L' ideon de tiu vojaĝo mi ne havis mem; ĝin al mi donis rusa
korespondanto, kiu, post trijaraj leteraj rilatoj, estis iĝinta mia
bonega amiko. La priskribo de niaj landoj tiel malsimilaj estis unue
la precipa temo de niaj nepersonaj leteroj; sed, iom post iom, ni
malkovris unu al la alia nian pensmanieron, nian familian kaj hejman
rondon, nian privatan kaj kutiman vivadon, kaj, ĉar la simpatio ne
sentas interspacon, okazis, ke ni, perleteraj konatuloj, amikiĝis
pli intime ol multaj homoj, kiuj renkontas unu la alian ĉiutage. Tiu
situacio estis iom malordinara. X. de Maistre, en sia noveleto: La
leprulo de urbo Aoste, priskribas la strangan vivadon de du gefratoj
lepraj, tute izolitaj de la cetera homaro, kiuj loĝas en apudaj,
sed apartigitaj rifuĝejoj, dividitaj per muro aŭ kreskaĵbarilo,
kiuj povas kunparoli kaj kunvivadi en senĉesa intimeco, sed neniam
vidas unu la alian. Mia situacio, rilate al s-ro Speranskij, estis
iom simila, kaj mi forte bedaŭris la barilon, inter ni metitan de la
granda interspaco.
Tamen mi ne supozis tiun barilon transirebla, ĉar se la francoj ne
estas plu tiom malvojaĝemaj kiom antaŭe, tamen Rusujo ne estas
ĝis nun, pro sia malproksimeco, enirinta en la ordinaran sferon de
iliaj ekskursoj. Cetere, la milito rusa-japana tiam estis en sia
plej akra periodo, ribeletoj jam ekaperis en diversaj partoj de la
imperio, antaŭsigno de ĝenerala eksplodo, kaj tiu cirkonstanco
tute ne ŝajnis taŭga por plezura vojaĝo. Fine mi ne sciis la
rusan lingvon, mia amiko ne parolis france; nia sola rilatilo estis
Esperanto, kaj se ĝi estis sufiĉa por niaj leteroj, ĉu ĝi povis
tiom taŭge ebligi parolajn rilatojn? Mi estis parolinta esperante
nur kun francoj kaj, iafoje, kun unu anglo; s-ro Speranskij estis
uzinta Esperanton nur kun siaj samlingvuloj. Povis esti, ke niaj
prononcoj, tre malsimilaj, malebligus kunparoladojn. Kiam do li
proponis al mi viziti lin en Rusujo, ĉar li mem, pro personaj
kaŭzoj ne povis veturi en Alĝeron, tiu afero ŝajnis al mi,
komence, tute ne efektivigebla.
Sed mia amiko protestis kontraŭ mia opinio, certigis, ke tiu vojaĝo
estas tre farebla, ke, se necese, li min atendos sur la rusa limo; li
donis al mi detalan vojiran planon, kun kelkaj rusaj frazoj, necesaj
por la fervoja veturado, tradukitaj esperante, kun prononco, montrata
per esperantaj literoj. Sume, lia insisteco estis tia ke, helpata de
mia mema dezirego, ĝi venkis mian ŝanceliĝon kaj mi decidis veturi
al mia amiko.
Sumi, kie li loĝas, estas urbeto de la gubernio Ĥarkov, en la suda
parto de Rusujo. Mi intencis veturi tien tra la haveno Odessa; tiel
mi faros la pli longan parton de mia vojaĝo ŝipe kaj facile, kaj
povos restadi dum kelkaj tagoj en Konstantinoplo, tiu fama ĉefurbo,
en kiu sin miksas pentrinde ĉiuj rasoj de la okcidenta kaj orienta
mondoj. Sed mia fervoja trairado tra la cara lando pli malkvietigis
min, pro mia nescio de la lingvo rusa. Mi do skribis en Odessa
al s-ro Gernet, konata verkisto de la unua esperanta literaturo,
por peti kelkajn sciigojn. Li tuj proponis tre afable esti mia
gastiganto, montri al mi sian urbon kaj meti min en la vagonaron, kiu
veturigos min ĝis Voroĵba, kie min atendos mia amiko. Dank' al tiu
kompleza helpo, ĉiuj lingvaj malfacilaĵoj estis malaperontaj, sed,
ho ve! neatenditaĵo estis malordigonta planon tiel bone aranĝitan!
Mi forveturis el Marseille, la 20-an de majo 1905 per la franca
vaporŝipo Iméréthée, kiu sin direktis senhalte al Konstantinoplo.
Mi iom timis enui dum tiu sestaga mara vivado. Sed, kiam la
gevojaĝantoj, post unutaga silenta kaj reciproka observado, fine
decidis konatiĝi, ili rapide amikiĝis kaj ekvidis, ke estas
agrablege ŝipveturi en ĝoja kaj simpatia rondo, tra la mirindaj
vidaĵoj de la Mediteranea maro: la markolo Bonifaco, ŝajnanta kiel
Danta infera pejzaĝo, kun ĝiaj danĝeraj ŝtonegoj, batataj de la
ondaro; la markolo de Messina, sunhela inter du riĉaj marbordoj,
kun ĝiaj antaŭe timegindaj rifoj Charybdis kaj Scylla[1], preter
kiuj transveturis malestime nia ŝraŭbŝipo; la maro Arĥipelago,
blua kiel la ĉielo, semita per insuloj, kiel ĝi per steloj, kiel
ĝi, ankaŭ, plena da mitologiaj memoraĵoj; la mareto Marmara, kies
facilajn ondetojn tuŝetas per siaj flugiloj la blankaj alcionoj;
fine, ŝprucanta el horizonto, kiel ĥimera teatraĵo, kun siaj
nekalkuleblaj palacoj, preĝejoj, kupoloj kaj altegaj minaretoj,
ĉiukolora sed precipe blanka, helega, sanktega, majestega, la reĝo
de Oriento, la urbego de l' Ĉefo de l' Kredantoj, Konstantinoplo!
[1] Tiam, mi ne supozis, ke tri jarojn poste, terurinda
katastrofo ruinigos tiun belegan landon.
Kial, ho ve! ĝi estas tiom malpura, kaj, ofte malbonodora! Kial
ĝiaj loĝantoj tiel kortuŝinde konsentas por friponi la nespertajn
vojaĝantojn? Kiam, internaciaj spesmila kaj spesdeka moneroj, vi
anstataŭigos la multenombrajn turkajn monerojn, ĉiam valorajn, se
vi ricevos ilin el kambiisto, sed ĉiam, ankaŭ, elkursigitajn, se,
vice, vi deziras redoni ilin al enlandulo!
Pri Konstantinoplo mi ne parolos longe, unue ĉar tio ne estas la
temo de tiu rakonto pri Rusujo, due, ĉar mi vizitis ĝin malbone
kaj en tre netaŭga animstato. La duan tagon de mia ĉeestado,
disvastiĝis la famo, ke subita revolucio ĵus eksplodis en Rusujo.
Mi kuris al la turka limimposta salono, petis informojn. Tie mi
renkontis amason da ekscitegitaj homoj, kiel mi dezirantaj veturi en
Odessa'on. Al iliaj insistaj demandoj la turkaj oficiroj nur mallonge
respondis, kun mokema rideto, ke ili nenion scias, krom tio, ke
de nun ĉiuj ŝipaj rilatoj kun Rusujo estas interrompataj. En la
rusa konsulejo, simila lakonismo; oni ricevis min per sindetenema
ĝentileco, kaj konsilis, ke mi atendu ĝis... nedeterminata tempo!
Cetere nenia tiea gazeto eĉ aludis pri la rusaj aferoj, ĉar, tiam
ne estis ankoraŭ okazinta la turka revolucio kaj la severega cenzuro
malpermesis ĉiujn informojn pri io ajn kontraŭa je la principo
aŭtokrata. Kiam la prezidanto Carnot, kaj, poste, la reĝo Humberto
estis mortigitaj, la ĵurnaloj de Konstantinoplo raportis nur, sen
plia komentario, ke ili "mortis subite"!
Kiel kutime, pro la manko de precizaj informoj, la fantazioj
fervoradis. Greka kuracisto, kiu manĝis apud mi en mia hotelo,
rakontis, ke la tuta Rusujo ribeladas, ke oni pafas eĉ kontraŭ
la vagonaroj kaj fremduloj, ke li forte konsilas min forlasi mian
projekton veturi nun en tian landon...
Imagu, kia estis mia situacio! Post longaj kaj detalaj antaŭpreparoj
mi fine ĵus forvojaĝis tra la tuta Mediteraneo por viziti mian
rusan amikon, mi jam estis malproksima je pli ol 3.000 kilometroj de
mia patrujo, kaj ĵus atingonta mian celon, kiam subita malhelpaĵo
min haltigis kaj devigis returnen iri! Mi ne povis submetiĝi je tiu
mokinda kaj malesperinda konkludo. Aliparte, mi ne povis atendadi en
Konstantinoplo la eble tre malfruan paciĝon de Rusujo. Kion do fari?
Fine, mi eksciis, per konfidenciaj informoj de la franca vickonsulo,
kio reale okazis. Kirasŝipo Knjaz Potemkin kaj unu torpedoboato
estis ribelintaj kaj pafadintaj kontraŭ urbego Odessa; pro tio
estis malpermesate eniri en tiun havenon kaj en Sevastopol'on; oni
diris, ke la suda parto de Rusujo estas revolucianta, ankaŭ Polujo.
Eble inter tiuj ardejoj de agitado, apud la Rumana aŭ Aŭstra limo,
estis pli kvieta regiono, tra kiu mi povus veturi al Sumi. Mi do
tuj decidis iri ŝipe al Konstantza, rumana haveno kaj poste, per
fervojo, tra Bukureŝti kaj Ĉernovic ĝis la aŭstra-rusa limo. Tiel
mi ne povis profiti la sindonan helpon de s-ro Gernet en Odessa,
kaj devis sen ia rimedo esperanta veturi tra Rumanujo kaj parteto
de Aŭstrujo. Kredeble, sur tiu nova vojo, estis ankaŭ samideanoj.
Sed mi ne sciis iliajn adresojn, kaj vane mi serĉis esperantistan
jarlibron ĉe la librovendistoj de Konstantinoplo. Kiom mi bedaŭris,
ke mi ne zorgis aĉeti en Francujo tiun utilegan libron, ĉar mi
sciis nek la rumanan, nek la grekan, nek la germanan, nek la polan
lingvojn, parolatajn en la landoj de mi traveturoraj.
Tamen, komence, min ne ĝenis mia lingva neklereco, ĉar mi havis
la bonŝancon renkonti francon sur la vaporŝipo Reĝo Karolo I,
kiu portis min al Konstantza. Mia sampatrujano veturis, kiel mi, en
Bukureŝt'on, kaj kompleze estis mia gvidanto dum la tago, kiun mi
pasigis en tiu ĉefurbo de Rumanujo.
Kia kontrasto kun Konstantinoplo! Tie mi sentis min en urbo vere
eŭropa, ĉe libera popolo. Plu ne estis cenzuro, kaj fine mi povis,
per francaj gazetoj, scii la detalojn de la ribelado en Odessa kaj
Polujo. Nenia agitado estis anoncata proksime je la limo aŭstra,
kaj mi esperis, ke mi povos eniri sen malfacilaĵo en Rusujon per la
limurbeto Novosjedlic.
Kio plej frapis mian atenton, dum mia tre mallonga ĉeestado en
Bukureŝti, estas la stranga kontrasto inter tiu urbo belega,
antaŭema kaj tute civilizita, kaj la ĉirkaŭaj kamparoj ankoraŭ
tre orientŝajnaj, kun ilia loĝantaro vestata per ĉemizegoj,
ornamataj per pentrindaj ruĝaj brodaĵoj. Kelkaj detaloj, cetere
montris la proksimecon de la orientaj moroj, antaŭ ne longe regantaj
en Bukureŝti mem. Ekzemple, kuriozaĵo de tiu urbego estas ĝia
veturigistaro. Ĵus alveninte la fremdulo rimarkas en la stacidoma
placo sidantajn sur l' antaŭaĵo de belaj veturigiloj strangajn
homojn, vestatajn per longa velura malhela kitelo apenaŭ vidiganta
glazurajn botojn, kun silka zono delikate kolorigata, palblue,
helflave aŭ rozkolore, kaj super tiu kvazaŭ virina vesto, sin
montras dika, ruĝa, grasbrila, senhara vizaĝo, je stranga mieno,
je pli stranga voĉo, kun abomena ŝirmilĉapo, simila je tiuj de
la parizaj noktovagistoj! Tiuj--mi ne kuraĝas diri viroj!--estas
Rusoj de la religia sekto "skopci", kiuj, opiniante, ke la volupto
kaŭzas ĉion pekan, ŝirmis sin je ĉiam kontraŭ ĝi per operacio!
Bedaŭrinde tiuj "blankaj kolomboj"--tiel ili sin nomas--deziras
iafoje ŝirmi ankaŭ aliajn pekantojn, kaj perforte "kolombigas"
ilin. Tial la rusa registaro ilin persekutas kaj sendas en Siberujon;
tial, sekve, multaj kolomboj forflugas al Rumanujo, pli tolerema
lando, kaj formas en Bukureŝti veturigistan korporacion. Do, per
tiuj strangaj birdoj, mi havis mian unuan kontakton kun Rusujo!
Ĝis nun min ne estis malhelpinta la lingva demando, ĉar en
Konstantinoplo multaj parolas france, kaj en Bukureŝti mia
kunvojaĝanto estis mia tradukisto. Sed tie mi devis lasi lin kaj
vojaĝi per miaj propraj rimedoj tra Rumanujo, iom tra Aŭstrujo,
kaj fine tra la suda Rusujo ĝis Voroĵba, loko de mia renkonto kun
s-ro Speranskij. Tial mi povis eksperimenti la utilegecon de lingvo
internacia! Kiom da fojoj mi bedaŭris, ke mi ne povas sekvi mian
peresperantan vojaĝplanon tra Odessa, kun la helpo de s-ro Gernet!
Mi estis kvazaŭ surdmutulo, devigata veturi tra nekonata lando,
sciante nek la precizan fervojan horaron, nek la daŭron de l' haltoj
por manĝi, nek la ŝanĝejon de vagonaroj, ĉiam timante, ke mi
eble sekvas malbonan direkton, kaj elvojiras. Kiu scios iam, kiom
oni ŝtelis ĉe mi en Itzkani, sur la rumana-aŭstra limo, kiam mi
devis doni al ia monŝanĝisto plenmanon de ĉiuspecaj turkaj kaj
rumanaj moneroj, de mi ne konataj, kaj ricevi interŝanĝe ne malpli
nekonatajn aŭstrajn monerojn?
En Ĉernovic, grava aŭstra stacidomo, mi devis halti, mendi
vespermanĝon, aĉeti novan bileton por veturi al Novosjedlic sur la
rusa limo, kaj ĉion fari per signoj!
Estis jam krepusko, kiam mi forveturis per vagonoj etaj kiel knabaj
ludiloj kaj memorigantaj niajn francajn departamentajn vagonetojn.
Mi staris sur l' ekstera plataĵo de mia veturilo kaj rigardis
melankolie la pejzaĝon, ruĝe lumigatan, kvazaŭ de fajrego, de
la lastaj radioj de l' suno ĵus malaperonta sub la horizonto. Nia
vagonaro trapasis sur pontego tra la rivero Pruth, en kies akvoj
nudaj knaboj, ruĝe kolorigataj, kiel diabletoj, de l' sunradiaro,
petolis kaj faris al ni ŝercajn salutojn. Apud mi en la vagono
kelkaj fraŭlinoj gaje babiladis manĝante bombonojn, kaj du
junuletoj, en gimnaziaj uniformoj, kunparolis amike, observadante
la pejzaĝon.
Stranga impreso de izoleco premadis mian koron. Ĉiuj ĉi tiuj
gehomoj sentis sin hejme kaj komforte; kviete ili ĝuis la pacigecon
de tiu krepusko kaj la dolĉecon de simpatiaj rilatoj kun siaj
samuloj, nur mi estis sola en tiu fremda lando, kaj kvazaŭ
apartigata de l' cetera homaro pro mia lingva malsimileco. Kun tiu
melankolia sento sin miksis iom da maltrankviliĝo. Post kelkaj
horoj, dum la venanta nokto, mi alvenos sur la limon de Rusujo,
celo de mia dusemajna vojaĝego. Kia estos mia akcepto? Proksima
estas tie la rusa Polujo, kiun la Bukureŝti'aj gazetoj montris
tute revolucianta. Ĉu oni permesos min eniri kaj vojaĝi al mia
amiko? La malhela nokto, kiu nun ĉirkaŭis min, ŝajnigis ankoraŭ
pli malafabla, kaj malkvietiga tiun alproksimiĝon de la ne konata,
misterplena lando. Kaj subite mia izoleco inter tiuj gehomoj gajaj
kaj babilantaj iĝis al mi tute netolerebla kaj mi decidis rompi
ĝin, iel ajn iam rilatiĝi kun ili, resti efektive ano de homa
rondo...
Cetere mi bezonis informojn pri diversaj detaloj rilate al mia
alveturo sur la rusa limo: la horon de mia alveno, la staton tiean de
la ribelado, la formalaĵojn, postulatajn de la limgardistoj, k. t.
p. Mi do aliris apud la ambaŭ gimnazianoj kaj alparolis ilin france:
neniu komprenis. Per la lingvo angla, simila rezultato. Eblete, mi
pripensis, ili komprenos la lingvon Esperanton?
Ho ve! tiu provo ankaŭ ne sukcesis. Tiam, incitate de l' bezonego,
mi faris heroan memorpenadon, kaj ekparolis... latine! Cicero, vualu
vian vizaĝon! Depost pli ol deksep jaroj, mi estis forlasinta
la benkojn de liceo kaj ĉiun rilaton kun la latina literaturo.
Plie, eĉ la Romanoj estus tre embarasataj uzi sian lingvon por
paroli pri fervojaj kaj limimpostaj demandoj. Fine la aŭstraj
gimnazianoj ne eldiras la latinajn vortojn kiel ni Francoj. Mi
nerefuteble eksperimentis la netaŭgecon de tiu antikva idiomo por
la modernaj rilatoj. La rezultato estis ridinda kaj preskaŭ nula.
Tamen niaj reciprokaj klopodoj por kompreni unu la alian donis tiun
efikon, ke mi sentis min malpli izola, kaj mi tre bedaŭris miajn
kunvojaĝantojn, kiam ili lasis min en la aŭstra limstacidomo
Novosjedlic.
Dek minutojn poste, nia vagonaro haltis definitive en la rusa
stacidomo.
Mi neniam forgesos la fortan impreson de tiu nokta alveno, sur
la sojlon de tiu lando, fine de mi atingatan, malgraŭ tiom da
malfacilaĵoj. Anstataŭ la bruego, kutima al niaj okcidentaj
stacidomoj, silento regis, dum ni staris kun niaj pakaĵoj, laŭ
unu vico, en longa ĉambrego, antaŭ limpolicistoj, kiuj severe kaj
esploreme observadis nin. Ŝajnis, ke ni estas aro de punlaborantoj,
kondukataj en Siberujon! Cetere, inter miaj kunvojaĝantoj, eble,
estis efektive forkurintuloj, provantaj reveturi nekonate en sian
patrujon, kaj la policistoj de la rusa limo havas specialan flaradon
por ilin malkovri. Kompreneble la ribelado en Polujo igis tiun
inkvizicion ankoraŭ pli severa; tial, timante ian malfacilaĵon, mi
decidis montri specialan administracian atestilon, kiun mi kunportis
laŭ konsilo, al mi donita de la rusa konsulo de Alĝero, por pli
faciligi, se bezone, mian vojaĝon en tiu lando, kie ĉiu regna
funkciulo estas alte estimata. Mi do donis tiun atestilon, kun mia
pasporto al limpolicisto, kaj klopodis komprenigi, ĉu france, ĉu
geste, ĉu eĉ per kelkaj rusaj vortoj, antaŭe lernitaj parkere, ke
mi estas ŝtatoficisto de la Alĝera gubernistejo.
Mia policisto aŭskultis ĝentile, sed skuis sian kapon por montri,
ke li ne komprenas. Tamen la vorto gubernistejo altiris lian atenton
kaj li ripetis demande per la rusa lingvo:
--Gubernia? Gubernia?
--Da! Da! (Jes! Jes!)--mi respondis.
Li salutis kaj iris al tri oficiroj, sidantaj antaŭ tableto en la
ekstremaĵo de la ĉambrego. La oficirestro prenis mian atestilon,
mian pasporton, rigardis longe kaj montris ilin al siaj kolegoj, kaj
triope ili rigardis min. La limpolicistoj rigardis min ankaŭ, kaj
ankaŭ rigardis min scidezire miaj kunvojaĝantoj.
Mi devas konfesi, ke mi sentis min tre ĝenata kaj sendis interne al
ĉiuj diabloj mian decidon montri mian administracian atestilon kaj
tiel altiri sur min atenton, eble malfidon, anstataŭ simple doni
mian pasporton, kiel ĉiuj aliaj.
Fine, post momento, kiu ŝajnis al mi momentego, iu el la oficiroj
venis al mi, salutis, redonis miajn paperojn kaj min alparolis...
ruse.
Mi povis nur respondi, ke mi ne komprenas.
Vice, li ankaŭ diris, montrante mian atestilon.
--Gubernia? Gubernia?
--Da! Da!--mi diris.--Gubernia! Alĵir! (Alĝero!)
Tiam li ĝentile kliniĝis, geste komprenigis, ke mi ne bezonas
malfermi mian pakaĵon, ordonis al portisto preni ĝin, kaj parolis
al oficisto, kiu respekte salutis, kaj kondukis min al la rusa
vagonaro, dum miaj kunvojaĝantoj estis devigataj liveri sian
pakaĵaron je la severa inkvizicio de la limpolicistoj.
Tian mirindan efikon havis mia administracia atestilo, kaj iafoje mi
suspektas, ke la rusa policistaro de Novosjedlic kredis, ke mi estas
mem la ĝenerala registo de Alĝerio!
La fizionomio de la rusaj fervojoj estas tre speciala. La oficistaro,
rigida en sia uniformo, faras la impreson de soldataro, sed, male la
vojaĝantaro havas ŝajnon familian kaj hejman, kiu tuj altiras la
atenton de la fremdulo. Tio devenas parte el la instaleco de la rusaj
vagonaroj, multe pli komfortaj ol niaj francaj veturiloj. La rusa
relvojo estas je unu triono pli larĝa ol tiuj de okcidenta Eŭropo;
sekve, la vagonoj estas pli larĝaj kaj ankaŭ pli altaj. Ĉe iliaj
ambaŭ ekstremaĵoj estas platformoj kun necesejoj-tualetejoj, kaj
inter ili koridoro kun vitraĵoj, laŭlonge de kiu staras vico
de vagonfakoj kun pordoj, kiuj ŝajnas kiel ĉambretoj kaj havas
larĝajn remburitajn benkojn kaj tableton. Speciala sistemo de
risortoj permesas instali super ĉiu benko, je duona alteco al la
plafono, supran benkon ankaŭ remburitan. Tiuj du etaĝoj de benkoj,
tute similaj je ŝipaj kuŝetoj, permesas, ke ĉiu vojaĝanto, eĉ en
tria klaso, povu kuŝiĝi dum la nokto. Kutime la rusaj vojaĝantoj
portas kun si kapkusenon kaj kovrilon, dank' al kiuj ili povas
dormi kiel hejme. Kiam estas taglumo, la virinoj sidas ĉirkaŭ la
tableto, kaj preparas en tekruĉoj la familian teon per bolanta akvo,
aĉetita en la stacioj, dum la viroj faras, per speciala ileto, siajn
bonodorajn cigaredojn. Se oni deziras esti tute hejme, oni aĉetas
aldonan bileton, nomatan "plackarta", kiu donas la rajton sidi en
aparta fako, kie neniu povas ĝeni vin; eĉ estas aparta fenestreto
por la nepraj komunikoj kun la fervoja oficistaro. Eble tiun hejman
impreson de la rusaj varonaroj pli fortigas la ĝenerale malrapida
irado de la lokomotivo kaj ĝia tre orientŝajna malakurateco,
kiu permesas, ke oni atendu pacience la bonvolon de ia altranga
vojaĝanto, prokrastiĝanta apud bongusta glaseto da "vodka" (sekala
brando) en la stacidoma bufedo!
Mi bezonis du noktojn kaj unu tagon por veturi tra la interspaco de
la rusa limo ĝis Voroĵba. Mi vojaĝis tra senfina ebenaĵego bone
kulturata, kun disaj lignaj vilaĝetoj, el kiuj malriĉaj muĵikoj
(kamparanoj), vestitaj per botoj kaj longaj tulup'oj, venis al la
fervojo rigardi nian transrapidantan vagonaron. Iliaj longbarbaj
vizaĝoj esprimis bonecon kaj strangan miksaĵon de ruzemeco kun
naiveco. Venis ankaŭ virinoj, iafoje beletaj, sed bedaŭrinde
malgraciaj pro siaj pezaj botoj kaj la tuko, kiu envolvis ilian
kapon. Kiam la vagonaro haltis, knabinoj kaj fraŭlinoj, diverskolore
vestitaj, nudpiedaj, afable kaj timeme proponis al ni berojn kaj
pomojn, dum bufetkelneroj alportis varmegan akvon por la teinfuzo.
Ĉio tio estis kvietega, paciga, tre malsimila je miaj antaŭaj
supozoj. Apenaŭ mi povis kredi, ke mi estas en tiu lando, pri kies
terura milito kontraŭ Japanujo kaj internaj ribeladoj la okcidentaj
gazetoj plenigis siajn paĝojn. Je la unua fojo mi komprenis vere,
kiom Rusujo estas vastega kaj ke malkvietiĝoj aŭ milito en kelkaj
el ĝiaj partoj ne havas gravan rebaton sur la ĉiutagan vivadon de
l' cetero de tiu kolosa ŝtato. Ĝia vastegeco estas samtempe ĝia
plej bona defendo kontraŭ kataklismoj kaj barilo kontraŭ reformoj,
la kaŭzo de ĝia kuna forteco kaj malforteco.
Tamen, se la loĝantaro ekstere estis pacema, eble ĝi ne estis
interne tute kvieta kaj al mi ŝajnas, ke en mia vagonaro mi povis
konstati ĝin. En Rusujo, kiel en Aŭstro-Hungarujo kaj en la
orienteŭropaj ŝtatoj, ĝis nun ne fariĝis la kunfandiĝo de la
tieaj rasoj. La parto de Rusujo, en kiu mi estis veturanta, iam
estis submetata je Polujo, kaj en ĝi restas ankoraŭ multaj poloj,
antaŭe landregantoj, nun iĝintaj, per la sorto de l' bataloj, nur
regatuloj. Inter ili kaj la rusoj ne estas multa simpatio, kaj ili
vivadas aparte, ĉiam parolante inter si sian nacian lingvon. En mia
vagonaro estis kelkaj gepoloj, kiuj sidadis en speciala fako. Eĉ
mire mi rimarkis, ke la virinoj kaj fraŭlinoj portis sub sia zono
ponardeton en eleganta ingo, kvazaŭ ili estus inter malamikoj, kaj
timus ian perforton; sed oni diris al mi poste, ke tio estas nur
ornamaĵo, ŝatata ankaŭ de la rusaj sinjorinoj.
Cetere mia kunvojaĝantaro montris interesan miksaĵon de diversaj
rasoj. Krom la rusoj, kiuj, kompreneble, estis plejmultaj kaj la pola
rondeto, mi rekonis Hebreojn pro ilia tipo kaj sono de voĉo. Kelkaj
germanoj, sidantaj fiere en angulo, rigardis iom malestime siajn
ĉirkaŭantojn. Du tataraj komercistoj eniris en nian vagonon, kaj
insiste proponis al ni diversajn ŝtofojn kaj juveletojn, parolante
laŭvice ruse, pole, france, germane eĉ angle, ĉiam malkorekte kaj
ĉiam trudeme.
Kiam ni alproksimiĝis je Kievo, la lando prezentis novan aspekton,
kovrite per belegaj abiaroj, en kiuj sin montris iafoje pentrindaj
lignaj somerloĝejoj. Kievon mi ne vizitis, ĉar mia amiko
Speranskij, avertita telegrafe, atendis min en Voroĵba kaj mi devis
veturi al li senprokraste. Mi do haltis en la Kieva stacio nur unu
horon por vespermanĝi en la bufedo kaj eniri en novan vagonaron.
Mi ĝis nun vidas en mia memoro la salonegon de la stacimanĝejo.
Vastega landkarto de Rusujo, pentrita, kun la imperiestraj agloj sur
muro, temaŝinego, staranta en la mezo de l' ĉambrego kaj ikono
(sankta figuro), pendanta en angulo, pruvis al mi nerifuteble, ke
mi fine estas en la cara ŝtato. Kaj kia stranga homamaso ĉirkaŭ
mi! Uniformoj de oficiroj, uniformoj de soldatoj, uniformoj de
oficistoj, uniformoj de lernantoj, de kadetoj, de gimnazianoj, eĉ
de ortodoksaj pastroj--ĉie kaj ĉiel uniformoj! Ŝajnis, ke mi estas
en ia soldatejo kaj mi sentis min preskaŭ ĝenata en miaj simplaj
vestoj de vojaĝanto antaŭ tiu brila kaj multkolora uniformarego!
En la triaklasa salono la uniformoj estis pli malmultaj, sed la loko
estis ankoraŭ pli pentrinda pro ĝia aro de laboristoj kaj muĵikoj.
Kun humileco kaj timemeco, kiu strange kontrastis iliajn longajn
barbojn, ili staris aŭ prefere sidis, kaj eĉ kuŝis kiel orientuloj
apud la sakoj, kiuj enhavis iliajn tre modestajn posedaĵojn.
Kien veturis tiuj simpluloj malriĉaj embarasataj kaj de la bruego
konfuzataj? Ĉu en urbegan fabrikejon por gajni la ĉiutagan panon,
kiun rifuzas al ili la naskiĝa kampo? Ĉu en Amerikan landon por
trovi la religian liberecon kiel la "duĥobori" de Tolstoj? Kaj tiu
soldataro, ĉu ĝi atendis vagonaron por veturi malproksimegen, dum
multaj kaj longaj tagoj, al tiu nekonata Manĝurujo, kie tiom kaj
tiom da rusaj vivoj senutile perdiĝis? Kiom mi deziris paroli al
tiuj homoj, scii, kiaj estas iliaj pensoj kaj sentoj! Sed, ho ve!
netransirebla muro, la malsimileco de lingvoj, tute apartigis min de
tiuj apuduloj, tamen similaj je mi!
Mia dua nokto sur la rusaj fervojoj pasis nerimarkeble. Mi sentis
min laca kaj iom brutigata, kaj al mi ŝajnis, ke ĉiuj vagonaroj
rumanaj, aŭstraj kaj rusaj ruliĝas samtempe en mia kranio. Tamen,
la sekvantan matenon, kiam la stacidomo Voroĵba alproksimiĝis, mi
forgesis mian laciĝon kaj sentis kontraŭe en mia spirito strangan
malkvietiĝon. Post unu horo, mi fine renkontos mian esperantistan
amikon, celon de mia dusemajna vojaĝo. La rekuraĝiga influo de nia
trijara korespondado nun tre malfortiĝis. Ju pli mi alproksimiĝis,
des pli nia perletera amikiĝo ŝajnis al mi nereala kaj fantazia.
Inter tiuj rusoj por mi fremdaj, mia nekonita korespondanto, simila
je ili, nun al mi ŝajnis ankaŭ fremda. Per leteroj oni montras
sin neplene, kaj vole-nevole, precipe per siaj plej bonaj kaj
plej kulturaj flankoj. Kia disreviĝo, se ni trovos nin efektive
malsimilaj je niaj supozoj! Kaj al tiu unua antaŭtimo sin almetis
dua pli grava ankoraŭ... Ĉu Esperanto, lingvo artefarita, estos
taŭga por daŭraj rilatoj? Ĉu ni povos sufiĉe komuniki niajn
ĉiuspecajn pensojn dum ĉiutaga kaj kelksemajna kunvivado? Fine,
ĉu ni, parolantaj kutime lingvojn tiel malsimilajn, povos esti bone
komprenataj unu de la alia, malgraŭ niaj naciaj akcentoj? Kiom
malĝojige kaj mokinde estus, se ni, post tiom da tagoj kaj penadoj,
renkontos fine unu la alian... nur por konstati, ke ni ne povas
kunparoli...
Sub la influo de tiuj nedolĉaj pensoj, mi promenadis febre en mia
vagono, preskaŭ bedaŭrante mian riskplenan entreprenon, kiam
fajfego sonoradis... Jam ne estas plu tempo por bedaŭroj kaj
ŝanceliĝoj--jen Voroĵba!