Kvin minutojn poste mi staras sur la trotuaro, atendante, laŭ
antaŭe aranĝita interkonsento, ke oni venos al mi... Mi rigardas
ĉiuflanke, kiam el malantaŭe, du brakoj ĉirkaŭprenas min, iu
kisas min laŭ la rusa kutimo, kaj aŭdiĝas ĝoja, amika voĉo,
esprimanta al mi fratan bonakcepton. Apenaŭ mi povas respondi, ree
mi estas kaptata, forkondukata en alian vagonaron, kiu veturigos
min en la urbeton de mia amiko, kaj sidintaj sur molaj kusenoj de
rezervata vagonfako, ni komencas paroli...
Vivu Zamenhof! La bonega lingvo de nia majstro tuj aperigis sian
praktikecon, kiel ĝi montris ĝin iom poste en Boulogne, kaj
la sekvantajn jarojn, en Genève, Cambridge, Dresden, Barcelona
kaj Washington. Mi jam diris, ke s-ro Speranskij ĝis tiam estis
parolinta esperante nur kun samnaciuloj. Tamen mi tuj komprenis lin,
kvankam li ne elparolis tre klare la diftongojn aj, oj, kaj, kiel
ĉiuj malgrandarusoj, ofte intermiksis la sonojn g kaj h. Sed li
parolis tre flue, kiel en sia nacia lingvo. Mi ankaŭ mirigis lin,
ĉar mi tro malfortigis kelkajn kunmetitajn konsonantojn, kiel kv,
kc, kaj, precipe, ĉar, laŭ nia franca kutimo, mi metis ofte la
akcenton sur la lastan silabon de la vortoj. Sed ni, iom post iom,
korektis tiujn difektaĵetojn, kiuj, cetere, neniam malhelpis nian
reciprokan komprenadon. La sukceso estis plena--post kelkaj minutoj
ni estis kunbabilantaj tre facile kvazaŭ ni estus samlingvuloj!
Ankaŭ miaj timoj pri la psikologia flanko de mia eksperimento
rapide malaperis. Mi trovis mian amikon tia, kian mi supozis. De
la komenco, nenia ĝeno estis en niaj rilatoj, kiuj estis tute
liberaj kaj amikaj, kvazaŭ nia unua parolado estus nur la daŭrigo
de antaŭaj paroladoj. Ni tuj aludis nian antaŭan korespondadon,
kaj tio estis stranga impreso senti niajn spiritojn reciproke
tiel konataj kaj kutimaj, dum niaj vizaĝoj sin rigardis je la
unua fojo. Ni estis kiel du blinduloj, intimaj amikoj, kiuj iĝus
vidantaj subite kaj rigardus unu la alian. Se al tiu jam neordinara
impreso oni almetas tiun cirkonstancon, ke ni estis, rilate al niaj
nacioj kaj vivadoj, tute malsimilaj, ke ni kunkomunikiĝis nur per
artefarita lingvo ankoraŭ malofte eksperimentata en tiaj kondiĉoj
(mi atentigas, ke tiam nenia esperantista kongreso estis okazinta),
oni komprenos, ke tiu situacio estis impresiga, kaj lasis al mi
fortan kaj neforgeseblan memoraĵon. Ŝajnis al mi ke mi estas
transportata en ian sonĝon. Oni pripensu, ke de du semajnoj mi
vojaĝis inter indiferentuloj; ke de tri tagoj mi ruliĝis tage
kaj nokte inter nekonataj homoj, parolantaj nekonatajn lingvojn;
kaj subite mi renkontis ne nur kunparolanton, sed eĉ amikon, kiu
akceptis min kiel efektiva frato, kaj klopodis ĉiumaniere, por
montri al mi sian serveman fervoron. Ofte nia babilado aludis
diversajn rimarkojn de nia trijara korespondado; iafoje, li montris
al mi, tra la vagonfenestro, lokon aŭ pejzaĝon, kies nomon mi jam
sciis, aŭ kie okazis fakteto jam de mi konita per liaj leteroj.
Mi estis kiel homo, kiu, post longa forestado, revidas landon jam
kutiman, kaj ĉio, tamen, en tiu lando, estis por miaj okuloj nova
kaj fremda!
Ja tiun nekompareblan situacion mi ŝuldis nur al Esperanto. Oni do
komprenos, ke mi povas nur ridi, kiam oni diras, ke ĝi ne sufiĉus
por efektivaj rilatoj. Kiel ĉiuj homaj kreitaĵoj, ĝi ne estas
tute perfekta; oni povus eble iom plibonigi ĝin. Sed mia sessemajna
eksperimento montris al mi nerefuteble ke, en ĝia nuna stato, ĝi
jam taŭgas por interrilatigi ĝis plena reciproka pensintimeco kaj
frata amikiĝo, du homojn, kiujn ĉio, krom Esperanto, apartigis kaj
fremdigis.
Post unuhora veturo, kio estis seninterrompa babilado, ni alvenis en
la urbeton Sumi'on, celon de mia dusemajna vojirado, kie mi povis
fine halti kaj ripozi! Estis al mi dolĉe ne plu esti devigata batali
per gestoj kun la pakaĵportistoj kaj oficistoj de la fervojo. Dank'
al mia amiko, mi tuj kaj facile aliris al la pordo de la stacidomo.
Tie agrabla surprizo atendis min. Kelkaj junuloj kaj knaboj, kiujn
mi konis per la korespondo de s-ro Speranskij kaj al kiuj mi skribis
iafoje poŝtkartojn esperante, venis kaj donis al mi afablan kaj
fervoran bonakcepton, kisante min, kvazaŭ mi estus malnova amiko.
Kaj tra la scideziro de iliaj okuloj, observadantaj la esperantistan
fremdulon, mi facile konstatis sinceran simpation, kiu tre kortuŝis
min.
Ĉe mia amiko mi trovis tute familian akcepton. Kelkfoje, en tiu
rakonto, mi havos okazojn montri la rusan gastemecon, tiom simplan,
sinceran kaj malavaran, kiu tuj atentigas la fremdulon. Se vi eniras
la dometon de ia malriĉa muĵiko, li povos proponi al vi nur nigran
panon kaj iom da lardgrasaĵo kaj kredeble da brando. Sed li noble
kaj tutkore ĝin proponos kaj vi ofendus lin grave, se vi nenion
akceptus. Ĉe la pli altaj klasoj, tiu antikva tradicio ankaŭ
konserviĝis, kaj enhavas ion grandan kaj simplan, tre malsimilan je
nia gracie servema gastemeco franca. Ni francoj kutime superŝutas
per gratulaĵoj kaj afablaĵoj niajn gastojn; ni insiste proponas la
plej bonan parton de ĉio nia al ili, kiel al homoj superaj, por kiuj
nenio estus sufiĉe bona. La ruso akceptas sian gaston kiel efektivan
hejmulon, sen afektado de ĝentileco, ankaŭ sen ia limiga kondiĉo:
ĉio hejme estas reale je lia dispono kiel je tiu de la mastro mem.
Tiu farmaniero estas pli senceremonia, sed ŝajnas al mi pli reale
gastama.
Mia akcepto ĉe s-ro Speranskij havis tiun karakteron, sed plu, ion
intiman kaj ameman, kvazaŭ mi estus efektiva ano de lia familio.
Mi neniam forgesos, kun kiu kortuŝiga zorgo lia patrino min
flegis, kelkajn tagojn poste, kiam ne atendita kaj tre maloportuna
reŭmatismo detenis min en mia ĉambro. Bedaŭrinde s-ino Speranska
ne parolis esperante, kaj ni povis interŝanĝi, sen tradukanto, nur
malmultajn vortojn ruse aŭ france. Sed l' animboneco ne bezonas
lingvan tradukon. S-ino Speranska agis rilate al mi kiel al filo kaj
mi estas feliĉa, ke tiu rakonto havigas al mi okazon, por doni al
ŝi publikan ateston de mia dankeco.
S-ro Speranskij havas fraton kaj fratinon ambaŭ esperantistojn;
sed nur lia fratino estis en Sumi dum mia ĉeestado. En tiu urbeto
parolis esperante ankaŭ du aliaj samideanoj s-roj Efremov kaj V.
Postalenko (mi skribas _parolis_, ĉar nun, dank' al la fervora
propagando de mia amiko, estas en Sumi aro da esperantistoj, kiuj
senĉese plimultiĝas kaj kredeble ricevos baldaŭ de la registaro
permeson por iĝi oficiale grupo). Cetere, oni ne kredu, ke mi povis
havi rilatojn nur kun tiuj kvar esperantistoj. S-ro Speranskij
prezentis min al siaj amikoj kaj konatuloj. Kun du el ili mi povis
paroli france; kun la aliaj li estis mia lerta kaj nelacigebla
interpretanto, kaj dank' al lia senĉesa pero kaj al la natura
afableco de la rusa loĝantaro, mi baldaŭ havis en tiu fremda
urbeto multajn amikojn de diversaj klasoj de la societo. Estis
antaŭ konsentite kun mia amiko, ke ni vojaĝos kune en Rusujo,
kaj, nome; vizitos la malnovan ĉefurbon Moskvon. Sed neatendita
maloportunaĵo ne permesis, ke li prenu longan libertempon por
forveturi malproksimen ekster Sumi. Tamen ni povis fari oftajn
ekskursojn ĉirkaŭ tiu urbeto, ĉar lia ĉiutaga deĵoro estis
finanta je la tria horo posttagmeze, kaj li povis disponi multajn
liberajn tagojn, ĉe la tribunalo, en kiu li estis oficisto, ĉu
laŭ speciala permeso, ĉu pro la festaj tagoj, kiuj estas multegaj
en la rusa kalendaro. Rusujo ja meritas esti la paradizo de la
mallaboremuloj: ĉio tie estas preteksto por senlaboreco, ne nur
la dimanĉoj kaj la multaj festoj ortodoksaj, sed ankaŭ oftaj
nereligiaj solenaĵoj kaj datrevenaj nomfestoj de l' caro, de l'
caredzino, de l' carfilo, datrevenoj de l' naskiĝo kaj kronado
de l' regnestro, k. t. p., tiel ke proksimume unu triono de l'
jaro estas senlabora. Mi legis, ke pri tio plendas la bienuloj
kaj la instruistoj, kiuj pretendas, ke tiu troeco da ripoztagoj
malutilas la terkulturon kaj la klerigon de la lernantaro. Tiu
lasta riproĉo ŝajnas al mi neprava, ĉar la rusa gelernantaro
neniel estas malsupera je la aliaj, kion mi montros poste, kiam mi
donos miajn impresojn pri ĝi. Kio ajn estas, mi mem ŝuldas multan
dankecon al la rusa kalendaro, kiu tre faciligis mian ĉeestadon;
kaj eĉ nun, kiam ĉiutage mi forŝiras la hieraŭan folion de la
efemeridoj, al mi senditaj de mia amiko, ofte mi ekspiras envie,
ektrovante ruĝan paĝon, kiu sciigas, ke tiu tago ankoraŭ estas
senlabora... nur por miaj feliĉaj ortodoksaj samideanoj!
Sed mi reiru al miaj unuaj impresoj post mia alveturo en Sumi'on.
Imagu vi min, ekzemple, unu horon post mia alveno, sidantan apud la
tablo de miaj gastigantoj, en ilia salono, kaj babilantan kvazaŭ
familie kun ili. Katja, la malgranda servistineto, eniras senbrue
kiel fantometo sur siaj nudaj piedoj. Post respekta saluto kaj
duontimema, duonmokema ekrigardo al la fremda gasto, kiu parolas
lingvon tiel strangan, ŝi metas sur la tablon barĉon kun viandaĵo,
fumantan kaj bonodoran, iom similan je franca bovbolitaĵo, kies
belŝajno estas al mi, malsata vojaĝanto, aparte dolĉa kaj
promesplena. Sed, antaŭ ol manĝi, mi devas, laŭ la rusa kutimo,
toasti kun mia mastro kaj trinkegi per unu fojo glaseton, plenan da
vodka. Tiu blanka brando el sekalo estas bongusta kaj, feliĉe, ne
forte alkoholumata, ĉar dum mia ĉeestado en Rusujo mi devos trinki
multajn similajn glasetojn. Male je niaj okcidentaj kutimoj, la rusoj
trinkas brandon antaŭ aŭ dum la manĝado, neniam poste.
Mi tre ŝatas la rusan barĉon, sed post ĝi, kun la sekvantaj
pladoj, oni manĝas, anstataŭ salato, kukumojn, moligitajn en ia
maldolĉa peklakvo, kiu donas al mia nerusa stomako fortan soifon.
Male, miaj gastigantoj ŝajnas tre frandemaj pri tiuj legomoj, kiujn
ili miksas kun ĉiuj manĝaĵoj ĝis la deserto. Fine, oni alportas
la samovaron aŭ temaŝinon.
Kelkaj el miaj legantinoj kredeble ne scias precize, el kio konsistas
la samovaro; mi do priskribos ĝin iom detale, ĉar ĝi estas tre
grava elemento kaj kvazaŭ la simbolo de la rusa hejmo, kiel la
fajrujo ĉe la okcidentaj popoloj. Ĉar ne fajrejoj, t. e. kamenoj,
hejtas la rusajn domojn, sed centra fornego, iom komparebla kun tiuj
de niaj bakistoj, konstruita tiel, ke ĉia ĉambro povu hejtiĝi per
ĝia kontakto. Sekve, dum la vintra malvarmego, ne apud kameno, kiel
ĉe ni, la rusaj familioj sidas por pasigi la longajn vesperojn,
sed ĉirkaŭ la samovaro, staranta sur la tablo kaj aldonanta sian
kutiman murmureton al la paroladoj de la familia rondo, kiel la grilo
de niaj kamenoj.
Samovaro estas kupra vazego, kun piedo, havanta du tenilojn, supran
mallarĝan faŭkon kaj malsupran kranon. Ĝin trairas, laŭ ĝia
tuta alteco, centra tubo, dividata je du partoj per krado. Sur la
supran faŭkon, kie estas la ekstremaĵo de tiu interna tubo,
oni povas almeti laŭvole ĉu ferladan kamentubeton, ĉu kupran
piedestaleton kaj kovrilon. Verŝinte akvon en la samovaron, oni
ŝutas en la centran tubon, sur la kradon, karberojn, kiujn oni
ekbruligas per aertirado kun la helpo de l' ferlada kamentubeto. Kiam
la karbo brulas kaj kiam ekronkas la akvo, verŝita ĉirkaŭe en
la samovaro, oni anstataŭigas la kamentubeton per la piedestaleto
kaj oni alportas la samovaron antaŭ la mastrino, sur pletegon, kie
jam orde estas teskatolo, tekruĉeto, sukerujo, telertuko, glasoj,
teleroj, kuleretoj kaj konfitaĵoj.
Kompreneble, ne nia eta Katja povas alporti tiun multepezan ilaregon,
sed ŝia kuiristina moŝto Ksenja mem solene plenumas tiun gravan
oficon.
De tiam komenciĝas la rolo de la rusa domestrino, per kiu sin
montras plej plene ŝiaj mastraj lerteco kaj afableco. Ŝi verŝas
per la krano de la samovaro iom da bolanta akvo en la tekruĉeton
por varmigi ĝin, forĵetas tiun akvon en la lavtason, ŝovas teon
en la varmigitan tekruĉeton, alverŝas bolantan akvon, metas la
tekruĉeton sur la piedestalon super la centra tubo, kaj plie kovras
ĝin per la telertuko por ke la infuzo estu pli perfekta. Iom poste
estas en la tekruĉeto teo malhela kaj tre forta. La mastrino
verŝas iom da ĝi en la glasojn kaj almetas pli malpli da bolanta
akvo por ĝin malfortigi, laŭ la deziro de siaj gastoj. Samtempe,
ŝi proponas, sur la teleretojn, konfitaĵojn, kiujn oni gustumas per
malgrandaj pecetoj kune kun plenkuleretoj da teo. Tuj kiam unu glaso
da teo estas malplena, la mastrino afable proponas alian, lavas la
glason per iom da bolanta akvo, kiun ŝi forĵetas en la lavtason,
kaj ree verŝas novan plenglason. Tiel glaso post glaso, oni trinkas
iafoje dum horoj, babilante kaj fumante bonodorajn cigaredojn de
flavruĝa tabako. Kaj estas interese vidi la mastrinon partopreni en
la parolado, atenta por diri afablan vorton al ĉiuj, dum ŝi lerte
manovras la malsimplan ilaron de sia samovaro, jen turnante la kranon
aŭ lavante glason, jen proponante ree konfitaĵojn aŭ farante
freŝan teon, kiun akvumas senlace la ronkanta samovaro.
Se vi pripensos, ke la rusaj urboj ne havas ĝenerale kafejojn aŭ
publikajn kunsidejojn, kie la viroj povu paroli pri siaj aferoj,
sekve ke ili devas renkonti unu la alian ĉu en siaj oficejoj,
ĉu, kiel la virinoj, ĉe siaj hejmoj, vi tuj komprenos, ke en la
salonoj de la meza klaso estas tre oftaj vizitoj kaj ke la samovaro
funkciadas preskaŭ dum la tuta tago.
Eble ankaŭ pro tio, la viroj, devigataj trakti seriozajn temojn
antaŭ la virinoj, kutimis rilati kun ili iom alie ol ni francoj.
Ĝenerale la virina klereco ne estas, en Francujo, tiel forta, kiel
tiu de l' viroj: almenaŭ ĝi celas pli vole la sciojn ornamajn kaj
agrabligajn, kiel la muzikon, la pentrarton, k. t. p., taŭgajn por
reliefigi la naturan allogecon de la bela sekso. Antaŭ ĉio la
franca virino deziras plaĉi, kaj la monduma bonmaniereco konsistas,
por ŝi: aperi kiel eble plej gracia; por la viro: montri sin kiel
eble plej allogata de tiu virina gracieco. Eĉ inter gepersonoj
parolantaj serioze, tiu ambaŭa priokupado estas iom sentebla.
Inter gehomoj rusaj, ĝi estas malofta. Viro bone edukita parolas
al virino respekte kaj ĝentile, sed kun neflatema seriozeco. Li ne
timas trakti gravajn demandojn kaj siaflanke la virino respondas
sen malvera honto kaj embaraso. En tio la rusa virino gajnas
per vera indeco, kion ŝi perdas per ŝajna flatiteco. Se ni,
francoj, bonvolas ekzameni sincere nian sintenadon aminduman kaj
spriteman antaŭ la virinaro, ni devas konfesi, ke sub ĝia afableca
sed trompeca mantelo, ĝi efektive kovras ian fundeton de vira
malhumileco kaj de praava nepoluriteco rilate al estaĵoj, kiujn ni
certe tre amas, sed konsideras, pli malpli konscie, kiel malsimilajn
kaj eĉ iom malsuperajn. Kontraŭe ĉe la mezaj kaj superaj rusaj
klasoj, la egaleco de l' rajtoj kaj saĝaj kapabloj inter la ambaŭ
seksoj ŝajnas esti akceptataj de la moroj, kaj por tio Rusujo
ŝajnas al mi eksperimentejo antaŭdestinata por la "Feminismo". Jam
ne estas alia lando, kie la studentinoj estas tiel multaj. La ŝtataj
administracioj jam uzas virinojn kaj--detaleto tre rusa--donas al
ili uniformojn kaj galonojn! Virinoj ne timas sekvi la virojn sur
la plej danĝerajn vojojn, kaj, antaŭ tridek jaroj la nihilismo,
nun la revoluciismo, fiere montras virinojn kaj fraŭlinojn en siaj
martiraroj.
Mi memoras pri tio, ke mi vidis kuriozan kaj signifan bildon
disvastigatan en Rusujo dum la komenco de 1905. Ĝi prezentis junan
virinon, fiere starantan, kiu streĉas sian brakon al alia virino,
kondamnita je morto kaj pendigita. Sur la trabo de la pendigilo oni
legas: "Pro kaŭzo de politikaj opinioj", kaj sube: "Politika proceso
de 1881; ekzekuto de Sofja Perovska". Kaj la juna virino diras
tiujn parolojn: "Se virino estas inda iri sur eŝafodon, ŝi ankaŭ
estas inda iri en Parlamenton". En lando, kie la politikaj postuloj
ne estas sendanĝeraj, se oni povas malaprobi, oni ne povas moki
tian pretendon, kaj pro tio la rusa "suffragette" (balotemulino) ne
estos ŝercata kiel iafoje ŝiaj fratinoj angla aŭ franca. Sed tiu
liberaleco de la rusaj virinoj estas tiom pli kurioza, ke ĝi estas
tute kontraŭa je la moroj de iliaj praavinoj. Antaŭ Petro Granda
Moskovujo estis ricevinta, pro siaj rilatoj kun Bizantujo, morojn tre
similajn je tiuj de la nuntempaj islamanoj. La virino estis ŝlosata
en la "terem" kiel nun islamanino en sia "harem"; kiel ŝi ankaŭ,
ŝi estis neniam sendependa, submetite unue je sia patro, due je sia
edzo, antaŭ kiu ŝi estis nur egalrajtulino de siaj propraj infanoj.
Dum la edziĝa festo, la patro donis al sia bofilo skurĝon, per
kiu tiu ĉi tuŝetis sian novan edzinon, kaj tio estis simbolo tre
signifa, ĉar la _Domostroj_ aŭ Mastrumo, verkita de pastro Silvestro,
instruisto de l' caro Ivano Minaca, donas ja la sekvantajn konsilojn:
"Se la edzino, la filo aŭ la filino ne atentas la parolojn kaj
konsilojn de l' familiestro, ne aŭskultas kaj timas lin, se ili ne
obeas la ordonojn de la edzo, patro aŭ patrino, oni devas skurĝi
ilin sekrete, kaj ne antaŭ la servistoj, kaj instruinte ilin,
pardoni, ĉio sen kolero de iu ajn. Kaj, pro ia ajn kulpo, oni ne
devas bati sur orelon aŭ sur la vizaĝon, nek per la pugno sur la
bruston, nek per piedo aŭ bastono, nek per ilo fera aŭ ligna. Se
iu, pro sia kolero aŭ malkontento, tiel frapas, el tio devenas
gravaj malbonaĵoj--blindeco, surdeco, elartikiĝo de kruroj, brakoj
aŭ fingroj, kap- aŭ dentdoloroj, kaj iafoje infanoj estas vundataj
en la ventro patrina. Vi devas, por puni, frapi per skurĝo--tio
estas prudenta, kaj tio doloras, tio estas timinda kaj favora por la
saneco. Se estis ia grava kulpo, malobeo, nezorgo, oni devas sublevi
la veston, teni la kulpulon per siaj manoj kaj skurĝi proporcie je
la kulpo, kaj, skurĝinte, aldiri kelkajn bonajn parolojn".
Tiuj antikvaj kutimoj, hodiaŭ tute malaperis, almenaŭ ĉe la mezaj
kaj superaj klasoj, kie la edzino ne estas plu servistino timigata
kaj enmonaĥejigata, sed vere egalulino de sia edzo.
Nun mi ekrimarkas, ke la fumo de mia unua samovaro, kiel la karbonika
acido de l' ĉampanvino, stimulis mian cerbon kaj forlogis min
malproksimen en la estinton. Mi do revenas al la estanto kaj al mia
rakonto.
Kiam mi estis fininta mian unuan manĝadon ĉe miaj gastigantoj,
mi foriris kun s-ro Speranskij por fari mian unuan promenon en
Sumi. Estis iom malfrue; la oficejoj estis fermintaj siajn pordojn
kaj iliaj posedantoj nun paŝadis en la precipa strato por ĝui la
vesperan freŝecon post varmega tago. Ĝenerale Rusujo estas fama
kiel tipo de lando malvarmega, kaj oni ĝin imagas nepre kun neĝo,
glitveturiloj kaj lupoj; oni ne pripensas ke, kiel regiono preskaŭ
senmara, ĝi havas malmoderan klimaton, malvarmegan vintre, sed tre
varman somere. Dum mia ĉeestado, t. e. de l' komenco de julio ĝis
la mezo de aŭgusto (de la okcidenta jarstilo) la hidrarga nivelo
de la termometro Réaumur, uzata en Rusujo, neniam estis malsupre de
24 gradoj (30 gradoj de la centigrada termometro). Sed ofte, dum la
tago, estis mallongaj pluvetoj, kiuj malvarmetigis la veteron, kaj
superverŝis la verdan foliaron; plie facila venteto, la venteto de
l' stepoj, igis tre tolerebla tiun temperaturon.
Cetere, en tiu urbeto, malspritaj modoj ne devigis la loĝantojn sin
vesti per rigidaj ĉemizoj kaj amelumitaj kolumoj. Plej ofte, la
supra vesto de l' viroj konsistis el "rubaŝka", maldika ĉemizeto
kun larĝaj manikoj, butonumebla ĉe la maldekstra ŝultro, kaj
premata ĉirkaŭ la talio per leda, lana aŭ eĉ silka, zono. Tiuj
ĉemizoj estis diverse kaj hele koloritaj ruĝe, blue, flave, viole.
Kelkaj estis lukse broditaj, ĉefe tiuj de junaj studentoj, kiuj
dandis iomete antaŭ la sumianaj belulinoj. Ĉi tiuj, ankaŭ, ŝatis
la vestojn diverskolorajn. Kompreneble, en tiu rusa promenularo,
superis la neeviteblaj uniformoj, blankaj aŭ grizaj, kun ruĝaj
galonoj ĉe la oficiroj, kadetoj kaj soldatoj; kaj ĉiuj, soldatoj,
gimnazianoj, oficiroj, oficistoj aŭ eĉ komercistoj kaj privataj
homoj sen uniformo, havis "furaĵka'on" aŭ rusan ŝirmilĉapon, mi
sola, preskaŭ skandale, min apartigis kaj neeviteble elmontris al
ĉiuj mian fremdulecon per mia pajla ĉapelo!
Ni sidiĝis sur benkon de la urba ĝardeno. S-ro Speranskij montris
al mi kiel oni povas, per la vestaroj, distingi ne nur la socian
situacion de la rusoj, sed eĉ la administracian rangon de la
civilaj oficistoj, ĉar nenia alia nacio estas tiel oficiale
hierarĥiigita. Ĉiu rusa homo, havanta oficon de la ŝtato, ĉu
militan, ĉu maristan, ĉu eklezian, ĉu administracian, apartenas al
la dekkvarklasa hierarĥio "ĉin", kreita de la caro Petro Granda.
Per la sekvanta tabelo mi provas klarigi, el kio konsistas nun tiu
hierarĥio.
RANGOJ.
-------+------------------+----------------+---------------+---------------
N-o | | | |
de la | administraciaj. | militistaj. | maristaj. | ekleziaj.
rangoj.| | | |
=======+==================+================+===============+===============
14-a | kolegia | -- | -- | --
| registratoro | | |
| | | |
13-a | -- | korneto. | -- | --
| | | |
12-a | sekretario de | subleŭtenanto | miêman | --
| gubernio | | |
11-a | -- | -- | -- | --
| | | |
10-a | kolegia | leŭtenanto | -- | --
| sekretario | | |
| | | |
9-a | titola | ŝtabrotĉefo | leŭtenanto | diakono
| konsilisto | | |
| | | |
8-a | kolegia asesoro | rotĉefo | -- | protodiakono
| | | |
7-a | korta | subkolonelo | ŝipestro de | pastro
| konsilisto | | 2-a rango |
| | | |
6-a | kolegia | kolonelo | ŝipestro de | protopastro
| konsilisto | | 1-a rango |
| | | |
5-a | ŝtata | -- | -- | igumeno
| konsilisto | | | (monaĥejestro)
| | | |
4-a | efektiva ŝtata | general-majoro | kontradmiralo | arĥimandrito
| konsilisto | | |
| | | |
3-a | sekreta | general- | vicadmiralo | episkopo
| konsilisto | leŭtenanto | |
| | | |
2-a | efektiva sekreta | generalo | admiralo | arĥiepiskopo
| konsilisto | | |
| | | |
1-a | regna kanceliero | general- | general- | metropolito
| | feldmarŝalo | admiralo |
La administraciaj titoloj estas nur honorigoj kaj sen rilato kun la
efektiva funkcio de la oficistoj; ili nur montras ilian socian rangon
kompare kun tiu de la oficiroj kaj ekleziuloj. Oni vidas, ekzemple,
ke la administracia oficisto, havanta la rangon de sekretario de
gubernio estas egalranga kun militisto subleŭtenanto kaj marista
miĉmano, ke administracia korta konsilisto havas la rangon de
subkolonelo, de ŝipestro de dua rango kaj la pastro.
Iam la enviciĝo en la "ĉin" havis gravan rezultaton, ĉar nur la
"ĉinovniki" (ĉinranguloj) estis homoj liberaj kaj ne submeteblaj
je la korpaj punoj. Nun ĝi iom post iom iĝas nur honora apartigo,
kaj la administraciaj rangoj estas iafoje donataj, kiel niaj ordenoj,
al neoficisto, kiel scienculo, verkisto, kuracisto, aktoro. Kun la
ĉin'aj rangoj korespondas specialaj moŝtaj titoloj, uzataj en
la oficialaj rilatoj kaj en la korespondado. La ĉinovniki de la
14-a ĝis la 9-a rango havas la moŝtan titolon "via blagorodie"
(via nobeleca moŝto), la 8-a ĝis la 5-a, oni titolas ilin
"visokoblagorodie" (via altanobleca moŝto), en la 4-a ili iĝas
"prevosĥoditelstvo" (via ekscelenca moŝto), fine, kiam ili altiĝas
ĝis la dua kaj unua rangoj, oni respekte balbutas antaŭ ili "vaŝe
visokoprevosĥoditelstvo" (via altekscelenca moŝto).
Tiel la administracia burokrataro estas speciala nobelaro, starigita
apud la naskiĝa nobelaro. Tiu sistemo donas al ĝi grandan brilon
kaj forton apud la simplaj homoj, sed ĝi iĝas pli kaj pli arkaika
kaj strange kontrastas kun diversaj tre liberalaj trajtoj de la rusaj
moroj.
Ekzemple, speciale altiris mian atenton la sendependa sintenado
de la fraŭlinoj kaj fraŭlinetoj, kiuj libere promenis ope kaj
kun junuloj. Mi rimarkigis tion al mia gvidanto kaj mi konstatis,
per lia respondo, ke la kutimoj de la aŭtokrata Rusujo, rilate
al la fraŭlinaro, estas pli liberemaj, ol tiuj de nia respublika
Francujo. La junulinoj ĝuas, kiel en Anglujo kaj Skandujo, tre
grandan liberecon, kaj vivadas en facila kaj deca intimeco kun la
junuloj. Tion kredeble ebligas la rusa sistemo de edukado: en la
lernejoj la edukatoj povas vivadi kiel internuloj, sed tio estas pli
malofta ol ĉe ni, kaj se iliaj gepatroj ne loĝas en la sama urbo,
ili prefere donas siajn gefilojn al la gardo de familioj, por ke ili
povu lerni kiel eksteruloj kaj ĝuadi vivadon hejman kaj pli liberan.
Sed, eĉ la edukatoj, kiuj loĝas en la lernejo mem, havas iom da
libereco kaj povas foriri por viziti siajn konatulojn. Cetere, en la
lernejo okazas iafoje festoj kun festenetoj, teatraj kaj dancadaj
kunvenetoj, en kiuj partoprenas la gelernantaro de la aliaj lernejoj.
Ĉu dank' al tiu sistemo de edukado, ĉu dank' al la karaktero mem
de la rusoj, kiu igas ĝin ebla, inter geknaboj kaj gejunuletoj
estas facilaj kaj afablaj rilatoj, kiuj kontrastas kun la iafoje ĉu
embarasata, ĉu tro malĝena sintenado de niaj gefrancetoj.
Cetere la karaktero mem de la rusaj knaboj meritas specialan
priskribon. Ni, francoj, agas kun niaj filetoj, kiel kun estaĵoj de
aparta speco. Ni vestas ilin, kiel eble plej longatempe per graciaj
kaj fantaziaj kostumoj, specialaj por ili. Ankaŭ la karaktero de
niaj paroladoj al ili estas speciala. Se ni renkontas la dekdujaran
filon de konatulo, tuj ni prenas ridetan mienon, ni penas nin "etigi"
por egaliĝi kun tiu hometo, kiu responde afektas infanan rideton,
afablan, sed tute malsinceran kaj malsimilan je lia kutima sintenado,
kiam li parolas libere kun samaĝulo. Tio estas nenatura, ĉar la
instinkto de la knabo instigas lin altiĝi kiel eble plej multe ĝis
la homoj pli maljunaj ol li.
Kontraŭe, la kvazaŭ soldata rusa disciplino kaptas la knabon en
sian rigidan modelilon kaj apenaŭ dekjaran, lin vestas per la
uniformo, kiu lin tenos ĝis lia morto. Ĉiu rusa lernanteto devas
senĉese porti la lernejan uniformon, kaj tiu uniformo estas ne
knaba, sed plenaĝula vesto. Eĉ se li ne iras en lernejon, la knabo
sin vestas kiel viro, kaj ĉiu ajn dekjara ruseto estus tre honta
havi mallongan pantaloneton. Kompreneble, li estas neserioza, bruema,
amuzema, unuvorte knabo, sed, eĉ kiam li petolas, li konservas
specialan indecon, pliĝustadire viran ol knaban. Kaj kun li, la
plenaĝaj rusoj ordinare parolas serioze, klopodante lin altigi
ĝis si mem, plivole ol sin egaligi kun li. Mi estis tre surprizata
konstati, ke rusaj dekdujaraj knaboj jam legas kaj ŝatas verkojn
kiel "Mortintaj animoj" de Gogol, "Reviviĝo" de Tolstoj, kaj rusajn
tradukojn de l' verkoj de V. Hugo kaj eĉ de Zola. La Rusoj ne timas
doni al tiuj junaj cerboj plenan intelektan nutraĵon. Kion valoras
tiu sistemo de edukado? Ĝi certe produktas junuletojn pli seriozajn,
pli klerajn kaj eble pli simpatiindajn, ĉar kun tiuj bonaj ecoj ili
plej ofte restas modestaj. Sed, bedaŭrinde oni ne povas doni al
ili samtempe, kiel mezurilon kaj necesan direktilon, la spertecon,
kiu rezultas nur el la vivado; tial, iafoje, tiuj knaboj, iĝinte
junuloj, atentas nur la allogecon de l' teorioj, kaj forgesas, ke
ĉiam, en ĉiu homa societo, praktikan kaj daŭradan rezultaton oni
povas atingi nur per pogradaj kaj metodaj antaŭenpaŝoj.
Dum mi tiel prenis unuan ekvidon de la rusa popolo kaj interŝanĝis
rimarkojn pri ĝi kun mia kunparolanto, la suno estis tute
malaperinta kaj nun elektraj lumigiloj ekbrilis ĉirkaŭ mi.
Malrapide ni returneniris dum la promenantoj iom post iom
malproksimiĝis, ĉar la loĝantaro de Sumi ne estas noktovagema.
En la silentiĝintaj stratoj oni aŭdis nur la klakilon de l'
noktgardisto, kiu, per tiu brueto kompleze antaŭinformis pri sia
alveno iliajn ŝtelistajn moŝtojn. Sub la centra kupolo de la
preĝejoj staris senmove la malhelaj siluetoj de l' fajrogardistoj,
observadantaj la dormantan urbon, pretaj por signali la bruladojn,
oftajn kaj danĝerajn ĉe la malgrandarusaj konstruaĵoj, kie la
ŝtono, tre nekomuna, estas ĝenerale anstataŭata per lignaĵo.
Senbrue ni reiris hejmen, kaj mia amiko kondukis min, lacegan korpe
kaj spirite, al mia nokta ĉambro. Jam de tri noktoj mi ne estis
kuŝiĝinta sur reala lito! Mi do ekrigardis kun antaŭa danko tiun
ĉarman meblon, plejbonan amikon de ĉiu laca vojaĝanto, kaj... mi
restis iom surprizata.
Antaŭ mi estis malalta ferlito, kun matraceto kaj unu littuko, sur
kies mezo kuŝis faldita kovrilo kaj kapkuseno. Kredeble, mia mieno
montris mian internan embarason, ĉar s-ro Speranskij ne povis deteni
sian ridon, kiam mi demandis, kiel mi devas uzi tiun liton. Tiam,
mi eksciis, ke la rusoj, por dormi, ne senvestigas sin tiel plene
kiel ni, sed formetas nur siajn superajn vestojn, sin envolvas per la
kovrilo, sterniĝas sur la liton kaj ekdormas.
Mi do tiel faris, kaj ricevinte la noktajn bondezirojn de mia amiko,
kiu tiris antaŭ mia duobla vitrafenestro la dikan lankurtenon,
anstataŭantan niajn lignajn fenestrokovrilojn, mi baldaŭ forrapidis
en novan landon ankoraŭ pli malproksiman ol Rusujo--en Sonĝolandon.