III.

La postan tagon, je mia vekiĝo, mia gastiganto proponis, ke ni iru

nin bani en la Psjol'on. Mi plezure akceptis, ĉar la vetero estis

tre varma. La rusoj tre ofte sin banas, heredinte, kiel la turkoj,

tiun ŝatemon de la Bizantoj. Mi devas aldiri, ke tiu higiena kutimo,

bonega ĉie, estas speciale necesa por la popola klaso de Rusujo,

precipe ĉe la grandarusoj, kiuj ne sufiĉe zorgas pri la detaloj

de la ĉiutaga tualeto, kaj estus, sen tiuj oftaj banoj, terure

malpuraj.

Dum la vintro, ne estas eble sin bani en la frostiĝintaj riveroj,

sed en Rusujo, kiel en Turkujo kaj Norda Afriko estas specialaj

ŝvitbanejoj, iom similaj je la romaj "thermoj". Tiuj rusaj

ŝvitbanejoj estas tre diversaj, de la luksaj marmoraj banejoj

en la urbegoj, ĝis la humilaj lignaj banejoj vilaĝaj. Sed,

principe, ĉiuj konsistas el tri ĉambroj--la senvestiĝejo, la

laviĝejo, kun akvoj varma kaj malvarma, kaj la ŝvitejo. En tiu

lasta ĉambro staras fornego kun fera varmega platego, sur kiun oni

verŝas intertempe akvon, kiu tuj vaporiĝas kaj plenigas la aeron

per malseka kaj varmega nebulo. Ĉirkaŭe en la ĉambro kuŝas

kelkaj longaj bretoj el ligno, amfiteatre surmetitaj, sur kiujn

sin sternas la banantoj. Ju pli alta estas la breto, des pli varma

kaj sufokiga la atmosfero estas. Kaj multaj rusoj preferas la plej

altajn lokojn, kie ili ŝvitas ĝis tuta malfortiĝeco, kaj, plie,

sin vergigas per vergofaskoj, kuiritaj en bolanta akvo! Iafoje, iaj

bravuloj,--plej ofte de la klaso de komercistoj, kiuj estas efektivaj

forteguloj,--post ŝvitego kaj vergado, ruĝaj kiel kuiritaj omaroj,

kuras eksteren kaj rulas sian nudan kaj varmegan korpon en la neĝo,

kriegante kaj ridegante pro volupteco sub la malvarmegaj kisoj de la

frostego; poste tiuj herouloj ree kuras en la ŝvitejon kaj saltas

sur la plejvarman breton! Sed tio estas danĝerega plezuro, ebla nur

por homoj, havantaj bovan farton. Ĝenerale, la rusoj, post ŝvitado

kaj vergado, nur lavas en la dua ĉambro sian korpon, moligitan per

la vaporo, kaj fine sin malvarmetigas per malpli varma akvo.

Feliĉe, dank' al la somero, mi ne estis suferonta tiun timindan

rusan operacion, sed nur banonta, kiel mi jam diris, en la

malvarmetajn akvojn de la Psjol.

En tiu ebena lando, sen ŝtonoj kaj preskaŭ sen arboj, povantaj

deteni la teraĵon, la riveroj havas tre kaprican kaj ŝanĝeman

direkton. Dum la printempo, kiam la degelado multobligas iliajn

akvojn, ili disfluas super siaj malaltaj bordoj kaj superakvigas

la ĉirkaŭaĵon. Por fiksi la fluejon de la Psjol en Sumi, oni

donis al ĝi bordojn, artefaritajn el palisaroj, apogitaj kontraŭ

teraj deklivaĵoj. Tamen, en kelkaj lokoj de la urbo, oni lasis ĝin

disflui sur nedeklivajn sablobordojn, kien la urbanoj venas amase sin

bani.

Tiun matenon, do, kun mia gastiganto, mi iris en unu el tiuj banlokoj

apud la pola preĝejo, kaj tie mi vidis ne atenditan spektaklon.

Antaŭ mi, aperis aro da plenaĝaj viroj, da junuloj kaj knaboj tute

nudaj, ĉu starantaj aŭ sidantaj sur la bordo, ĉu naĝantaj aŭ

petole saltantaj en la rivero, kvazaŭ ili tute ne rimarkus sian

"paradizan" kostumon! Apenaŭ kelkaj el ili forirante el la akvo,

duone ekimitis la honteman geston de la Venuso de Mediĉi!

En Polinezio tia senĉemizularo ne estus min miriginta, sed en

Rusujo mi ĝin ne atendis! Kredeble, mia amiko, kiu jam komenciĝis

senvestiĝi, rimarkis ion neordinaran en mia mieno, ĉar li diris al

mi demande:

--Nu! Ĉu vi ne deziras plu vin lavi?

--Mi deziras, sed mi devas konfesi, ke mi estas iom... mirigata. Ĉu,

do, la Rusoj kutimas sin bani en tia vere simpla... senvesto?

--Kio? Ĉu vi mem kutimis konservi viajn vestojn dum la bano? Ha, mi

divenas! Eble vi dezirus unu el tiuj trikotaj banvestoj, kiujn mi

vidis en kelkaj mondumaj banlokoj sur la bordo de la Nigra maro? Se

nur mi estus ĝin antaŭsupozinta, mi estus provinta trovi unu en

Sumi... kvankam mi devas diri al vi, ke tio ŝajnus tie tre stranga

kaj altirus sur vin la atenton de ĉiuj. Entute, nenio tie estas

malbona kaj nenatura.

--Ho certe, mi konsentis, ĉio estas, kontraŭe, tre laŭnatura!

--Rimarku, li aldiris, ke vi estas inter homoj tre decaj. Rigardu,

ekzemple, kaj li montris kun duonrideto diketan kaj solenan viron,

kiu plaŭdis en la akvo kun du knaboj, dum severmiena soldato rigide

staris apud iliaj vestoj, metitaj sur tapiŝeto, tiuj sinjoroj ne

estas malpli ol lia "ekscelenca" moŝto generalo de nia urbo kaj liaj

filoj!

Tiu vere rusa argumento tuj konvinkis min. Cetere la reala

konveneco, en tiaj cirkonstancoj, estis konduti kiel ĉiuj kaj ne

altiri la atenton sur aĵojn, pri kiuj neniu pensis.

Tamen, iom poste, dum mi naĝis apud mia amiko, mi demandis ŝerceme:

--Kaj ŝia "ekscelenca moŝtino" generaledzino, ĉu ankaŭ ŝi tiel

same sin banas?

--Certe, sed, kiel ĉiuj sinjorinoj de la altaj kaj mezaj klasoj, ŝi

banas sin en fermita loko. Tamen, iom pli malproksime, estas parto de

la rivero, kie sin banas la virinoj de rango pli modesta. Vi vidos

ilin, hodiaŭ posttagmeze, kiam ni faros ŝipetan promenon.

Do, post la tagmanĝado, kiu en Rusujo okazas je la tria horo, ni

faris nian preparadon kaj provizadon por ekskurseti per boato al

unu el la multaj insuletoj, kuŝantaj inter la fluejoj de la Psjol.

Kompreneble, ni ne forgesis forporti kun ni la necesan samovaron,

kun karbo por ĝin varmigi. Kun ni venis afabla kaj gaja fraŭlino,

amikino de la familio Speranskij, kaj tri knaboj aŭ junuletoj,

fervoraj akompanantoj de mia amiko dum liaj boataj promenoj. Nia

blanka ŝipeto portis nigre pentritan la francan nomon _Alger_,

laŭ delikata afablaĵo por ĝia alĝerana gasto.

Sub la vigla puŝado de nia juna remistaro, ni senbrue glitis

kontraŭ la fluo, laŭlonge de la multaj kurbiĝoj de la Psjol.

Tie, la rivero estis neprofunda kaj ofte ĝian trankvilan fluadon

malrapidigis nenufaroj kaj aliaj akvaj herboj, tra kiuj naĝis kaj

plaŭdis aroj de bruemaj anasoj, kiuj disflugis antaŭ nia ŝipeto.

Post mallonga veturado, ni alvenis en lokon, kie sin banis amaso

da virinoj, junulinoj, knabinoj kaj knabetoj ĝojaj kaj babilemaj;

ĉiuj havis la tre simplan rusan bankostumon, kiun mi jam priskribis.

Nia alveno ne ĝenis ilin. Dum ni trapasis, niaj ŝipanetoj ŝerce

alparolis tri knabinojn apude ludantajn. Responde, tiuj slavaj

nimfetoj fortike naĝis post nia boato, plaŭdante kun ridegoj, kaj

ŝprucigante nin per pluveto de perlaj gutoj.

Tio estis kvazaŭ mitologia sceneto, inda je la peniko de artisto,

kaj ĉar mi ne estas pentristo mi povis nur fari fotografan kliŝon

de tiu gracia pejzaĝo.

Iom poste ni veturis preter la lastaj dometoj de la posturbo, kaj

mezen de la kamparo. Baldaŭ, proksimiĝanta bruo altiris nian

atenton. Sur vojeto, zigzage disvolviĝanta tra la verda stepo,

alkuris galope bando de junaj nudaj rajdistoj. Per siaj kriegoj,

ili incitis siajn ĉevalojn, sur kiuj ili sidis firme kaj gracie,

kiel indaj idoj de la antikvaj kozakoj de Ukrajno. Ĉiuj homoj

kaj ĉevaloj, sin ĵetis maltime en la Psjol'on, farante post si

ŝaŭmantan disondaron. Ŝajnis, ke mi vidas aron de nordamerikaj

Indioj, rapidantaj, tra rivero, sur la milita vojo.

Sed mi rimarkas ke, jam de kelka tempo, mia okcidenta legantino

maltrankvile pensas pri nia juna akompanantino kaj sin demandas:

"Kiel, konvena fraŭlino konsentis promeni en lokoj, kie ŝi riskis

renkonti tian spektaklon?"

Mi petegas, ke ŝi bonvolu iom atendi antaŭ ol severe juĝi sian

slavan fratinon. Certe, mi opinias kun ŝi, ke la korphontemeco estas

la plej bela ornamaĵo de niaj okcidentaj virinoj, kaj ĝi estas

necesa kondiĉo de la bonordeco de nia societo. Sed, ĉu ĝi estas

tiom necesa por ia ajn nacio, per aliaj vortoj, ĉu ĝi devenas de

natura kaj tutmonda instinkto, aŭ de loka sistemo de edukado?

Mi loĝas en lando, kie tuta kategorio de virinoj, la islamaninoj,

opinias, ke la korphontemeco devigas ilin kaŝi sian vizaĝon antaŭ

neparencaj viroj. Tiu sento estas tiom forta, ke eĉ la strataj

malĉastulinoj ne konsentus sin montri publike sen vualo. Iu el miaj

amikoj, iafoje alvenis neatendite apud izola rivereto, en kiu ĉerpis

akvon Maŭrino, vestata per sola robo kaj demetinta sian vualon. Tiu

simplulino estis tiel honta montri sian vizaĝon al nekonatulo, ke

ŝi preferis por ĝin kovri, levi super sia kapo sian jupon!

Certe al tiuj virinoj la hontemo pri la vizaĝo ŝajnas esti tute

instinkta kaj natura. Ĉu, do, ni devas konkludi, ke ne estas

konvenaj la eŭropanaj sinjorinoj, kiuj iras eksterhejmen sen

kapvualo? Plie, tiuj samaj sinjorinoj, kiuj hontus malkovri en la

strato siajn ŝultrojn kaj krurojn, ne timas ilin montri nudajn en

balo aŭ banloko. Oni do devas akcepti, ke la korphontemeco estas

malsimila laŭ la popoloj, kaj eĉ, ĉe unu sama persono, laŭ

cirkonstancoj difinitaj nur de monduma interkonsento. Efektive ĝi

estas la rezultato de la edukado kaj de lokaj kutimoj. La nudeco,

principe, ne estas malvirto, sed iĝas tia nur, kiam ĝi kaŭzas

skandalon kaj hontindan animstaton. En Rusujo, kiel en Francujo,

estus hontinde promeni sen vesto sur la stratoj, sed la moroj

permesas, ke oni sin banu nude, kaj tio neniun ofendas. Tio, do,

ne estas tie malkonvena kaj pruvas nur, ke la rusa animo estas pli

simpla kaj pli naiva ol la nia.

La vespermanĝo estis tre ĝoja. Ni albordiĝis en verdan insuleton,

ombratan de arboj, kaj nomitan de la Sumi'anoj insulo de Amo,

kredeble ĉar ĝiaj densaj foliaroj igas ĝin taŭga nesteto por

la kampŝatantaj amantuloj. Sur herban tapiŝon ni metis nian

manĝaĵaron, kiun atakis fervore niaj ŝipanetoj kun apetito de

dektrijaruloj, duobligata de longa remado.

La rivero mem liveris al ili la akvon necesan por la teo. En la

internan tubon de la samovaro ili ŝutis nian provizeton da karbo

kun, por ekbruligi ĝin, kelkaj branĉoj, ĉirkaŭe kolektitaj.

Bedaŭrinde, ĉu pro la nesperteco de niaj kuiristetoj, ĉu pro

la nesufiĉa sekeco de la ligneretoj, nia samovaro ne konsentis

ekbruliĝi! La afero ja estis grava: ĉiuj, kun konsternata mieno

pripensis, ke ili estos devigataj fari manĝadon sen teo, kio estas

abomenaĵo por ĉiu vera ruso... En tiuj malfeliĉaj cirkonstancoj

mia amiko ekhavis genian eltrovaĵon kaj uzis artifikon, ŝatatan

de la muĵikoj, kiuj ne posedas kuirejan blovilon. Li nur demetis

unu el siaj botoj, ĝin starigis renversitan kontraŭ la supro de

la samovaro kaj ĝin tenis per unu mano, tiamaniere, ke ĝi fermu

la internan kamentubon. Poste, per la alia mano, li vice levis kaj

mallevis la tibiingon de l' boto, kiel prenilon de akordiono. Tiu

simpla piedvesto, tiel ŝanĝata je blovilo, perfekte plenumis sian

novan oficon kaj baldaŭ nia samovaro komencis sian kanteton, karan

al la oreloj de ĉiu soifanta ruso.

Jam eknoktiĝis, kiam ni returneniris. Mi bezonus la plumon de Gogol

por priskribi la silentan kaj kvietigan majestecon de tiu ukrajna

nokto. Ĉiu lando havas sian propran fizionomion kaj ĝia personeco

pli intense sin montras dum la nokto. Kiel virino, kiu, dum ŝi

dormadas, ŝajnas ellasi sian intimecon, tiel same la Naturo, dum

la nokta ripozado, sin liveras pli plene. La rusa steparo tiam

estas strange impresiga. Nenio, krom oceano, donas tiel fortan

impreson de la Senfineco, kiel senlima ebenaĵo sub ĉielo, plena

da steloj. Inter ili, iranta la homo vagas kiel punkto inter du

senfinaĵoj. Tiun vesperon, la luno duonheligis per ŝtalblua lumeto

la stepon, kie nigraj poploj, tie ĉi kaj tie starantaj, faris

nigrajn strekojn kontraŭ la diamanta ĉielo. Arĝenta rebrilaĵo sur

la trankvila akvo de la Psjol apenaŭ sulkiĝis post nia ŝipeto laŭ

flue flosanta. Nenia sono, krom, intertempe, bleko de noktabirdo kaj

la ritma plaŭdeto de niaj remiloj.

Duonvoĉe mia amiko pentradis al mi la pasintaĵon de tiu lando, dum

la epopeaj tempoj de la kozaka Sjeĉ. Ukrajno sidis sur la rando

de l' kristana kaj islama mondoj. Tie, nenia barilo povas haltigi

homojn, krom aliaj homoj. Al la praavoj de la nunaj malgrandarusoj,

al la batalemaj kozakoj komisiiĝis la danĝera tasko defendi

Eŭropon kontraŭ la invado de aziuloj. Kiom da furiozaj bataloj

iam sangigis la altajn herbojn de la tiam nekulturata stepo? La

kozakoj estis duone sovaĝuloj, sed nur tiaj homoj povis plenumi tian

rolon, kaj al ilia ŝirmo nia okcidenta kulturo ŝuldas parte sian

ekzistadon.

Tiel mi elvokis la heroan estinton de tiu silenta kamparo, sub

la stelplena ĉielo. Ŝajnis al mi kvazaŭ, sur la bordoj de la

rivero, kie ni flosis malrapide, mi ĵus ekvidis stariĝantan de

post arbo, la altan felĉapon de kozako, spionanta l' alvenon de

tataraj rajdistoj... Unu el niaj kunpromenantoj, tre belvoĉa, estis

kantanta popolan arion. Mi ne komprenis liajn rusajn parolojn, sed

la melankolia kaj sovaĝa ritmo de tiu melodio mirinde vivigis

kaj korpigis miajn revaĵojn. Sub la energiaj trajtoj, la ostaj

kaj brunaj vangoj, la brila rigardo de miaj ĉirkaŭantuloj, mi

eltrovis, ne tute malaperintajn, post unu centjaro de civilizacio,

la polurigitajn postsignojn de l' praavaj instinktoj, la fierecon,

la eksplodemecon, la malzorgon, ian malestimon por niaj okcidentaj

delikataĵoj, la decidemecon kaj la belan ŝatemecon al ĉio danĝera

kaj riskoplena, kiu karakterizas la popolojn, junajn kaj estonte

kreskontajn.

--Rigardu tiujn dektrijarajn knabojn,--diris al mi s-ro

Speranskij,--malgraŭ ilia gimnaziana uniformo, ilia okcidenta

kulturo, ili restas efektivaj kozaketoj. Se vi falus en la riveron

kaj estus en mortiga danĝero, kvankam ili ne scius naĝi, estu vi

certa, ke neniu el ili ŝanceliĝus por sin ĵeti en la akvon kaj

riski dronon pli vole ol sin kovri per honto, lasante gaston perei

sen helpo.

Kaj dume mia penso forflugis malproksimen al niaj parizanaj dandetoj,

kiuj hontus iri en la liceon sen gantoj, kaj timas malvarmumi, kiam

ili malsekigas siajn lakitajn ŝuetojn en strata rivereto...

Miaj kozakidetoj ne timis malvarmumon kaj tion baldaŭ pruvis al mi.

Dum nia parolado ni ne estis rimarkintaj, ke la steloj super niaj

kapoj iom post iom estingiĝis, kaj ni atentis tion nur tiam, kiam

nigra nubo kovris la palhelan lunon kaj lasis nin en plena mallumo.

Samtempe malproksima tondro sciigis nin, ke ni devas akceli nian

returnon. Ni do rapidigis nian remadon laŭeble por alveturi en

la urbon antaŭ la pluvego, sed niaj penadoj estis vanaj. Pli kaj

pli ofte, fulmoj strekis la mallumaĵon, heligante per blindigaj

fajraĵoj la nigran kamparon dum la aero pleniĝis per senĉesa

tondrado. Kaj, ho ve! baldaŭ sin verŝis sur niajn dorsojn efektiva

akvofalego: akvo supre, akvo sube, ni povis nur elekti inter

pluv- aŭ riverbano!

Ni kovris per niaj supervestoj nian junan akompanantinon, kiu

bonhumore ŝercis pri sia akvumiĝado. Niaj knaboj estis feliĉegaj

kaj ridegis, dum ĉielaj torentoj fluegis tra iliaj maldikaj

ĉemizetoj. La forto de l' pluvego estis tia, ke ni devis momente

allasi la remilojn, por kaŝi nin sub la benkoj de l' boato, kiu

libere flosis laŭ la fluo.

Kiam ni albordiĝis kaj reiris hejmen, niaj vestoj estis enpenetritaj

de akvo, kvazaŭ ni estus elirintaj el la rivero mem; malvarmeta

vento algluigis ilin malagrable kontraŭ nia tremetanta haŭto. Sed

tiu deviga bano ne havis malbonan sekvaĵon, krom por la nova ĉapo

de nia kunpromenantino, kiu faris en tiu tago sian unuan kaj lastan

servadon, kaj, ho ve! por la nekozaka verkanto de tiu rakonto, kiu

ekkaptis fortan reŭmatismon kaj devis restadi hejme dum kelkaj tagoj

ĝis sia resaniĝo.

Tamen tiu malliberigo ne estis al mi maldolĉa, dank' al la tute

patrinindaj flegoj de s-ino Speranska, al miaj longaj babiladoj kun

mia amiko, ankaŭ dank' al la vizitoj, kiujn mi ricevis.

Efektive dum mia ĉeestado en Sumi tiu urbeto ĝuis du gravajn

kuriozaĵojn: la bestejon de ia s-ro Salomon kaj min mem. Mi estas

nature modesta homo kaj ne ŝatas fanfaroni. Sed la veremeco devigas

min konstati, ke mi atingis sukceson preskaŭ tiel fortan ol la

kvardek pensiuloj de s-ro Salomon. Vane tiu intrigulo starigis sian

tendegon precize antaŭ nia domo; vane lia gurdego, ĉiutage post la

triahora manĝado mueladis sian plej allogan ariaron, de la "Norma"

ĝis, ho surprize!--"_En rev'nant de la R'vue_", la popola kanto

pri generalo Boulanger. Mi certigas al miaj legantoj, ke s-ro

Speranskij ne uzis gurdegon; mi estis sola kontraŭ kvardek; tamen

mi ricevis publikon, se ne tiel multan, almenaŭ pli ŝatindan ol

la bestoj de s-ro Salomon. Eĉ sinjorinoj kaj fraŭlinoj subite

ekmemoris, ke de longe ili intencis viziti s-inon Speranska kaj

ŝiajn gefilojn, kaj--ne atendite! renkontis ĉe ili la strangan

fremdulon, kiu parolas per artefarita lingvo. La rusinoj, tion mi jam

diris, estas seriozaj personoj, sed ili estas virinoj, t. e. idinoj

de nia praavino Evo kaj tial, iomete scideziraj! Pri tio mi tute ne

plendas, ĉar tio permesis al mi profiti agrablajn konversaciojn,

dank' al la nelacebla komplezo de miaj esperantaj tradukistoj.

Cetere kelkaj el miaj kunparolantinoj povis iom paroli france,

sed mi neniam povis atingi, ke ili bonvolu uzi mian lingvon. Tiun

obstinan rifuzon mi konstatis ankaŭ ĉe la viroj, kaj tio tre

mirigis min. Sed mia amiko klarigis al mi la kaŭzon de tiu ŝajne

kaprica konduto. En Rusujo la franca lingvo estis antaŭe uzata

de la superaj klasoj, kiuj eĉ afektis iafoje ne scii sian nacian

lingvon. Hodiaŭ estas reakcio favora por la rusa lingvo; tamen

ankoraŭ nun la kapableco paroli france estas konsiderata kiel la

vera pruvilo de la monduma eleganteco. Kiu ajn deziras ĝui la famon

de delikata klerulo, pretendas esti kapabla paroli france. Sed,

efektive plejmultaj ne scias bone tiun malfacilan lingvon; pro tio

ili ne kuraĝas uzi ĝin antaŭ francoj, ĉar iliaj eraroj, nepre

rimarkotaj de ilia aŭskultanto, igus ilin mokindaj, kiel homojn kiuj

penis vane por sin plialtigi super sia reala situacio.

Post kelkaj tagoj, mi estis sufiĉe resaniĝinta, por ke mi povu

promeneti eksterhejme kaj konatiĝi kun la urbo, kies mi estis

provizora loĝanto.

En Rusujo per Esperanto · 第 6 / 14 题