlonga koridoro de
fervoja vagono, komforte apogis sian dorson kontraŭ unu el la
tabulmuroj, metis siajn etenditajn krurojn kontraŭ la alia, kaj
trankvile ekbruligis cigaron, obstrukcante per sia korpo la tutan
pasejon. Kiam la vagonaro haltis ĉe stacio, kelkaj gevojaĝantoj
dezirantaj foriri, petis, ke li lasu ilin preterpasi. Sed kun
obstineco de drinkulo, li rifuzis.
--Se vi deziras preterpasi,--li nur respondis,--nu, saltu super miaj
kruroj!
Ĉiuj protestoj estis vanaj. La malfeliĉaj gevojaĝantoj devis
postuli la helpon de la vagonarestro. Tiu oficisto ĝentile salutis
kaj petis la oficiran moŝton lasi la pasejon libera. Senrezultataj
penoj. En sia malespero, la vagonarestro devis, siavice, alvoki
policiston. Tiu ĉi alproksimiĝis, hezitante, faris militistan
saluton, kaj per tremetanta voĉo petegis la oficiran moŝtegon
bonvoli iomete faldi siajn krurojn...
--Silentu, porkido, estis la ordona respondo, kaj tuj saltu!
En Rusujo, la policistoj estas soldatoj, submetataj je la militista
hierarĥio: la timeganta policisto tuj obeis kaj saltis!
Tiun rakonton oni devus aŭdi, diratan kaj gestatan de mia amiko.
S-ro Speranskij estas mirinda rakontisto, kiu, laŭ la esprimo de
nia franca fablisto La Fontaine, multon vidis kaj multon memoris.
El lia facila esperanto fluadis senĉese anekdotoj ĉu spritaj, ĉu
seriozaj, ĉiuj karakterizaj, kiuj aperigis laŭ vigla kaj vivŝajna
aspekto la homojn kaj aĵojn de Rusujo. Vice li pentradis al mi
la vivadon de la kamparanoj, de la urbanoj, tiun, tre specialan,
de la riĉaj komercistoj, kiuj konservis ĉiujn tradiciojn de la
antikva Rusujo;--la morojn de la Krimeaj Tataroj, similantajn tiujn
de niaj islamanoj de Alĝerio, la strangajn kutimojn de la Baŝkiroj,
duonsovaĝuloj loĝantaj en la gubernio Orenburga, kiuj sin nutras
per ĉevalaĵo, sed antaŭe metas ĝin sur la dorson de siaj vivantaj
ĉevaloj, uzas ĝin kiel selon kaj ĝin manĝas nur kiam ĝi estas
sufiĉe premegata de la korpo de l' rajdistoj kaj enpenetrata de
la ŝvito de l' ĉevaloj. Aliajn fojojn, mia amiko prenis el sia
biblioteko ian verkon de la rusa poeto, aŭ de Tolstoj, prefere
de Gogol, la glora kantisto de Ukrajno kaj satiristo de la tiama
rusa societo, kaj li tradukis rekte en Esperanton paĝon el ili,
klarigante al mi ĉiujn aludojn, ĉiujn apartaĵojn, ne kompreneblajn
por fremda leganto. Kaj dank' al lia vivplena komentario, al liaj
multegaj rakontoj, tiu stranga Rusujo, tiel malsimpla kaj konfuza
en sia nuna transira stato, disvolviĝis antaŭ miaj okuloj, kiel
per magia kalejdoskopo, iĝis por mi pli kaj pli konata, pli kaj pli
kutima kaj simpatia.
Ofte, dum la vespero, lia fratino kaj ŝia edzo partoprenis en niaj
paroladoj. Kvarope, ni faris familian rondon ĉirkaŭ s-ino Speranska
en la salono. La patrino kaj bofrato de s-ro Speranskij apartenas al
tiu nobla aro da homoj, kiuj en Rusujo sin dediĉas al la klerigo de
siaj malkleraj fratoj, kun fervoro memoriganta tiun de la primitivaj
kristanoj. Ŝajnas ke, perdinte siajn antaŭajn kredojn, ili bezonas
novan kvazaŭ religian idealon, kaj ĝin trovas, en sia entuziasmo
por sia instruista misio. Tiel, malgraŭ forta klereco kaj supera
kapableco, la fratino de mia gastiganto, sin tute donis, kun sia
edzo, por la instruo de la simpluloj, kaj kun li, laboris ĉe firmo,
fondita de riĉega filantropo, kiu eldonis kaj disvastigis ĉe la
malriĉuloj malkarajn libretojn, literaturajn kaj instruantajn.
Kun ŝi ni parolis pri Rusujo, pri ĝia estinto, ĝia nuna stato,
konfuza kaj malfacila, kaj pri niaj esperoj je ĝia estonta prospero
dank' al racia evolucio per ĉiam progresanta klerigo de la popolo.
Poste ŝi sidiĝis antaŭ la fortepiano kaj ludis al ni ian belan
rusan arion. Apogate kontraŭ la kusenoj de mia kanapo, fumante
parfumitan rusan cigaredeton, mi profundiĝis en miaj pripensoj,
lulata de tiu duonorienta melodio, kiu sin miksis kun la memoraĵoj
de nia ĵus finita konversacio. Stranga sento kaptis min. Ŝajnis,
ke mi estas tute enpenetrata de tiu rusa atmosfero, kiu min
ĉirkaŭis, ke mi iĝas ano de tiu familio, kies ĉiuj pensoj,
opinioj kaj vivkondiĉoj estis tiom al mi kutimaj. Kiom malproksimaj,
konfuzaj,--eĉ fremdaj!--ŝajnis al mi tiam Francujo, Alĝerio, mia
antaŭa pensaro, mia franca "mi"! Penon mi bezonis, por ree konscii
mian realan personecon, kaj kun mirego, mi ekmemoris subite, ke mi
estas efektive inter fremdaj homoj, kiujn mi konis nur de kelkaj
semajnoj, kies nacian lingvon mi ne scias tiel, kiel ili ne scias la
mian, ke inter ni sola ligilo kaj komunikilo estas nur artefarita
lingvo!