"Ne," rifuzis ilin energie Payen. "Vi chiuj devas resti chi tie.

Fraulino kiel helpantino de sinjorino Gibson, la ceteraj pro la

vunditoj. Ni ja ne povas lasi la pacientojn chi tie sen protekto."

Ili protestis, ke por tio sufichas unu viro.

Payen restis necedema.

Dume la stevardino kaj sinjorino Gibson ekpreparis la parashutajhon

kaj komencis kunplekti la shnuregon. La laboro rapide progresis.

Kelkfoje ili havis la impreson, ke ili audas bruon de aeroplano. Ili

lasis chion kaj esplorrigardis la firmamenton. Vane.

"Au ni estas jam tiom incititaj," rimarkis chagrene la Generalo, "ke

ni audas tion, kio ne ekzistas--au ni malsukcesadas."

Li estis prava pri ambau. Ili estis jam efektive incititaj per

daura strecho; sed ili ankau malsukcesis. La bruo, kiun ili audis,

ne estis nura fantomo. La esploraviadiloj kelkfoje dum sia serchado

alflugis tiom proksime de la perditoj, ke ili vere ilin audis.

Malfrue posttagmeze la shnurego estis preta. Ghi mezuris dek ok

metrojn.

Payen maltrankvilighis.

"Mi iros provi ghin," li diris. Kiu povis movighi, iris kun li.

Sur la rando de la abismo li jhetis ghin, kunmetitan en du partoj. La

shnurego atingis apenau duonon de la rokmuro.

"Kion nun?" demandis Bakker.

"Chi tie ghi ne malhelpos," diris Payen kvazau al si mem kaj lia

rigardo vagis sur la neghkampoj, kiuj etendighis sur la deklivo apud

la vertikala rokmuro. "Vi tenos unu finon de la shnurego chi tie, au

ni ligos ghin per la krampo, kaj poste, kiam mi estos malsupre, vi

jhetos ghin al mi. Per tio, ke mi uzos ghin unuoble sed ne duoble,

kiel mi devus fari, la shnurego atingos ghis la fundo. Sed en aliaj

lokoj--?"

Cetere shajnis, ke malsupre tiaj krudaj, vertikalaj rokmuroj ne

ekzistas. Ili ja vidas chion nur de malproksimo kaj el alto, kaj de

tie la blanka maro shajnis unu kontinua surfaco. Sed kio atendas la

bravulon post lia malsupreniro?

"Nur ke la shnurego ne shirdifektighu, estante nur unuopa," diris la

radiotelegrafisto.

Ili faris kelkajn pezo-provojn. La shnurego ne difektighis.

Poste ili forbalais la neghon kaj iom malproksime de la rando

englaciigis la shtalstangon. Tie ili morgau matene alligos la

shnuregon....

Ili revenis al la aeroplano. La dorsosakon pretigis al li ambau

virinoj el la valizo, en kiu la radiotelegrafisto havis diversajn

ilojn. Krom tio li preparis al si martelon, hakileton, kelkajn

shtalajn stangojn, alumetojn, bandaghojn....

Fine chio estis preta. Ree kaj ree ili konsilighis, chu ili nenion

forgesis.

Neniu pensis pri dormo. Malsato komencis ilin ege turmenti. La sanaj

pasagheroj ne manghis jam de la hieraua vespero. Dum la tuta tempo

ili trinkis nur iom da varmega teo. Sed ghuste pro tio, ke chiuj

pensis pri la manghajho, neniu pri ghi parolis.

Payen devis al ili denove rakonti la tutan historion pri Daumal. Pri

tiu li pensis pli multe ol pri la vojo, kiu lin atendas.

"Do kiom da tagoj restas ghis la fino de la proceso?" demandis

sinjorino Gibson.

"Se la antaudiro de _Paris Soir_ estas ghusta," respondis Payen, "la

verdikto estos dirita post tri tagoj."

Frosto trakuris iliajn dorsojn. Pri ili eble jam estis dirita la

verdikto. Diris ghin senkompataj montegoj. Kaj ilia morto estos oble

pli malbona ol tiu de Daumal. Pli malbona, char pli longedaura. Sed

tio estis alia afero. Ili flugis, ili frakasighis. Akcidento,

malfelicho. Tragedio. Sed tie.... tie temas pri terura eraro. Kaj ghi

estas pli ol nura eraro. Ghi estas ja perforto, kiun faros homoj al

homo. Kaj plej malbone estas, ke oni faras tion ne pro malbona

volo....

Chio estis tiom stranga.... La malsataj pasagheroj sciis, kio atendas

ilin, se ili ne estos trovitaj ghustatempe. Kiel longe ili tiel

eltenos? Eble ghuste ghis tiu momento, kiam Daumal estos ekzekutata.

Ili mortos unu post la alia, turmentataj de la malsato, de la doloroj

en vunditaj membroj, de la frosto--sed precipe de la malsato, kies

fantomo jam chirkauflugas super ili.

Ili povis imagi al si, kion signifas tia mortado. Kiomfoje ili jam

legis pri la blanka morto en priskriboj pri polus-ekspedicioj!

Kaj tamen--afero stranga kaj kortushe homa--tiun vesperon ili ne

pensis pri tio, kio atendas ilin. Ili ne pensis pri tio, ke sukceso

de la malsupreniro de Payen signifos liberigon, savon kaj vivon por

ili. Chiuj iliaj pensoj estis direktataj al la malfelicha Daumal. Chu

venos Payen ghustatempe? Kaj chu li fakte venos?

Ili denove pensis pri tio, kiel mizere li estas preparita por sia

vojo. Kun ekipo, kiun chiu montgrimpulo sincere priridus. Kun malsata

stomako. Kiamaniere kutimas tion fari la montgrimpuloj? Matene

abundan matenmanghon, en la dorsosako pecojn de lardo kaj pano, krom

tio paketon da chokolado. Kaj chio tio post la dormo, kiu fortigis la

korpon por eksterordinaraj agoj. Payen estas malfortigita. Ja kiaj

estis noktoj sur la glaciroko!

"Ni dormu, amikoj," diris sinjorino Gibson. "Sinjoro Payen iomete

ripozu."

La "bonan nokton", kiu sonis hhore post shiaj vortoj, estis pli varma

kaj pli mola ol iam.

La sola, kion povis al ili la kruela naturo en tiu nokto prezenti,

estis trankvilo. Ankau ghi estis al ili rifuzita. Dufoje ili estis

vekataj de malhelaj frapoj.

Ili vekighis tuj je la krepusko. Scivole ili elrigardis. Kian

seniluziighon preparis al ili denove la montegoj? Ho--ili tamen

scipovas ankau karesi! La suno levighis super la horizonton kaj

inundis per sia oro la blankajn pintojn. Kia panoramo ghi estus dum

aliaj cirkonstancoj!

Payen rapide preparis sin. Li ne volis perdi ech unu minuton. La

tago, kiu eble decidos pri chio, komencighas. Kiel ghi finighos?

Li adiauis la malsanulojn. Neniu multe parolis. Palaj vizaghoj

provis rideti, sed ne sukcesis. Nur la okuloj parolis.

Al la loko de malsupreniro iris kun li chiuj sanaj kaj Generalo

Gibson. Li tenis per la mano la bandaghon sur la nazo kaj kuraghe

vadis tra la negho kun la aliaj. Sinjorino Gibson lin vane persvadis,

ke li restu en la aviadilo.

La lasta manpremo. Chu ili havis preparitaj kuraghigajn vortojn por

la viro, kiu veturos sur la maron en la barko? Ili ne estis kapablaj

eldiri ilin. Ghi estis tro granda momento en ilia vivo.

Ili provis la stangon. Ghi ech ne movighis. Poste ili alligis al ghi

la shnuregon, kiu jam atingis ghis la fundo.

Marcel Payen lokis ghin sub la maldekstran kruron, liberan parton li

superjhetis trans la shultron kaj tie li ghin prenis per la dekstra

mano. Per la maldekstra mano li tenis la strechitan parton, kiu

pendis de la stango ghis lia kruro.

Poste li komencis malsuprenlevi sin. La dekstran manon li shovis

iomete malsupren, per tio la shnurego liberighis kaj la korpo per sia

pezo glitis iom pli malsupren. En la sekvanta momento li liberigis la

maldekstran manon--kaj tiamaniere ghi progresis senchese. Li konis

tiun manieron de la malsuprenirado el la junaj jaroj. Li sciis, ke se

li sin malsuprenlevus libere pendante, li bruletigus al si la manojn.

Post kelkaj minutoj li estis malsupre.

"Kia estas la negho tie?" ili demandis lin, singarde klinighante

super la randon.

"Tute bona!"

Ili jhetis al li la shnuregon. La lasta ligilo inter Payen kaj la

ceteraj pasagheroj estis rompita.

"Felichan vojaghon!" ili vokis al li. "Kaj ghis la revido!"

"Ghis la revido!" audighis mallaute el la profundo.

Ili sekvis lian iron pashon post pasho. Ili vidis, ke li vadis sur

kelkaj lokoj ghis la zono, sed li progresis. La milda deklivo

plifaciligis al li la iron.

Jam li pashis proksimume tricent metrojn.

En tiu momento vokis Generalo Gibson:

"Sinjoro Payen!"

Payen haltis.

"Mi volas nur diri al vi, ke en la posho de la dorsosako vi havas unu

biskviton!"

"Sinjoro Generalo--!"

"Ghi restis al mi de la hieraua tago, ghi ne estas shtelita, estu

trankvila! Felichan vojaghon!"

Kiel delikate dirite: Ghi restis....!

Por reveni li ne povis ech pensi. En la afero estis io nobla.

Payen jam silentis. Li svingis per la stango kaj daurigis la iradon.

Post chirkau horo li venis al la loko, kie la deklivo turnighis

maldekstren.

Li turnis sin. Liaj amikoj staris ankorau apud la rando de la

abismo kaj svingis por adiaui.

Ankau Payen svingis. Poste ankorau kelkajn pashojn--kaj li estis

sola.

Antau li etendighis senfina deklivo. Ie en kapturna

malproksimo, profunde sub la loko, sur kiu li staris, etendighis la

valo. Tie certe kushas vilagheto au urbo. Au almenau turista

kabano.

Singarde li malsupreniris. La stango faris al li bonegajn servojn.

Kiam li iris al la lokoj, kie la neghtavolo estis tre maldika, li

devis esti ankorau pli singarda. Liaj piedoj ofte forglitis, li

shancelighis, kelkfoje li falis--kaj unufoje li falegis sur la

deklivo almenau du cent metrojn kiel sur glitrelvojo.

Kelkajn tiajn lokojn kaj mi estus tuj malsupre li pensis kontentige,

kiam li konstatis, ke li estas sendifekta kaj nenion perdis.

Poste lin haltigis neatendita malhelpo. En la glaciroko estis

profunda kaj sufiche largha krevajho. Ghi etendighis dekstren kaj

maldekstren, kiom la okulo povis vidi.

Li ne longe pripensis. El la dorsosako li eltiris shtalan

krampon, englaciigis ghin, pendigis sur ghin la shnuregon kaj sin

malsuprenlevis. Ghi sukcesis multe pli facile ol la antaua

malsuprenlevigho, char la muroj de la krevajho estis oblikvaj.

Pli malbona estis la vojo supren. Li devis serchi elstarajhojn, sur

kiuj li povus reteni sin. La elstarajhoj estis glataj kaj kelkfoje li

preskau falegis malsupren denove.

Fine li respiris. La danghera loko kushis malantau li.

Li pashis jam chirkau tri horojn. La suno komencis agrable varmigi.

Malgrau tio, ke li estis jam tre laca, li ne kuraghis dum momento

halti kaj ripozi. Ghis tie malsupre.

Li iris jam sufiche senzorge. Shajnis, ke la deklivo formis chi tie

seninterrompan neghkampon.

Preskau senpense li pikis per la stango en la neghon antau si.

Subite li haltis. La stango trapenetris la neghtavolon kaj poste ghi

glitis malsupren tute libere, kvazau ghi penetris en la malplenan

spacon!

Li rapide retirighis. Kion tio signifas?

Li chirkaurigardis. La neghkampo estis ondigita. La vojon de Payen

krucigis profundajheto, je la unua rigardo apenau videbla.

Kelkajn pashojn li foriris dekstren kaj singarde proksimighis al la

profundajheto. La stango chiam tushis firman fundon. Kaj poste ghi

ree penetris en la malplenan spacon sub la surfaco!

Li provis tion ankorau kelkfoje sur aliaj lokoj. La rezulto estis

chiam la sama.

Chio estis al li klara. Li atingis krevajhon, kies surfaco estis

superblovita per la negho kaj tiamaniere estighis tiel nomata

ponteto. Unu el la plej grandaj dangheroj, kiuj atendas la

montgrimpulon! Kiu malatentas la mildan profundajheton kaj ekpashas

sur la ponteton per la tuto de sia korpo, tiu trafalas malsupren, en

nekonatan profundajhon....

Payen jam transiradis tiajn pontetojn. Sed tio okazis chiam nur en

pli granda societo, kiun gvidis sperta gvidanto.

Hodiau li estas chi tie sola....

Li iris sufiche longe lau la krevajho. Eble li malkashos ghian

finon.

Sensukcese.

Restis nenio alia, ol provi transiri la krevajhon sur la malcerta

ponteto.

Li enpikis la stangon ree kaj ree. Li provis, en kiuj lokoj la

ponteto estas plej dika.

Fine li havis la impreson, ke li trovis la plej firman lokon.

Unue li certigis sin. Li forgratis neghon kaj en la firman fundon li

batis krampon, al kiu li alligis la shnuregon. Ghian liberan finon

li alligis al la korpo. Se li trafalus, li povus suprengrimpi helpe

de la shnurego.

Poste li kushigis sin sur la ventron, dismetis manojn kaj krurojn,

kaj malrapide, tre malrapide li rampis antauen. Li sciis, ke

tiamaniere la pezo de lia korpo estas dividita sur la largha surfaco.

Se li irus per normala maniero, la pezo koncentrighus sur du plandoj

kaj estus multe pli granda danghero, ke li trafalos.

Retenante la spiron, decimetron post decimetro li klopodis venki la

plej grandan malhelpajhon. Li transrampis jam trionon, duonon, tri

kvaronojn--jam restis nur peceto--

Ekkrio, svingo per la manoj, falo kaj poste nur bruo de la falanta

negho....

Marcel Payen kushis sur la fundo de la krevajho, kies plafonon li

jhus trarompis. En la dekstra piedo che la maleolo li sentis teruran

doloron, en la kapo estis sovagha turnigho.

Post mallonga tempo li rekonsciighis. Dekstre kaj maldekstre

de li kushis densa mallumo, kiu nur en iuj lokoj shanghighis en

duonkrepuskon. Tra la granda truo super li la taglumo penetris en

la kavajhon.

Fluga rigardo konvinkis lin, ke ne estos facile suprengrimpi. La

krevajho havis formon de krucho. Supre kaj malsupre ghi estis plej

mallargha, meze plej largha tiel, ke la supraj partoj de la muroj

estis tute superpendaj. Kia felicho, ke li certigis sin per la

shnurego!

Li liberigis sin el amaso da malmola negho, kiu sur kelkaj lokoj

rughighis per lia sango. Payen ektimis. Chu li estas vundita? Li

tushis per la mano la vizaghon--la tuta manplato estis rugha. Dank'

al Dio! Ili estas nur suprajhaj difektoj!

Li strechis la shnuregon kaj rigardis la murojn. Li ne sukcesos alie,

ol per grimpo rekte supren, sen apogo per la piedoj!

Kelkfoje li forte tiris por konvinkighi, chu la shnurego estas bone

fiksita. Poste li saltis kaj volis fari la unuan grimpon.

Sed en la sekvanta momento li alterighis kaj ghemis. Akra doloro en

la maleolo faligis lin al la tero. Chu ghi estas rompajho? Chu nur

elartikigho?

Estu kiel ajn, li devos eksteren. Chi tie estas pika frosto, liaj

manoj komencas rigidighi--

Denove li krochis sin al la shnuro kaj metis en la mashon siajn

piedojn. Kaj denove tordighis lia vizagho pro la doloro kaj li falis.

Bone, li provos tion sen helpo de la piedoj. Li ja ofte grimpis

tiamaniere en la gimnastikejo!

Li prenis la shnuregon nur per la manoj. La krurojn li lasis libere

pendi. Unu, du--kaj sufiche. Li restis pendanta kaj ne povis pluen.

Li strechis chiujn fortojn kaj progresis ankorau dudek centimetrojn

supren. Poste li falis malsupren.

La korpo, malfortigite de la malbonfarto de la lastaj tagoj, de la

malsato kaj nova vundigho, chesis servi.

Marcel Payen palighis. Chu tiamaniere devas finighi lia sava vojo?

Iomete li ripozis. Li manghis la biskviton de la generalo kaj

klopodis varmigi la frostigitajn manojn per la spirado.

Li jhetis sin sur la shnuregon, kunpremis la dentojn kaj flugis

supren. Per superhoma klopodo li grimpis preskau ghis la duono. Tie

lin forlasis la fortoj. Li povis fari kion ajn, sed pli alten li ne

povis progresi.

Li provis meti la piedojn en mashon kaj retenighi supre. Iomete li

respiros kaj poste--

Doloro akra kiel razilo penetris denove la maleolon. La senpova korpo

falegis malsupren....

Malvigle li rigardis momenton en la mallumon.

Chu la fino? Kaj kion pri Daumal? Kaj kion pri la forlasitoj?

Ne, li ne cedos!

Ree kaj ree li jhetis sin sur la shnuregon. Sensukcese. Li sentis, ke

la fortoj lin forlasas, ke li komencas tremi de malvarmo--

"Helpon!--Helpon!--Helpon!--Helpon!--Helpon!--Helpon!"

Tiel instruis lin la spertaj montgrimpuloj. Se oni vojeraras en la

montoj, au se oni kushas ie vundita kaj ne povas sin movi de la

loko, donu kiun ajn signon sesfoje dum unu minuto, en egalaj

tempintervaloj.

Sesfoje dum unu minuto. Li ridis. Kia frenezajho--kredi, ke iu povos

lin audi chi tie! En la regiono, en kies chirkauajho estas nenio

alia ol glacio kaj negho, negho kaj glacio, glacio kaj negho.

Kaj silento.

Chu frenezajho? Eble. Ne, tute certe. Sed kio alia restas--li jam

sentas, kiel li frostighas--

"Helpon!--Helpon!--Helpon!--Helpon!--Helpon!--Helpon!"

Sesfoje dum unu minuto. En regulaj tempintervaloj.

Ankoraufoje li volis provi grimpi, sed li nur pene starighis kaj tuj

refalegis.

Li turnis la kapon al la truo. La firmamento estis pura, sen unusola

nubo. Suno, la bruliga montar-suno, disdonas al la homoj ridetojn. Al

la homoj? Kie estas la homoj? Tie, sur la glaciroko. Kaj plue.... tie

en la malproksimo.... en Parizo.... en la karcero--

Kia kruelo!

Kaj poste li nur mallaute, mallaute ghemis:

"Helpon!--Helpon!--Helpon!--Helpon!--Helpon!--Helpon!"

Sesfoje dum unu minuto, atentu kamarado, por ke vi ne eraru!

Sesfoje--

Firmamento! Suno! Daumal!

En la truo de la krevajho aperis barbokovrita vizagho de viro. Li

rigardis internen kaj per tondra vocho vokis:

"Do kial vi ne audigas vin, homo? Ni vokis vin, kaj vi--"

Sed tio jam estis super la fortoj de Payen.

Li fermis la okulojn kaj senkonsciighis.

Chapitro 9

La verdikto

La blanka chambro de la malsanulejo en Interlaken dronis en inundo de

sunradioj.

Kelkaj pacientoj legis jhurnalojn, aliaj kune duonlaute

interbabilis.

La kuracisto staris apud la lito, super kiu pendis tabuleto kun la

surskribo:

MARCEL PAYEN, 33-jara.

"Chu li ankorau ne rekonsciighis?" li demandis la flegistinon.

"Ne, sinjoro Doktoro."

"Ghis li vekighos, li devos havi absolutan kvieton."

"Jes, sinjoro doktoro."

Kiam vesperighis, li fine malfermis la okulojn. Li kushis en la

malsanulejo jam la trian tagon. Elartikigita maleolo, cerbo-skuo,

elcherpigho. Vundo en la vizagho.

Flegistino donis al li teon. Li trinkis avide, senvorte. Poste li

fermis la okulojn kaj dormis denove tutan nokton.

Li matene vekighis la unua el la pacientoj en la chambro.

Kie li estas? Kio okazis al li?

Li rememoris. En la kapo estis morta silento. Silento kaj malpleno.

Li sidighis sur la lito. Li rigardis sian tabuleton. Marcel Payen?

Li frotis la okulojn. Do kio estas? Chu li vivas?

Poste li turnighis.

"Sinjoro Payen!" audighis apud li.

La bandaghita nazo, arghentaj haroj, ridema vizagho.

"Sinjoro generalo!"

"Silentu! Ne tiom laute!" admonis lin generalo Gibson. "La

flegistino koleros!"

Kaj jam estis chi tie la ceteraj pasagheroj, kiuj povis piediri. Ili

chirkaustaris Payen, premis al li la manojn.

"Kiamaniere vi chi tien.... kaj precipe, kiamaniere mi venis en la

malsanulejon?"

Generalo Gibson al li chion mallonge klarigis.

La grupo de "Sav-sindikato de svisaj alpinistoj", kiu konsistis el

dudek viroj, havis la taskon serchi la perditojn en la Bern-Alpoj en

la chirkauajho de Interlaken. Survoje ghi audis help-vokon. Ghi

iris lau la vocho, ekvidis la truon kaj trovis tie Payen.

Pushbatitan, sangantan, duonfrostigitan. Ili eltiris lin sur la

surfacon kaj dividighis. Kvar viroj transportis Payen en

Interlaken-on, la resto iris lau liaj freshaj postsignoj. Kun la

ekspedicio iris ankau la kuracisto. Li flegis sur la loko la

vunditojn kaj tuj oni ekvojaghis reen. Ili devis marshi ankau

dumnokte, char la vundoj de iuj pacientoj bezonis tujan intervenon.

"Se oni venus nur unu tagon pli malfrue, kelkaj el ni jam ne vivus,"

finis sian klarigon Generalo Gibson. "Almenau tute certe ne mi. Mi

jam ricevis tiom da injektoj!"

Dum lia rakontado Marcel Payen tute rekonsciighis.

Subite li rapide levighis:

"Amikoj.... kiun daton ni havas hodiau?"

"Dudekkvaran de novembro."

Payen renversighis sur la kusenon kaj senvorte rigardis al la

plafono.

"Sinjoro Payen, kio okazis al vi?" ili demandis kompate.

"Daumal....!" li elspiris peze.

"Trankvilighu," diris Generalo Gibson. "Jen mi havas la hierauan

_Paris Soir_. Chi tie estas ankau la artikolo pri la proceso kun

sinjoro Daumal. Mi tralegos ghin al vi."

"Ne, ne, dankon.... mi mem!"

Payen prenis la jhurnalon kaj legis:

"Aparta komuniko de _Paris Soir_! SENSACIA TURNIGHO EN LA PROCESO KUN

DAUMAL! La atestanto Marcel Payen vivas! La proceso prokrastita ghis

alveno de la chefatestanto!"

Marcel Payen apenau finlegis tiun chi komunikon kaj fermis la

okulojn. Li ne povis legi pro emocio.

Nur post kelkaj momentoj li demandis:

"Kaj kiamaniere ili eksciis tion, sinjoro Generalo?"

"Ni aranghis la aferon tuj post alveno en la malsanulejo."

"Mi dankas vin, amikoj. Kaj vin, sinjoro Generalo, mi devas danki

aparte.... pro tiu biskvito."

"Nu.... vi al mi pro la biskvito, mi al vi pro la vivo. Mi opinias,

ke vi malgajnas, Payen!"

* * *

La elartikigita maleolo estis jam en ordo. La lacigho iom post iom

malaperis.

"Post kelkaj tagoj ni liberlasos vin," diris la kuracisto dum la

vizito. "Kaj vi ceteraj povas esti ankau kontentaj."

"Kaj la piloto?" ili demandis.

"Liaj vundoj estas pli gravaj," respondis la kuracisto, "sed danghero

jam ne estas."

Alproksimighis la tempo de la vizitoj. Sinjorino Gibson, la

stevardino, Bakker, la radiotelegrafisto Bernier. Bukedoj kaj

ridetoj....

"Mi adoras la aviadilojn kaj--mi ne timas ilin!" komencis gaje la

nederlanda komercisto.

"Kiel tio estas ebla, sinjoro Bakker?" ridis Payen.

"Mi pensas tute logike," interrompis lin Bakker. "Post tia frakasigho

ni povus atendi, ke ni estos absolute pereigitaj. Sed ni restas

tutaj. El tio ni povas fari nur konkludon: ke la plej grandan

malbonon ni jam travivis."

"Kaj kion vi diras al la--morto?"

"Oni diras, ke la morto mem ne estas tiom malbona. La plej malbona

estas laudire la mortado--kaj tion ni jam travivis. Brrr! Kiam mi

rememoras, kiel mi balancighis en tiu neghblovajho!"

Post kelkaj tagoj ili disveturis. Ili intershanghis reciproke

adresojn kaj promesis al si, ke ili korespondos kune. Tiuj kelkaj

tagoj sur la glaciroko neniam malaperos el ilia memoro--.

* * *

Kiam venis Marcel Payen al la jughistaro kiel atestanto, la jughhalo

estis plenplenigita.

Dum lia eldiro la homoj preskau ne spiris. Chiuj sciis, kion li

faris por savi amikon.

"Tio ja estas eldiro tiom grava," diris la prezidanto de la

jughistaro "ke la proceson kontrau la akuzito ni povas tuj fini. Sed

permesu al mi ankorau unu demandon. Se vi forbruligis la originalon,

poste estas klare, ke iu faris fotografajn kopiojn. Kiu?"

"Chi tiun demandon povas respondi mi," anoncis la defendanto de

Daumal. "Nome la nova atestanto, kies allason mi petas."

La jughistaro plenumis lian peton.

La defendanto mansignis al jugheja servisto. Tiu malfermis pordon kaj

en la jughhalon venis germana oficiro. Ia kaptito.

"Chu vi scias, kial vi estas vokita?"

"Jes, sinjoro prezidanto," audighis pura franca lingvo.

La oficiro estis ano de spion-servo apud la germana general-stabo.

Kiam la planoj de Daumal estis che la ministerio, li sukcesis

subacheti influan oficiston, kiu ebligis al li fotografi ilin....

Liberiga verdikto estis eldirita la saman posttagmezon.

Unu horon poste kuris tra la stratoj gazetvendistoj kaj kriis:

"_Paris Soir!_ La proceso kontrau Jean Daumal finita! Jughhalo

ghojkrias post eldiro de la verdikto! La atestanto Marcel Payen

salutata de la publiko! _Paris Soir! Paris Soir!_"

La jhurnalo alportis fotografajhon de Jean Daumal kaj Marcel Payen,

kiam ili forlasis la jughhalon. Kvankam estis tiom da aferoj, pri

kiuj oni povus paroli, ambau amikoj silentis.

La Alaska stafeto kaj Kaptitoj de la glacirokoj · 第 7 / 7 段