La viro, dejhoranta en la Berna radiostacio sur la flugejo, havis

multe da laboro, kiel chiam. Komunikoj el chiuj direktoj krucighis

rapidege.

Subite li audis la vokon MAYDAY. Chiuj sendstacioj eksilentis antau

la grava komuniko.

"MAYDAY el aviadilo F-AKCS....!"

La radiisto rapide notis la raporton de Bernier. Poste dua komuniko,

pri la nutrajhoj. Kaj aldono: "Sendu al redakcio...."

Fino.

"Daurigu!" vokis la radiisto. "Ni audis bone, daurigu!"

Nenio audighis.

"Flugejo en Berno!" Li ne volis cedi. "Elsendu konstante, ni

atentigos chiujn staciojn!"

Li vokis vane. Li jam sciis, ke oni ne audas lin, sed li tamen ne

chesis. Nur kiam li estis certa, ke la kontakto estis tute rompita,

li komunikis la sciigon al chiuj svisaj radiostacioj. Post horo sciis

pri la frakasigho ankau chirkauaj landoj: Francujo, Italujo,

Austrujo, Germanujo. La komuniko rapide disvastighis okcidenten kaj

orienten, norden kaj suden, kaj vespere la deksepan de Novembro

raportis preskau chiuj europaj sendstacioj:

"En la Alpoj frakasighis aeroplano de tipo Amiot F-AKCS dum flugo de

Romo al Parizo. El la tuta nombro de dek du personoj, estas ok

vunditaj. Pri savaj laboroj oni ankorau ne povas komenci, char en la

Alpoj furiozas neghventegoj."

La savajn laborojn oni ankorau ne entreprenis, sed ili estis

jam preparitaj. En Svisujo, Italujo, Francujo kaj Anglujo

interkonsilighis pilotoj. Kaj ne nur pilotoj. Ankau aviadsekcioj de

la kunighintaj staboj konstruis planojn por savi la perditojn. En

oficejo tio aspektis kiel antau la komenco de ofensivo. Militaj

fakanoj estis klinitaj super detalaj landkartoj de la Alpa

montar-masivo; ili mezuris distancojn, notis altojn de la montoj kaj

klopodis diveni, sur kiu glaciroko la tragedio povis okazi.

Al chiuj estis klare, ke la helpo devos veni plej eble rapide, se la

viktimoj de la katastrofo ne devos perei de frosto, malsato kaj manko

de kuraciloj.

Jhurnaloj en okulfrapa arangho alportis la sciigon pri la malfelicho.

Denove oni pridebatis la demandon, kiom danghera estas vojaghado en

aeroplano. Al iuj skribistachoj, kiuj dum la tuta vivo ech ne

proksimighis al aeroplano, char ili sentis preskau prahistorian

teruron pri la bluetaj altoj, la alpa tragedio estis _akvo por ilia

muelilo_. Ili memorigis chiujn grandajn katastrofojn, kiuj okazis en

la historio de la aviado. Ili klopodis pruvi, ke la vojaghado per la

vagonaro estas multe pli sekura, kaj avertis kontrau uzado de la

aeroplano.

Sed kontrau ili elsvarmis la armeo de la bravaj agloj. Ili estis

tiuj, kiuj sentis sin kiel hejme en la aero, amikoj kaj sindonaj

adorantoj de la aera sporto. Trankvile, sen vana kriado, ili arigis

senfinajn vicojn de ciferoj, kiuj mem parolis. Ili citis per

nefanfarona parolo la faktojn. Objektivaj legantoj konkludis, ke la

nombro de viktimoj rilate al la nombro de faritaj flugoj estas neniel

malpli bona ol che aliaj transportiloj.

Estu kiel ajn, chi tiu polemiko vekis tiom grandan intereson pri la

viktimoj en la Alpoj, ke el chiuj mondpartoj venis proponoj, kiel

savi ilin. Char chiuj artikoloj--egale, chu la skribintoj estis por

la aviado au kontrau ghi--finighis per tiu sama konkludo: Sur la

glaciroko en la Alpoj pereas dek du malfelichuloj. Savu ilin!

Ghi sonis el chiuj landoj kiel petego kaj samtempe kiel severa

ordono. Ghi estis ankau pruvo, ke la homaro ne lasis sin finbatighi

de la kelkjara regado de mallumo. Ke homo restis homo malgrau chiuj

teruraj scenoj en koncentrejoj, ke homo ne chesis ami la homon kaj ne

perdis intereson pri la vivo de sia proksimulo malgrau sciigoj pri

hekatomboj de mortintoj en gaskameroj, sur batalkampoj, en

bombarditaj urboj, sur ekzekutejoj. Ghi sonis kiel kanto, per kiu la

homaro volis sonigi chiun sian ardan kredon, ke en la mondo estas ne

nur kolero kaj malamo, sed ankau la amo.

Ekhelighis la dua tago kaj Svislando elsendis la saman komunikon:

"La neghventego furiozas egalforte. Alpoj kashitaj de nebulo, la

flugado neebla."

Des pli fervore oni daurigis la preparojn por savaj laboroj. Chu

estos eble alterighi al la glaciroko? Kaj se ne, kiamaniere oni savos

ilin? Oni malsuprenjhetu al ili nutrajhojn. Bone, sed kio poste?

Kaj jen oni sendis jenan proponon. Alveturigu el Anglujo la usonajn

helikopterojn, tiujn aviadilojn de admirinda konstruo, kiuj povas

alterighi kaj suprenlevighi en kiu ajn loko, vertikale malsupren kaj

vertikale supren, sen kiu ajn veturiga surfaco. Per tio oni savu

perditojn, ech se ili estu tuj sub krutega montfaco!

Samtempe sin anoncis grandega legio de volontuloj el la vicoj de la

svisaj montgrimpuloj, kunigitaj en _Savsindikato de la svisaj

alpistoj_. Tiuj chi viroj ne inklinis multe paroli. Chiu esploris

sian ekipajhon--shnuregon, montgrimpajn botojn, stangojn, krampojn,

hakileton dorsosakon--kaj rigardis la chielon. Kaj la vizagho

malhelighis, kiam li vidis la montegojn nebulitaj kaj poste reiris en

la kabanon. Ili kushigis sin sur lignan liton tiaj, kiaj ili estis:

vestitaj, kun botoj pretaj por en kiu ajn momento eliri al la frostaj

pintoj. Dekoj da tiaj savgrupoj atendis en turistaj kabanoj en la

Alpoj la komandon.

Fine helighis.

La Alpoj ektondris per mughado de motoroj. Aviadiloj de la plej

diversaj tipoj, aviadiloj svisaj, francaj, anglaj, usonaj kaj italaj

flugis super la suda parto de la Alpoj kaj serchis la perditojn. Ne

ekzistis unu granda glaciroko en largha cirklo chirkau la montoj

Collon kaj Combin, kiu ne estis zorgeme esplorita. Char la aviadistoj

ghuste supozis, ke la aeroplano estos supershutita de negho kaj pro

tio malmulte videbla, ili flugis en danghera proksimo de la tero por

ke ili nenion malatentu. Sed chiuj grupoj de la savaj aeroplanoj

reflugis al siaj flugejoj kaj la pilotoj raportis per la mallonga

parolo de aviadistoj:

Nenion!

Kaj simile fartis ankau la svisaj montgrimpuloj, kiuj faris verajn

miraklojn de bravo. Ili malatentis tion, ke la freshe falinta negho

komencis rulfali en la abismojn en la formo de lavango, kiu povus

ilin en chiu momento supershuti. Ili silentis dum danghera

suprengrimpado, ili ne parolis dum malsuprenirado. Nur post reveno en

la kabanon ili raportis al sia centro:

Ankorau nenion!

Io sufoka penetris en la kabanojn, en kiuj sidis la pilotoj kaj

observistoj. Ghi penetris en la oficejojn, kie oni organizis novajn

kaj ankorau novajn flugojn. Ghi shvebis interne de la muroj de la

turistaj kabanoj. La perditoj komunikis, ke ili havas nutrajhojn por

du tagoj. De ilia elsendo jam pasis la tria tago.

Kiom longe ankorau....?

En chi tiun malbonan humoron jhetis kelkajn sunradiojn la komuniko de

la franca parto. Montanoj en alte situanta vilagho asertis, ke ili en

tiu fatala tago audis tre klare la krakon, kiu povis deveni nur de

aviadil-frakasigho.

Oni alidirektis la chefan ondon de la serchado okcidenten. Nu, kial

ne la radiotelegrafisto el Amiot F-AKCS sciigis, ke li fiksis la

geografian pozicion nur proksimume.

Sed la dudeka de Novembro proksimighis al la fino kaj raportoj de

chiuj ekspedicioj sonis konsente:

Chiam ankorau nenion!

Tiun saman vesperon vibris telefondratoj en chiuj turistaj kabanoj

lau la tuta longo kaj largho de la Alpoj. _La Savsindikato de la

svisaj alpistoj_ eldonis chi tiun ordonon:

"Al chiuj savgrupoj! Disvastigu la serchon tra la tuta Alpregiono!

Uzu chiujn rezervojn!"

Tio estis la lasta, kiun povis chi tiu nobla asocio fari por savi la

perditojn.

Chapitro 7

La decido de Payen

Vespero venis sur la glaciroko. Jam la trian vesperon, kiun travivis

la malfelichuloj kiel kaptitoj de la montegaro.

Ghi estis trankvila sed senkonsola. Neniu en la aeroplano inklinis

paroli. La sciigo de Generalo Gibson, kies veron la radiisto facile

atestis, kreis humoron paralelan nur al la grado de frosto.

Centoj kaj centoj da novaj pensoj naskighis en la kapoj de la

trafrostighintaj malfelichuloj. Eble oni sendos aviadilojn traserchi

la tutajn Alpojn, sen atento pri la ricevita komuniko? Eble atingos

la glacirokon iuj montgrimpuloj, persistemaj kaj harditaj alpistoj?

Ke chie estas amasegoj de la falinta negho, la bravaj homoj ne timas!

Ju pli granda la danghero, des pli kuraghe ili volas venki! Eble....

Sed chi tiuj pensoj naskighis nur pro tio, ke ili sentis, ke en la

sekvontaj minutoj ili mortos. Neniu ja fosis la tombon por ili

memvole kaj laute. Sed apenau ili per nova ideo ekghojis,

varmighis, tuj ili komencis ghin senvorte analizi. Ili estis al si

reciproke plenaj de respekto kaj atento, precipe la sanaj al la

malsanaj. Ili ne volis vundi unu la alian. Ili ne volis inciti la

vundojn kaj starigi antau la okulojn la abomenan spegulon de la

realo. Almenau la ceteraj kredu, ke tiu au alia revo estas

realigebla....

Kaj char chiuj pensis same, regis tie humoro kiel post enterigo.

Krome komencis turmenti ilin malsato. S-ino Gibson disdonis kun la

lastaj porcioj la kuraghigajn ridetojn. Shi ja sciis ke tio estis la

sola, pri kio shi ne estis devigata shpari. _Feran provizon_ shi

lasis por la morgauo. Kaj poste....?

La vunditoj kondutis tre brave. La vundoj ja doloris, pikis, jukis,

sed neniu plendis. Kiam la posttagmeza suno komencis varmegi oni

elportis la pacientojn eksteren. Kaj denove estis la brava kaj

senlaca S-ino Gibson, kiu kontrolis la transportadon de chiu vundito

kaj zorgeme atentis, ke la vundo per la movigho ne suferu, ke la

portantoj en la mallargha pordeto ne tushu ion. Dum chi tiuj kelkaj

tagoj shi farighis por ili patrino.

La stevardino chiel helpis shin, sed malgrau tio, ke shi estis

komplezema, la malsanuloj turnis sin kun siaj suferoj al S-ino

Gibson.

"Mi nenion valoras chi tie," koleretis la juna knabino, kiam shi

denove volis servi unu pacienton kaj tiu vokis S-inon Gibson.

"Ne koleru, fraulino," li kvietigis shin. "Al mi shajnas, ke

anstatau S-ino Gibson, flegas min mia panjo."

"Nu, mi scias....sed mi tiom volas helpi shin. Shi ja tion...."

Shi volis diri "ne eltenos," sed subite shi silentis. Kial rememorigi

la malsanulojn, ke S-ino Gibson proksimighas al la fino?

"Ne estu tiom modesta, fraulino," trankviligis shin la sinjoro. "Vi

helpas min super viaj fortoj. Mi ne scias, kion mi farus chi tie sen

vi."

Malfrue vespere ili endormighis.

Chu ili dormis? Ili apenau fermis okulojn, kiam ili songhe vidis

aeroplanon, kiu zorge malsuprenlevighas al la glaciroko. Piloto

salutas ilin kaj postulas de ili signon, kie li povas plej bone

alterighi. Ili elkuras sur la glacion, montras, svingas,

chirkaubrakas unu la alian, aplaudas, ridas, ploras, saltetas kiel

malgrandaj infanoj... En tiu momento pusho de malmola apogilo, akra

doloro en la piedo au en la mano, malfermitaj okuloj, mallumo,

maltrankvila spirado de la kunsuferantoj....kaj tie antaue, klinita

apud tremanta flamo de estingighanta kandelo super malfermita libro,

sidas S-ino Gibson, kiu demandas per mallauta vocho:

"Chu vi deziras ion?"

"Ne, mi dankas, S-ino Gibson. Mi fartas bone."

Poste tio estis ia sava ekspedicio. Ghi alveturegas sur skioj kiel

aro de fantomoj. Ghi kunportas nutrajhojn, varman lakton, varmegan

teon, dikajn lanajn kovrilojn, komfortajn portilojn. Ili veturas de

sur la glaciroko, returnas sin por lastan fojon vidi la lokon, kiu

facile povus farighi tombo, kaj oni jam rapidegas malsupren en la

valon, renkonten al la homoj, renkonten al nova vivo.... Subite la

glaciroko malmilde klinighas, la portilo sur la skioj ekveturas, la

savantoj vane klopodas reteni ghin.... oni falegas chiam pli rapide

pli plenforte, pli sovaghe .... antaue trovighas terura abismo kun

nevidebla fundo ... angorplena krio.... mortiga falo....

Mallumo kaj S-ino Gibson.

"Chu al vi doloras?"

"Nenio, S-ino Gibson...."

Kaj poste la situacio estas alia. Bakker sidas en la rondo de sia

familio. Vespermangho estas finita. En la forno agrable krakas la

brulligno. Ekstere fajfas la ventego kaj li rakontas. La familio estas

kvazau en ekstazo. Ankau la konatoj venis por rigardi lin. Ili premas

lian manon kaj ne povas kredi, ke li vere revenis. Scivolaj demandoj.

Kiam tio okazis? Kiom da personoj flugis? Kiu trovis vin? Kiel vi

malsupreniris? Kio okazis al la ceteraj? Bakker ridetas; li havas

ghojon pro tiu intereso kaj nur nun li konstatas, ke li travivis ion

eksterordinaran. Li faras gravan mienon kaj rakontas per sia kutima

humoro, gaje kaj simple, chion kiel heroo en kortusha tragedio. Li

finas. Familianoj kaj amikoj chirkaubrakas lin. Ili jhetas lin alten

pro la ghojo, ke li estas savita, poste ili balancigas lin iom pli,

Bakker flugas alten, pushego kontrau la plafonon--au!--

"Chu vi batis vin?" karesas lin la silka vocho de sinjorino Gibson.

"Momenton, mi ordigos al vi la kusenon."--

Payen alterighas en Parizo.

Che la elirejo el la flugejo staras policisto. Li observas

la vojaghantojn kaj kashe komparas ilin kun la fotografajho,

kiun li havas en la maldekstra manplato. "Chu sinjoro Payen?"

li demandas.--"Jes."--"Mi arestas vin en la nomo de la

legho."--"Pardonu....tio estas miskompreno."--"La miskompreno

ne estas ebla."--"Sed--kial?"--"Tion vi ekscios che la jughistaro.

Cetere, tion ja scias la tuta Francujo....kial mi ne diru tion al

vi? Daumal estis kondamnita al la morto. Li estis ekzekutita hierau.

Antau sia morto li konfesis chion: li vendis siajn planojn al la

Germanoj kaj vi helpis lin."--"Permesu....!"--"Kiaj paroloj! Ni

iru!"--Li pashas flanke de la policisto kaj ekkrioj de gazetvendisto

penetras en liajn orelojn: "_Paris Soir! Paris Soir!_ Ankorau unu

fakturo pagita! La perfidulo Daumal ekzekutita, pri lia kunulo Payen

eldonita la arestordono! _Paris Soir! Paris Soir....!_" La bubo

krias el la tuta gorgho, kvazau oni minacas lin per tranchiloj.

Payen shtopas siajn orelojn, sed la vocho estas chiam pli akra, pli

tondra, el la vortoj "perfidulo" kaj "Payen" farighas la ardighintaj

shtaldratoj, kiuj pikas la oreltimpanojn, la bruado en la kapo

shanghighas al la fulmotondro, Payen shanceliras, altaj domoj

shancelegighas, poste ia krako kaj terura, surdiga frapego--

Payen elsaltis.

Samtempe kun li ekstaris chiuj sanuloj. La pacientoj, kiuj povis,

levis sin sur siaj kushejoj. Malfermegitaj okuloj estis direktataj al

sinjorino Gibson.

"Kio okazis?"

"Mi ne scias," shi respondis necerte.

"Lavango!" opiniis Bakker.

"Mi konas la bruadon de la lavangoj," neis per la kapo sinjorino

Gibson. "Ghi estus ja pli longa, ni audus ghin ankorau nun. Tio estis

frapego. Nur la frapego, nenio plu."

"Silentu!" vokis vundita civilulo. "Chu ne chirkauflugas super ni iu

aviadilo? Eble ili pafis por atentigi nin, ke ni devas doni signon al

ili, kie ni estas?"

Payen kaj la stevardino eliris el la aeroplano kaj atente auskultis.

Silento.

"Kio ghi povis esti?" demandis denove la maltrankviligitaj

pasagheroj.

"Se tio ne estis lavango--kaj tio ne estis--" diris malrapide

Generalo Gibson, "tio povis esti nur--"

En tiu momento rigardis lin sinjorino Gibson. Ghi estis nur mallonga,

fulma rigardo--sed kiom signifas tia rigardo che homoj, kiuj vivis

kune preskau kvardek jarojn! Kiom ghi povas sciigi!

Generalo Gibson ekkomprenis. Li silentis kaj rapide ordetigis la

bandaghon sur la vundita nazo.

"Kio do povus ghi esti?" instigis lin chiuj.

"Nu..." li ne povis tuj elembarasighi. "Tio povus esti nur fantomo..."

"Neeble! Ni ja chiuj estis per tio vekitaj."

"Kompreneble.... ankau mi ne kredas nuran fantomon. Sufichus

ekzemple, ke pro la frosto kraku iu muro de la aeroplano. Malforta

frapo chi tie bruas kiel tondro, precipe se homo dormas."

"Sed sinjorino Gibson maldormis!"

"Mi iomete dormetis, amikoj. Mi opinias, ke ni chiuj faris la samon."

Ankorau longe ili parolis pri la stranga okazintajho. Nur preskau

je mateno ili denove endormighis.

Generalo Gibson kaj lia edzino iris dum kelkaj momentoj eksteren.

Ili foriris kelkajn pashojn de la aviadilo.

"Chu vi opinias, ke ghi estis la glaciroko?" demandis Generalo

Gibson.

"Mi scias tion. Mi maldormis."

"Chu nia glaciroko?"

"Jes. La tuta aeroplano ektremis."

"Tio ja estus tre malbona...."

"Pro tio mi avertis vin."

"Dankon. Mi volas chion solvi tuj, soldatmaniere, kaj mi forgesas, ke

chi tie...."

"Estos pli bone, se ni pri tio silentos. Egale ni povas nenion fari

kontrau tio."

"Bedaurinde."

La frosto tremigis ilin. Ili reiris.

Sed ankorau unu homo sciis, ke ghi estis la glaciroko. Marcel Payen.

Kiel studento li vizitis kelkfoje en kristnaskaj libertagoj

Savoj-Alpojn por montgrimpi. Li konis tiun strangan krakon, kiu sonas

kiel kanonpafo. Krom tio li vidis la avertan rigardon de sinjorino

Gibson, post kiu la Generalo tuj silentis.

Matene, kiam iomete plivarmighis, li iris promeni. Sola. Atente li

observis la glacirokon, sed li nenion trovis. Fine li atingis la

okcidentan randon de la glaciroko, kie malegale ondigitaj

neghblovajhoj malebligis la antauenrigardon.

Li supreniris al unu el la plej altaj pintoj kaj staris kvazau

frostigita. Antau li etendighis laulonge de la glaciroko profunda

krevajho.

Li staris kiel ensorchita.

"Kion vi diras pri tio, sinjoro Payen?" audighis malantau li.

Al la pli alta loko proksimighis sinjorino Gibson. De la loko, kie

shi jhus trovighis, shi ankorau ne povis vidi la krevajhon.

"Pri kio, sinjorino Gibson?" li faris nekomprenan mienon kaj rapide

malsupreniris, por delogi shian atenton.

"Nu, pri tiu truo! Restu tie!"

La rigardo de Payen estis plena de admiro. Kiom da braveco montris

chi tiu edzino de la Generalo!

"Chu vi scias pri tio?"

"Kompreneble, tuj hierau. Mi vidis ghin posttagmeze, kiam mi iris

dum kelkaj momentoj por spiri."

"Kaj vi diris pri tio al neniu!" La frazo enhavis riprochon kaj

ankau rekonon.

"Estus ja sensence atentigi pri la danghero, kontrau kiu ni povas

nenion fari. Ho--!"

Shi supreniris la pinton kaj vidis la truon.

"Tion mi timis," shi diris pene. Shia kutime trankvila vizagho

montris shian malserenon. "La truo plilongighis certe kvindek

metrojn. Kiel vi vidas, ghi estas rekta kiel shnuro. Kaj ghi celas

rekte al la aeroplano."

"Tio signifas--"

"Tio signifas, ke sufichas nur kelkaj tiaj frapoj, kian ni audis

nokte--kaj ni devos transloghighi sur la glacirokon. Movi la

enborintan aeroplanon, pri tio ni ne povas ech pensi. Kaj ech se ni

sukcesus movi ghin, kiu garantius al ni, ke la fendo ne turnighos

ghuste al tiu loko, kien ni translokus la aeroplanon?"

Ili observis senvorte la minacan cikatron de la glaciroko.

"Antau la malsanuloj mi ne parolos pri la afero, sinjoro Payen,"

komencis post momento sinjorino Gibson. "Sed al vi mi tion diros: nia

situacio estas senespera. Temas ne nur pri la truo. Minacas ankau la

malsato. La hieraua deserto, kiun mi disdonis, ja estis nenia

manghajho. Por hodiau ni havas nur po unu biskvito kaj peceto da

chokolado, sed nur por la pacientoj. Ni, sanaj, devos ankorau resti

sen manghajho."

"Ni devas esperi," li povis konsoli shin.

Shi ridetis. Sed ghi estis alia rideto ol tiu, kiun kutimis vidi la

malsanuloj.

"Esperi? Mi ankau esperis. Sed en tiu momento, en kiu mi eksciis, ke

la mondo ne scias la lokon de nia alterigho, mi perdis la esperon. Ne

temas pri ni. Ni ech sen manghajhoj povus elteni tri, eble kvar

tagojn. Kompreneble, se ni estus devigataj forlasi la aeroplanon,

dumnokte ni certe frostighus. Sed temas pri la vunditoj."

"Tiujn vi flegis tiom zorge, ke vi ne bezonas timi."

"La flegado ne sufichas. Ili bezonas kuracilojn. Mi timas, sinjoro

Payen," shia vocho rompighis, "mi ege timas...."

"Chio estos denove bona," li konsolis shin.

"Do mi diros tion al vi malkashe...." shi decidighis subite. "Mi jam

ne povas sole porti tiun respondecon. Du rompajhoj komencas

kunpusighi. La piloto tute ne plachas al mi. Li estas heroo, li ech

ne ghemetas--sed tio min ne trompas. Kaj mia edzo--"

"Kio estas al la sinjoro Generalo?"

"Li estis chiam tiel malmola," shi flustris. "Komprenu, malmola al

si. Ankau chifoje li ne permesis, ke mi zorgu pri lia vundo tiom,

kiom ghi meritis. Chiam li diras, ke tio estas nenio--"

"Li ja diras, ke la vundo bele resanighas."

"Resanighas, resanighas.... Ankau al mi li tion diras, malfelichulo.

Kaj dume--li ricevis la sangvenenighon."

"Ho--!"

"Se tiuj plej gravaj pacientoj ne ricevos helpon de la kuracisto en

kvardek ok horoj, ili estos perditaj."

Payen senvole pugnigis la manojn. Kvazau li volus kontrau iun jheti

sin kaj lukti kun li. Kiom hontige, humilige, malinde al sana viro

ghi estas! Senpove rigardi, kiel la maljuna virino heroe batalas

kontrau la malsanoj kaj kontrau la proksimighanta morto! Vidi, kiel

la homoj pereas, kaj ne povi ech fingron movi pro ili! Scii, ke ie en

la malproksimo estas fidela kamarado, kiu angorplene kalkulas la

horojn, kiuj mezuras la distancon inter li kaj la eldiro de la

verdikto! Lau _Paris Soir_ oni povis facile diveni, kio Daumalon

atendas. Kaj neniel mirigas, char pri la perfiduloj kaj koruptuloj

oni devas vere severe agi. Daumal--kaj perfidulo! Kaj sufichus kelkaj

vortoj, kelkaj vortoj de Payen....

La montegaro kunpremis lin per glacia roko, de kiu li neniel povis

forighi.

Jes, batali, lukti, interbatali kaj venki! Eble ankau malvenkita

fali, nur ne tiel malfare--

Naiva homo! Batali, lukti, interbatali! Nu, interbatalu, stultulo,

interbatalu, se vi havas kontrauulon! La kontrauulo estas ja nur

glaciroko--

Se necese, ankau kun la glaciroko!

"Che la frakasigho ni havis felichon," finis siajn pensojn sinjorino

Gibson. "Sed ni savighis nur por ke ni nun.... mortu. Se ne okazos

miraklo, chio estos finita."

Se necese, ankau kun la glaciroko! Subita ideo, audaca, kuragha....

"Ne estos sinjorino Gibson!" li vokis memkonfide. "Ni faros chion,

por savi niajn kunulojn!"

Shi rigardis lin malkomprene.

"Kaj chu ni ankorau ne faris?"

"Vi faris chion, pardonu," li senkulpigis shin. "Sed ni, nome mi,

ankorau ne."

"Kion vi povus fari, sinjoro Payen," shi diris malghoje. "Mi opinias,

ke al ni restas jam nenio."

"Ankorau io," diris firme Payen.

"Mi ne komprenas."

"Al ni restas la lasta."

"Tio estas?"

"Provi la malsupreniron en la valon."

Chapitro 8

La malsupreniro

La sciigo pri la decido de Payen estis akceptata kun malfido. La

perditoj ne kredis, ke tiom kolrompa entrepreno povus sukcesi.

"Unue la vertikala rokmuro, pri kiu vi rakontis al ni," diris la

vojaghanto kun rompita piedo. "Mi mem ja ne estas montgrimpulo, sed

mi havas amikon, kiu komprenas tiujn aferojn. Mi scias, kiom multe

estas necesa por tia malsupreniro. Kaj kion ni havas chi tie? Vi ja

ne havas ech la fundamentan objekton, sen kiu tia malsupreniro estas

tute neebla."

"Pri kio vi pensas?"

"Shnurego!"

Ili rigardis Payen plenaj de strecha atento.

"Tion mi ne havas," li respondis trankvile, "sed mi havos ghin. La

ideo trafis min antau momento. Se chi tiu ideo venus en mian kapon

hierau, nun mi jam estus malsupre. Chu vi memoras, sinjoro Bernier,

kiel malfacile ni liberigis sinjoron Bakker de la parashutshnuroj,

kiam ni trovis lin en la neghblovajho?"

"Tre bone."

"Nu, ni pretigos la shnuregon el la parashuto."

"Tiu ne tenos vin!"

"Vi falos en la abismon!"

El tio, kiel ili persvadis lin kaj avertis, estis videble kaj

senteble, kiom amikaj ili dum tiuj kelkaj tagoj farighis.

"Ni faros ghin tiom firma, ke ghi eltenos--chu ne, fraulino?" li

turnis sin al la stevardino, kiu prenis la parashuton kaj esplore

ghin palpis.

"Mi opinias, ke ghi estos sufiche forta," shi respondis. "Ni faros

tion zorge."

"Sed se vi sukcesus malsuprengrimpi tiun rokmuron," avertis plua

vundito, "vi vojerarus en la montaro. Precipe se mallevighus la

nebulo. En nebulitaj montoj estas fremdulo ech sperta montgrimpulo,

kiu alitempe sentas sin tie kiel hejme. La montoj estas tiom

shanghitaj, ke ili aspektas tute alie ol normale. Kaj se tio trafus

ghuste vin?"

"Tio ja estus malbona," konsentis Payen. "Sed shajnas, ke bela vetero

ankorau dauros."

Ili provis persvadi lin, ke li restu sur la glaciroko. En chiu

momento povas aperi la sava aeroplano au grupo de montgrimpuloj--kaj

en tiu kazo kial peni au ech oferi sin?

Sed Payen persistis che sia decido.

Kiam ili ekkomprenis, ke lin nenio detenos, ili proponis sin al li

kiel kunulojn. La radiotelegrafisto, Bakker, la stevardino. Kaj fine

alighis ankau la maljuna, vundita Generalo Gibson.

La Alaska stafeto kaj Kaptitoj de la glacirokoj · 第 6 / 7 段