La viro eksidis sur la liberan benketon kaj komencis legi. Lia

rigardo glitis sur grandaj surskriboj. Enkonduk-artikolo, sciigoj

politikaj, kultura rubriko, sporto.... Kiom mirinda estas chio! Li

sidas en la parko, li legas jhurnalon, li auskultas la kanton de la

birdoj. Kaj li scias, ke ne ekzistas forto, kiu povus gheni lin.

Neniu sireno. Neniu alarmo. Neniu batalo, atako, retirigho. Ja ech

neniu ekzerco. Li estas libera. Li estas sinjoro de sia tempo.

La leganto ridetis. Vere, nur nun homo farighas denove--homo.

"El la societo." Anonco pri edzighfesto, naskigho de filo, morto de

iu maljuna sinjoro, avanco, gratulo al ora edzighfesto.... Nur kelkaj

mallongaj jaroj, kaj kiom da penetraj shanghoj!

Kaj chi tie "Jugha halo". Tio estas certe denove tiuj chiutagaj

okazintajhoj de etaj homoj: shtelita kokino, elrabita loghejo

vagabondeco, almozpetado, sed ne, chi tie estas io alia, io pli

grava. Jam tiu surskribo!

La viro chesis rideti. Ghis tiu chi momento li pli multe ghurigardis

la francan tekston ol perceptis ghian enhavon. Sed li jam

koncentrighis kaj legis:

"Patrujo bilancas!

En la proceso kontrau tiuj, kiuj kondukis Francujon en la jaro 1940

al la rando de la pereo, eksidis hodiau sur la benko de la akuzatoj

mehhanikisto Jean Daumal. Forta viro en la agho de kvindek jaroj kun

klaraj okuloj kaj grizighantaj haroj li kondutas entute nature kaj

trankvile. Iam kondutas tiamaniere homoj senkulpaj. Sed pli ofte

ruzegaj friponoj, kiuj volas per sia trankvilo konfuzi la

jughistaron.

Jean Daumal estis antau la milito gvidanto de la laborejo en iu

armila fabrikejo proksime de Parizo. Li estis sperta fakano se ni

povas jughi el liaj kelkaj patentoj por perfektigo kaj plirapidigo de

fabrikado de pafiloj.

Antau la eksplodo de la milito Jean Daumal sendis al la

aviadministerio sian novan proponon por fabriki specialajn

automat-pafilojn por aeroplanoj. Lia propono estis trastudita,

rifuzita kaj resendita. Per tio la tuta afero shajne estis finita.

Kiam oni komencis je la dua fronto, anglo-amerikanaj armeoj kaptis en

Normandujo nedifektitajn germanajn aeroplanojn. Militaferaj fakanoj

trastudis ilin kaj chiuj estis mirigitaj de la unika konstruo de la

ferdekaj automatpafiloj. Post fino de la milito estis trovitaj en

unu aviadil-fabrikejo en Germanujo planoj por fabrikado de tiuj chi

efikaj armiloj. La planoj estis fotografe multkopiitaj. Subskribo de

la eltrovinto estis tute legebla--Jean Daumal.

La akuzo kulpigas Jean Daumal pri perfido de la patrujo. La afero

estas tute klara: ofendita eltrovinto serchis novajn vojojn. Kaj li

trovis la plej malbonan.

Estas memkompreneble, ke Jean Daumal defendas sin. Tion ja faras

chiuj kunlaborintoj kaj perfiduloj. Je la demando, kion li povos diri

pri sia eltrovajho, li respondis:

"La planojn mi forbruligis."

"Kiam?"

"La tagon antau la alveno de la Germanoj."

"Kial vi ilin forbruligis?"

"Por ke ili ne falu en la manojn de la Germanoj."

"Kaj kial vi tion faris tiom malfrue?"

"Neniu povis atendi, ke la Germanoj venos tiom baldau."

"Nu, tio estas vero..." konsentas jughisto. Sed tuj li demandis

denove: "Kaj kial vi ilin pli volonte ne kashis? Vi ja povis ilin ie

enterigi."

"Neniun kashejon mi opiniis sufiche sekura," klarigas la akuzato.

"Cetere, por Francujo la planoj estis tute senvaloraj, se ili estis

rifuzitaj de la ministerio."

"Pro tio vi transdonis ilin tien, kie ili povis havi ian valoron."

"Sinjoro prezidanto, mi protestas kontrau tia agado!"

"Mi scias...." prezidanto de la jughistaro svingas per la mano.

"Viaspecaj homoj ghenerale volas protesti. Neniun ili perfidis,

neniun ili malutilis, pri nenio ili scias--eble vi volas, ke ni kredu

la fabelon pri forbruligo de la planoj? Kiamaniere vi povus--kiel la

eltrovinto--detrui la verkon, pri kiu vi certe laboris tre longan

tempon? Tio ja kontraustaras al chiuj aksiomoj de la sana racio.

Chu vi povas tion klarigi?"

"Jes."

"Kiamaniere?"

"Mi ne volis malutili Francujon, se la planoj falus en la malamikajn

manojn."

"Kaj chu ne per tio, ke vi ilin bruligus, chu ne per tio vi ghin ja

malutilus?"

"Ne. Mi konis la tutan procedon parkere."

"Chu... Supozante, ke ni kredus je la vero de via aserto: Chu vi

povus pruvi, ke vi forbruligis vian projekton?"

"Ne."

"Nu, rigardu. Do vi ne havas atestanton?"

"Ne. Efektive--"

Chi tie Daumal eksilentis, sed la prezidanto lin tuj kuraghigis:

"Daurigu, mi petas! Efektive--?"

"Mi havis atestanton, sed li jam ne vivas."

"Memkompreneble," rimarkis glacie la prezidanto. "Gravaj atestantoj

ofte ne vivas."

"Mi havis atestanton," persistis aserti Jean Daumal. "Mi forbruligis

la paperojn post konferenco kun li. Li estis mia kunlaboranto,

ingheniero Marcel Payen."

"Kia estis lia nomo?"

"Marcel Payen. Nobla homo. Honesta, pura karaktero--"

"La jughistaro ne havas intereson pri viaj personaj impresoj,"

interrompas Daumal-on la prezidanto. "Vi diris, ke la sola atestanto

de via faro jam ne vivas. Chu vi povas diri al ni, kio okazis al li?"

"Kiam ni kuris el Parizo, li estis mortpafita."

"De kiu?"

"De la germanaj aviadistoj."

"Kiu diris tion al vi?"

"Mi mem tion vidis."

La prezidanto demandis la protokolistojn, chu ili chion notis. Poste

li interrompis la kunsidon, en kiu oni daurigos morgau.

La tuta proceso, en kiun estas miksitaj ankorau kelkaj personoj,

dauros chirkau ok tagojn.

Ni ne volas antaukuri la okazantajhojn, sed chio atestas pri tio, ke

Daumal vere perfidis la patrujon. Ni ne dubas, ke la jughistaro

ankau en tiu chi kazo progresos kun chiu necesa severeco. Pro tia

perfido de la patrujo ekzistas nur unu speco de puno--la puno de

morto. Nur per ekzempla malmoleco ni atingos tion, ke la katastrofo

el la jaro 1940, kiam la "kvina kolono" kauzis kapitulacon de

Francujo, neniam ripetighu.

Liberigita patrujo antaumetas siajn fakturojn. Kaj estas la tasko de

niaj jughistaroj, klopodi ke tiuj chi fakturoj estu pagataj ghis la

lasta cendo."--

Tuj che la unuaj linioj malaperis la senzorga rideto de sur la

vizagho de la leganta viro. Kaj kiam li finlegis li suprensaltis, la

chifitan jhurnalon li shovis en la poshon kaj komencis maltrankvile

marshi tra la parko. Sur lia frunto trovighis akraj sulkoj. De sur

liaj lipoj deglitis duonlautaj vortoj:

"Tio ne estas ebla! Tio ja ne estas ebla!"

Maljunaj homoj, sidantaj sur benketoj, kun intereso observis lian

konduton. Ili ne komprenis, kio okazis che tiu juna viro, kiu venis

tien antau momento kun ridetanta vizagho.

Ili ech ne povis tion kompreni. Ili ja ne sciis, ke antau ili

promenas--Marcel Payen.

Chapitro 2

La atestanto

"Tio ne estas ebla!" ripetis denove kaj denove Marcel Payen. "Jean

Daumal, modelo de la neprofitema patrioto--kaj perfidulo de la

patrujo! Kiom malhonorige, humilige, ofende!"

La rememoroj pri la malfelicha jaro 1940 en li dolore revivighis....

Estis sufoka somera antauvespero. Payen kaj Daumal sidis en la

oficejo. En tiu momento ili ne volonte parolis. La sciigoj el la

batalkampoj pikis per sia krudeco. Malvenko de Francujo shajnis

neevitebla.

"Oni lasis nin hejme kiel gravajn por industrio," interrompis la

silenton Daumal. "Sed kredu, Payen, centoble pli volonte mi estus sur

la fronto."

"Mi komprenas vin, Daumal. Sed ni devas kredi, ke ankorau ne estas

la fino."

"Mi scias. Sed chu estis necese, ke ni falu tiom profunden? Jam de

Munhheno ni falegas en la abismon. Ni falegas kaj kuntiras ankau

aliajn. Rememoru nur pri Chehhoslovakujo! Kiel konfide ghi rigardis

nin--kaj kiel ni ghin trompis! Chu estas eble, ke honesta Franco ne

rughighu pro honto?"

Payen levis la shultrojn. Estis pli bone ne pensi, ne rememori.

En tiu momento eksonoris telefono. Daumal levis la audilon.

Estis audeblaj kelkaj raukaj vortoj.

"Kion vi diras...?" Daumal ne povis kredi. "Kvindek kilometrojn

antau Parizo? Tio ja estas--allo! allo!"

Li vokis vane. La vocho en la telefono silentis.

Payen demande rigardis sian pli maljunan kunulon.

"Chio estas finita," diris Daumal. "La Germanoj rapidegas al Parizo.

Niaj armeoj estas frakasitaj."

Mortiga silento denove inundis la oficejon.

"Ni devas tre rapidi, por ke ni povu forkuri," rimarkis Payen.

"Mi iros ech ne unu pashon!" eksplodis Daumal.

"Kaj viaj planoj?"

"Mi forbruligos ilin!"

"Daumal...!"

"Mi konas ilin parkere, estu senzorga! Se la patrujo ankorau iam

bezonos ilin, facile mi chion skribos."

Flamoj avide englutis la valorajn paperojn. Daumal restis senmova,

malgrau tio, ke li jhetis en la fajron laboron de multaj senfinaj

noktoj.

"Nun ili venu. La forkuro egale neniel helpos nin."

Sed la duan tagon matene, kiam la tondrado de la kanonoj

alproksimighis, ambau viroj kunighis kun la forkurantaj popolamasoj.

Chu ne povas okazi miraklo kaj la fronto ekhaltos? Chu ne estus eble

organizi ie en la sudo novajn formaciojn kaj denove efike ekbatali?

La vojo, lau kiu ili forkuris, estis la vojo de la morto.

Automobiloj kaj veturiloj rapidegis antauen en egoista, senrespekta

vetveturo. Patrinoj veturigis en kaleshetoj kusenojn kaj vivrimedojn;

malgrandajn infanojn ili havis sur la dorso au en la manoj. La plej

malgrandaj infanoj ploris. Ankau maljunuloj larmis. Certe ankau pro

sia propra mizero, sed chefe, chefe pro la mizero de Francujo.

Daumal kun Payen iris ioman tempon kune, sed post nelonge ili estis

disigitaj. Payen restis kelkajn dekojn da metroj malantaue kaj

malgrau siaj klopodoj ne povis atingi sian kunulon.

El la konfuzo sur la strato farighis tuta hhaoso, kiam en la

malproksimo ektondris kelkaj aviadil-motoroj.

"Chu niaj?"

"Ne! Boshoj!"

Boshoj! Boshoj! Boshoj!

Timego kaj teruro. Iu oficiro antaue klopodis regi la malesperantajn

popolamasojn.

"Liberigu la vojon! En la fosajhojn, sur la kampojn! Al la tero!"

Kelkaj disciplinitaj unuopuloj obeis. Sed la aro rulighis antauen

kun la okuloj pligrandigitaj, kun la gorghoj premitaj, kun unu vorto

sur sekaj lipoj:

Boshoj!

Oni diris pri ili, ke ili mortpafis ankau la civilajn personojn.

Eble tio estis nur mensogo. Eble ili mem faris tian propagandon, por

ke la moralo de la malamika lando estu ruinigita. Estas ja leghoj. Ne

nur tiuj internaciaj, de chiuj rekonataj kaj por chiuj devigaj, sed

ankau tiuj aliaj, ne skribitaj--la leghoj de humaneco.

Ta - ta - ta - ta - ta - ta - ta - ta - ....!

Novaj kaj novaj dozoj. Mallongaj kaj pli longaj. Kaj ankau plenaj.

Germanaj aeroplanoj flugis preskau super la kapoj de la forkurantoj.

Dekoj da mortintoj kaj vunditoj falis sur la teron.

Kelkaj manovroj en la aero kaj--nova flugatako! Ankorau pli

profunda, ankorau pli efika.

Ta - ta - ta - ta - ta - ta - ta - ta - ....!

Post chiu dozo la popolamaso levighis kaj en blinda teruro kuregis

pluen. Kelkaj jhetis sin en la fosajhojn, aliaj kuris sur la kampojn,

kiel eble plej malproksimen de la shoseo. Tie ili premis sin al la

humo, enboris siajn kapojn en la argilon kaj per kunigitaj manoj

shirmis al si la vertojn.

Sed tio neniel helpis. Jam venis denove la germanaj aeroplanoj kaj la

aviadistoj klopodis neniigi chion, kio povus humanecon ech nur

rememorigi.

Kien oni povis jheti sian rigardon, tie kushis mortintoj kaj

vunditoj: sur la shoseo, en la fosajhoj, sur la kampoj.

Che la lasta atakondo Daumal rigardis returne. Li volis scii, kio

okazis al Payen. Tiu el malproksimo svingis la manon, donante signon,

ke chio estas en ordo. En tiu momento krakis germana automat-pafilo.

Payen renversighis. Dum la falo li kontraufrapis per la kapo akson

de la kalesho, kiun li jhus preterpashis. Li restis kushanta sur la

loko senkonscia.

La aviadiloj apenau malaperis en la malproksimo, kiam la terurigitaj

homoj amasighis denove sur la shoseo. Oni daurigis la forkuregon.

Ankorau pli rapide, pli sovaghe, pli egoiste, pli malespere.

Daumal returnis sin kontrau la torenton de la homoj. Li volis

rigardi, kio estas al Payen. Forkurantoj malrespekte kaj malamege

tushegis lin, sed Daumal malatentis tion.

Subite li audis akran krion:

"Allo--vi tie! Turnu vin!"

Sur la rando de la shoseo rajdis oficiro. Unu el tiuj, kiuj provis

savi kio estis ankorau savebla.

"Mi ne povas! Tie falis mia amiko!"

"Tiun prizorgos ambulancgrupo! Returne!"

"Mi devas lin vidi!"

"Kaj per via kulpo estos piedpremataj dudek novaj viktimoj! Returne!"

Daumal eksplodis.

"Mi ne povas!"

La oficiro, kiu ghis tiu momento estis rugha de ekscito, subite

palighis. Ghi estas ja nehoma, nenatura, kaj tamen li povis fari

nenion alian: li elujigis pistolon kaj ekkriis:

"Returne--alie mi pafos!"

Daumal faris grandajn okulojn. Chu eble? Franco kontrau Franco?

Sed li rapide ekkomprenis. Kion signifas unuopulo por oficiro, kiu

klopodas savi la popolamasojn?

Cetere, ech se Daumal ne komprenus tion, por Payen li jam nenion

povus fari. La vicoj de forkurantoj kuntirighis tiamaniere, ke ne

estis eble progresi kontrau ilia lavango ech unu pashon.

Payen kompreneble ne sciis, kion lia amiko volis fari por lia savo.

Ghis la krepusko li kushis senmove sur la vojeto apud la shoseo, kien

lin lokis savgrupo, kiu opiniis lin mortinta viktimo de la flugatako.

Efektive li tute ne estis trafita per la kuglo. Lia piedo hazarde

glitis je la disko de la dika drato, kiu falis el iu veturilo.

Falante li forte frapegis sin sur la kapon.

Kiam li malfermis la okulojn, kelkajn momentojn li ne povis

rekonsciighi. La amasoj de forkurintoj jam malaperis kaj la Germanoj

ankorau ne venis. La regiono farighis dum mallonga tempo nenies

tereno.

Payen levighis. La kapo doloris, sed pli multe turmentis soifo.

Li chirkaurigardis.

Sur la maldekstra flanko de la shoseo estis malgranda civila flugejo.

Li direktis siajn pashojn tien.

Akvon li baldau trovis, sed de homoj restis neniu postsigno. Sur la

flugejo kushis kelkaj aeroplanoj, neniigitaj per bombardado. En la

magazeno li vidis benzinbarelojn, kiujn oni jam ne povis forveturigi

dum la neorganizebla evakuo.

Payen momenton pripensis. Kion fari? Chu li sekvu la forkurintojn?

Au chu li kashu sin ie kaj aperu nur post alveno de la malamiko?

En tiu momento li audis bruon de aviadilmotoro. Ankorau unu! La

manoj de Payen minace pugnighis. Ke li havu chi tie kontrauaviadilan

automatpafilon, por ke li povu repagi la Germanojn pro ilia

barbareco kontrau la malpli fortaj kaj senhelpaj!

Sed--kion tio signifas? La aeroplano chirkauflugas super la flugejo,

ghi glitas al la tero, ghi alterighas. Payen saltas en ejon. Se la

Germanoj forlasos la aviadilon nur dum kelkaj momentoj, Payen scias,

kion li devas fari.

Kia estis lia surprizo, kiam el la aeroplano elsaltis du--anglaj

aviadistoj! Payen ne povis kredi al siaj okuloj.

Li forlasis la kashejon kaj kuris renkonten al la soldatoj. Unu

celdirektis al li pafilon kaj ekkriis:

"Haltu! Manojn supren!"

"Mi estas Franco," respondis Payen angle. "Via amiko."

Malgrau tio la aviadistoj ne fidis al li. Estis ja tiom da Francoj,

pri kiuj oni ne povis diri, ke ili estas amikoj de la Angloj!

Nur kiam li mallonge rakontis al ili pri siaj okazintajhoj, ili

farighis pli komunikemaj. Ilia aeroplano estis sendita el Anglujo por

ia esplora tasko en Francujon. Post plenumo de la tasko ghi flugis

reen. Dum la transflugo de la fronto ghi estis atakita per pafado kaj

unu kuglo traboris la benzinujon. Antau ol ili rimarkis tion kaj

povis shtopi la malgrandan truon, la benzino plejparte elfluis.

Ili estis devigitaj alterighi.

"Se ni ne havigos al ni benzinon," diris la piloto, "la aviadilo

estos perdita."

"Estu trankvilaj," diris Payen. "Chi tie estas sufiche da benzino."

Per komunaj fortoj ili alrulis grandan barelon da valora fluido al la

aeroplano. Mehhanikisto preparis flekseblan tubon kaj kontaktigis

cherpan pumpilon.

"Kia estas la situacio sur la fronto?" demandis Payen. Li sciis la

respondon jam antaue, sed li tamen devis demandi. Espero estas la

lasta, kio homon forlasas.

"Katastrofa," diris piloto.

La tri viroj rigardis sin senvorte. La cherpa pumpilo mallaute

zumis. La horizonto sur la norda parto estis rugha. Sude minacis

teruriga mallumo.

"Chu vi opinias, ke Francujo estos venkita?"

"Ni vidis la germanan inundon kaj neimageblan teruron sur la shoseo.

Tuta Francujo forkuras. Kien? Armeo estas malorganizita. La

Maginot-linion, la fieron de via strategio, la Germanoj evitis. Mi

tre bedauras devi tion diri al vi, sed niaj sentoj ne povas shanghi

la realon: Francujo jam estas venkita. Post kelkaj tagoj, eble post

kelkaj horoj, ghi kapitulacos."

Payen silentis. Tio ja estis super la fortoj de viro, kiu amas sian

patrujon.

"Ni faris eraron," provis lin konsoli la mehhanikisto, "ni Angloj kaj

ankau vi Francoj. Ni suferas pro tio, ke ni ne sufiche taksis nian

malamikon. Nu, ni bezonis...ian skuon. Ruinigho de Francujo estas la

lasta batego. Ni rekonsciighis. Ni havas pruvon, ke temas pri chio.

Ni rektighos. Ni ekbategos."

La pumpilo eksilentis.

La mehhanikisto rigardis la mezur-aparaton.

"Preta!" li diris.

Piloto donis al Payen la manon.

"Ni dankas vin, sinjoro. Kaj kio estos nun--pri vi?"

"Pri mi?" elspiris pene Payen. "Do... vi opinias, ke chi tie chio

estas finita?"

"Tio estas tiom certa, kiom ke mi estas Anglo."

"Tiuokaze mi kompreneble... plej volus... flugi--kun vi."

Mallonga konsulto de la britaj aviadistoj. Estas ja vero, ke la tasko

de esplor-aviadilo ne estas kolekti izolitajn, forlasitajn homojn.

Sed eksterordinaraj cirkonstancoj povas influi ankau severajn

ordonojn. Kaj krom tio--tiu chi Franco eble savis por la brita aviado

unu aeroplanon kaj tre valoran materialon pri situacioj sur

batalkampoj, kelkajn filmojn kun dokumentaj fotografajhoj.

Tiun saman vesperon Marcel Payen estis en Anglujo. Sekvis

milit-odiseo tra norda Afriko en Azion. Kiam alproksimighis la fino

de la milito, li estis kapitano en Sirio. Li malmobilizighis tie,

char li volis returnvoje ekkoni Italujon kaj Svisujon. Hejmen li ne

rapidis. Gepatrojn li perdis kiel infano kaj edzigita li ne estis.

Gefratojn li ne havis. Kaj por renkonti la malnovan kunlaboranton

Jean Daumal restis sufiche da tempo. Cetere, kiu scias, kio okazis al

li? Payen skribis al li tuj post la fino de la milito ankorau el

Sirio, sed respondo ne venis. Eble li mortis dum la forkuro. Eble li

estis arestita de la Germanoj kaj turment-mortigita en koncentrejo

kiel miloj da aliaj patriotaj Francoj. Kaj eble li estas ie en la

eksterlanda armeo. Kiom da plej strangaj sortoj kreis la milito!

Payen estis jam dek kvar tagojn en Romo. Li vizitadis muzeojn kaj

ekkonis la vivon de la urbo, kiu lin jam de studentaj jaroj allogis

pro sia richa historio.

Kaj hodiau.....

Sciigo pri Daumal supershutis la sunhelan tagon per pezaj nuboj.

Marcel Payen malrapide trankvilighis. Li direktis la pashojn al la

hotelo, en kiu li loghis.

"Lasu transporti miajn pakajhojn sur la flugejon," li diris al la

pordisto.

"Tre volonte, sinjoro Payen."

"Komuniku al la hotel-direktoro, ke mi petas la fakturon."

"Chu vi jam volas nin forlasi?" miris la pordisto, "Vi ja volis resti

che ni ankorau dek kvar tagojn."

"Jes, mi volis. Sed neatendita sciigo plirapidigis mian forveturon."

La pordisto nenion pli demandis. Tiaj aferoj ofte okazas.

Marcel Payen iris al la flugejo. Chu estos malfacile ricevi lokon en

aeroplano? Jes certe. Kaj tamen li ricevos ghin. Li devas ghin

ricevi. Li devas iri sin prezenti kiel eble plej rapide che la franca

jughistaro. Lau _Paris Soir_ oni povas jughi, ke la proceso

vershajne dauros ok tagojn. La jhurnalo havis hierauan daton. La

hodiaua tago estas la dua. Restas do ankorau ses tagoj.

Verdikton de la morto oni kutime plenumas tuj post ghia eldiro.

Marcel Payen plirapidigis siajn pashojn. Jam li estu sur la flugejo!

Jam li estu en Francujo! Jam li povu paroli kun la defendanto de

Daumal! Li ja estas la unusola atestanto, kiu povas savi senkulpan

homon!

Chapitro 3

Super la Alpoj

Kiam Marcel Payen alveturis al la flugejo, estis la dekunua horo. En

la flugstacio la vivo viglis. Vojaghantoj alvenadis kaj foriradis,

reciproke sin bonvenigis kaj adiauis. Oni parolis tie itale, angle,

france, hispane, ruse, pole kaj la dio scias per kiom da lingvoj

krome.

Payen iris al la gicheto, super kiu pendis granda, okulfrapa

surskribo: _Air France_.

"Chu vi havas linion Romo-Parizo?" li demandis oficiston.

"Jes, sinjoro."

"Kiam forflugos la plej proksima aeroplano?"

"Jen la aeroplano. Chiutage je la dekdua. En Parizo ni estas je la

deksepa."

"Mi petas unu flugbileton."

"Por kiu tago?"

"Por hodiau."

"Chiuj sidlokoj estas rezervitaj."

"Do, por morgau."

"Mi bedauras, sinjoro, sed chiuj lokoj estas rezervitaj jam por kvin

tagoj. Hodiau estas la deksepa de Novembro, tial vi ne povas havi

bileton por dato ghis la dudekdua de Novembro."

"Neeble! Mi devas flugi jam hodiau. Temas pri grava afero."

"Mi tre bedauras, sinjoro, sed tiurilate mi vere povas nenion fari

por vi."

La vizagho de Payen malhelighis. Li komprenis, ke chiu vojaghanto havas

pretendon pri transporto nur se li havas pagitan flugbileton.

Sed chu oni povus fari escepton! Chu li ne povus persvadi iun?

"Chu mi povus paroli kun la direktoro de via asocio?"

"Certe, sinjoro. La Direktorejo estas tuj apud la kasejo."

Ghi ja estis franca asocio, la direktoro certe komprenos chion. Kaj

eble oni povos aranghi la aferon tiel, ke la pakajhoj, kiuj ne estas

tre gravaj, restos chi tie.

La Direktoro havis viziton de iu angla generalo.

"Kion vi deziras, sinjoro?" li demandis post pardonpeto al la

generalo.

Marcel Payen prezentis sin kaj demandis, chu li povus jam

hodiau flugi al Parizo. La direktoro rigardis la anglan generalon.

Ambau ekridetis.

"Vi havas felichon, sinjoro Payen. Jen sinjoro generalo..."

"Gibson," prezentis sin la anglo.

"Sinjoro generalo Gibson mendis tri lokojn por la hodiaua flugo. En

la lasta momento li sciigas nin, ke li bezonos nur du biletojn, char

lia filino devas resti en Romo. Li do flugos nur kun sia edzino.

Novan vojaghanton--jam estas duono antau la dekdua--ni en tiuj

malmultaj minutoj malfacile akirus. Pro tio sinjoro generalo estus

devigata pagi la flugbileton, kiu ne estus uzata."

"Bonege!" kriis Payen. "Mi dankas vin, sinjoro generalo!"

"Nedankinde," ridetis Gibson. "Efektive, mi devus danki vin char vi

savis al mi kelkmilojn da liroj. Vi komprenas.... kiam homo havas

filinon...."

Ankorau feliche estis, ke Payen che malmobilizo ricevis de sia

regimento konfirmon, kiu lin rajtigis al libera traveturo en chiuj

landoj de la aliancanoj. Se li devus prizorgi la vizon, tio certe

okupus kelkajn tagojn.

Antau la flugstacio staris grandega kvarmotora aviadilo de la tipo

Amiot. Chiuj vojaghantoj jam sidis sur siaj lokoj, krom Payen kaj

Generalo Gibson kun la edzino. Post kiam ili sidigis sin, la piloto

rigardis horloghon. Ankorau kelkajn minutojn.

Fine aperis oficisto el la flugoficejo. Li donis signon kaj la kvar

motoroj ektondris. Kiam la aviadilo flugis alten la vojaghantoj

rigardis malsupren. Ili vidis ravan panoramon de tuta Romo. Chiu

elserchis konatajn historiajn lokojn kaj adiauis al ili. Oni flugis

laulonge de la marbordo. Maldekstre brilis la Tirhena marebenajho,

dekstre trovighis la Apeninoj.

Sendube post unuhora flugo, kiam ili estos sataj de la bela panoramo,

komencighos en la aeroplano vigla konversacio. La kajuto por

vojaghantoj estis tiel bone izolita, ke la motoroj ne faris surdigan

bruon, kiel en aliaj tipoj de aviadilo.

Marcel Payen ekobservis la ceterajn vojaghantojn. Krom Generalo

Gibson, lia edzino kaj stevardino,[2] estis tie tri usonaj soldatoj kaj

tri civiluloj. Antau li sidis nederlanda vendisto, kiu jam diris, ke

lia nomo estas Bakker.

[Piednoto 2: speco de kelnerino, servistino, kun gheneralaj devoj.]

"Mi amas la aeroplanojn," li jhus diris al siaj najbaroj, "sed

samtempe mi timas ilin."

"Kial, sinjoro Bakker?" demandis la stevardino, ridetante.

"Tiu rapideco; chu vi scias, ke tio estas fabeleca," respondis la

Nederlandano vigle. "Imagu al vi la jenon: tagmeze en Romo, vespere

en Parizo. La duan tagon en Amsterdam. Poste Praha, Beograd, Kahira,

Kalkuto, Batavio, Tokio, San Francisco, New York! Kie restas la

kompatinda Jules Verne kun sia _Vojagho chirkau la mondon en 80

tagoj?_ Sed kiam mi pensas, ke mi povus falegi de tiu alteco, brrr!"

"Ne timigu nin," haltigis la torenton de liaj timigaj vortoj la

stevardino. "Cetere, vi devus tiaokaze pensi pri malfelicho chiufoje,

kiam vi eniras vagonaron."

"Jes, ankau tion mi faras," li kapjesis fervore. "Pro tio mi chiam

sidas apud la pordo."

"Por ke vi povu elsalti, chu?" ridis soldato, kaj gaje tushegis lin.

La Alaska stafeto kaj Kaptitoj de la glacirokoj · 第 4 / 7 段