"Jes. Elsalto estas la sola afero, pri kiu mi chiam kalkulas."

"Chu ankau en aeroplano?"

"Kompreneble. Kaj mi diru al vi: se mi ne ricevas lokon apud la

pordo, mi ne flugas. Tion mi faris jam kelkfoje."

Li efektive sidis che la pordo.

"Kaj kion pri parashuto?" incitis la soldato.

"Tion mi havas preparita," diris Bakker kaj levighis por ke oni vidu,

ke li vere havas parashuton fiksitan al la korpo.

La vojaghantoj ridis, sed la vizagho de du au tri ombretighis. La

stevardino rimarkis tion.

"Vi provas timigi nin, sinjoro Bakker," shi interdiris. "Ni preferas

auskulti pri viaj vojaghoj."

"Ho jes, pri tiuj mi volonte rakontos," li konsentis kompleze.

"Kompreneble, se tio ne maloportunos al la ceteraj." Kaj li rakontis.

Li estis unu el tiuj _globtrotuloj_, al kiuj la mondo shajnas tro

malgranda kaj kiuj sentas sin tute hejme chie. Li vidis kaj travivis

multon. Li sciis akre observi, kompari, taksi, kaj tial la tuta

societo kun intereso sekvis lian parolon pri la postmilitaj

cirkonstancoj en diversaj landoj.

Payen nur duone auskultis. Jen kaj jen li elposhigis la _Paris Soir_

kaj legis la artikolon pri Daumal. Kia felicho, ke li achetis tiun

jhurnalon! Jam hodiau vespere li elserchos la defendanton de Daumal

kaj klarigos al li chion.

Ili alproksimighis al Svisujo.

"Nun ni flugos pli alten," atentigis la stevardino. "Preparu vin

kontrau malvarmeto."

En la malproksimo staris alpa montegaro kontrau la firmamento kiel

murego.

"Je kia alto ni trovighas fraulino?" demandis Bakker.

"Je dumil kvincent metroj, sinjoro," shi respondis senhezite. "Post

nelonge ni atingos kvarmil kvincent."

Payen estis kontenta, ke li povos rigardi la maron de montegoj en

ilia pompa grandiozo, sed li estis seniluziigata. La Alpoj estis

kashitaj de densa kovrajho de nebulo.

La aeroplano flugis chiam pli alten.

"Domaghe," diris S-ino Gibson kaj rigardis sian edzon. Tiu senvorte

levis la shultrojn. Nur post momento li diris: "Tio ofte okazas super

la Alpoj. Cetere, la nebulnuboj povos ankorau disighi."

Ili ne disighis. Tute male. Ili levighis alten kaj chirkauis la

aeroplanon. Oni povis rigardi maldekstren, dekstren, antauen au

malantauen; nenion oni povis vidi, krom blanko-grizo.

"Kiel en tunelo," diris soldato, kiu sidis apud la Nederlandano.

"Kaj jam komencis ech neghi!" kapjesis chagrene la komercisto. "Ke ni

ne travivu neghoblovegon!"

"La meteorologiaj informoj estis favoraj," konsolis ilin la

stevardino. "Chi tiu neghbloveto vershajne havas nur lokan karakteron,

kaj certe ne dauros longe ghis ni havos ghin malantau ni."

Por forigi la enuon shi ekfunkciigis la radioaparaton, el kiu eksonis

melodia muziko. Estis ja stranga sento esti forportata je rapido de

300 kilometroj en horo kaj vidi nenion krom rigidaj vizaghoj....

"Kiom alte ni nun estas?" denove demandis Bakker.

La stevardino rigardis tra vitra pordeto en la kajuton de la piloto

kaj radiotelegrafisto.

"Kvarmil metrojn. Kaj ni chiam flugas pli alten."

"Oni ja povas tion senti," diris S-ino Gibson dum shi plialtiris sian

vojaghmantelon.

Dum kelka tempo ili flugis senparole. Nur la muziko mallaute sonis

en la regula mughado de la motoroj.

"En tia nebulo mi flugis jam dufoje," komencis denove la

Nederlandano, "kaj ambaufoje mi diris al mi, ke neniam plu..."

Li ne finparolis.

La aeroplano forte shancelighis kaj la vojaghantoj estis eljhetitaj

el siaj lokoj, kiel dum kunpushigho de vagonaro. La kajuto plenighis

per doloraj kaj teruraj ekkrioj. La nederlanda komercisto malfermis

la pordon kaj elsaltis. Sed neniu atentis lin.

Nova pushego, ankorau pli granda skuo, kvazau iu de malsupre

frapegis per grandega martelo, kaj la aeroplano restis senmova....

Chapitro 4

La akcidento

Kelkajn sekundojn regis en la kajuto silento. Neniu movighis. Chiuj

aspektis, kvazau ili atendas ankorau unu, la lastan frapegon.

Sinjorino Gibson rekonsciighis la unua. Shi tushis per la mano siajn

vizaghon kaj harojn, rigardis la manplatojn kaj kiam shi konstatis,

ke nenio estas sanga, rektigis siajn membrojn. Tio ne estis facila.

Che la pushego shi tushegis la manojn kaj piedojn; kofro batis shin

forte sur la dorson kaj per la kapo shi frapis la plafonon de la

malalta kajuto.

Rigardo al la ceteraj vojaghantoj konvinkis shin, ke shia sufero

estis evidente la plej negrava. Interne de la aeroplano oni povis

vidi bildon de absoluta ruinigho. La homoj, jhetitaj el siaj

sidlokoj, kushis sur la seghoj kaj sur la planko en la plej diversaj

pozicioj.

Kaj jam estis audeblaj la unuaj ghemoj de la vunditoj.

Sinjorino Gibson rigardis tra la fenestro de la kajuto. Kie ili

trovighas? Kio okazis al ili? La duonblanka, malsimpatia grizo donis

neniun respondon. Tra la malfermita pordeto blovis en la kajuton

penetre malvarma vento, kiu jhetis internen aron da negheroj.

Shi sukcesis atingi la pordon kaj fermis ghin.

En tiu momento levis sin de la planko ankau la stevardino. Shia

chiam ridetanta vizagho estis kuntirita per doloraj sulketoj.

"Kio okazis al vi, fraulino?" Sinjorino Gibson klinis sin al shi.

"Mi ne scias, S-ino Gibson," diris la brava knabino, venkante la

doloron en shia tuta korpo. "Mi esperas, ke estas nenio grava, nur

ekfrapo. Sed kiel fartas la ceteraj?"

Generalo Gibson jam sidis. Poshtukon, rughan je sango, li tenis al la

nazo.

"Kio estas al vi, Roberto?" ektimis lia edzino.

"Nur bateto che la nazo...eksangis. Ne atentu pri mi, zorgu pri la

ceteraj."

Li estis soldato per korpo kaj animo. Kial teruri la virinojn per la

sciigo, ke lia nazosto estas rompita?

La takso pri la akcidento estis timiga. Sen pli gravaj vundoj restis

nur kvar personoj: S-ino Gibson, la stevardino, la radiotelegrafisto

kaj Marcel Payen. Tiu lasta ja kushis senkonscia duonhoron, char li

pushegis per la frunto kontrau metalan apogilon, sed alie li ne

estis vundita. Chiuj ceteraj estis vunditaj. Kelkaj shirvundoj sur la

vizaghoj kaj sur la kapoj, tri rompitaj au manoj au piedoj. Unu

vojaghanto plendis pri doloro en la shultra osto. Plejmulte suferis

sendube la piloto. Liaj premitaj lipoj ne ellasis ech la plej etan

ghemon, sed oni bone konstatis, kiom li suferas. Li vershajne havis

gravan internan vundon, char che la pushego li estis jhetita sur la

gvidilon de la aeroplano.

Sinjorino Gibson kaj la stevardino kaj la du sanaj viroj havis multe

da laboro ghis kiam ili prizorgis chiujn vunditojn.

Nur poste ili komencis interesighi pri la chirkauajho. Marcel Payen

malfermis la pordeton de la kajuto. Denove penetris internen frostiga

ventblovo.

"Malvarmege!" kunfrapis la dentojn la vojaghanto kun la rompita

piedo. Payen rapide fermis. La virinoj kovris la vunditon per du

kovriloj.

"Chu vi vidis ion?" demandis la generalo al Payen.

"Nur neghon kaj nebulon."

"Jen bela situacio. Ni estas kiel pereintoj che la norda poluso."

Eble ankorau pli malbone, pensis Payen.

"Sed kio okazis al S-ro Bakker?" rimarkigis la stevardino. "Pli estis

konvinkita, ke pri tiuj pordo kaj parashuto li nur fanfaronis, sed

jen...."

"Ni esperu, ke li savis sin," diris konsole S-ino Gibson. La ceteraj

silentis. Chiu havis proprajn dolorojn, ili estis dankaj al la

oferema virino pro tio, ke shi klopodis konsoli ilin. Sed ili kredis,

ke la nederlanda komercisto pereis en la ventego.

"Kaj nun," diris post kelkaj momentoj la radiotelegrafisto, "ni

provu, kion ni povos fari. Mi trarigardu la chirkauajhon de la

aeroplano por konstati, chu ni povos orienti nin. Poste mi esploros

la elsendaparaton. Se ghi estos en ordo mi komunikos, kio okazis. Chu

vi bonvolos akompani min, S-ro Payen?"

"Kompreneble!"

"Ankau mi iros," proponis sin la stevardino.

"Vi devas resti kun la vunditoj, fraulino," diris Payen. "Oni bezonos

vin chi tie senchese."

La du viroj bone vestis sin kaj eliris en la furiozantan ventegon.

Ekstere ili falis en la neghon ghis la zono. Ili shancelighis kiam la

vento blovegis kontrau ilin. Akraj negheroj pikis ilian vizaghon kaj

blindigis ilin.

"Chu vi vidas ion?" kriis la radiotelegrafisto al Payen, kiu

chirkauiris la aeroplanon kaj staris che la kontraua flanko.

"Nebulon kaj neghon! Ne dek pashojn for oni povas vidi!"

Ili kunvenis antau la aviadilo.

"Per ghi ni ne plu flugos," diris Bernier. "La helicoj estas

frakasitaj, la malsuprajho rompita kaj la flugiloj derompitaj."

"Ni iru esplori la terenon," diris Payen, "alie ni frostighos chi

tie."

Ili faris chirkau tridek pashojn.

"Chu vi rimarkas ion strangan?" ekkriis Payen en la ventegon.

"Sub la negho estas glata glacio!"

"Tio signifas, ke ni trovighas sur la glaciroko!"

"Ni povas esti felichaj, ke neghas. La negho almenau mildigis nian

kunpushighon. Alie la aeroplano estus tute frakasita."

"Kaj ni kun ghi!"

Post kelkaj pashoj ili haltis. Ili rerigardis. La aeroplano malaperis

en blanka maro.

"Ni reiru," decidis Payen. "En tia neghventego nenio estas videbla."

"Kaj ni facile povus ien falegi. La tereno abrupte deklivas."

Ili reiris lau siaj postsignoj al la aeroplano. Subite ili haltis

kaj rigardis unu la alian.

"Chu vi audis?" demandis Payen.

"Jes, auskultu....!"

Ili auskultis. Denove ili audis malfortan vokadon, kiu venis de la

direkto de la aeroplano.

"Helpon!"

"Ni rapidu! Io okazis tie!"

Ili klopodis iri tra la altaj neghblovajhoj kiel eble plej rapide.

Fine ili atingis la celon. Payen malfermis la pordeton kaj ambau

rapide englitis internen.

"Kio okazis?" ili demandis kvazau per unu busho.

Ambau virinoj kaj ankau la pacientoj rigardis ilin kun surprizo.

"Kial?" nekomprene diris S-ino Gibson.

"Kiu vokis chi tie pri helpo?"

"Neniu."

"Dum la tempo, kiam vi forestis, neniu ech ghemetis," komunikis la

stevardino. "Chu vi audis ion?"

"Jes, iu dufoje vokis helpon."

"En la aeroplano vokis neniu," diris S-ino Gibson. "Do tio povas esti

nur..."

"S-ro Bakker!" ekkomprenis Payen. "Ni audis la alvokon tre klare."

Ili denove eliris en la neghventegon. Momenton ili auskultis.

"Heeelpooon!" audighis denove. Nun jam pli mallaute, pli longe, pli

malespere.

Ili sekvis la direkton de la vocho. De tempo al tempo ili haltis kaj

auskultis. La vokado ne chesis.

Fine ili trovis lin. Li kushis en neghblovajho, en kiun li penetris

ghis la kolo. La manoj plektighis malantau la dorso. Li tiregis per

ili, shiris, movegis sin, sed sensukcese. Li jam estis preskau blua

pro la malvarmo. Liaj malfermegitaj okuloj estis elokventaj

atestantoj de la terurego, kiun li travivis.

Nur en la aeroplano li plene rekonsciighis.

"...chiam mi diris al mi, ke mi neniam denove flugos super nebulitan

montaron," li daurigis sian nefinparolitan frazon. "Sed nun mi volas

tion jhuri!"

"Do, kio okazis al vi, S-ro Bakker?" demandis la stevardino.

"Mi kredis, ke ni estas sufiche altaj. Mi saltis. Mi volis delasi la

parashuton, kaj en tiu momento mi konstatis, ke mi kushis en la

negho. Bele, dorsflanke, enborite ghis la shultroj, manojn sub la

dorso kaj plektitajn kun la shnuregoj. Mi shiris per la tuta korpo,

mi enighis chiam pli profunden, la negho jam atingis mian mentonon,

kaj tiam mi komencis vokadi. Por diri la veron, mi ne esperis, ke iu

audos min. Mi supozis, ke vi au daurigis la flugon, au estis ie

frakasitaj."

"Nu, vi travivis pli ol sufiche," diris S-ino Gibson. "Kiel ankau

ni."

Payen kaj la radiisto donis raporton pri la rezulto de sia esploro.

Ili decidis esplori la aparatojn, fiksi la geografian pozicion kaj

provi elsendi.

"Pri chiu kulpas la mezurilo de alteco," diris mallaute la piloto.

"Ghi trompis min je kvincent ghis mil metroj. Ghi montris kvarmil

kvincent."

La radiisto kalkulis ion dum kelkaj momentoj che la kompaso. Poste li

iris al la piloto kaj diris:

"Lau mia kalkulo ni trovighas sur la kvardeksesa grado norde kaj

kvina rado oriente. Chu tio akordas kun via kombino?"

La piloto enpensighis.

"Lau la flugtempo ni devus esti jam pli malproksimen. Sed.... tiu

nebulo kaj vento... estas ja vere malfacile fari precizajn

konkludojn. Tio povas esti."

"Chu mi do elsendu tion?"

"Nenio alia restas al ni. Ni ja konvinkighis, ke ni jam ne povas fidi

niajn aparatojn, sed kion alian ni povas fari?"

Dum la radiisto notis sur la paperon raporton por sia elsendo,

generalo Gibson dismetis sur la sidlokon detalan landkarton de

Svisujo. Chiuj, kiuj povis movi sin, arighis chirkau lin.

"Do, kie ni trovighas, sinjoro generalo?"

"Se S-ro Bernier bone taksis la situacion, ni estas sur iu glaciroko

inter montoj Combin kaj Collon en la Penin-Alpoj."

Dume la radiisto jam klopodis kontaktighi kun la mondo.

"MAYDAY el aviadilo F-AKCS!"

"MAYDAY el aviadilo F-AKCS!"

"Mi petas, estu silentaj!" S-ino Gibson admonis la aron chirkau sia

edzo. "Oni jam elsendas!"

Radiisto Bernier auskultis. Post nelonge audighis mallaute:

"F-AKCS, flugejo en Berno!"

"F-AKCS, flugejo en Berno!"

"Oni audis nin!" kriis entuziasme Bakker. "Ni venkis, char..."

Suprenlevita fingro de S-ino Gibson chesigis pliajn esprimojn de

entuziasmo. En profunda silento Bernier elsendis:

"MAYDAY! MAYDAY! MAYDAY! La aviadilo F-AKCS, kiu ekflugis je la

dekdua horo en Romo por Parizo frakasighis je la dektria horo kvardek

kvin minutoj en nebulo super la Alpoj. El la tuta nombro de dek du

personoj, ok estas vunditaj. Aviadilo frakasita. Ni trovighas sur

glaciroko kovrita de dika neghtavolo. Geografia pozicio proksimume

kvardeksesa grado norda latitudo, kvina grado orienta longitudo. Mi

komutas!"

Chiuj rigardis la rughan lumon, preskau nespirante.

"ANSWERING! ROGER MAYDAY!"

Danke al Dio! Berno konfirmis, ke ili audis la vokon pri helpo.

"Ankorau chi tion!" S-ino Gibson donis al la radiisto papereton kun

rapide skribita aldono:

"Provizoj de nutrajhoj por nur du tagoj!"

Kaj jam venis ankau Payen kun plia sciigo. Li transdonis al Bernier

kelkajn frazojn: "Sendu al redakcio de Paris Soir! Marcel Payen,

atestanto en proceso pri Jean Daumal, revenas Parizon. Haltigu la

proceson. Marcel Payen."

La radiisto vokis trian fojon.

"F-AKCS! Sendu al redakcio...."

En tiu momento estingighis la rugha lumo en la sendaparato. Bernier

eksilentis.

"Kial vi ne elsendas?" elspiras Payen.

La radiisto ne respondis. Momenton li esploris la aparaton. Poste li

peze suprenlevis sin kaj per rauka vocho komunikis:

"Nia izoligho de la cetera mondo estas perfekta. Chiuj baterioj estas

eluzitaj."

Payen devis ekpreni la apogilon, por ke li ne falu.

Chapitro 5

Sur la glaciroko

S-ino Gibson agis kiel lerta kuracisto. Shi neniam supozis, ke shi

uzos la spertojn, akiritajn dum la kelkaj unua-helpaj kursoj, en tiom

eksterordinaraj cirkonstancoj. Ankau la konoj, kiujn shi akiris kiel

flegistino dum la milito, estis al shi tre utilaj.

Tutan nokton shi ne fermis la okulojn. La stevardino tre kompleze

helpis shin. Ili ambau havis la manojn plenaj de laboro. Jen ili

devis ree purigi la vundojn, jen doni novan bandaghon, jen denove

kuiri teon. Chiuj vunditoj kondutis brave. Malgrau tio, ke ili

suferis de netolereblaj doloroj, multaj bezonis kvietigajn injektojn,

kaj chiuj fartus pli bone se ili povus komforte etendi siajn membrojn

sur libera lito, sed chi tie ili estis devigataj kauri sur

primitivaj kushejoj, kunmetitaj el sidtabuloj--tamen neniu ech

plendetis.

Ambau donis al la pacientoj chiun eblan flegon. Kun anghela pacienco

ili trairadis la malgrandan spacon inter la du vicoj de kushejoj. Al

chio ili respondis kun afabla rideto kaj neniel montris, ke ankau

ili estas lacaj.

"Vi devas dormeti, S-ino Gibson," diris la stevardino je la matena

krepusko, kiam shajnis, ke la malsanuloj jam iomete kvietighis.

"Vi tion bezonas pli, fraulino," ridetis la maljuna sinjorino. "En

mia agho dormo jam ne estas tiom altvalora."

Kaj malgrau tio, ke la stevardino defendis sin, S-ino Gibson devigis

shin iri dormi. Se oni povus nomi dormo la sidadon en malkomforta

pozicio, kun la kapo plena de teruraj bildoj kaj maltrankviligaj

songhoj....

S-ino Gibson estis ne nur la kuracistino de la tuta ekspedicio, shi

estis ankau mastrumistino. Tuj antau vespero shi detale kontrolis

chiujn nutrajhojn en la aeroplano. Ili ja estis malesperige

malmultaj; kelkaj panbuletoj, iom da salmo, pastech-konservoj,

chirkau du kilogramoj da chokolado, sukero kaj teo. Oni neniel povis

miri, char neniu volis kunpreni provizon da nutrajhoj por tiom

mallongedaura flugo, precipe se por chiu paketo oni devis pagi altan

pagon. Sed kiom ajn shi klopodis, shi ne povis fari alian konkludon

ol tiun, kiun shi lasis elsendi en la eteron: provizojn da nutrajhoj

por nur du tagoj.

Por du tagoj! Kaj poste...?

Denove kaj denove shi pripensis la tutan provizplanon. Sed shi

apenau konsolighis per la esperiga penso, ke al sanuloj estos eble

iom rezigni pri porcioj, kiam shi denove konsternighis. Estas ja

ghuste, ke la sanaj estu pli modestaj; sed tion, kion shi tiamaniere

gajnos, shi devos ja doni al la malsanaj!

Tio chi, espero kaj duboj, fido kaj malespero, interluktis nur

interne. Ekstere S-ino Gibson estis nur kompleza, servema, preta

helpi, afabla. Shi kovradis la malsanulojn, kiam ili tremis de

malvarmo, ordigis al ili la kusenojn, konsoladis ilin per afablaj,

patrinaj vortoj kaj kuraghigaj ridetoj.

Tutan nokton tondris la sovagha ventego. Ghi plenforte pushegis la

aviadilon, kiu krakis, ghemis kaj tremegis. La negho, pelate je

neimagebla rapido, frapegis la tegmenton de la aeroplano kaj gluighis

sur la fenestroj de la kajuto.

Payen kun la radiisto kaj Bakker premighis en la pilotkajuto. Se

S-ino Gibson bezonis ilin por iu malfacila tasko, ekzemple se estis

necese turni malsanulon aliflanken, ili volonte helpis. Sed alie ili

ne miksis sin en shian laboron.

Ili sidis senvorte kaj senmove rigardis en la densan mallumon. Ech

Bakker, kiu alitempe estis tiom parolema, gaja kaj vivoplena, ne

inklinis paroli. Li ne pensis pri la komerc-profitoj, kiujn li

perdos, se li ne estos en Parizo. Li estis skuita pro la proksimo de

la Morto, kies vizaghon li posttagmeze de proksime rigardis kaj kiu,

eble, chirkauiras la areton da malfelichuloj.

Marcel Payen ne povis rekonsciighi de la granda bato, kiun li ricevis

dum la elsendo. Kiom malmulte mankis, por ke la sciigo por la

redakcio de _Paris Soir_ estu elsendata kaj transdonata! Kaj Daumal,

lia fidela kunulo Daumal, povu esti savata! Li estus povinta senigi

sin de la turmentaj imagoj kaj angoro, kiuj lin certe en la nunaj

tagoj kaj noktoj obsedas. Kio ja konspiris kontrau li? Sed tamen

eble ili estos savataj. Sed chu oni trovos ilin ghustatempe?

Amaraj riprochoj pikis lin. Kial li ne forsendis telegramon el Romo?

Li havis sufiche da tempo. Sufichus nur kelkaj minutoj, dum li estis

en la flughaveno. La oficisto certe volonte aranghus la aferon....

Li ne povis antauvidi pereon. Cedate. Sed tio ne estis senkulpigo.

Prudenta homo devas pensi pri chio; li devas antauvidi ankau tion,

kio shajnas nevershajna...

"Sinjoro Payen," eltiris lin el la malghojigaj pensoj la radiisto.

"Ektagighas. Chu ni denove iru iom promeni en la chirkauajho?"

Ili tamen revenis post nur kelkaj pashoj. La ventego furiozis

ankorau pli sovaghe kaj pli shtorme ol hierau.

Sekvis longa, senfine longa tago. La tuta konversacio turnighis

chirkau unusola penso: chu oni sendos aviadilon por serchi ilin!

"En chi tia vetero, certe ne," diris Generalo Gibson, ne

suprenlevante la kapon de la landkarto, kiun li ankorau kun intereso

studis. "Ghis la ventego chesos kaj la nebulo suprenlevighos, ni ne

povos esperi, ke oni povus trovi nin."

"Kiel longe tio povos dauri?" Bakker demandis la radiiston.

"Unu, du au plurajn tagojn."

"La duan, jam estos en ordo," provis rideti S-ino Gibson. "Ni esperu,

ke la naturo faros al ni komplezon."

Chiu uzis la tempon lau sia povo. Iuj legis jam kelkajn fojojn la

malnovajn sciigojn en jhurnaloj, aliaj ludis kartojn, S-ro Bakker

fine chesis esti melankolia kaj rakontis novajn historietojn.

Generalo Gibson estis chiam klinita super la detala landkarto de

Svislando kaj ion mezuris kaj kalkulis.

Payen kun la radiisto provis ankorau kelkfoje trairi la chirkauan

regionon, sed la ventego chiufoje repelis ilin.

La dua nokto en la aeroplano estis ankorau pli malfacila, ol la

unua. S-ino Gibson palighis, shiaj okuloj perdis sian brilon kaj ili

kvazau iomete enkapighis, sed la ridetoj, per kiuj shi kuracis pli

efike ol per bandaghoj, estis chiam la samaj; plenaj de kuraghigo kaj

kredo, ke chio finighos bone.

Matene la ventego subite chesis. La nebuloj suprenlevighis kaj al la

mirigitaj okuloj de la perditoj prezentis sin charma, sed malkonsola

panoramo. Kien ajn la okulo rigardis, chie trovighis glacirokoj au

elstaris krutajhoj de la montegoj. Nenie ech signo de la valoj kun

dometoj de la svisaj montanoj au signo de vilagheto au urbo.

La perditoj antaue konsolis sin, ke ili eble trovighas sur unu el

tiuj glacirokoj, kiuj jam proksimis de la valoj, ke ili ekvidos, ech

se en malproksimo, homan loghejon; ke sufichos doni nokte lumsignalon

kaj ili estos savitaj...

Nenio tia. Nur ondeca maro de la montegaj pintoj kaj glacirokoj.

Kelkaj ankorau estis kashitaj de la nebulo kaj malpeze fluganta

negho; aliaj jam brilis en la matena suno. Ghi estis panoramo, kiu

turiston ravus. La perditojn ghi plenigis per teruro kaj malespero.

Marcel Payen kaj la radiisto, armitaj per shtalaj stangoj, fine

eliris por rigardi la chirkauajhon.

"S-ro Bernier, chu mi rajtas rigardi viajn mezuraparatojn?" vokis

Generalo Gibson al la foriranta radiisto.

"Kompreneble, sinjoro Generalo."

Payen kaj Bernier supreniris sur neabrupta deklivo. Ili konstatis, ke

la vojo estas libera ghis tiu loko, kie eksuprenlevighas la kruta,

nuda kaj neatingebla pinto.

Tie ili haltis. Ili chirkaurigardis. Klifoj, glacirokoj, negho. Ili

malsupreniris al la aeroplano.

"Chu vi vidis ion?" bonvenigis ilin la ceteraj.

"Nenion," diris Bernier.

"Ni nun rigardu malsupren. Eble tie..." diris Payen.

Kiam ili iris sur la deklivo malsupren, ilia perspektivo estis

malebligita per la alta neghblovajho. Preteririnte ghin, ili ekkriis

de mirego. Ili staris sur la rando de kruta rokmuro, kiu falis

vertikale en la profundon de minimume dek kvin metroj. Malsupre ghi

shanghighis en novan neabruptan deklivon, kiu subite kondukis

maldekstren malantau ankorau unu rokmuron.

Kio trovighis malantau ghi?

Certe ankorau novaj krutajhoj, deklivoj, ghis tie en la malproksimo

estas malsuprenira vojo en la valon....

Ambau viroj senparole rigardis sin.

Malantau ili staris krutaj klifoj; antau ili vertikala rokmuro.

Estis certe, ke per propraj fortoj ili neniarn foriros de sur la

glaciroko.

La pasagheroj akceptis la raporton de la du viroj kvazau tute

trankvile. Neniu malkashis, kiom malgrandighis la flameto de espero

en la koro. Sian tutan restantan fidon ili direktis al la blua

firmamento. Nur de tie povas veni la savo.

Ili decidis, ke sanaj viroj alternos tage kaj vespere en patrolado.

Se ili ekvidos tage aviadilon, ili elpafos kolorajn raketojn. En la

mallumo ili bruligos benzinon, kiun ili tiucele lokis je sekura

distanco de la aviadilo.

La tria tago pasis en febra strecho. Ankorau nenio. La chielo estis

pura kaj silenta. La vento jam tute chesis. Chio estis bela, sed

malghojiga. Kiam vesperighis, la radiisto Bernier, kiu jhus dejhoris,

komunikis, ke al li shajnis, ke li audas bruon de motoro. Kiu povis,

kuris eksteren. Vere! Ili vidis nenion, sed tute klare distingis la

regulan mughadon de la motoroj.

Bernier pafis rughan raketon. Poste la duan, trian, kvaran, kvinan...

La mughado malplifortighis, ghis ghi tute silentis.

La perditoj, palaj pro ekscitigho, preskau ne spiris. Nur post

momento Bakker diris:

"Domaghe. Ghi certe estis aeroplano serchante nin."

"Mi ne samopinias," diris Generalo Gibson.

"Kial, sinjoro Generalo?"

"Char...." la generalo eksilentis. Nur poste li daurigis: "Mi ne

intencis diri tion al vi. Sed cetere estas pli bone koni la realon,

ech se ghi estas kruda."

Chiuj streche rigardis lin.

"Mi konstatis, ke la kunpushigho difektis ankau la aparatojn por

mezuri geografian pozicion. Tio, kion elsendis S-ro Bernier, ege

diferencas de la realo. Pro tio, oni ne serchas nin chi tie."

"Kaj kie do ni trovighas?"

"Minimume cent kilometrojn nordoriente de la loko, kiun ni komunikis

al la Berna stacio!"

Chapitro 6

La sercho

La Alaska stafeto kaj Kaptitoj de la glacirokoj · 第 5 / 7 段